Esperanto: istruzioni per l'uso - Iscrizioni alla Federazione Esperantista Italiana Sono tuttora aperte le iscrizioni alla Federazione Esperantista Italiana (o alla Gioventu' Esperantista Italiana se hai meno di 30 anni) per il 2004. Vuoi dare il tuo contributo per un mondo migliore, senza alcuna forma di discriminazione linguistica? Vuoi sostenere le associazioni che si battono da piu' di 100 anni per i diritti linguistici in tutti i campi? O piu' semplicemente vuoi far parte della comunita' che parla la lingua internazionale Esperanto, che si incontra durante congressi e festival sparsi per il mondo? Ti piacerebbe essere ospitato da esperantisti in tutte le parti del mondo, comprare libri in esperanto, conoscere gente da tutti i paesi, corrispondere con persone di ogni nazionalita', anche attraverso Internet? ISCRIVITI ALLA FEDERAZIONE ESPERANTISTA ITALIANA!!! ISCRIVITI ALLA GIOVENTU' ESPERANTISTA ITALIANA!!! Con solo 28 Euro (15 se hai meno di 25 anni) diventerai socio e potrai sfruttare tutti i vantaggi della lingua internazionale ESPERANTO. Ti puoi iscrivere tramite un gruppo locale (della tua citta' o regione) o tramite versamento. I versamenti vanno effettuati alla FEI - Federazione Esperantista Italiana tramite versamento su: > conto corrente postale n. 37312204 > bonifico bancario sul conto n. 36255-62 presso la Banca Ambro-Veneto, gruppo Intesa BCI, ag. Milano 02, ABI 03069, CAB 09446. I conti sono intestati a FEI - Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano Chi abitasse in una citta' dove e' presente un gruppo esperantista (vedi la sezione apposita presso il sito www.esperanto.it) potra' iscriversi pagando la propria quota direttamente al gruppo medesimo. Nel rispetto della legge 675/1996 sul trattamento dei dati personali, si assicurano i soci che i loro dati saranno utilizzati esclusivamente dalla segreteria per l'invio di comunicazioni ed informazioni riguardanti l'attivita' sociale. ***************************************************************************************** 2-a SEMINARIO PRI INTERPRETADO Montepulciano, de la 27-a gxis la 29-a de februaro 2004 Dum la lasta semajnfino de februaro 2004 okazos en Montepulciano (Sieno) la 2-a seminario pri interpretado. Gxi estas unu el la serio da stagxoj organizataj/otaj de IEF kune kun IEJ cele al trejnado de homoj, kiuj aktivos dum la UK Florenco 2006. Sub la gvido de spertaj kaj kompetentaj instruantoj, la partoprenantoj povos trejnigxi en sekva kaj samtempa interpretado. La seminario celas *nur homojn, kiuj jam bone kaj flue parolas Esperanton*. Pro logxigaj kaj organizaj kialoj rajtos partopreni maksimume 15 homoj. Alveno: vendrede postagmeze/vespere; foriro: dimancxe postagmeze. Oni komencos labori sabate matene. Partoprenkotizo: 25 euroj por persono (pago surloka). La kotizo inkluzivas logxadon dum du noktoj, du matenmangxojn kaj du luncxojn. Gxi ne inkluzivas la vespermangxojn. Oni logxos en kvar apudaj apartamentoj. Haveblas dulitaj cxambroj aux cxambroj kun geedza lito. Unulitaj cxambroj estas nur du. Pliaj informoj kaj detaloj estos sendataj rekte al la aligxantoj. Datlimo por sendi aligxojn: 18/02/2004 Aligxojn bv. sendi al: Fabrizio PAGLIAROLI retadreso: f.pagliaroli@libero.it hejma telefono: 0773 72.35.18 ***************************************************************************************** Premio Ada Sikorska-Fighiera INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE KULTURO KAJ TURISMO ( Salou, Hispanio, 2-9 Oktobro 2004) La Organiza Komitato de la Internacia Esperanto-Semajno decidis starigi jaran premion je la nomo de Ada Sikorska-Fighiera, destinitan al esperantisto aux esperantistino, kiu akiris gravajn meritojn en la laboro por Esperanto. La premio konsistos el medalo, sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska -Fighiera kaj, dorse, la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno. Celo. La premio celas publike agnoski gravan kaj sindedicxan laboron por la bela ideo de esperantismo faritan de meritplena esperantisto aux esperantistino en kiu ajn loko de la mondo. Donante al la Premio la nomon de la forpasinta kaj cxies amata Ada Sikorska Fighiera, kiu gxis sia morto konstante laboris por Esperanto (inter alie eldonante sinsekve en Bruselo, Madrido kaj Torino dum 34 jaroj la tiaman gazeton "Heroldo de Esperanto"), la Organiza Komitato intencas stimuli la esperantistojn sekvi sxian noblan ekzemplon je la servo de nia kara idealo. Kandidatigoj. La proponoj por la Premio devas esti alsenditaj de loka, nacia aux internacia Esperanto-Grupo, Klubo, Societo aux Organizo, antaux la 1-an de septembro 2004, al la prezidanto de la Premia Komisiono: G.C. Fighiera, Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (To), Italio. Fax: (+Italio) 11 226 30 78. La Premia Komisiono konsistas el: Luis Serrano Pérez, Santiago Tornè, Emilio Sanz kaj Salvador Aragaj. ***************************************************************************************** Congresso dei ferrovieri esperantisti in Ungheria Il 56° congresso internazionale dei ferrovieri esperantisti si svolgera' dal 08 al 15 di maggio nella cittadina ungherese di Sopron. Sopron e' una localita' termale ai confini con l'Austria, e la scelta non e' casuale, in quanto il congresso e' organizzato dai colleghi samideani austriaci ed ungheresi. I temi congressuali tratteranno tecnica ed innovazioni ferroviarie, ma per i non addetti, ci saranno escursioni e serate folcloristiche e culturali di entrambi i Paesi. Per maggiori informazioni www.ifef.net o ifk56@freemail.hu Vito Tornillo ***************************************************************************************** Abonoj 2004 cxe Orbis Pictus Cxe Orbis Pictus el Trieste ankoraux eblas aboni dekon da esperantaj gazetoj por la jaro 2004. Eble interesas vin "Litova Stelo", la gazeto el la venontjara UK-lando aux "La Ondo de Esperanto", kies abonantaro lastjare kreskis je 20%? Aux vi bezonas alian revuon, por komencantoj aux por lingvaj spertuloj? Petu la abonliston cxe: ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic Via Parini 5, IT-34 129 Trieste tel/fax: +39 / 040 767 875 orbispictus@iol.it ***************************************************************************************** Raporto pri Esperanto-Agado dum la Monda Socio Forumo, Mumbajo, Barato, 15-22an de Januaro 2004 "Inter tiom da interesajxoj, jen la plej interesa," deklaris Sxjam MOHITE, advokato, vizitante la budon de la Universala Esperanto-Asocio dum la Monda Socia Forumo (MSF) en Mumbajo, Barato. S-ro Mohite estis inter la pli ol mil homoj kiuj scivolemis pri 'nia afero'. Ja imponis la gamo de homoj kiuj volis scii pri Esperanto: agrikulturistoj, advokatoj, dommastrinoj, emerituloj, instruistinoj, jxurnalistoj, monahxinoj, pastroj, profesoroj, studentoj, tradukistoj, kaj