Esperanto - istruzioni per l'uso: Gli incontri internazionali Centinaia di conferenze e incontri internazionali sono tenuti ogni anno in Esperanto, senza traduttori o interpreti. Si va dal Congresso Universale (Universala Kongreso - UK), massimo incontro nel mondo esperantista, ai seminari della TEJO (Gioventu' Esperantista Mondiale): piccoli incontri di approfondimento sovvenzionati dalle istituzioni internazionali. Ogni giorno dell'anno ci sono esperantisti che nel mondo danno vita ad un congresso, un seminario o ad un altro incontro. L'elenco completo di tutte le manifestazioni esperantiste si trova presso il sito: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm Segue un elenco degli incontri di maggiore interesse che si svolgeranno durante il periodo estivo. _________ 5 - 12. julio 24-a REF (Renkonto de Esperantistaj Familioj) en Gresillon, Francio. Info: Bert Schuman, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigne, Francio. Tel: +33-2.99.83.69.86 h. +33-223.284.284, rete: bsn@aql.fr 7 - 25. julio Somera Esperanto Kursaro en en Brattleboro, Vermonto. Inf: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW. Olympia WA 98512, Usono. Tel.: +1-360-7544563; fakso: +1-360-7869175. Rete: eddyellen@aol.com 10 - 14. julio Baltaj Esperanto Tagoj (BET) en urbo Tartu, Estonio. Inf: Edda-Merike Pelt, EE-61602 Töravere 1-6, Estonio. Fakso: +372-1-420339. Rete: bet39@hanza.net 12 - 19. julio 76-a Kongreso de S.A.T. en La-Chau-de-Fonds, Svisio. Inf: S.A.T., 67 av. Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33-147978705, fakso: +33-147977190. Rete: satesper@noos.fr 13 - 26. julio Somera Esperanto-Tendaro en Lancov. Inf: Klubo de Esperanto, CZ -674 01 Trebíc, Ceha Respubliko. Tel/fakso: (en E kaj mondlingvoj) +420-568-841909, tel./registrilo +420-568-851196. Rete: podhradska@volny.cz 15 - 20. julio 62-a Kongreso de Esperanto kaj 13-a Internacia Esperanto-Kongreso en Valencia. Inf: Augusto Casquero, Avenida Burjasot 29; A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Rete: augustocasquero@infonegocio.com 19 - 26. julio Internacia Junulara Kongreso en Lesjöfors. La temo: "Al Libera KulturO" (ALKO). Inf: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: oficejo@tejo.org 20 - 24. julio 38-a Brazila Kongreso de Esperanto - Belo Horizonte/MG, Brazilio. Inf: SEM, rua Guajajaras 410 sala 810, BR-30180-100 Centro Belo Horizonte MG, Brazilio. Tel.: +55-31-32125533, rete: rete: sembh@yahoo.com.br 26. julio - 2. auxgusto 88-a Universala Kongreso en Gotenburgo. Inf: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-436144, +31-10-4361751, Rete: kongresoj@co.uea.org 4 - 10. auxgusto Internacia Junulara Semajno, IJS - en Gyor, Hungario. Inf.: Hungara E-Junularo, p.k. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: hej@eszperanto.hu. Senpaga/duonpaga partopreno por 2 personoj per "Premio Melinda" 27 - 31. auxgusto 71-a Itala Kongreso de Esperanto, Ancona - Portonovo. Inf: Gruppe Esperantista Marchigiano "La Verda Pego", Casella Postale n. 521, Ancona, Italio. Rete: menghini.marco@libero.it _______ Framerio ******************************************************************************************** Urbi et Orbi N.4 Spero che qualcuno di voi si sia ricordato a Pasqua di guardare in televisione la diretta in mondovisione della benedizione "Urbi et Orbi" del Papa ( presumiamo che ci abbiano visto quasi un miliardo di persone nel mondo). Comunque, per chi non ha potuto vedere, posso assicurare che e' stato un grande successo per l'Esperanto, i nostri nove pannelli sono stati ripresi piu' volte dalle telecamere oltre che dai numerosi fedeli presenti in Piazza S. Pietro (specialmente stranieri), che ci hanno gratificati con innumerevoli fotografie. Abbiamo dovuto sopportare pioggia ed anche forti raffiche di vento, ma lo abbiamo fatto molto volentieri certi di aver dato un grande contributo al nostro movimento esperantista. Pero' che fatica riuscire a mettere insieme 9 persone di buona volonta'!! Se siete veramente esperantisti fatevi avanti... proponetevi per la prossima volta, non limitatevi a piangere sulle nostre piaghe ! Gianni Conti e la sua bella compagnia. cont.giovanni@tiscali.it ******************************************************************************************** Virtuala UK 2003 por nekongresanoj La cxi-jara 88-a Universala Kongreso, okazonta en Gotenburgo, Svedio, funkciigos ankaux t.n. virtualan kongresejon, en kiu nekongresanoj povos sekvi la laborojn de la kongreso lege, bilde kaj auxde. Tio estos la unua klopodo, tial pionira. Krom legi kaj auxdi pri la diversaj arangxoj, eblos sendi mesagxojn al cxiuj kongresanoj (cxiu ricevos propran retadreson, kiu funkcios nur dum la kongresa semajno), pridiskuti la kongresan temon kaj auxskulti eldirojn de kongresanoj. La virtuala kongresejo funkcios cxe la adreso www.uk-2003.net. Atentu! Tiu reteja adreso ankoraux ne estas aktiva! Raportis: Franko Luin ******************************************************************************************** 80-a Germana Esperanto-Kongreso allogas ... Kaufbeuren, de la 6a gxis la 9a de junio 2003 dua aligperiodo plilongigita gis 15a de majo !! La kongresurbo mem estas vidinda malnova urbo en la belega subalpa pejzagxo, kiun la kongresa programo esploros per allogaj ekskursoj. La tema kaj faka programoj estas ricxaj kaj elstare altnivelaj. Kroma junulara programo proponas specialan etoson. Interesa kaj senstrecxiga bunta programo kaj - memkompreneble - multaj eblecoj babili kun malnovaj kaj novaj amikoj. Pliajn informojn vi ricevas cxe la pagxo: http://www.esperanto.de/gek/ kaj cxe: gea@esperanto.de ni gxojas revidi vin en Kaufbeuren __________________________ Deutscher Esperanto-Bund e.V. ~ Germana Esperanto-Asocio r.a. Oficejo / Gesch䦴sstelle ~ GEA@esperanto.de ~ Dr. Ursula Niesert Immentalstr. 3, DE - 79104 Freiburg, Germanio ~ Tel. 0 761 / 28 92 99 ******************************************************************************************** Simpozio pri lingvopolitiko en Euxropa Unio kun esperantista partopreno La 6an de majo okazos en la Euxropa Parlamento en Bruselo konferenco kun la titolo 'What language policies for a multilingual European Union?' (esp.: "Kiuj lingvopolitikoj por plurlingva Euxropa Unio?"). Gxi estas organizita fare de Euxropa Movado Belgio, Forumo por lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, Internacia Akademio de Lingvolegxo - Euxropa Cxapitro, Centro por Esplorado pri Plurlingveco kaj Studgrupo pri la komunikada kaj lingva problemo en EU. Michael Cwik, porparolanto de la Forumo por lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, estas la cxeforganizanto de tiu cxi simpozio. UEA finance subtenas la konferencon. La simpozion, pri kiu oni vaste informis en ne-esperantaj rondoj en Bruselo, cxeestos pluraj membroj de la Euxropa Parlamento. Prelegos krom aliaj fakuloj ankaux pluraj esperantistoj, i.a. Dafydd ap Fergus, Detlev Blanke kaj Vera Barandovska. Por pliaj informoj bonvole vizitu la retejon (nur en la angla) http://www.europe-citizen.net. ******************************************************************************************** RUSIAJ ESPERANTO-TAGOJ (RET-2003) 14-24 de auxgusto 2003, Kovrov La temo: TRADICIIGXANTA SOMERA ARANGXO DE REU INVITAS VIN! Gxi estas arangxo por la "junuloj de cxiuj agxoj". Cetere, juneco ne estas sturgajxo, kaj cxiam estas fresxa! En la programo sendube estos eroj seriozaj - seminarioj, prelegoj, diskutoj pri la movado, kulturo, historio: Kaj ankaux iomete, iome kaj iomege malseriozaj programeroj nepre okazos - oni certe ne enuos! Por artemuloj okazos serio de bonaj koncertoj de la plej famaj niaj artistoj de cxiuj gxenroj. Specialan programon por la homoj de la "unua juneco" intencas prepari REJM. Homoj de la "dua juneco" ofte - okazas ja - havas infanojn, pri kiuj ili ne scias kion fari dum E-arangxoj: Kaj la infanoj ne facile esperantigxas, cxar ne havas kontaktojn kun samagxuloj, kiuj parolus nian lingvon: Ni provos solvi tiun problemon, kaj ne nur distri la infanojn, sed ankaux progresigi ilin lingve! Estas planata speciala programo por infanoj. Por kiuj, do, estas la renkontigxo? Por cxiuj, kiuj volas pasigi interesajn dek tagojn en Esperantujo. Tamen, atentu - la renkontigxo estas NUR por esperantistoj, t.e. por homoj, kiuj jam posedas Esperanton, ecx se ne suficxe flue. La cxefaj programeroj celas homojn, kiuj bone posedas la lingvon; sed por tiuj, kiuj scias gxin ne suficxe, okazos specialaj porprogresantaj kursoj. Do, nepre NE venigu kun vi krokodilojn kaj nululojn; sed scivolemaj progresantoj kaj ekparolintaj komencantoj havos cxiujn eblojn perfektigxi en la lingvo! Kio okazos en la programo? La programo baze sekvos SEJT-ajn principojn, cxar pluraj organizantoj de la arangxo estas iamaj aktivuloj de SEJM-1 kaj SEJM-2, kiuj dum multaj jaroj organizadis SEJT-ojn kaj aliajn amasajn arangxojn. Tio signifas, ke cxiuj RET-anoj estos la kunfarantoj de la programo, ke cxiu trovos en gxi sian lokon. Okazos E-kursoj, seminarioj, prelegoj, komunaj festoj, ekskursoj k.t.p. Nepre estos somera universitato; por dezirontoj kontroli siajn sciojn CXALK pretos akcepti cxiunivelajn ekzamenojn, kaj por erudiciuloj, kiuj jam cxion scias, eblos partopreni konkursojn kaj kvizojn (de diversa seriozeco). La arta programo: ni cxi tie, prefere, ne reklamu. Ja oni rememoru la pasinjaran RET (se vi ne estis, demandu la konatojn, kiuj partoprenis), kaj oni komprenos, ke malbona gxi simple ne povas esti. Kie okazos RET? Preskaux samloke, kiel RET-02, en cxarma kaj malmultekosta bazejo "Stojancevo" apud la urbo Kovrov (Vladimira regiono), sur bordo de la fama rivero Klazjma. (Por partoprenintoj de la antauxa RET - aliflanke de la sama vilagxo.) Kion signifas la temo - "Homoj: konataj kaj nekonataj"? La temo de RET-03 celas atentigi, ke Esperantujo estas granda kaj jam havas longan historion. Oni konas multajn homojn en gxi - sed cxu vere bone? Eble, via bona konato povas turni sin al vi per iu tute neatendita flanko? Kaj kiom da homoj ekzistas, kiujn vi tute ne konas aux pri kiuj vi tute nenion scias - sed ja ili faras nian senliman landon tiom interesa kaj alloga! Konatigxu denove kun viaj konatoj, konatigxu kun nekonatoj, eksciu pri admirindaj homoj el nia historio - kaj Esperanto, kiu eble sxajnis al vi tro seka, ricevos karnon, kaj ekbrilos per cxiam pli novaj facetoj, kiujn poluras vivigantaj gxin homoj. Kiu estas en la Organiza teamo? Momente tio estas: Garik Kokolija (kunordigado, aligxo, financoj), Nikolao Gudskov (kunordigado, programo), Irina Goncxarova (instruado), Jurij Karcev (informado), Natasxa Grigorjevskaja (mastrumado), Valentin Melnikov (konkursoj). Pliaj kunlaborantoj bonvenas! Kiel aligxi? Bonvolu plenigi la aldonatan aligxilon kaj sendi gxin al Garik Kokolija Aligxkotizoj (pagendas surloke, ne necesas sendi anticipe): 0-5 jaroj - 0 rubloj, 6-15 jaroj - 50 rubloj, 16-25 jaroj - 120 rubloj, 26-60 jaroj - 170 rubloj, pli ol 60 jaroj - 120 rubloj. Atentu: 1. La rusiaj partoprenantoj, kiuj agxas pli ol 15 jarojn kaj ne estas membroj de REU aux REJM en 2003, krompagas 30 rublojn. 2. Aldonan kotizon (30 rubloj) pagos tiuj, kiuj ne sukcesos dum la registrado diri la nomojn kaj vivojarojn de kvin famaj esperantistoj (kiel kriterio de la fameco estos konsiderata mencio pri la persono en "Epitomo de esperantologio"). 3. Programkontribuantoj ricevos rekompencon fine de la arangxo depende de la kontribuoj. 4. La agxo estas konsiderata por la 14-a de auxgusto 2003. Restadkostoj. La prezoj (kiuj povas iomete sxangxigxi) por logxado kaj mangxado en la bazejo estas jenaj: 50-60 rubloj tage por logxado en 3-4-lita cxambro en unuetagxaj lignaj dometoj, 80-90 rubloj tage por logxado en 2-3-litaj cxambroj en pli luksaj duetagxaj lignaj dometoj, eblos logxi en tendoj sur la teritorio de la bazejo kontraux 50 rubloj por la tuta periodo; mangxado kostos 90-110 rubloj tage. Kontaktebloj: Nikolao Gudskov - , tel. (095) 3694220; Garik Kokolija - , tel. (095) 5677007 ******************************************************************************************** Hispana E-Kongreso en Valencia, Hispanio De la 15a gxis la 20a Julio okazos en Valencia, Hispanio, la 62a Hispana Esperanto-Kongreso. Valencia estas grava urbo cxe la Mediteranea Maro, kun ampleksaj plagxoj kaj agrabla klimato. Dum la Kongreso okazos la urba Festo de Julio, do, plia allogo por tiu evento. Gxuu la gastronomian specialajxon 'paella', banu en varma Mediteraneo, amuzu vin en la valencia Festo de Julio, vizitu la imponan Urbon de la Artoj kaj la Sciencoj. La Kongreso okazos en la Fakultato de Filologio de Valencia Universitato. Informoj: augustocasquero@infonegocio.com Raportis: Dario Rodriguez