Esperanto - istruzioni per l'uso: Musica. I generi musicali popolari in Esperanto vanno dalla canzonetta alla folk passando per il rock, il cabaret, la musica corale, solista e l'opera. Inoltre, cantautori e interpreti popolari in molti paesi hanno registrato in Esperanto, hanno scritto spartiti ispirati alla lingua, o l'hanno usata nel loro materiale promozionale, come l'inglese Elvis Costello e lo statunitense Michael Jackson. Di recente, grazie alle molte copie vendute, un album musicale di soli brani in Esperanto, lanciato dalla Warner in Spagna nel Novembre 1996, ha raggiunto le vette delle classifiche. Particolarmente noti all'interno del movimento, sono i gruppi Kajto (musica folk - Paesi Bassi), Persone (musica rock - Svezia), Jomart kaj Natasa (musica melodica - Russia/Ucraina) e Jomo kaj la Mamutoj (rock melodico - Francia). Dal 1995 sono state pubblicate 5 raccolte con canzoni di decine di gruppi musicali esperantisti (Vinilkosmo Kompil' - acquistabili presso la Cooperativa Editoriale Esperantista). I musicisti esperantisti hanno la loro associazione internazionale: "Eurokka" www.tejo.org/eurokka Un elenco degli artisti e' invece disponibile su http://artista.ikso.net/ ********************************************************************************************* 3-a SEMINARIO PRI INTERPRETADO Trento, de la 28-a gxis la 30-a de majo 2004 Dum la lasta semajnfino de majo 2004 okazos en Trento la 3-a seminario pri interpretado. Gxi estas unu el la serio da stagxoj organizataj de IEF kune kun IEJ cele al trejnado de homoj, kiuj aktivos dum la UK Florenco 2006. Sub la gvido de spertaj kaj kompetentaj instruantoj, la partoprenantoj povos (plu)trejnigxi en sekva (kaj eventuale samtempa) interpretado. La seminario celas homojn, kiuj jam bone kaj flue parolas Esperanton. Cele al efika trejnigxo kaj bona organizado eblos akcepti maksimume 20 partoprenantojn. Oni planas ankaux ekskursi tra la urbo kun loka cxicxerono kaj interpreti surkampe. Alveno: vendrede postagmeze/vespere; foriro: dimancxe postagmeze. Oni komencos labori sabate matene. La partopreno estas por IEF-anoj senpaga. Do la partoprenantoj nur pagos sian vojagxon kaj logxadon. Eblos logxi en hotelo tristela aux dustela, aux en junulargastejo. Indas aligxi kaj rezervi logxlokon kiel eble plej baldaux precipe se vi preferas nemultekostan logxeblecon, ankaux pro tio ke la seminario okazos dum la pentekosta semajnfino, do certe estos suficxe multe da turistoj en Trento. Eblas ankaux ricevi subvencion de IEF (maksimume 5 partoprenontoj) Interesitoj kontaktu rekte michela.lipari@libero.it. Pliaj informoj kaj detaloj estos sendataj rekte al la aligxantoj. Aligxojn bv. sendi al: Maria Lucchi telefono: 0461 829953 retadreso:angerfeld@yahoo.it ********************************************************************************************* RASSEGNA STAMPA FUTURO CONGRESSO UEA FIRENZE 2006 Anche se il 2006 sembra ancora lontano, il LKK sta gia' lavorando da tempo per l'organizzazione del Congresso Mondiale dell'UEA di Firenze e anche la stampa se ne sta gia' occupando e se ne occupera' sempre piu' nei mesi a venire. A tale proposito chiedo la collaborazione di tutti, affinche' mi segnalino e inviino tutti gli articoli, articoletti, comunicati che abbiano a che fare con il Congresso del 2006. Quindi chiunque trovera' sulla stampa locale, nazionale, internazionale menzione al congresso, e' pregato di darmene collaborazione, al fine di predisporre una accurata rassegna stampa. Il materiale puo' essere inviato per posta cartacea all'indirizzo di Via Montanara Sud 91, 46010 Campitello (MN) o per posta elettronica con scannerizzazione dell'articolo a lbrazza@libero.it Certa della collaborazione, a presto Laura Brazzabeni commissione informado UKFirenze 2006 lbrazza@libero.it ********************************************************************************************* La artista datenbazo kadre de la aktivula trejnado de tejo, eurokka kaj tejo prezentas al vi la artistan datenbazon. gxia celo interalie estas helpi al aktivuloj organizi kulturajn programerojn dum Esperanto renkontigxoj kaj arangxoj. la pagxaro estas ankoraux en konstrua stato, sed la koro de gxi, la reta datenbazo de esperantistaj muzikistoj jam pretas. vi trovos