plej videble, cxiuspecaj aktivuloj kontraux iu aux alia nejusteco en la mondo. Por cxiuj de tiuj cxi homoj, kaj plurlingveco kaj lingvaj malsimetrioj estas cxiutagaj realajxoj - realajxoj des pli frapaj en tiu cxi grandega evento, la MSF, al kiu inter la 16a kaj 21a de Januaro 2004, venis 80 mil homoj de 2.660 organizajxoj el 132 landoj! Agnoskante la gravajn lingvajn barilojn, tiu cxi MSF havis ne malpli ol 13 'oficialajn lingvojn'! Tamen, ni cxe la UEA budo, suficxe ofte auxdis la malkontenton de la partoprenantoj pri lingva ekskludo. (Efektive, ecx unu el la voluntulinoj en la senpaga tradukistara reto, 'Babels', kiu ja laboregis dum la MSF, plendis al mi pri la malfacilecoj kaj brecxoj de tiu cxi interpretistara servo.) Nesurprize do, ke la vizitantoj al nia budo interesegis pri lingva demokratio kaj tuj konsentis pri la bezono de facila kaj neuxtrala lingvo. "Jen Esperanto!" ni diris -- "Alia Lingvo Eblas" ni sloganis, ehxante la sloganon de la MSF -- "Alia Mondo Eblas". La respondoj kusxis en la gamo: Cxu vere? Bonvolu diri plu; 117-jara lingvo! Kial mi ne jam auxdis pri gxi?; Sxajnas hispaneska -- kial vi opinias, ke la hispana estas neuxtrala?; Tro euxropeca, cxu ne, cxu fakte tauxgus por ni neeuxropanoj?; Kial ni bezonas plian lingvon: cxu ne jam suficxas la ekzistantaj? Tamen, dirindas, ke frape malmulte da vizitintoj suferis pro tio kion ni povas Pironeske nomi _La Klisxa Malsano_: "Jam venkis la mondon la angla!" La kauxzo, parte, estas ke ni budanoj -- d-ro P V RANGANAYAKULU de Tirupatio, s-ro Nischad SALAM de Puneo, kaj mi de Hajderabado -- parolis kun la vizitintoj ne nur en la 'cxiopova' angla, sed ankaux en la hindia, kanara, malajalama, maratha, telugua, kaj la urdua. Efektive, multaj baratanoj vizitis la budon gxuste pro la fakto, ke ni videble aspektis barataj! Kamparanoj, precipe, gxojegis babiladi en siaj propraj lingvoj pri ekzotajxo kiel Esperanto. Se temi pri ekzotajxoj, ni ankaux sukcesis aldoni la francan al nia lingvaro! Tiu lasta, danke al s-ro Guy BARBIER kiu subite aperis cxe la budo kaj anoncis, "Saluton! Mi lernis Esperanton antaux du monatoj." Kaj Guy jam parolis Esperanton pli bone ol la angla! Li do rapide igxis nia 'Elmontrajxo A' (kiel oni diras en la kortumo!) -- jen demonstro cxu de la facileco cxu de la utileco de Esperanto.... Multaj venis poste nur por kontroli la lingvon de nia kunbabilado. Krome, cxiutage du aux tri homoj venis al la budo, malkasxante ke ili iam lernis Esperanton, kaj mirante, ke la lingvo 'ankoraux vivas'. Bedauxrinde, pro nia malmulto, kaj pro la konstanta fluo de vizitantoj, ni tute ne povis partopreni en iu ajn de la pli ol mil seminarioj kaj kunsidoj kiuj okazis samtempe en la MSF. Al cxiuj kiuj vizitis nian budon, ni disdonis flugfolion unupagxan. Ni adaptetis la retpagxon de 'oftaj demandoj' cxe la 'Multlingva Inform-centro pri Esperanto' (http://www.esperanto.net/info/baza_en.html). Ni gxisdatigis la retadresojn tie, kaj aldonis kontaktinformon pri la Federacio Esperanto de Barato (FEB). Tion ni ankaux faris dum la Azia Socia Forumo en Januaro de 2003 (vidu la 2003-januarajn afisxojn miajn en la diskutlisto cxe http://groups.yahoo.com/group/socia-forumo-esperanto). Ni ankaux multobligis la seslingvan flugfolion de SAT (http://satamikarohm.free.fr/esperanto/soc/seslingva.pdf), kiu fokusis pri lingva demokratio. Suficxe da eksterlandaj vizitintoj