Esperanto - istruzioni per l'uso: Gli incontri. Centinaia di conferenze e incontri internazionali sono tenuti ogni anno in Esperanto, senza traduttori o interpreti. Si va dal Congresso Universale (Universala Kongreso - UK), massimo incontro nel mondo esperantista, ai seminari della TEJO (Gioventu' Esperantista Mondiale): piccoli incontri di approfondimento sovvenzionati dalle istituzioni internazionali. Ogni giorno dell'anno ci sono esperantisti che nel mondo danno vita ad un congresso, un seminario o ad un altro incontro. L'elenco completo di tutte le manifestazioni esperantiste si trova presso il sito: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm ******************************************************************************************** PROSSIMI INCONTRI IN ITALIA 17a PRINTEMPA KUNVENO dal 17/4 sabato mattina al 18/4 domenica pomeriggio BRESCIA - Centro Mater Divinae Gratiae, via S. Emiliano 30 18a KONGRESO UECI (Unione Esperantisti Cattolici Italiani) 10-17/9/04 (da venerdi' a venerdi' pomeriggio) CASTIGLIONE TORINESE (TO) presso l'Istituto Figlie della sapienza PER INFORMAZIONI: Gianni CONTI cont.giovanni@tiscali.it ******************************************************************************************** Listo de gajnintoj de la konkurso por Kirek-lernintoj La 6an de februaro, elektigxis la tri gajnantoj de la konkurso IIE-IEJ. La premioj rilatas la partoprenon en la Internacia Junulara Festivalo kiu okazos dum Pasko en Abetone (PT). La gajnantoj estas: 1a premio (senpaga partopreno kaj redono de la vojagxelspezoj): FRANCESCO D'INGIULLO 2a premio (senpaga partopreno): ANNA GUERRI 3a premio (duonkotiza partopreno): LORENZO CASTELVETRI Gratulojn al ili tri, kaj dankon ankaux al la aliaj pro ilia partopreno. Zero Branco, 7/02/2004 Flavia Dal Zilio kuniklo@tiscali.it PRESIDENTE DELLA GIOVENTU' ESPERANTISTA ITALIANA http://iej.esperanto.it/ ******************************************************************************************** Skype: revolucia ilo por la E-movado Eble, vi scias ke pluraj esperantistoj jam uzas novan ilon por komuniki kun amikoj tra la mondo, vocxe, efike kaj tute senpage! La softvaro Skype [Skajp'] ebligas uzi vian PC-on kiel telefononon, kondicxe ke gxi havu mikrofonon. La softvaro trovigxas cxe: Gxi estas plurlingva. La E-versio estas nune farata kaj normale gxi estos oficiale inkluzivita en la softvaro. Ekzistas helppagxo en Esperanto far samideano E. Cid el Brazilio: Kaj la skajp-uzantoj havas sian retliston: . Oni povas diri ke gxi funkcias mirinde bone. Estas ne tro da malfruo en la parolo, kaj la vocxo sonas ecx pli bonkvalita kelkfoje ol normala telefono, tiel ke oni povas havi strangan impreson de proksimeco, ecx parolante kun iu sur alia kontinento. La softvaro estas senpaga, tute lauxlegxa, funkcias ecx per modemoj (56K), tute ne gxenata de la kontrauxfajrigiloj, kaj entenas nek reklamon nek spjonvaron. Sola malavantagxo estas ke momente, gxi funkcias nur per Vindozo (minimume 98), sed ili promesas ontan version por Macintosxo kaj Linukso. Ekde nun, UEA kaj TEJO teorie povus komuniki vocxe kun pluraj landaj asocioj, tiel sxparante la monon de la asocio!!! Same pri cxiuj UEA-fakoj kaj E-organizoj, kiuj havas aktivulojn en diversaj punktoj de la mondo. Memoru kia enorma progreso estis Interreto por la Esperanto-movado: antaux Interreto, plejparto el ni povis konkrete praktiki Esperanton nur dum ferioj, do nur dum kelkaj semajnoj jare. Kaj de kelkaj jaroj, dank'al Interreto, ni povas komuniki cxiutage en Esperanto. Gxis nun, temis nur pri skriba komunikado, cxar internacia telefono tro multekostis, kaj ne vere estis agrablaj interretaj paroliloj. Interreton alportis tamen tiun grandan progreson de cxiutaga komunikebleco. Sed nun alvenas nova epoko, ekde kiam denove dank'al Interreto, ni finfine povos uzi nian lingvon cxiutage, ankaû parole! Skajp' funkcias, kaj facile