Esperanto - istruzioni per l'uso: Viaggiare con il Pasporta Servo Decine di migliaia di esperantofoni visitano ogni anno i molti incontri internazionali organizzati nel Mondo. Molti di piu' viaggiano privatamente. L'edizione del 2004 del libricino Pasporta Servo, un servizio offerto dalla sezione giovanile dell'UEA, contiene gli indirizzi di 1287 esperantofoni in 59 paesi disponibili ad offrire il pernottamento gratuito nelle loro case ai viaggiatori. Il Pasporta Servo (in italiano: "Servizio Passaporto") e' un'iniziativa assolutamente unica dell'Organizzazione Mondiale Giovanile Esperantista (TEJO) per viaggiare all'estero risparmiando, e avendo inoltre la possibilita' di contattare direttamente la cultura locale, vedendola dalla casa di una normale famiglia e non da un albergo. Va da se' che la stessa esperienza si ripete poi visitando amici conosciuti per corrispondenza o durante gli incontri internazionali. Per maggiori info: http://www.tejo.org/ps http://www.pasportaservo.org ********************************************************************************************* Daniela Costa cultrice di Esperantologia Ho il piacere di informare che la Dott.ssa Daniela COSTA, dottore di ricerca in Lingua e Letteratura Francese e' stata nominata dal Preside della Facolta' di Lettere e Filosofia dell'Universita' di Torino, prof. Sergio RODA, cultrice della materia in INTERLINGUISTICA ED ESPERANTOLOGIA. E' il secondo cultore di questa materia presso questa universita'. Il primo e' il Dott. Giorgio Silfer, che ha tenuto un corso da 5 crediti nel secondo semestre dell'anno accademico 2002-2003. Il cultore della materia (akademia fakulo) ha diritto di far parte della commissione di esame. Prof. Fabrizio A. Pennacchietti Dipartimento di Orientalistica Universita' di Torino fabrizio.pennacchietti@unito.it ********************************************************************************************* ALIGxU al 60-a Internacia Junulara Kongreso! Cxu vi jam aligxis al la 60-a IJK okazonta en Kovrov, Rusio? Ne prokrastu cxar oni (eksterlandanoj) devas lasi suficxan tempon por akiri vizon. Konsideru la eblecon partopreni ankaux unu el la du antaux­kongresoj (en Sankta Peterburgo kaj Moskvo). Aligxu ankaux vi al la jam pli ol 180 gxisnunaj aligxintoj! Aligxu cxe ********************************************************************************************* 2-a Somera Mezeuxropa Renkontigxo - 26-30 Julio 2004 Cxi-jare en la mezmontara regiono Eifel, 40 kilometrojn sudokcidente de Bonn. Ni trovis domon kun cxarma gxardeno en Kall-Krekel, sudoriente de Akeno (inter Schleiden kaj Blankenheim). La domo situas en bela cxirkauxajxo kaj relative proksimas al la landoj, el kiuj venis la plimulto de la pasintjaraj eksterlandaj partoprenantoj - Nederlando, Belgio, Francio kaj Luksemburgio estas apudaj kaj ni sekve esperas, ke denove estos bele internacia renkontigxo kun infanoj. Pasintjare entute estis 34 homoj, inter kiuj 14 eksterlandanoj kaj 10 infanoj. Por la cxi-jara SOMERE ni jam povis kolekti 8 aligxintojn, el kiuj unu komentis: "Mi gxojas, ke vi denove sukcesis oferti la lastjare tiom agrablan renkontigxon." La retaj informoj kun bildoj kaj aligxilo trovigxas cxe http://www.EsperantoLand.org/somere . Naturo kaj kulturo La programa skemo estos simila al la pasinta jaro: Ni havos lingvokurson en la komencaj kvin tagoj kaj estos prelegoj, ni faros promenojn kaj ekskursojn, ni ludos kaj babilos. Ni provos arangxi ankaux iom da kultura programo kaj jam havas anoncon pri danca ateliero. Cxu eble vi havas ideon, kiu muzikisto aux alia kulturulo sxatos ferii en SOMERE? Dankon pro via helpo! Tranoktado en cxambroj aux tendoj Ankaux la arangxo pri tranoktado kaj mangxoj estos simila al la pasinta SOMERE: Vi povos elekti, cxu logxi en la domo aux en tendo, cu mangxi grupe aux mem zorgi pri viaj mangxoj. Kompreneble via familio ankaux povos dividigxi - eble viaj infanoj entuziasmos pri tendo kaj vi malpli ... Por familioj, unuopuloj - kaj aliaj La agxogamo estos same vasta kiel pasintjare: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj gis sepdekjaruloj. Lerni Esperanton kaj tuj apliki Ankaux cxi-jare ni ofertos intensan kurson en la unuaj tagoj por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Cxi-foje gxi okazos de lundo, 26a de julio, gis vendredo, 30a. Tiel eblos kiel pasintjare en unu sama arangxo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. Neniu aligxkotizo gxis la fino de majo Kaze de malaligxo gxis la fino de majo vi devos pagi neniom. Ni tamen petas vin gxiri la aligxkotizon jam nun por certigi vian lokon; kaze de eventuala malaligxo ni regxiros la monon. Memzorgado kaj tendumado Se vi sxatos, vi povos logxi en tendo aux mem zorgi pri viaj mangxajxoj - tio kostas multe malpli. Krome estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj (kaj por la donacantoj kaj kunlaborantoj de EsperantoLand). Venu SOMERumi kun ni! Cu vi interesigxas? Bonvolu baldaux reagi cxe: http://www.EsperantoLand.org/somere - la tempo gxis auxgusto estas mallonga kaj ni tre gxojus rapide havi almenaux bazan liston de partoprenantoj. Plian bildon de la gxardeno kun la domo fone vi povas vidi sur la renkontigxo-mapoj de EsperantoLand cxe: http://www.esperantoland.org/renkontighoj/legrenkon.php?renid=390&R=13 Amike Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand