Esperanto: istruzioni per l'uso - la diffusione dell'Esperanto. L'Esperanto e' una lingua a tutti gli effetti, per cui, una volta acquisita, viene usata per i piu' svariati scopi. Non e' quindi possibile stabilire, neanche approssimativamente, il numero di persone che lo conoscono e lo usano. Tuttavia, alcuni dati, facilmente verificabili, possono dare un'idea della sua diffusione nel mondo. L'Associazione Universale Esperanto (UEA), i cui membri provengono dalle parti piu' attive della comunita' esperantista, ha associazioni nazionali affiliate in 55 paesi. Calcoli basati sul numero di testi didattici venduti e sull'affiliazione alle sezioni locali mostrano che il numero di persone con qualche conoscenza della lingua si pone sull'ordine dei milioni. Ci sono esperantofoni in tutte le parti del mondo, incluse notevoli concentrazioni in paesi assai diversi tra loro come Giappone, Brasile, Iran, Madagascar, Bulgaria e Cuba. In Italia gli iscritti alla Federazione Esperantista Italiana (IEF) sono circa 1.000. E' opportuno sottolineare che molti esperantisti, per scelta o per inerzia, preferiscono non iscriversi alle associazioni esperantiste. ******************************************************************************************** Cent esperantistoj el cxiuj landoj de la Unio por starigi la: "Komitaton por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la Europa Unio". Kara! Kiel vi eble jam scias, dum la dua renkontigxo, kiun la "Esperanto" Radikala Asocio kaj la Radikala Partio havis kun la itala Ministro pri klerigo, la Ministro devontigis sin peti al la europaj partneroj ekirigi eksperimentadon de la Internacia Lingvo en la venonta jaro. Tiu cxi atingita rezulto malfermas gravajn scenarojn por tio, kion jam en 1992 ni nomis "batalo por la europa federacia lingvo": gxi devontigas nin lancxi ekde tuj la starigon de "Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la Europa Unio"! T.e. esperantista komitato, kiu devos havi anojn en cxiu el la 25 landoj de la Unio, kiuj devos tuj startigi informadon kaj dialogadon kun la respektivaj reprezentantoj en la Europa Komitato pri Klerigo, kies adresojn ni jam ricevis de la Ministro. La starigo de la "Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la Europa Unio" okazos en Bruselo cxe la Europa Parlamento la 7an kaj 8an de decembro 2003, okaze de Kunveno pri la cxefaj europaj urgxajxoj iniciatita de la grupo de la radikalaj Deputitoj cxe la Europa Parlamento. Ni devos diskuti pri tio, kiaspecan eksperimentadon ni petu, en kiuj europaj landoj oportunas komenci, kiun agxozonon ni celu, kiujn celojn ni klopodu atingi kaj en kiom longaj tempoj. Ni devos interkonatigxi inter tiuj, kiuj - el cxiuj 25 landoj de la Unio - volos kunordigi sin kaj esti protagonistoj de tio, kio antauxanoncigxas kiel la plej granda politika oportunajxo por Esperanto post tiu cxe la Societo de la Nacioj komence de la pasinta jarcento. La radikaluloj devontigas sin pagi al cxiu partoprenonto la retadkostojn cxe "Hotel Crowne Plaza", 5-stela, (eskluzivante la ekstrajxojn) kaj la tri mangxojn. Estas antauxvidata ankaux interpretad-servo por Esperanto. La vojagx-kostoj estas je sxargxo de cxiu partoprenanto, escepte de dokumentitaj apartaj kazoj por venantoj el Orienteuropaj landoj, kiujn la interesuloj devos proponi al ni. Por mendoj kaj informoj vi povas skribi al la e-posxta adreso: info@internacialingvo.org Gxisdatigojn vi povos sekvi cxe la retejo: www.internacialingvo.org Amikajn salutojn kaj gxis revido en Bruselo! Giorgio Pagano (Sekretario de ERA) -------------------------------------------------------------------------- PLENIGU KAJ TUJ SENDU AL: info@internacialingvo.org