proveblas. Kompreneble, bezonatas mikrofono, kio gxenerale facile troveblas en komputilaj butikoj. Ankaux, plejparto de ttt-kameraoj nun havas internan mikrofonon. Se vi ankoraux ne konas amikojn de vi, kiuj gxin uzas, vi tute rajtas provi alvokante min, ekzemple al mia profesia adreso "linguaforce" inter 9H kaj 19H GMT. Aliteme, cxar profesie mi laboras en kampo de tradukado, mi havis ideon uzi tiun novan ilon, kiu bone funkcias, kun alian pli malnovan ilon, sed kiu ankoraux mirinde bone funkcias: Esperanton. Mia celo estas provi starigi servon de telefona interpretado (vocxa tradukado) inter pluraj landoj. Tian servon uzas homoj en entreprenoj, kiam ili volas komuniki ekzemple kun kliento eksterlande. Intepretisto tradukas siajn parolojn al la alia homo kaj inversen. Tion teorie eblas fari kun Esperanto kiel pontolingvo, des pli ke jam ekzistas kelkaj tradukkompanioj, kiuj jam faras tion per la angla lingvo, kvankam gxi estas esence multe pli fusxa kaj malklara ol Esperanto. :-) Se interesas vin, aux se vi konas esperantiston kiun tio povas interesi, skajpu min por havi pliajn klarigojn. Ni sercxas interesatojn en cxiuj landoj de la mondo (kaj cxefe en Euxropa Unio, Nordameriko kaj Azio, kie estas nune la plej eventualaj konkretaj bezonoj) por fari provojn. Philippe Bérizzi (skajpu min cxe konton "linguaforce") ******************************************************************************************** Kursoj en Usono - Julio 2004 NASK 2004 okazos denove cxe la monde konata interkultura altlernejo, The School for International Training (La Altlernejo por Internacia Trejnado) en la nordorienta "nov-anglia" regiono de Usono. La instruista skipo pretigas trinivelan studprogramon kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Krome en 2004 estos speciala seminario por Esperanto-instruistoj pri modernaj instrumetodoj. Datoj: 5-23 julio, 2004 Instruistoj: d-ro Duncan Charters (Usono), d-ro Katalin Kovats (Hungario) kaj Lee Miller (Usono). Kotizoj: logxado en dulitaj cxambroj kun mangxoj 700US; unupersona cxambro 820US. kurskotizo, 980US. Stipendioj haveblas: kontaktu Ellen M. Eddy cxe eddyellen@aol.com aux 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Usono 360-754-4563 Registri pere de Interreto cxe http://www.sit.edu/esperanto/index.html ******************************************************************************************** Skota Kongreso de Esperanto La cxi-jara Skota Kongreso de Esperanto okazos en la pitoreska, cxiame bela, kampara urbo Peebles, kiu situas en la valo de Tweed, kaj estis la logxurbo iama de la fama verkisto Walter Scott. Gxi okazas dum la semajnfino 28a gxis la 31a de majo. Cxiuj eksterskotlandaj vizitontoj estos bonvenaj! Vi povas aligxi rete aux elpresi pagxon por alsendi piedposxte. Iru al http://www.skotlando.org/ kaj sekvu la ligon 99a Skota Kongreso 2004 por plia informo, bildoj kaj aligxiloj. Hju Rid (Hugh Reid) Prezidanto de la Esperanto Asocio de Skotlando ******************************************************************************************** NUOVO GRUPPO DI DISCUSSIONE PER GLI ESPERANTISTI TOSCANI Gli esperantisti toscani hanno organizzato un gruppo di discussione che avra' il compito di facilitare lo scambio di informazioni tra coloro che a Firenze e dintorni desiderano collaborare all'attivita' di diffusione dell'Esperanto ed eventualmente poi nell'organizzazione dei congressi che avranno luogo a Firenze. Tutti i fiorentini ed i toscani che desiderano aderire al gruppo possono inviare un messaggio a: esperantisti-toscani@yahoogroups.com Riccardo Natale Pinori v. Conte di Carmagnola 70 00176 Roma tel. 06 2757321 napinori@tin.it ******************************************************************************************** Korespondi deziras: el Lome' En Lome la 10a de februaro GBOGATSE Komi Raphael Ingénieur Bio- medical 04 BP 49 Lomé 04 TOGO Fax 00228 226 18 92