PROJEKTO INTERKULTURO - ESPERANTO EN LA LERNEJOJ Al kelkaj Landaj Sekcioj de ILEI kaj al kelkaj Landaj Asocioj de UEA Estimataj samideanoj, cxi tiu cirkulero celas gxisdatigi vin pri la situacio de la Projekto INTERKULTURO (pri kiu vi jam ricevis alian cirkuleron). Intertempe deklaris sian pretecon partopreni la lernejaj klasoj, kiujn vi trovas en la cxi tie aldonita listo. Tio ne signifas ke la listo estas fermita. Aliaj klasoj ankoraux estas invitataj tra papera posxto, kaj post la redaktado de la listo aliagxis pliaj klasoj el Rumanujo kaj togolando. Se vi trovas en via lando aliajn lernejajn klasojn pretajn partopreni, bonvolu informi nin. Se vi ne estas en la listo, bonvolu konsideri cxi tiun cirkuleron kiel inviton trovi klasojn en via lando, kunlabore kun la Landa Sekcio de ILEI en via lando. Samtempe estis produktita priskribo de la projekto, kiun vi same trovas cxi tie aldonita. Ni petas vin (en la landoj, kie jam estas klasoj): - kontakti nun (pli konkrete se vi jam faris) la Unesko-komisionon de via lando kaj peti gxin pri la jenaj eblaj subten-formoj: * auxspicio de la enlanda parto de cxi tiu projekto (vialanda Unesko-komisiono simple devas deklari - prefere skribe - ke gxi auxspicias la laboron de la klasoj, kiuj partoprenas la projekton INTERKULTURO); * ebla financa subteno por acxeto de materialoj kaj korespondaj kostoj de vialandaj partoprenantaj klasoj; * konsiderado de la INTERKULTURO-agado en via lando kiel unu el la projektoj, pri kiuj ili rajtas sendi financan peton al la centra Unesko en Parizo. Atentu: la venonta limdato por ricevado de tiuj petoj en Parizo estas la 29-a de februaro kaj la posta limdato estos la 31a de decembro 1999a. Kompreneble la akcepto fare de la landa Unesko-komisiono pri la cxi-supraj petoj varios de lando al lando. Auxspiciado (kio estas senkosta) versxajne estos pli facile ricevata ol financa subteno. Sendado de la peto al Parizo povos okazi nur cxe aparte bonvolemaj komisionoj. Cxiukaze la tuta agado celos, interalie, konigi la esperantistojn cxe la Unesko-komisionoj. Ecx se neniu el la supraj celoj estos atingita, la agado en si mem estos same valora. Ni aparte petas vin pri kunlaboro inter Landaj Sekcioj (de ILEI) kaj Landaj Asocioj (de UEA). Ofte la Landaj Asocioj estas organize pli fortaj kaj legxe pli agnoskataj organizajxoj, sed aliflanke tiel ke temas pri instrua projekto la nomo de la Landaj Sekcioj de ILEI estas pli bone uzebla. Nenio malhelpas vin informi aliajn instancojn pri la projekto kaj peti subtenon moralan aux financan, se la enlanda situacio tion permesas. Esperante pri via kunlaboro, ni restas je dispono por pliaj informoj kaj kaptas la okazon por sendi al vi korajn salutojn. La itala nacia Unesko-komisiono donis sian auxspicion al cxi tiu agado en Italujo. La oficiala letero estas ricevebla cxe Mauro La Torre < m.latorre@educ.uniroma3.it >. Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA ___________________________________ Lernejoj kiuj jam aligxis je Projekto Interkulturo LANDO URBO - LERNEJO NIVELO INSTRUISTO(J) ar Neuquen (Patagonio) m? Sanchez, Ruben br Petropoliso Sht. Lern. Rui Barbosa b? Galva~o Marinho, Fernando José us Powhatan Pocahontas b07-08 Maxey, Bill us MO / Jennings b Glossop, Ronald fi Enontekiö Enontekiön lukio m Välimäki, Pekka ua Kievo Liceo 38a m Lineckij, Mikaelo ua Odeso m Auderskaja, Tatjana ro Kovasno / Bixad Shkoala Ghen. 1a Trifoi, Mihai yu Ãa¤ako Dom U¤enika Srednjih shk. m16-18 Petrovich, Radojica yu Beogrado Dom U¤enika Srednjih shk. Drapshin m16-18 Djurovich, Velizar + Radojica, Sonija hr Zagrebo Medvedgrad b10-11 Beloshevich, Marija hr Zagrebo Domjanich b10-12 Beloshevich, Marija + Gazdek Martina al Tirano m? Selimi Mezini, Bardyl it CZ / Ïicerio? b11-13 Goffredo, T.? it LT / Formjo s.m. Alighieri b13 Mastroianni, Rosalba it RM / Romo s.m. Leonori b12 Di Nicola, Anna M. it PO / Prato s.e. b09 Pampaloni, Leonardo ___________________________________ kodklarigo: b = bazlernejo (+ agxo) m = mezlernejo (+ agxo) ar = Argentino br = Brazilo us = Usono fi = Suomujo ua = Ukrainujo ro = Rumanujo yu = Jugoslavujo hr = Kroatujo al = Albanujo it = Italujo ___________________________________ Mallonga priskribo pri eduka, interlerneja projekto de ILEI/UEA Nomo de la projekto: INTERKULTURO Celo: Kontribui al interkultura edukado pere de kunlaborado inter lernejaj klasoj de pluraj landoj. Kadra Programo: "Linguapax" de Unesko Komenco-tempo: auxtuno 1999 (eblas komenci pli frue aux malfrue) Partoprenontoj: lernejaj klasoj el pluraj landoj en malsamaj kontinentoj, kaj instruistoj (prefere sed ne nur) esperantlingvaj. Agadoj: A) Intersxangxo de dokumenta materialo: - cxiu klaso elektas esplor-temon (el proponota listo) - cxiu klaso planas kaj realigas la esploron per kolektado de informa materialo cxe aliaj klasoj de la sama agxnivelo - cxiu klaso prilaboras la kolektitan materialon kaj produktas komparan resumon - la resumoj de cxiuj klasoj konsistigas internacian ekspozicion B) Geografia sliparo produktita de lokuloj: - instruistoj el pluraj landoj plenigas resumajn slipojn, laux interkonsentita strukturo konsidere de iuj aspektoj de la kultura geografio de la propra lando - la slipoj tiel redaktitaj konsistigas kvazaux geografian enciklopedieton je dispono de la partoprenantaj klasoj, por tauxgaj komparoj kaj konkludoj C) La lernejaj klasoj evoluigas sian konon pri la Internacia Lingvo kaj utiligas tiun konon por: - kontakti la ceterajn klasojn - intersxangxi informan materialon (A) - legi la geografian sliparon (B) - studi aliajn disponeblajn materialojn - produkti materialon por la ekspozicio Interkomunikado: La klasoj partoprenantaj la Projekton Interkulturo, kvankam ili logxas malproksime, kunligigxas pere de la komputila Interreto (aux per la ordinara posxto) kaj tiel ili formas unu solan kvazauxan lernejon. Cxi tiu kvazauxa lernejo, je la nomo de Tibor Sekelj, estas nur ejo simulata de komputilo, kie infanoj povas: - trarigardi la kulturajn-geografiajn materialojn - korespondi kun la aliaj klasoj disaj tra la mondo - afisxi siajn publikajn mesagxojn - ekzerci siajn lingvajn kaj komunikajn kapablojn - kunligigxi kun aliaj retaj ejoj, kiuj rilatas al iliaj esplor-temoj - arangxi siajn finajn ekspoziciojn ************************************************************************************************ ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ KAJ ESPERANTO-ORGANIZOJ iniciato: Philippe BERIZZI (organizoj) kaj Martin WEICHERT (individuoj) administrado: Derk EDERVEEN < adresaro@esperanto.nu > (Fidonet 2:283/323.7) TTT-aligxilo: < http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo > SENDU KOREKTOJN KAJ ALDONOJN! RAPORTU NEFUNKCIANTAJN RETADRESOJN! Bonvolu faciligi mian laboron, kaj uzu la aligxilojn el tiu cxi Adresaro. Dato de lasta sxangxo: 01-02-99 forigu malnovan version! 2417 adresoj de 1694 personoj el 71 landoj kun 37 retaj delegitoj 438 hejmpagxoj, 426 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 76 internaciaj Por privataj, ne komercaj celoj. Por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado. Libere pludonebla al cxiu interesita samlingvano. Por certigxi ke cxiu konsentis pri publikigo de nomo kaj retadresoj, kaj por eviti tajperarojn, cxiu devas MEM sendi mesagxon al mi. Derk EDERVEEN < adresaro@esperanto.nu > (Fidonet 2:283/323.7) (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) ________________________ La adresaro estas atingebla cxe: - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.txt > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_html.