Esperanto - istruzioni per l'uso: Musica! I generi musicali popolari in Esperanto vanno dalla canzonetta alla folk passando per il rock, il cabaret, la musica corale, solista e l'opera. Inoltre, cantautori e interpreti popolari in molti paesi hanno registrato in Esperanto, hanno scritto spartiti ispirati alla lingua, o l'hanno usata nel loro materiale promozionale, come l'inglese Elvis Costello e lo statunitense Michael Jackson. Di recente, grazie alle molte copie vendute, un album musicale di soli brani in Esperanto, lanciato dalla Warner in Spagna nel Novembre 1996, ha raggiunto le vette delle classifiche. Particolarmente noti all'interno del movimento, sono i gruppi Kajto (musica folk - Paesi Bassi), Persone (musica rock - Svezia), Jomart kaj Natasa (musica melodica - Russia/Ucraina) e Jomo kaj la Mamutoj (rock melodico - Francia). Dal 1995 sono state pubblicate varie raccolte con canzoni di decine di gruppi musicali esperantisti da Vinilkosmo Kompil' (http://www.vinilkosmo.com ) alcune sono acquistabili anche presso la FEI - Via Villoresi 38 - 20143 Milano. I musicisti esperantisti hanno la loro associazione internazionale: "Eurokka" . Maggiori informazioni si possono reperire su internet digitando su qualsiasi motore di ricerca le parole: muziko o Eurokka. ******************************************************************************************** Mostra esperantista a Mantova. In occasione del Festivaletteratura il Gruppo Esperantista Mantovano ha organizzato una mostra di materiale esperantista sia sulla storia del movimento che sotto forma di manifesti provenienti da tutto il mondo. Alla richiesta di inviare manifesti, locandine ecc., inoltrata ai gruppi ed alle associazioni attraverso l'UEA, hanno risposto 3 USA tra cui la stessa ELNA, 2 francesi, 2 giapponesi, 1 tedesco, 1 olandese oltre a due italiani. Un pakistano ha promesso qualcosa, ma non e' arrivato nulla; probabilmente il materiale e' andato perso cosi' come l'invio di un nepalese. Sono stati allestiti 8 pannelli, e' stato distribuito materiale esperantista; i visitatori sono stati circa un migliaio; molti hanno manifestato il proprio interesse ed hanno lasciato il loro indirizzo; le richieste piu' frequenti sono state: avere le sedici regole e sentire parlare Esperanto perche' molte persone non l'avevano mai sentito. Qualcuno ha chiesto di seguire un corso di lingua. Particolare curioso: a mostra gia' chiusa e smontata qualcuno e' venuto ancora a chiedere qualcosa, affacciandosi alle sbarre chiuse del cancello. "Graziano Ricagno" ******************************************************************************************** BONVENON AL BILBAO EN 2004! En 2004 la 6-a Esperanta Europ-Unia Kongreso okazos en Hispanio, de la 25-a gxis la 29-a de auxgusto. La elektita urbo estas Bilbao, kiu trovigxas en la norda parto de la lando kaj estas la cxefa urbo de la hispana auxtonoma regiono de Euskio. La kongreso ne povus okazi en alia pli tauxga loko, cxar gxia temo estos "Europa unuigxo: Esperanto por multlingva mondo", kaj en Bilbao oni cxiutage vivas en dulingva medio, kie estas uzataj la Hispana (kastilja) kaj la Euska lingvoj. La Euska lingvo estas pralingvo kun nekonata origino. Alia kialo por viziti la urbon estas la longa tradicio de la Esperanta Klubo en Bilbao, kiu estis fondata en la jaro 1906. Dum la Hispana Intercivitana Milito(1936-39) kaj la diktatora periodo de Generalo Franco, Esperanto estis malpermesata en la tuta Lando. Tamen, la movado dauxris sekrete kaj tiel sukcesis renaskigxi en la jaro 1953. Ekde la jaro 1957 la Esperanta Klubo de Bilbao havas sian fiksan sidejon en la malnova parto de la urbo, en kvartalo nomata "Casco Viejo". Ankaux trovigxas en Bilbao strato nomata "Esperanto". Gxis la nuna dato la Esperanta Klubo de Bilbao havas preskaux 100 membrojn. Krom la prelegoj atendos vin kultura programo kun treatrajxo, muzikkoncertoj, ekskursoj, ktp. Por junuloj ni speciale organizas apartan programon, inter alie ni bonvenigas JoMo el Francio. Por tiuj partoprenantoj, kiuj ecx havas pli da tempo resti en Bilbao, indas mencii, ke iom antaux la komenco de nia kongreso okazos la plej grava somera festo en Bilbao, nomata la "Aste Nagusia", esperantlingve la "Granda semajno". Dum la dektaga festo "Aste Nagusia" oni povas pli bone konatigxi kun la Euska kulturo. Kutimaj partoj de tiu festo estas gastronomiaj konkursoj, tipaj Euskaj sportkonkursoj, inter aliaj la famkontata internacia konkurso pri fajroarto kun profesiaj fajroartistoj de la tuta mondo. Tiuj homoj kiuj malsxatas la tro varman veteron dum la auxgusta monato povas trankviligxi, cxar Bilbao havas mildan klimaton kun someraj temperaturoj, kiuj malofte superas 30 gradojn. Tamen, trovigxante sur la Kantabria marbordo, pluvo oftas dum la tuta jaro kaj la vetero en la urbo sxangxigxas facile. Por pliaj informoj, bonvolu viziti nian hejmpagxon: http://www.geocities.com/esperantobilbao/eue.htm ******************************************************************************************** Lettere ai giornali Cari lettori di Nova Sento in rete, mi rivolgo a coloro che oltre ad essere lettori di Nova Sento, sarebbero anche disposti a fare un piccolo sforzo per influire sugli uomini di cultura e di politica per far loro capire che l'Esperanto non e' un hobby ma una necessita' politica ed economica per realizzare fra i popoli rapporti giusti, amichevoli e duraturi, che si possono ottenere piu' facilmente con una lingua in comune. La decisione di adottare questa lingua, purtroppo, dati i numerosi interessi coinvolti, si puo' ottenere prevalentemente per mezzo di una decisione politica. Questa non sara' mai attuata dai politici se la gente non la chiedera' con "insistenza ragionata", e con i mezzi di pressione democratici. Non e' sufficiente lamentarsi se le cose non vanno bene. Individuata la soluzione occorre impegnarsi per attuarla. Uno dei mezzi a disposizione dei cittadini per far rispettare i loro diritti e' la stampa affinche' essa si faccia nostra portavoce presso i politici e gli uomini di cultura. Le lettere ai giornali ci permettono di ottenere questo risultato. E' cio' che persegue da 6 anni il gruppo esperantista PLL (PremLeterListo). Non e' facile far pubblicare una lettera ad un giornale, ma non bisogna demoralizzarsi se non si ha subito successo. Per ottenerlo bisogna puntare anche sul lavoro di squadra e sulla validita' delle argomentazioni. Le discussioni fra noi saranno utili se potranno condurci a trovare le argomentazioni piu' redditizie per convincere la stampa a collaborare con noi, pubblicando le nostre lettere o validi articoli di ben informati giornalisti. Elkore Dante Chierico dantechierico@inwind.it ******************************************************************************************** "TransRadicalFax" ankaux esperante Ekde la numero 115, Trp (Transnacia radikala partio; www.radikalapartio.org) publikigas *ankaux en Esperanto* sian tradician dusemajnan informbultenon "TransRadicalFax" (aux TRFax: Trans[naci]a Radikala Fakso). Sabaton 2003-10-25, kopio de TRFakso estis sendita al certa nombro da esperantistoj, kiuj iam interesigxis pri iniciatoj de la Radikala partio (kiaj, ekzemple: starigo de 'Internacia krim-kortumo'; lukto