interesigxis pri gxi. Krom tiuj cxi, ni montris la viglecon de la Esperantujo per revuoj, libroj, lernolibr(et)oj kaj vortaroj. Multaj konvinkigxis, ke ne temas pri ia privata ludo. Interese, multaj vizitintoj, inkluzive nian advokaton s-ro Mohite, revenis kun siaj geamikoj por ke ni prezentu 'nian aferon' ankaux al ili! Siajn retposxtadresojn kun ni lasis multaj vizitintoj. La tasko dum la venontaj semajnoj estas kontakti ilin, kaj (re)doni la lernorimedojn tra la reto. Efektive, informas min amiko Ranganayakulu, ke filipinanino Aya -- politika aktivistino kiu cxeestis la MSF-on -- jxus lin kontaktis, esperante, ke venontfoje ili povos interparoli en Esperanto! Registrado por la evento kaj la budo kostis 86 euxrojn. Kaj nia tuta oktaga agado inkluzive niajn vojagxkostojn kostis 7.620 rupiojn (133,82 euxrojn): do, entute 219,82 euxrojn. La cxefa kauxzo de tiu malalta kosto estis nia senpaga logxado cxe amiko Rajeshwar Reddy [ragxesxvar redi]. Pro sia gastigemo, li ja pruvis sin vera amiko de Esperanto! Mi dankas lin elkore. Dankindas ankaux miaj kunagantoj -- Ranganayakulu, Nischad kaj Guy pro la tute malavara dono de tempo kaj energio. Mi baldaux metos tiun cxi raporton kune kun kelkaj fotoj en la retpagxaro de FEB http://www.geocities.com/bharato). D-ro A Giridhar RAO (drgiridhar@eth.net) Gxenerala Sekretario Federacio Esperanto de Barato (http://www.geocities.com/bharato) Hejmadreso: 'Sudarshan' 1st Floor, 3-5-819 Hyderguda, Hyderabad 500 029, Barato/India. Tel +91-40-23232989. ***************************************************************************************** Manifestazione per la democrazia linguistica in Europa. Pri EUxROPA BUNTO bv. iri al la adreso: http://europa.bunto.free.fr kiu enhavas tekstojn en pluraj lingvoj. Mi petas vin disdoni la informon al cxiuj dissendolistoj en kiuj vi partoprenas. Miaopinie estas manifestacio inda de subteno, cxar gxi devos kuntreni kiel plej eble da homoj k asocioj neesperantistaj defende de la lingva diverseco en Euxropo, ja la EUxROPA BUNTO pere de la interetna lingvo Esperanto. 2004 : Euxropa Unio igxos de 15 al 25 landoj, kaj tiel de 11 oficialaj lingvoj al 20. Sed la lingva aspekto de Euxropo ankoraux ne multe estis pritraktata, kaj kun tiom granda nombro da oficialaj lingvoj, kiel konservi justan plurlingvismon : cxu ne riskas aperi disigxo inter " etaj lingvoj " kaj " grandaj lingvoj " ? Kaj kio okazos por cxiuj neoficialaj lingvoj nomataj " minoritataj " ? Kiel eviti la lingvajn hegemoniojn, kiuj jam aperas pro celo je efikeco ? Al cxiuj, kiuj deziras atesti sian intereson por la lingva kaj kultura diverseco de Euxropo. Al cxiuj, kiuj deziras defendi siajn minacatajn radikojn. Al cxiuj, kiuj pro nescipovo de cxiuj najbaraj lingvoj, proponas la uzon de internacia lingvo neuxtrala Esperanto kiel komunikilo. Al tiuj ni faras cxi-inviton. Partoprenu la 9-an de majo 2004 en Strasburgo al la unua manifestacio EUROPA BUNTO, kiu estos okazo por fari komunan kaj inter-asocian alvokon favore al justa respekto de la lingva diverseco en Euxropo. Por cxiaj informoj : Europa Bunto, 6 rue J-P Callocâ?Th, F-22000 St-Brieuc (FRANCE) Tel : +33 (0)2.96.68.55.21. Retadreso : europa.bunto@eraro.com TTT-ejo : http://europa.bunto.free.fr ***************************************************************************************** Lavoro all'estero: assistenti di lingua italiana Gli studenti universitari