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esp-adresaro.txt > - < http://www.esperanto-usa.org/esp-adresaro.html > - < http://esperanto.agoranet.be/esperanto-adresaro.html > - < ftp://ftp.agoranet.be/esperanto/esperanto-adresaro.txt > Francesco ************************************************************************************************ La 6-a MIRo miskomprena internacia renkontigxo de la 26a gxis la 30a marto 1999 en Tisno (Sxibenik) CxU TIO JAM OKAZIS AL VI?????? Post longa vojagxo. finfine vi venis al e-renkontigxo. Vi ricevis la sxlosilon de via hotelcxambro kaj felicxa tuj forkuris al gxi. Kiam vi venis al la pordo de via cxambro, vi auxdis iajn vocxojn el gxi, sed ne pensis: :Mi estas laca. Certe mi nur pensis ke mi auxdis tion.: Vi provis malsxlosi la cxambron, sed via sxlosilo ne povas eniri sxlosilingon. :Eble mia amik(in)o jam estas ene...: Vi pensis kaj frapis sur pordon felicxa ke vi denove vidos sxlin. Sed iu nekonata persono persono malfermis la pordon. Vi staris tie tute konfuzita, rigardis nekonatan esperantiston, numeron sur pordo kaj la numeron de via sxlosilo. La nekonata e-isto demandis kion vi volas sed vi ne auxdis lin. Vi ne povis kredi! Kiel li povas estis en via cxambro?!? Finfine la nekonata e-isto fermis la pordon, pensante ke vi estas ia strangulo. Tio vekis vin. Vi denove frapis sur la pordon kaj la sama per sono malfermis. :Cxu tio estas la cxambro numeron 9? demandis vi. La per sono diris: :Ne!: kaj fermis la pordon, sed vi denove demandis: :Cxu vi certas? Cie tie mi vidas numeron 9 ...: Tiam li rimarkis numeron sur la pordo de la cxambro kaj ridetis: :La najlo forfalis. Tiu cxi estas la cxambro numero 6.: :A-ha, nun mi komprenas!:, diris vi kaj kelkajn metrojn post tio vi trovis vian cxambron numero ... F i i i i n f i i i i n e e e e e e e e ! ! ! ! ! ! La 6a MIRo temas pri diversaj specoj de miskompreno. Se vi pensadis pri miskomprenoj inter gepatroj kaj infanoj kaj kompreno inter bogepatroj kaj nepoj aux pri lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj aux simple pri miskompreno inte vi kaj via amik(in)o aux ... Venu al 6a MIRo kaj provu trovi solvojn por viaj problemoj dum interesaj prelegoj, laborgrupoj kaj ludoj!! Kaj ne forgesu!!!!!! cxi jare MIRo denove printempas. Malsame ol antauxaj MIR-oj, cxi jara okazos - cxemare, en belega urbeto Tisno ne tre for de Sxibenik - la plej suda MIR-o urbo gxis nun. Ni logxos en sporta junulargastejo kie vi ankaux partoprenos interesan programon. Unu tagon en programo ni rezervis por la ekskurso al insularo Kornati. La reston plenumos: Ljiljana Srdic, Jasna Mravlincic kaj Vanja Grujic. Se vi havas ideojn pri la programajxoj aux neprogramajxoj kontaktu ilin cxe KEJA (vidu adreson sube) aux retposxte: Ljiljana lilasr@hotmail.com Jasna certus@zg.tel.hr pliaj informoj troveblos cxe: KEJA Amrusxeva 5/1 HR-10000 Zagreb, Kroatio tel. ++385 1 48 101 52 fax. ++385 1 48 170 67 http://pubwww.srce.hr/keja Antauxpagon sendu al: Kejz-a (cxe UEA-konto) en kunaoj: HEM 30105-678-000-92974 en nekunaoj: HEM cxe Zagrebacxka banka d.d. SVIFT ZABA HR 2X 2500-0681067 Aligxilojn sendu al: Vladimir Kamenski cxe KEJA, aux cxe http://pubwww.srce.hr/keja aux retposxte vlado@esperanto.nu Aligxilo ekvalidos post alveno de aligxilo kaj antauxpago!!!!! Nur unuopaj aligxiloj akceptigxos!!!! Eblas transdoni aligxon pere de skriba pruvilo. La kotizo inkluzivas logxadon en 6-8 litaj cxambroj, mangxadon kaj programon. Ne eblas estis memzorganto!!!! Parttempuloj pagos 40 GM tage. Rabato por membroj de KEJA estas 10 GM. Antauxpago estas deviga por cxiuj estas 20 GM. gxis la 03.01.99 26.02.99 poste A landanoj 120 GM 140 GM 160 GM B landanoj 90 GM 110 GM 130 GM A: cxiuj landoj kiuj ne estas sub kategorio B B: Albanio, Bulgario, Cxehxio, Hungario, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Jugoslavio, Makedonio, cxiuj landoj de iama Sovetunio, cxiuj Afrikaj landoj, la aziaj landoj krom Israelo, Korea Respubliko kaj Singapuro. Aligxilo nomo: naskigxdato: adreso: urbo: lando: mi partopenos tuttempe / parttempe de……gxis…….- 1199 mi mangxos: vegetare / nevegetare telefono/fakso: retadreso: mi sxatus estis en cxambro kun: numero de pasporto: dato de ekvalido kaj finvalido de pasporto: dato: subskribo: