Esperanto - istruzioni per l'uso: Chi lo dice che l'Esperanto e' piu' facile? Lo dicono gli esperantisti per esperienza personale... Comunque ecco alcuni degli esperimenti scientifici compiuti: 1925 - 1931, Columbia University, New York, USA: 20 ore di Esperanto danno un risultato superiore a 100 ore di francese, tedesco, italiano o spagnolo. 1947 - 1951, Sheffield, Gran Bretagna (dal 1948 anche a Manchester): un bambino apprende in 6 mesi tanto Esperanto quanto francese in 4 - 5 anni; dopo alcuni mesi di Esperanto si ottengono migliori risultati nell'apprendimento delle altre lingue. 1958 - 1963, scuola media di Somero, Finlandia: sotto il controllo del Ministero dell'Istruzione si e' verificato che gli alunni, dopo un corso di Esperanto, sapevano raggiungere un livello in tedesco superiore a quello degli alunni che studiavano solo il tedesco, anche se piu' a lungo. 1962 - 1963, Universita' di Budapest, Ungheria: confronto fra Esperanto, russo, inglese e tedesco; l'apprendimento dell'Esperanto risulta di gran lunga piu' facile rispetto a tutte le altre lingue. 1983 - 1988, scuola elementare Rocca di San Salvatore (GE): gli alunni che studiano prima Esperanto e poi francese raggiungono un livello superiore rispetto a quelli che studiano solo francese. Dal febbraio 1975 il Professor Helmar Frank e l'Istituto di Pedagogia Cibernetica dell'Universita' di Paderborn (Germania) hanno verificato scientificamente l'effetto propedeutico dell'insegnamento dell'Esperanto nella scuola elementare come preparazione allo studio successivo dell'Inglese da parte di alunni tedeschi. In anni successivi si aggiungono alla sperimentazione altre classi in Germania, Francia, Italia, ed ex Jugoslavia. In tutte le classi si constata un miglioramento delle capacita' di apprendimento dell'Inglese successivamente insegnato. Nel settembre 1993 in Italia, Russia, Ucraina, Uzbekistan e Kazakistan e' iniziato un esperimento detto "Insegnamento di Orientamento Linguistico" sotto il controllo scientifico dell'Istituto di Cibernetica di Paderborn (vedi paragrafo precedente) e dell'Accademia Internazionale delle Scienze di San Marino. Nel 1994 si aggiungono classi sperimentali slovene, austriache e ungheresi. II metodo detto "di Paderborn", utilizzato in questa fase sperimentale, sfrutta la semplicita', la regolarita', la mancanza di eccezioni e la chiarezza proprie dell'Esperanto per stimolare la comprensione delle strutture delle altre lingue e, conseguentemente, per migliorare la capacita' e la predisposizione ad apprenderle. Il risultato e' che, paragonando la conoscenza dell'inglese in 2 classi della stessa eta' che abbiano la prima studiato 2 anni di Esperanto e 2 anni di inglese e la seconda 4 anni di inglese, si constata che gli alunni della prima sanno l'inglese meglio di quelli che lo hanno studiato 4 anni. 1993-1997, in Italia si sperimenta l'Esperanto "come lingua propedeutica allo studio delle lingue straniere nella scuola elementare" nella Scuola Gaetano Salvemini di Torino. Sono coinvolte tre classi. In seconda e terza classe gli alunni imparano l'Esperanto di base e lo usano per comunicare a livello internazionale con altre scuole. In quarta e quinta due classi passano una allo studio dell'inglese e l'altra allo studio del francese. Dall'anno scolastico 1994/95 questa sperimentazione e' autorizzata dal Ministero della Pubblica Istruzione. La valutazione conferma l'efficacia propedeutica dell'insegnamento dell'Esperanto a bambini italiani per il migliore e piu' rapido apprendimento successivo del francese e dell'inglese. ******************************************************************************************** Nova Sento in Rete trasloca Nelle prossime settimane il "Kompilanto" di NSiR traslochera'. L'operazione comportera' inevitabilmente un provvisorio rallentamento della spedizione del bollettino. L'indirizzo di posta elettronica restera' invariato. I nuovi indirizzo postale e numero di telefono saranno comunicati a breve. Framerio ******************************************************************************************** La 27a Internacia Junulara Festivalo de Savona: Inter maro kaj montetoj La 27a IJF (Internacia Junulara Festivalo) estis gastigita cxi-jare apud Savona, sur panorama monteto kun belega vido de la golfeto: nokte oni povis vidi la urbajn lumojn kiuj formis duonlunon limsignante la maron per la grandaj fenestroj. Cxi tiu grava evento okazis de la 16a gxis la 22a de Aprilo. La festivalejo eksterne estis moderna konstruajxo, granda, kun bela gxardeno, inter la arbaro, malproksima el la hxaosa mondo. La internacia etoso invitis al la komunikado inter la multegaj partoprenantoj: - reunuigxi kun la malnovaj amikoj (kiujn oni revidas cxiam volonte), - koni novajn interesajn homojn, ktp. La esperita celo estis trafita, malgraux la neeviteblaj malgrandaj problemoj kaj malkonfortoj (oni ne povas silenti pri tio, la kritikoj estas por plibonigi), kaj malgraux la vetero spitema (tro varma, verdire somera, dum la unuaj tagoj, kaj vintra dum sabato kaj Pasko). Gxi ne gravas: estis bela festivalo. Bonaj mangxajxoj, interesegaj prelegoj, belaj vizitadoj al la grotoj de Toirano kaj al Gxenovo: cxi tiuj estas la memoroj kiujn mi alportis kun mi reirante trajne al mia urbo. La noktaj arangxoj estis cxi-foje malsamaj: post la kutima interkona vespero sekvis la folklora vespero (rumana grupo kun kontrabasisto kiu ludis rimarkinde), la karaokeo (plibona cxi-jare cxar estas pli diverseco da lingvoj en la kantoj, ne nur la angla, sed ankoraux estas hximero la esperanta karaokeo.), la amuza kaj simpatia koncerto de esperantista grupo, la nemankebla "Fabrizio Pagliaroli Show" (tro ridinda Renato Corsetti eniranta vestita kiel imperiestro!) kaj fine la "Corrida" (kiun bedauxrinde mi ne vidis, cxar mi reiris hejmen la 21an). Ne mankis nature la diskejo, la gufujo kaj la romantikaj babiladoj sur la benketoj en la gxardeno, sub la plena luno. Ne mankis la eminentuloj: Renato Corsetti (prezidanto de UEA), Carlo Minnaja (jes, la auxtoro de la fama granda vortaro itala-esperanto), Pierluigi Cinquantini (la nova redaktoro de "L'Esperanto"), ktp. Bedauxrinde ne povis alveni Nicola Ruggiero, nia redaktoro. La programo ne maltrafis la celon interesigxi kaj amuzi la esperantistojn, kaj la italajn kaj la fremdajn. La prelegoj pritraktis diverspecajn temojn: de la samtempa tradukado gxis la historio de matematiko, de la instruado de fremdaj lingvoj gxis la bildo de Esperanto en la mondo. Aparte, mi sxatis la interesegan prelegon de Fabrizio Pagliaroli pri "euxro"; kuriozajxoj pri la nova euxropa mono (cxu itallingve oni diras korekte "euxro-n" aux "euxri-n"? Kiu estas la pluralo kaj la prononco de "euxro" en la aliaj lingvoj? Kio signifas la simboloj en la biletoj kaj en la moneroj?). Kion oni povas pludiri? Cxie okazas, IJF estis kaj estas cxiam sukceso. Massimo Acciai ******************************************************************************************** Gerda-kurso en Interreto Gerda-kurso estas dauxriga Esperanto-kurso per komputila reto. Gxi uzas kaj inkluzivas la tekston de la libro Gerda malaperis! de Claude PIRON, kiu estas jam tre vaste uzata por klasa instruado al komencantoj. La libro estas krimromaneto kun zorge kontrolita vortprovizo, tia, ke la plej gravaj kaj oftaj Esperantaj vortoj aperas plej frue en la libro. Ankaux la gramatiko estas enkondukata lauxgrade. Por fininto de SEK (Senkosta Esperanto-Kurso per retposxto) la unuaj cxapitroj estas iom tro facilaj, sed gxis la fino de la kurso oni lernas la plej gravajn kaj utilajn mil vortojn de Esperanto en natura kaj malteda maniero, kaj oni ekzercigxas pri pensado, legado kaj skribado en Esperanto. La kurso konsistas el 25 cxapitroj. Por cxiu cxapitro estas demandoj pri la enhavo (por kontroli komprenadon kaj ekzerci skribadon) kaj diversaj ekzercoj. Ekzistas ankaux vortlisto en pluraj naciaj lingvoj kun cxiuj bezonataj vortoj kun tradukoj kaj klarigoj. La idealo estas, ke cxia komunikado inter lernanto kaj instruanto estu en Esperanto, kaj ke cxiuj materialoj estu nur en Esperanto escepte de la vortlisto kaj unu enkonduka dosiero. Praktike tamen ofte estas konvene iom "krokodili", do tion oni ne malpermesas! Se vi volas plulerni Esperanton per Gerda-kurso, skribu al mi. Mi kontaktigos vin kun sperta esperantisto, kiu sendos al vi la lecionojn kaj gvidos vin tra la kurso. http://www.esperanto.org/gerda/ Edmund GRIMLEY EVANS (Kunordiganto de Gerda-kurso en Interreto) ******************************************************************************************** UEA - PRIORITATO AFRIKO: MOVADO AFRIKA Esperantista Asocio en Kongolando (KongoBrazza) TRIMONATA RAPORTETO(JANUARO- MARTO 2003) La jaro 2003 komencigxis kun siaj apartaj aspektoj, sed en la Esperantista Asocio en Kongolando (EAKO) kelkaj verdaj movoj estas montrindaj en diversaj kampoj: 1) korespondado: - dank'al Prezidanto KOUNDA VOUMI FIDELE, EAKO rilatias rete kaj letere kun UEA, kun la afrika oficejo kaj aliaj Esperantistoj tra la tuta mondo. - libroj, revuoj k.a estis ricevitaj posxte por organizi bibliotekon. 2) E-agadoj (realigitaj kaj/aux planitaj) organizataj dank'al s-ro Eden Loubaki, vic-prezidanto de EAKO: - sencxesa kampanjo de distribuado de faldfolioj pri EAKO (tio altigis la nombron de lernontoj), - dank'al ebla apogo de la reprezantanto de UNICEF, kun kiu ni kunlaboras, infanaro nomita "afrikaj infanoj" planas arangxi kulturajn aktivadojn, - grupoj de junaj kristanoj kantas kanzonojn el esperantaj bibliaj versetoj, - kunlaborado kun Dialundama Michel: EAKO subtenas Esperantistojn senlime, kaj tiel apogas la agadon de Michel en Brazzaville. EAKO kaj Michel kunlaboras por disvastigi Esperanton en Kongolando. Kounda Voumi Fidele B.P 4728, Pointe Noire Republique du Congo celtel: 00 242 57 63 57 Afrika Agado ******************************************************************************************** Kiu pretas partopreni euxropan-projekton kiel reprezentanton de Italio? La popol-universitato de Maribor, Slovenujo, intencas prezenti peton pri financado de euxropa projekto pri kiu vi legu cxi-sube: * Produktato de euxropa legolibro por 12-17-jaragxuloj - (Euxropa konscio kaj grandaj personoj de euxropaj nacioj) * Celoj de la projekto estas, ke geinstruistoj de mezaj lernejoj kune kun gelernantoj el 8 landoj ellaboru bazan koncepton de legolibro pri euxropa konscio por adoleskuloj. La legolibro konsistos el rakontoj pri komuneco de euxropaj popoloj kaj biografiaj rakontoj pri 1-3 granduloj de cxiu euxropa nacio, kiuj kontribuis al euxropaj ideoj aux gxenerala monda humanismo. La libro estos adaptita al tinegxera agxo kun rakontoj enhave altiraj, kiuj elvokos fieron pri aparteno al Euxropo. Po 3 geinstruistoj kaj 10 gejunuloj el cxiu partnera institucio (lernejo aux adultlernejo) laboros unu jaron en sia urbo kunlabore kun historia instituto, esperantaj societoj, euxropaj kluboj, asocioj de verkistoj kaj urbaj auxtoritatoj por elekti cxefgravulojn de sia nacio kaj verki rakontojn pri ili. Cxiuj 8 grupoj renkontigxos fine de la unua jaro en Strasburgo en 4-taga seminario, kie ili prezentos siajn rezultojn, intersxangxos ideojn kaj partoprenos en Euxroscola-n. En la dua jaro la samaj grupoj kunlabore kun grupoj el aliaj 16 EU-landoj ellaboros materialojn por la legolibro pri granduloj de aliaj 16 EU-landoj (cxiu partnera grupo prilaboros du landojn). Fina 4-taga seminario okazos en Bruselo, kie oni kunmetos la kompletan legolibron. Gxi estos tradukita al cxiuj lingvoj de la partneraj organizoj kaj sendota al Edukministerioj de cxiuj EU-landoj kiel propono por enkonduki prieuxropan edukon. Partneroj povas esti organizajxoj, ekzemple Esperanto-asocioj (en kiuj estas membroj ankaux gejunuloj), lernejoj, lernejoj por plenkreskuloj, entreprenoj...(ne povas esti privatuloj aux neregistritaj neformalaj grupoj). La popola universitato en Maribor, Slovenujo, nun turnas sin al ni kun la peto trovi partneron en nia lando, kiu pretos aktive kunlabori. Plej bone estus, se temas pri institucio en kiu vi mem ludas iun rolon aux tiu en kiu vi konas bonan esperantiston, kiu zorgos pri la afero. Temas pri serioza laboro pagota. Bonvolu TUJ reagi al "Zlatko Tisljar" , cxar la partneraj organizajxoj devas esti trovataj antaux la fino de majo, kaj informi pri: a) pri ties nomo, adreso, telefono, ret-adreso kaj baza priskribo (kia tipo de institucio, kiom da laborantoj profesiaj kaj eksteraj kunlaborantoj, kiaj estas la bazaj spertoj rilate similtipajn projektojn) b) persono respondeca por la partnereco (prefere esperantisto). laura.brazzabeni@esperanto.it ******************************************************************************************** Brita/Skota Kongreso en Glasgovo Inter la 23a kaj la 26a de Majo okazos la Brita/Skota Kongreso en belega urbo Glasgovo, Skotlando. Ankaux estos programeroj por gejunuloj fare de JEB. Gejunuloj sub la agxo 26 povas peti subtenon por vojagx- kaj kongresa kotiz-kostoj al Nojef . informoj: Kongresa programo kaj aligxilo: http://www.skotlando.org/ aux http://www.esperanto-gb.org/ Junulara programo: Duncan thom-ci0@paisley.ac.uk JEB: http://www.jeb.org.uk NoJEF: http://ttt.esperanto.org/uk/nojef/ Elisabetta Cirio