NUOVI VOLANTINI E MANIFESTI E' stata ultimata la ristampa dei volantini e delle locandine della Gioventu' Esperantista Italiana. Grazie al contributo del Fondo Marelli e' stato possibile stampare 20.000 volantini di 2 tipi diversi (10.000 + 10.000) ed alcune migliaia di locandine. I volantini sono un aggiornamento di quelli a suo tempo allegati a l'esperanto della FEI. Il materiale e' attualmente custodito presso il Centro Esperanto di Torino e sara' nelle prossime settimane spedito a tutti gli uffici Informagiovani d'Italia. Affinche' l'operazione sortisca gli effetti desiderati, e' auspicabile che molti di noi, a spedizione ultimata, si presentino presso i rispettivi uffici Informagiovani e chiedano che fine ha fatto il materiale che gli abbiamo spedito. IL MATERIALE E' A DISPOSIZIONE DI CHIUNQUE NE FACCIA RICHIESTA A COSTO ZERO. Chiunque desiderasse riceverne non ha che da mandarmi un messaggino con l'indirizzo di posta normale a cui inviare il tutto. Framerio ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 26 (1999-01-27) UEA TRANSIRIS AL EUxRO Euxro, la komuna mono de 11 landoj de Euxropa Unio (AT, BE, DE, ES, FI, FR, IE, IT, LU, NL, PT) estis enkondukita la 1-an de januaro. Dum la unuaj tri jaroj gxi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon Euxro ricevos la 1-an de januaro 2002, kiam ekcirkulos euraj monbiletoj kaj moneroj. Unu Euxro (EUR) egalas al 2,20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0,45378 EUR. Ekde la 1-a de januaro la librotenado de UEA estas farata en Euxroj. Oni tamen povas dauxre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed cxe la librotenado ili estas konvertataj en Euxrojn. Sekve ankaux la konteltiroj de la UEA-kontoj estos euraj. La konteltiroj kun la dato 1998-12-31 indikis la en- kaj elpagojn kaj la finan saldon ankoraux en guldenoj. Estas rekomendinde ke ekde nun la uzantoj de la kontoservo de UEA indiku siajn pagojn en Euxroj. Tio ne estas deviga, sed tio sxparas laboron al la CO kaj plirapidigas la traktadon de la pagoj. Cxar Euxro estas la librotena mono de UEA, ankaux aliaj Esperanto-organizajxoj, eldonistoj de libroj kaj gazetoj, organizantoj de Esperanto-arangxoj ktp. -- ankaux en ne-euraj landoj -- estas petataj ekde nun fiksi siajn prezojn kaj kotizojn en Euxroj anstataux guldenoj. Ankaux la prezoj de la libroservo de UEA estas sxangxitaj al Euxroj. La rubriko "Laste aperis" de la revuo ESPERANTO indikas euxroprezojn unuafoje en la februara numero. En la kotiztabelo de UEA por 1999 la kotizoj por la euxrolandoj restas ankoraux en la nacia valuto, cxar la tabelo estis fiksita pasintjare. Tial ankaux la cxi-jaraj kotizoj por aparte menciitaj landoj kun nestabila aux nekonvertebla mono estas guldenaj. (Temas pri AR, BR, BG, IS, IL, KR, PL, RU kaj ZA.) Por aliaj landoj, por kiuj validas malalta tarifo, la Centra Oficejo jam difinis eurajn kotizojn. (Ili aperos en la februara numero de ESPERANTO kaj oni povas peti informojn pri ili ankaux de la CO.) En la Dua Bulteno de la Berlina UK la prezoj de logxado, ekskursoj k.a. servoj estas euraj. La kongresaj aligxkotizoj estos fiksitaj en Euxroj unuafoje por la Tel-Aviva UK. La Centra Oficejo de UEA antauxvidas, ke iom da konfuzo kaj prokrastoj ne estos eviteblaj dum la 3-jara transiro, precipe en la unua jaro, kiam kaj la membroj kaj la stabo de la CO devos alkutimigxi al la nova valuto. Ni estu komprenemaj kaj atentemaj, kaj klopodu lerni rapide! Rekomendinda libreto por interesitoj, kiuj deziras ekscii pli pri Euxro, estas "Euxro: ecoj kaj sekvoj por cxiuj" de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1997; prezo: 3,55 EUR. ************************************************************************************************ EUxRO-PARLAMENTANOJ KIUJ SUBTENAS ESPERANTON Statistiko de la Listo de PIRLOT (stato: 1999-01-20) 131 (20,92%) Euxroparlamentanoj (EP-anoj) kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto povus iel helpi por solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio (EU). laux la politika grupo rango (EP) EP-anoj/ subtenantoj de E-o 1) - UPE 35/ 13 (37,14%) 2) - V 27/ 8 (29,62%) 3) - PSE 214/ 53 (24,76%) 4) - ELDR 42/ 10 (23,80%) 5) - ARE 20/ 4 (20,00%) 6) - PPE 202/ 35 (17,32%) 7) - GUE/NGL 34/ 5 (14,70%) 8) - I-EDN 15/ 1 ( 6,66%) 9) - NI 37/ 2 ( 5,40%) entute 626/ 131 (20,92%) UPE = Unio Por Euxropo V = Verduloj ELDR = Euxropa Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantoj PSE = Partio de la Socialistoj Euxropaj ARE = Alianco Radikala Euxropa PPE = Popola Partio Euxropa (Kristan-Demokrata) GUE/ = Euxropa Unuiga Maldekstro/ NGL = Nord-Verda Maldekstro I-EDN = Sendependuloj por Euxropo de la Nacioj NI = Ne Enskribitaj laux la lando 1) Irlando 15/ 14 (93,33%) 2) Belgio 25/ 18 (72,00%) 3) Britio 87/ 30 (34,48%) 4) Italio 87/ 19 (21,83%) 5) Svedio 22/ 4 (18,18%) 6) Luksemburgio 6/ 1 (16,66%) 7) Francio 87/ 14 (16,09%) 8) Hispanio 64/ 10 (15,62%) 9) Auxstrio 21/ 3 (14,28%) 10) Finnlando 16/ 2 (12,50%) 11) Portugalio 25/ 3 (12,00%) 12) Germanio 99/ 10 (10,10%) 13) Nederlando 31/ 2 ( 6,45%) 14) Danio 16/ 1 ( 6,25%) 15) Greklando 25/ 0 ( 0,00%) entute 626/131 (20,92%) Francio +1 EP-ano, Portugalio - 1 Ep-ano. Kompilis: S-ro Germain PIRLOT, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 OOSTENDE, Euxropa Unio (El Ret-Info de Heroldo - Hungario) ************************************************************************************************ MIRO - Kroata Junulara Renkotigxo. Mi ricevas el KEJA la jenan informon: Nomo de la arangxo: Miskomprena internacia renkontigxo (la 6-a MIRO) Dato: 26. - 30. 03. 1999. Loko: Tisno (Sibenik, Kroatio) Informoj kaj aligxoj: vlado@espraranto.nu Organizanto: KEJA, AMRUSEVA 5/1, 10000 ZAGREB ************************************************************************************************ Literatura konkurso EKRA 99 Esperantista domo de kulturo en Razgrad (Bulgario) anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humurajxoj originale verkitaj en Esperanto EKRA 99, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en 3 ekzempleroj al la organizantoj (Esperantista domo de kulturo, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la auxtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseuxdonimo. La jxurio kunsidos la 31an de majo 1999. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la Esperanta kultura festo Abritus +IBg-99 en Razgrad, la 4-6an de junio 1999, koincidanta kun la 5a Danuba Esperanto-Rendevuo. (El Ret-Info de Eventoj - Hungario)