kontraux stumpigo de inaj generiloj; lukto kontraux tutmonda ekstermado pro malsato; tutmonda moratorio de portpunado; transformo de militaj elspezoj en pordemokratiajn investojn; paca liberigo de irakanoj; subtenado de subpremataj gentoj; kaj pluraj aliaj), aux ricevadis la periodajxon "La Partio Nova". Kiuj ne ricevis hejmen tiun kopion, rajtas senpage aboni, premante la koncernan butonon (situantan che la malsupro de la bulteno, kiun eblas trovi laux jena irvojo; iom komplika kaj ... fremdlingva, verdire): www.radikalapartio.org > Newsletters > Transnational eNewsletter (premu Go) > NEW TRANSFAX ALSO IN ESPERANTO > Ranieri Clerici ranieri.clerici@tin.it ******************************************************************************************** Invito al 2aj Esperanto-NagxTagoj en Slovenio Karaj geamikoj! Auxtuno alvenis kaj same la tempo nagxi! Klubo de Ljubljanaj Esperantistoj invitas vin al duaj Esperanto-NagxTagoj (2a ENT), kiuj okazos de la 6a gxis la 7a decembro 2003 en varmbanejo Olimia. Cxu vi sxatus nagxi dum ekstere negxas? Eble al vi placxas trinki meze de bazeno, poste gustumadi manfaritan cxokoladon, viziti la plej malnovan apotekon en Euxropo kaj eble gxui ankaux negxtagojn? Aux vi sxatus gustumi bongustan lokan bieron kaj renkonti sorcxistinon? Vespere okazos amuza interkultura programo kun interesaj ludoj kun premioj. Cxi jare ni tranoktos en la apuda apartamento vilagxo. La prezo dependas de la nombro de partoprenantoj; la plej alta prezo por tranoktado kun unutaga nagxado po persono estas maksimume 15 EUR (nur nagxado kostas 9 EUR). Tio signifas, ke partopreno cxi-jare estos vere malmultekosta. Pliajn informojn pri la varmbanejo vi trovos cxe http://www.terme-olimia.com. Bonvenaj estas cxiuj inter 3 kaj 103 jaragxaj. Bonvolu plenigi aldonitan aligxilon kaj resendi gxin gxis la 15a de novembro 2003 al la retadreso informoj@volja.net! La unuaj 5 aligxintoj povas sxpari 6 Eurojn tage. Se vi havos vian naskigxdaterevenon la 6an aux la 7an de decembro 2003, vi gxuos senpagan tuttagan nagxadon! Aligxilo! Persona kaj familia nomo: Naskigxdato: Retadreso: Adreso: Telefono: Cxu vi bezonas tranoktadon? Informu pri ENT viaj geamikoj kaj ne forgesu kunporti nagxkostumojn kaj negxveturilojn! Klubo de Ljubljanaj Esperantistoj (KLE) sekcio de Slovenia Esperanto Ligo (SlEL) Ljubljana, la 29an de oktobro 2003 ******************************************************************************************** Informo pri novaj ondoj kaj frekvencoj Karaj auxskultantoj, La ondoj kaj frekvencoj de nia elsendo al Euxropo kaj Japanio kaj Koreio sangxigis ekde la 26-a de oktobro. La frekvencoj kaj ondoj de nia elsendo al Japanio kaj Koreio estas 9510 kaj 7150 kilohercoj kaj la ondoj estas 31,55 kaj 41,96 metroj; la frekvencoj kaj ondoj de nia elsendo al Euxropo estas 9720 kaj 7265 kilohercoj kaj la ondoj estas 30,86 kaj 41,29 metroj. Ni petas la informoricevintojn sciigi al aliaj. Bonan auxdeblecon al vi cxiuj. Esperanta Redakcio de Cxina Radio Internacia espradio@cri.com.cn ******************************************************************************************** Korespondema brazilano, kiu lernas la italan de: "Roger Gotardi" nune mi lernas la italan; tial mi petas, ke, se eble, transdonu mian retadreson al tiuj, kiuj sxatus korespondi per la reto kun brazilano lernanta la italan, cxu esperantistoj, cxu neesperantistoj. vin salutas via Roger de Castro Gotardi Vicprezidanto de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio Fiska konsilando de BEJO - Brazila Esperantista Junulara Organizo "Kiu laboras por Esperanto semas pacon al mondo!"