Esperanto: istruzioni per l'uso - Il Congresso Italiano di Esperanto Il momento culminante dell'attivita' italiana e' il Congresso Nazionale che normalmente si svolge a fine estate, ogni anno in una citta’ diversa. Tale congresso e' organizzato dalla Federazione Esperantista Italiana, che riunisce quasi tutti i gruppi locali italiani, la Gioventu' Esperantista Italiana ed alcune associazioni di categoria. Alla manifestazione, che dura normalmente 4/5 giorni, partecipano normalmente alcune centinaia di esperantisti da tutta Italia piu' alcune decine di ospiti stranieri. Nella giornata di Domenica si svolge normalmente l'Assemblea annuale della Federazione. Nel 2004 il 72-o congresso nazionale si svolgera' a Treviso dal 03/09/04 al 06/09/04. Per maggiori info: http://www.esperanto.it/html/fei/congresso.htm Flavia Dal Zilio ***************************************************************************************** PARTECIPAZIONE GRATUITA AL 72° CONGRESSO ITALIANO DI ESPERANTO Tutti coloro che hanno terminato il corso gratuito di esperanto KIREK o lo termineranno entro il 31/08/2004 avranno diritto a partecipare al loro primo congresso italiano di esperanto gratuitamente. A loro carico restano esclusivamente le spese di alloggio. Il prossimo congresso avra’ luogo a Treviso dal 03/09/04 al 06/09/04. Per maggiori informazioni, contattare Flavia Dal Zilio: flavia.dalzilio@esperanto.it. ***************************************************************************************** SEMINARIO OKAZE DE CXE-LIMAJ CELEBRADOJ POR ALIGXO DE SLOVENIO AL EUXROPA UNIO TEMO: PLIGRANDIGO DE EXUROPA UNIO Dato: de la 29a de aprilo gxis la 2a de majo 2004 Loko: GORIZIA/NOVA GORICA Logxado: Junulargastejo. Organizanto: SLOVENIA ESPERANTO-LIGO Partoprenos oficialaj reprezentantoj de esperanto.grupoj el Auxstrio (8 personoj), Hungario (10 personoj), Friulo-Julvenetio (10 personoj), Kroatio, Slovenio. PARTOPRENO: EBLAS!!!!! ECX BONVENAS!!!!!!!! Kosto por partopreno al la tuta Seminario euxroj 78. Tio inkluzivas logxadon, mangxojn kaj programon. Urgxas rezervi la lokojn!!! Anoncu vin cxe la suba ret-adreso. TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO: nored@everyday.com ***************************************************************************************** Campagna per difendere la parita' tra tutti i cittadini europei Comunicato stampa 22/01/04 La Commissione Europea continua a discriminare gli italiani nelle offerte di impiego riservate solo agli inglesi. Le Agenzie tecniche, le Organizzazioni non governative (ONG) e le ditte private, finanziate in parte o del tutto dalla Commissione Europea, hanno pubblicato piu' di 700 offerte di impiego a livello europeo riservate esclusivamente a candidati di madrelingua inglese oppure "parlanti Inglese dalla nascita". In tali annunci non si ricercano persone che abbiano una conoscenza della lingua inglese "ottima" oppure "molto buona", (che gia' sarebbe una discriminazione) ma esplicitamente ed esclusivamente persone che abbiano l'inglese come lingua materna. Nonostante le promesse di rispettare la parita' di diritti dei cittadini europei la Commissione continua a trattare gli italiani e tutti gli altri non inglesi come cittadini di serie B. Percio' i sostenitori della lingua internazionale neutrale, l'esperanto, rappresentati in Italia dalla Federazione Esperantista italiana ed in Europa dalla Unione Europea per l'Esperanto ha lanciato una vasta campagna per la difesa della parita' tra tutti i cittadini europei, anche negli impieghi, che sono finanziati con le tasse di tutti ed attribuiti solo ad alcuni. Sul sito www.lingvo.org/eo/2/15 si puo' trovare un elenco di settecento annunci di questo tipo e tutte le interpellanze parlamentari promosse negli ultimi tempi. Dato che si avvicinano le elezioni europee, forse qualche partito sentira' la necessita' di sostenere nei fatti quella parita' e fraternita' europea, che trova sempre spazio nella retorica di tutti. Riproduzione gratuita anche con modifiche redazionali Federazione Esperantista Italiana - Ufficio stampa servizio.stampa@esperanto.it 339/8996771 Contatto: Federazione Esperantista Italiana, Via Villoresi, 38, 20143 Milano, tel./fax (02) 5810 0857, info@esperanto.it Ulteriori informazioni: http://www.esperanto.it, http://www.esperanto.net, http://lingvo.org/it/3/250 ***************************************************************************************** TREJNADO