LA JENAN ALIGXILON AL LA RENKONTIGXO EN BRUSELO ARANGXITA DE LA RADIKALA GRUPO CXE LA EUROPA PARLAMENTO LA 7AN KAJ 8AN DE DECEMBRO 2003. Persona nomo: Familia nomo: Naskigx-loko: Naskigx-dato: Adreso: Urbo: Lando: Telefon-numero logxeja: Telefon-numero oficeja: Numero de posxtelefono: E-posxta adreso: ******************************************************************************************** Emendamenti alla Costituzione europea Proposti emendamenti al progetto di Costituzione europea dalla Verein Deutsche Sprache unitamente ad altre associazioni di difesa delle lingue tra cui "Allarme lingua" La Verein Deutsche Sprache, associazione di difesa della lingua tedesca, ha presentato alla Convenzione europea delle proposte di emendamenti tendenti a valorizzare maggiormente i diversi aspetti della pluralita' culturale e linguistica dell'Europa allargata, di ridurre il pericolo di discriminazioni a causa della lingua e di assicurare una maggiore tutela dei consumatori. All'iniziativa hanno aderito le maggiori istituzioni ed associazioni linguistiche tedesche, come la Wilhelm von Humboldt Gesellschaft e la Verein Muttersprache, e francesi, come l'Accadémie Francophone e la Défence de la Langue Francaise, mentre per l'Italia ha sottoscritto le proposte di emendamenti il Comitato di difesa delle lingue e delle culture Allarme lingua. Fonte: DISVASTIGO www.disvastigo.it ******************************************************************************************** Premio Zamenhof - le voci della pace - Ancona 6 Dicembre Sono ancora aperte le adesioni per partecipare, il 6 Dicembre, al "Premio Zamenhof - le voci della pace" ed al "Premio Umberto Stoppoloni - le integrazioni impossibili". Per pernottare ad Ancona e' possibile telefonare a Daniela Bottegoni: 071/31602. Gli alberghi contattati sono l'Hotel Viale (Euro 44 camera singola, Euro 65 camera doppia); Hotel City (Euro 53 camera singola, Euro 88 camera doppia). A presto! Marco Menghini ******************************************************************************************** Invito al nova TEJO/E@I-IK-seminario en Sarajevo! - Interkultura lernado/edukado - Projekt-mastrumado - Esperanto-instruado - 35 partoprenantoj el diversaj landoj - Agrabla seminariejo en centro de Sarajevo, multnacia cxefurbo de Bosnio kaj Hercegovino - Repago de vojagxkostoj, mangxoj kaj restado kontraux nur 10-euxra kotizo Se tio sonas interesa al vi, vi plej versxajne sxatos cxi tiun seminarion! Gxin kunorganizas E@I/TEJO kaj ILEI, kaj gxi estas jam la sesa en la vico de E@I-seminarioj kaj dua en la vico de seminarioj iumaniere ligitaj al la projekto Interkulturo. Datoj de la arangxo estas 21-28 de marto kaj limdato por aligxi estas la 18a de januaro. Financaj subtenantoj estas Konsilio de Euxropo kaj Euxropa Komisiono. La programo konsistos el du partoj. Unu parto estos komuna por cxiuj partoprenantoj, gxi temos pri interkultura lernado kaj pri la projekto Interkulturo. Kiel duan parton oni elektos aux projekt-mastrumadon aux Esperanto-instruadon, laux propra intereso, kaj profundigxos en la elektitan temon dum la seminario. Kaj junuloj kiuj regas Esperanton kaj gvidantoj/trejnantoj de junularaj E-grupoj estas bonvenaj: aligxu! Aligxilo kaj pli detalaj informoj trovigxas cxe: http://www.interkulturo.net/seminarioj/sarajevo/ . TEJO, E@I kaj ILEI kune kaj kore bonvenigas vin! Salutas, la organiza teamo ******************************************************************************************** TORINO: INIZIANO I CORSI PER PRINCIPIANTI MERCOLEDI' 26 NOVEMBRE 2003 Mercoledi' 26 Novembre alle ore 17,30 presso la sede del Torina Esperanto-Centro di corso Unione Sovietica 