la pagxaron kun la datenbazo cxe: http://artista.ikso.net/ se vi estas artisto, bv. enskribigxi en la datenbazo. dezirantoj kunlabori pri gxi (ambaux teknike kaj enhave) aux komenti gxin, bv. skribi al . dankon! amike, david-emil wickstroem kunordiganto p.s.: cetere, cxu vi jam vidis la novan retpagxon de eurokka? gxi trovigxas cxe: www.tejo.org/eurokka ********************************************************************************************* Printempa Renkontigxo 2004 en Nederlando La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) gxojplene invitas kaj bonvenigas vin al gxia Printempa Renkontigxo 2004! La PR 2004 okazos dum la cxielira semajnfino de 19-05-04 gxis 23-05-04 en 's Gravenzande en la provinco Zuid-Holland, meze okcidenta parto de Nederlando. La temo estos Kulturo-Naturo. Cxiuj informoj pri PR 2004 troveblaj cxe: www.esperanto-jongeren.nl/pr2004 ********************************************************************************************* IEK pri "Esperanta gazetaro" en Pecs (HU) - antauxlasta aligxperiodo Kio faras esperantan gazeton vere esperanta? (Vinko Osxlak, AT ), La scienca gazetaro en Esperantujo ( Otto Haszpra, HU), La Praktiko de Andreo Cseh ( Ed Borsboom, NL ) estas iuj el la prelegoj kaj prelegantoj kiuj prezentigxos dum la cxi jara OSIEK-konferenco pri "Esperanta gazetaro" en Pecs (HU), 17-23.07.04. La aligxilo pri Ia konferenco troveblas cxe www.osiek.org aux peteblas, samkiel la Dua Informilo, de la teknika organizanto "Orbis Pictus" el Trieste. Dum la (tre sukcesa kaj internacia) unua aligxperiodo aligxis ankaux la unuaj partoprenantoj el Italio. Eblas vojagxi ekz. per rekta trajno Venecio-Budapesxto (sxangxante en Nagykanizsa, enire en HU), kunvojagxi auxtomobile aux alimaniere. Interesitoj kiuj tuj kontaktos la organizanton povos ankoraux eniri la aprilan aligxperiodon, ricevi cxiujn informojn pri la kunvojagxaj eblecoj kaj aliaj bezonatajxoj. ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic - Via Parini 5, IT-34 129 Trieste tel/fax: +39 / 040 767 875 - orbispictus@iol.it (kontrole: visnja.brankovic@os.htnet.hr) ********************************************************************************************* Uson-Kanada Kongreso Ne forgesu aligxi por la komuna ELNA/KEA kongreso! Gxi okazos en la bela urbeto Sidney, Brita Kolumbio, proksime al Viktorio, de la 16a gxis la 19a de julio. Detaloj pri la kongreso, hoteloj, postkongresa ekskurso, provizora programo, vizitindaj urboj, kaj transporto de aliaj proksimaj urboj haveblas cxe http://www.esperanto.org/ELNA/kongreso2004/. Vi povas aligxi perrete, aux vi povas uzi la aligxilon en la lasta numero de Esperanto USA, aux vi povas peti paperan aligxilon de la C.O. de ELNA elna@esperanto-usa.org. Notu bone: la kotizoj por la kongreso plialtigxos je la 12a de majo, do ne prokrastu! Vi povos partopreni en postkongreso ekskurso, de la 20a gxis la 23a de julio. Per 15-pasagxera buseto, sxoforita de licencita Esperanto-parolanta cxicxerono, vi gxuos la eblecon vidi la plej bonan parton de Brita Kolumbio: Viktorio, kaj norden laux la belega marbordo de Vankuvera Insulo; la cxarmaj insuloj inter Nanaimo kaj la cxeftero, kaj Vankuvero. Vi havos la eblecon ekzamenigxi. Estas tri niveloj: Komencgrada, Mezgrada, Supera (There are three levels: Basic, Intermediate, and Advanced.) Por pli da informoj (ekzemple, pri la enhavo de cxiu ekzameno) aux respondoj al demandoj oni kontaktu Dorothy Holland(e-posxte dorothyh@west.net; telefone 805-967-5241) (For more information, contact Dorothy Holland.) Cxiu ekzameno dauxras proksimume 2 horojn. (Each exam takes about 2 hours.) La kosto por cxiu ekzameno estas kvin dolaroj. (The fee for each test is $5.) Se vi konsentus instrui komencantojn sabaton, bonvolu diri tion al mi baldaux, por ke ni povu reklami tion. Se vi deziras dividi cxambron en la hotelo, sendu al mi vian nomon. Cxiun semajnduon, mi sendos al la sercxantoj aktualan liston de aliaj sercxantoj por ke vi povu kontakti aliajn kaj mem fari viajn arangxojn. Eble vi volos rezervi cxambron dum vi atendas; se via samcxambrulo ankaux faris tion, unu el vi povos facile nuligi vian rezervon. Mi esperas vidi vin en Sidney! Arlyn Kerr Retposxto: arlynkerr@earthlink.net TTTejo: home.earthlink.net/~lrkerr