DE ESPERANTO INSTRUANTOJ KAJ INSTRUONTOJ Por helpi la instruantojn de Esperanto, plej ofte ne profesiajn instruistojn aux instruistojn de lingvoj, Esperanto-France kaj Groupe des Enseignants Espérantophones organizas la 21an kaj 22an de februaro 2004 praktikan stagxon en la sidejo, 4 bis rue de la Cerisaie, Paris (4ème) metroo Bastille . PROGRAMO (sabate kaj dimancxe de la 10a gxis la12 kaj de la 14a gxis la 17a) Ne suficxas koni lingvon por gxin bone instrui, sed necesas gxin bone koni. Kiel perfektigxi, kiel altigi la lingvonivelon? Ni antauxvidas prezenton de la problemo dum kvaronhoro, antaux intersxangxoj de praktikaj spertoj. - Komunikada kaj kultura celo (korekte prononci, paroligi kaj legigi la lernantojn, elteni la intereson, kuragxigi la intervenojn, ktp.) - lingva celo : akiro de vortprovizo, prezento de la gramatiko, kelkaj ekzercoj, kiel korekti ? - metodika celo : krei agrablan etoson, kie la lernanto bone fartas, instrui al li aux sxi kiel igxi memstara, mastrumi la grupon. Michèle Abada-Simon, fakulino pri instruado de la franca kiel fremda lingvo, Edmond Plutniak, psikologo, Renée Triolle, instruistino pri la rusa, jam konsentis dividi siajn spertojn. Ni ankaux esperas la partoprenon de eksteraj fakuloj, ne-esperantistoj. Espéranto-France repagos viajn vojagxkostojn surbaze de duaklasa trajno. Aligxo: bonvolu aligxi cxe la sidejo de Espéranto-France, perposxte, perrete (info@esperanto-france.org), pertelefone (01 42 786 886), aux perfakse (01 42 780 847). Bonvolu se eblas indiki la temo(j)n, pri kiu(j) vi havas problemon. ***************************************************************************************** Gxangalo-Skap (Sen-Kabla Aplik-Protokolo) - posxtelefona revolucio por Esperanto Antaux unu jaro, la portalo Gxangalo largigis la horizonton de Esperanto en interreto. Gxangalo nun proponas servon, kiu estas ne nur senprecedente unika, sed ankaux revolucia por la E-gazetaro. Per Gxangalo-Skap (Sen-Kabla Aplik-Protokolo, el la angla wap - wireless aplication protocol), la esperantistoj havas de nun la eblecon informigxi pri la cxefaj okazintajxoj de la tago, legi artikolojn, vocxdoni en enketoj, lasi siajn impresojn pri la posxtelefona portalo kaj sendi retmesagxon al la redakcio de Gxangalo. La parolantoj de Esperanto povas fieri, ke ankaux en la internacia lingvo trovigxas notico-portalo, kiu proponas samajn servojn de la grandaj interretaj noticejoj, kiel ekzemple la usona CNN. Gxangalo-Skap ankoraux ne havas difinitan tempon por esti gxisdatigata. Fakte, la redakcio lancxas cxi tiun novan opcion kun iom da scivolo pri la reago de la esperantistoj. Depende de la totalo da aliroj al la posxtelefona portalo, la redakcio determinos, cxu Gxangalo-Skap estos aktualigata cxiun tagon, cxiun dutagon, aux nur semajne. Por atingi la postelefonan portalon Gxangalo-Skap, direktu la krozilon de via posxtelefono al http://gxangalo.com/skap/ (oni povas vidi, kiel aspektas Gxangalo-Skap en posxtelefonoj, musklakante cxi tie). Jen Gxangalo, je la servo de Esperanto; je via servo. Gxangalo-redakcio. ***************************************************************************************** Esperanto kiel pera lingvo dum grava sporta evento Mi deziras vin informi pri interesa novajxo, rilate al praktika uzado de Esperanto. Fine de venonta aprilo okazos en Italio iom grava - rilate la fakon - sporta evento, t.e. la Internacia River-irado sur Tibero (Tevere) per kanuo, dum sep tagoj, de Citta’ di Castello (Umbria) gxis la cxefurbo Romo. Tiu iamaniere similas al plej fama TID (Tour International Danubien) ecx laux gxia nomo DIT. Tie konvenos, kiel kutime, nombra kaj plurnacia partoprenantaro - elstare germanoj, svisoj, belgianoj; iam ecx hungaroj, pollandanoj, cxehxoj. Tial ke kelkaj (eblaj) partoprenantoj konas Esperanton, mi proponis al la organiza komitato enmeti en la retpagxojn pri tiu evento Esperantan tekston de Regularo kaj Aligxilo; kion ili tutkore konsentis, celante plifacili la internacian partoprenon, ecx el orienta Euxropo. Tial Esperanto estas, unue, kroma oficiala lingvo en tiu kunveno, kaj aperas en la retpagxoj; do informoj, sciigoj kaj kromreguloj dum la river-irado estos anonciataj ankaux en esperanto. Vi povas viziti tiujn pagxojn cxe www.discesadeltevere.org Bonvolu disvastigi kaj inviti al la partopreno! La cxeesto de kelkaj esperantistoj estus klara kaj grava vivosigno. Plua klarigo - tia estas nedirinde oportuneco