215 avranno inizio i corsi per principianti (1° Grado) 2003/2004. Il corso, che prevede una lezione a settimana, terminera' nel periodo pasquale. Al termine del corso verra' rilasciato un diploma valido per l'ottenimento di crediti formativi. Le iscrizioni si raccoglieranno dopo la prima lezione. Per maggiori info: Pedro Aguilar - 011 3185702 ******************************************************************************************** 20-a INTERNACIA SIMPOZIO PRI ESPERANTO TURISMO 13 - 28 februaro 2004 TRA ARGENTINO - URUGVAJO - BRAZILO La Simpozio, kiu celas promocii Esperanto-turismon en Suda Ameriko inaugurigxos semajnfine dum 13-15 de februaro en BUENOS AIRES kune kun argentinaj esperantistoj, gxin arangxas Mario Miranda (e-mail: e_instituto@yahoo.com.ar), kiu estas membro de konsilio de Internacia Klubo "ESPERANTOTUR". Krom inauguro (13 feb.) kaj diskutoj pri E-turismo okazos modela E-gvidado de Bona Aero: Kongresa Palaco, Teatro Colon, Katedralo, Prezidenta Palaco - Casa Rosada, fama tango-kvartalo San Telmo, sekvos Botanika kaj Palermo gxardenoj kaj fama Recoleta Tombarejo. La 16-an de februaro la simpozianoj dauxrigos vojagxon prame tra rivero La Plata al Colonia en Urugvajo. La 17-an oni vojagxos el Colonia tra Montevideo gxis Piriapolis por ripozi cxe plagxo. Sekvonttage okazos ekskurso al pinto Pan de Azucar kaj al fama markurorto Punta del Este. La 19-an de februaro - vizitado de Montevideo kaj nokte busvojagxo al Porto Alegre (Brazilo), de kie la 20-an dauxrigo al Florianopolis, kie okazoz vizitado. La 21-an - sxipekskurso al insulo de S-ta Katarina. La 22-an buse al Kuritibo kaj poste al Sao Paulo por viziti la plej grandan urbon de Suda Ameriko kun Av. Paulista, Katedralo kaj bela urbocentro. La 24-an de februaro la grupo dauxrigos vojagxon al Rio de Janeiro por partopreni la faman Karnavalon en Rio. En Rio simpozianoj restos gxis la 27-a de februaro vizitante i.a. Katedralon, Urban teatron, Nacian Muzeon de Belartoj, Monahxejon de S-ta Antonio, Carioca straton, monton de S-ta Teresa per fama tramo, monton Corcovado kun Kristo-monumento per kabloveturilo, monton "Suker-Kapo" kaj famajn plagxojn Copacabana kaj Ipanema kun vizito en Niteroi. Ankaux en Rio ne mankos kontaktoj kun esperantistoj. La partoprenkostoj en la 20-a ISET dum 13-28 de februaro 2004 estas: - 350 USD, - restadkostoj en tri landoj de Suda Ameriko - cx. 650 USD - flugbiletoj el Varsovio kaj reen cx. 840 USD. Eblas ankaux mem acxeti flugbiletojn al Buenos Aires kaj reflugi el Rio de Janeiro. Aligxojn por la 20-a ISET oni akceptas gxis la 28-a de novembro 2003: Internacia Klubo "Esperantotur", str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. La kotizon 350 USD oni pagu al la konto de Internacia Centro de Kulturo kaj Turismo, Bank Pocztowy, n-ro de la konto - 80 13201117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo "POCZPLP4". Antaux la 20-a ISET estas planataj du enkondukaj vojagxoj: - dum 11-25 de januaro 2004 SURINAMO - FRANCA GUYANO - BRAZILO - Amazonio (Belem-Manaus) - Brasilia - Rio de Janeiro - Sao Paulo - gxis Buenos Aires en ARGENTINO, - sekve de 22 januaro - 13 februaro - ARGENTINO - CXILIO kun Fajrolando (Tierra del Fuego). Buenos Aires - Ushuaia - Rio Grande- Punta Arenas - Puerto Natales - Calafate - Puerto Mont. Temuco - Santiago de Cxile - Renaca - Vina del Mar - Valparaiso - Los Penitantes - Uspollata - Mendoza - Buenos Aires. La vojagxon al Fajrolando gvidos konata mondvojagxanto prof. Remigiusz Mielcarek, same kiel vojagxojn dum 20-a ISET kaj ankaux poste: dum 27 de februaro gxis 10 de marto 2004 j. - BRAZILO - Rio - Foz de Iguacu - PARAGVAJO - Trinidado kaj Asuncion - ARGENTINO - Formosa - Chaco de Salta - la - Quiaca - BOLIVIO - Villazana - Potosi - La Paz. Sekva vojagxo kun prof. R.Mielcarek okazos dum 10-20 de marto 2004 j. tra BOLIVIO -PERUO de La Paz - lago Titicaca - Puno - Cuzco - Machu Picchu - Lima. Sekva lauxvice etapo tra PERUO kaj CxILIO dum 20 marto gxis 3 de aprilo tra Lima - Nasca - Arequipa - Kaniono Colca - Arica - Calama - dezerto Salar de Atacama - gejzeroj Tatio kaj tra Calama - Antofagusta gxis Santiago de Cxile, de kie eblos reveni hejmen aux ankoraux dauxrigi dum 3 - 8 de aprilo 2004 al fama pacifika insulo ROBINSON CRUSOE. Do, se Vi havas tempon dum 11 januaro - 8 aprilo 2004 kaj suficxan monon, Vi povas sperti Esperanto vojagxojn tra 9 landoj de Suda Ameriko kun prof. Remigiusz Mielcarek, kiu vizitis jam pli ol 250 el 307 ekzistantaj aktuale landoj de la mondo. Andrzej Grzebowski, Prezidanto de Internacia Klubo "Esperantotur" str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando, tel./fax: (48-52) 3461151. ******************************************************************************************** NEPALESPERANTO (Esperanto-movado en Nepalo) (Senpaga retforumo por diskutado de kaj pri Espernto-movado en Nepalo) Saluton geamikoj, Esperanto-movado ja venis al Nepalon cxirkaux je 1957 kaj la pioniroj fondis Esperanto-Societon de Katmando. Kaj post kelkaj jaroj, la movado malaperis, kvankam, individuoj laboris senhalte dum tiu periodo ankaux. La verda movado denove vekis Nepalanojn en 1990, kiam S-ro Yoachim Werden venis tie cxi kaj instruis al gejunuloj. Tiu helpis naskon de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) en la sama jaro. De tiam, la movado dauxras gxis hodiaux. Intertempe, la movado pasas sub bonaj kaj malbonaj tagoj - la novaj membroj pli aktivigxis kaj malnovaj geesperantistoj forigxis. Tio estas nature, cxar homoj estas tiom okupitaj nuntempe. Nu, ni sentis ke ofta komunikado inter la Nepalaj geesperantistoj estas grava por interkompreno. Cxiu ne partopreneblas semajnajn renkontigxojn. Do, se ni povas uzi la e-leteron por diskutado, tio estas bonega por ni. Jen ni formis Nepalesperanto Yahoogroups-on. Gxi estas reta diskutforumo de Nepalaj geesperantistoj kiuj uzas e-leteron por komunikado. Ni iam ajn povas dissendi niajn ideojn pri disvastigo de Esperanto-movado. Se iu trovas gravan kaj interesan informon pri Esperanto ie, tiu povas meti gxin tien cxi. Kaj samtempe, eksterlandaj geesperantistoj ankaux povas aboni tiun cxi retforumon por amikigxi kun Nepalo kaj Nepalanoj. Se li aux sxi havas ian konsilon kaj sugeston, aux se postulas ian helpon de Nepalaj geseperantistoj, vi simple povas skribi al ni. Eksterlandaj geamikoj estas bonvenaj al tiu cxi forumo. Vi scias ke NEspA organizos Internacian Himalajan Renkontigxon en 2004 kaj Azia Kongreson en 2005. Ni kredas ke la diskutforumo helpos diskonigi Nepalon kaj Nepalajn eventojn en la tuta Esperantujo. Por aligxi, bonvolu skribi al: nepalesperanto-subscribe@yahoogroups.com Nur Esperantjaj mesagxoj estas permesitaj. Ne sendu ofendemajn mesagxojn. Razen Manandhar PO Box 3447 Kathmandu Nepalo ******************************************************************************************** Naskigxis Ndèye Chiara Mamma Francesca Valli e papa' Abdou hanno annunciato nei giorni scorsi la nascita di Ndèye Chiara. I migliori auguri da parte di tutti gli amici esperantisti. Framerio ******************************************************************************************** Errata corrige NSiR 346: indirizzo per Simpla Gustumo de Esperanto L'indirizzo di Alessandro Dematheis, al quale e' possibile chiedere il CD Simpla Gustumo de Esperanto e' il seguente: a_antauen@libero.it Framerio