italiani stanno imparando faticosamente che il periodo degli studi puo' essere intrecciato con inserzioni lavorative, proficue per il loro curriculum studiorum e vitae, per la loro formazione e, perche' no, per il loro portafogli. Una buona possibilita' in questo senso e' costituita dall'offerta comunicata dal Ministero dell'Istruzione. Per l'anno scolastico 2004/2005 sono disponibili 286 posti da assistenti di lingua italiana offerti da alcuni Paesi dell'Unione europea a studenti universitari di lingua con cittadinanza italiana. I Paesi coinvolti ed i posti disponibili sono: Austria: n. 18 Belgio (lingua francese): n. 5 Francia: n. 189 Irlanda: n. 3 Repubblica Federale di Germania: n. 37 Regno Unito: n. 24 Spagna: n. 10 L'assistente affianchera' il docente di lingua italiana nell'istituzione scolastica straniera (scuole secondarie o universita'), con disponibilita' e spirito d'iniziativa ed avra' un impegno scolastico di 12 ore settimanali. Il periodo del servizio e la retribuzione variano a seconda del Paese. Per esempio in Austria gli assistenti lavorano dal 1°ottobre al 31 maggio e percepiscono un compenso mensile di circa Euro 1.200,00; in Spagna cominciano il 1°ottobre e ricevono Euro 631,00 al mese; in Scozia sono impegnati dal 1°settembre al 31 maggio per Euro 855,00 al mese. Questa attivita' e' valutata come servizio di terza fascia nelle graduatorie di circolo e istituto per le supplenze nelle scuole statali. I requisiti richiesti sono, in generale, l'iscrizione almeno al terzo anno di un corso di laurea per una lingua straniera ed aver sostenuto almeno due esami relativi alla lingua per cui si fa domanda. Le domande di partecipazione si devono presentare entro il 15 febbraio 2004. I dettagli su tutta l'offerta e specialmente sui requisiti e sulle modalita' di presentazione delle domande (attenzione: il sistema e' un po' laborioso) si trovano sul sito www.istruzione.it , clic su Universita' e poi su Assistenti di lingua italiana all'estero. Il bando completo e' contenuto qui www.istruzione.it/news/2003/allegati/avviso_estero_04new.pdf Qualsiasi altra informazione su questo tema va richiesta a: Ministero dell'Istruzione, dell'Universita' e della Ricerca Viale Trastevere, 76/A 00153 ROMA Tel.: centralino 06 5849.1 fonte www.eurocultura.it ***************************************************************************************** "ESPLORATORE INVOLONTARIO" di Marino Curnis Con sommo piacere comunico ai colleghi Esperantisti (e non), l'uscita del mio primo romanzo "ESPLORATORE INVOLONTARIO" (pagine 224, formato cm. 13X21, prezzo € 12,00). In poche righe e' difficile spiegarne il contenuto piuttosto complesso, comunque... durante uno dei miei viaggi in Nepal, ritrovo un manoscritto in lingua nepali del 1850. Traducendolo grazie all'aiuto di un amico nepalese, scopro il racconto di un'avventura vissuta tra Nepal, India e un Mondo Sconosciuto. Questa scoperta offrira' infiniti spunti di pensiero interessanti e originali; tra gli altri, riconoscerete parte della grammatica Esperanto rielaborata per la lingua Elebab, idioma internazionale del Pianeta degli Antichi. Spero d'avervi incuriosito, stimolandovi all'acquisto ;-) Per ordinazioni, info e quant'altro: esploinv@yahoo.it Ordinazione postale in contrassegno con spese postali a carico del destinatario. Korajn Salutojn, Marino Curnis (corso kirek 2003; diploma di I° grado 2003).