por ekkajaki, fakte por partopreni nepre ne necesas kajaki, ecx ne esti sportema. Oni povas Tiber-iradi per biciklo, aux senurgxe viziti la cxarman regionon laux deziro, sed kune festi vespere kaj profiti de la organizado por tranokti, vespermangxoj ktp. Ugo De Riu Sarzana - Italio www.kri.it/cxesarzano/ ugo@kri.it ***************************************************************************************** Komuna lingvo sennacia por EU Garibaldi, Mazzini kaj aliaj, oni diras, "faris Italujon": ili, antaux 140 jaroj unuigis, pere de sangaj batoloj, iamajn Sxtatetojn de itala Duoninsulo. La itala lingvo, kiun dum 50 jaroj la itala radio-televido Rai disvastigas, oni povas diri, "faris italanojn". Dank' al tiu cxi estas pli bona komprenigxo inter personoj de la malsamaj landoj kaj farigxis identeco nacia kaj samtempe oni povas konservi propran landan tradician kulturon. Degasperi, Schuman, Adenauer kaj aliaj, post la dua mondmilito, estis fundamentaj patroj de euxropa unueco, kiu ekde ekonomaj aferoj (CECA, MEC, CEE) alvenis al la euro, cxu kompleteco de euxropa komuna merkato kaj/aux komenco de la politika unueco? El 6 unuaj unuigxintaj Sxtatoj, Euxropa Unio (EU) nuntempe estas konstituita de 15 membroj-Sxtatoj kaj, post la 1-a de majo, de 25 landoj kun 21"oficialaj "lingvoj, 420 tradukoj de iu ajn parolo, decido, dokumento kaj tiel plu kun grandega perdo de tempo kaj de mono. Tamen la plej grava fakto estas ke tiu aligxo dum 50 jaroj sukcesis, sen iu sanga konflikto, sed en la kadro de la paco. Preskaux la tutajxo de la decidoj de EU estas la rezultoj de kompromisoj inter la registaroi: gxenerale du estas la kategorioj de interesoj, kiujn oni devas akordigi: unuflanke euxropa intereso, aliflanke naciaj interesoj. Laux la opinio de la ordinaraj civitanoj, EU estas konsiderata unuflanke kiel serio de teknikaj ordoj necesaj por internacia kooperado, aliflanke kiel politiko fare de naciaj politikistoj. La sama euro estas konsiderita iom pli ol teknika afero. Por unuigxo de pezoj kaj mezuroj cxiuj konkordas. Sed, kiam oni argumentas politikajn instituciojn supernaciajn, povas okazi ke la diverseco superas la unuecon, kiel okazis kun Pollando kaj Hispanio en la lasta konferenco inter la registaroj. Tamen la strebo de EU estas konstrui "la unuecon en la diverseco": oni povas konstrui euxropan identecon, farita de plureco, de solidareco, de dialogoj, de egaleco kaj justeco inter cxiuj homoj sur la bazo de komunaj radikoj. Sed tio estas tre komplika. La 25 Sxtatoj de EU ne estas kompareblaj kun la 13 eks-kolonioj, kiuj unuigxis en Filadelfio en la fino de la deksepa jarcento kai formis konstitucion de la Unuigxintaj Sxtatoj de Norda Ameriko (USoNo). EU, oni esperas baldaux, havos konstitucian traktaton, ne kostitucion, cxar EU evidente ne estas Sxtat-nacio, ecx ne federacio, tiel kiel USN. Sendube estas progreso, ke unuafoje tiu cxi giganta sxtataro havos "Statuton". EU strebas konservi sian "diversecon en unueco". Tio estas nobla celo. Sed kiel atingi gxin? Unu el bazaj instrumentoj por solvo de la komplika problemo estas komuna lingvo; tio validas por rilatoij inter tre multaj EU-landoj por pli bone komprenigxi inter ili. Nuntempe cxe la palacoj de Bruselo, la politikaj euxropaj partioj funkcias nur nivele kun burokratoj; la manko de reala vera politika euxropa klaso estas unu el malsukcesoj de Bruselo ekde la komenco. En Bruselo la dua lingvo por funkciuloj kaj elitoj estas la angla, iomete la franca kaj la germana. Por pli bone interrelati kaj interkomprenigxi nepras komuna lingvo neuxtrala, kiu ne apartenas al iu popolo, sennacia, sed internacia.. La helpa lingvo devus esti lingvo de cxiuj civitanoj de EU, tiel kiel euro. Tiu cxi lingvo devus starigi popolojn de EU samnivele kaj raprezenti sintezon de euxropaj lingvoj kaj cxefe helpi konservi la multajn naciajn lingvoin kaj kulturojn en la diversaj partoj de Euxropo. Tiu cxi lingvo, frukto de lingvistika ingxenerio, jam ekzistas kaj bone funkcias ekde 116 jaroj ; gxi estas esperanto, komparebla kun decimala mezursistemo kaj probable akceptebla fare de ordinaraj civitanoj, tiel kiel la euro. Tiel oni povus konservi la lingvan diversecon en unueco. Tiu cxi lingvo, kiu povus kontribui vere por komuniki inter personoj de la institucioj kaj popoloj de EU kaj por " fari euxropanojn " kaj por atingi euxropan identecon. Cxu povos esperanto farigxi " EUsperanto"? Renzo Segalla renzo.segalla@virgilio.it