CORSI DEL CONSIGLIO D'EUROPA A tutti i giovani desiderosi di approfondire le proprie conoscenze linguistiche e culturali, il Consiglio d'Europa offre: - corsi quasi gratuiti (il viaggio e' gratis) e l'iscrizione costa circa L. 100.000 di 4 settimane di francese (a Strasburgo), di tedesco (a Kassel), di inglese (in Inghilterra), di spagnolo e di portoghese. - corsi quasi gratuiti (il viaggio e' gratis) e l'iscrizione costa circa L. 100.000 di 10 giorni a Strasburgo e Budapest (dove ci sono i due Centri Europei per giovani) riguardanti le strutture europee, l'organizzazione di incontri internazionali e l'attivismo in generale nelle associazioni internazionali. Per partecipare a questo tipo di corsi e' necessaria la conoscenza dell'inglese o del francese. Flavia Dal Zilio < flavia.dalzilio@esperanto.nu > ************************************************************************************************ SCONTI PER GIOVANI ITALIANI!!! Lo sapete che se volete partecipare ai prossimi incontri estivi ma pensate che il viaggio costi troppo, la Gioventu' Esperantista Italiana vi offre uno sconto di circa 40% sulle spese di viaggio e di circa 10% sulla quota di partecipazione per: INTERNACIA JUNULARA KONGRESO: in agosto a Zanka (Ungheria) Congresso mondiale giovanile a cui partecipano piu' di 300 giovani da tutto il mondo. CORSI INTERNAZIONALI IN FINLANDIA: primi giorni di luglio Se vi affascinano i paesi nordici e volete partecipare ad un incontro con un numero limitato di partecipanti questo incontro fa al caso vostro. Prego tutti di diffondere la notizia presso il proprio gruppo locale. Ne vale veramente la pena. Per informazioni: Flavia Dal Zilio flavia.dalzilio@esperanto.nu ************************************************************************************************ INCONTRO A MILANO 16 maggio 1999 IL GRUPPO ESPERANTISTA MILANESE COMUNICA CHE IL GIORNO 16 MAGGIO 1999 AVRA' LUOGO UN INCONTRO INTERREGIONALE A MILANO DELLA DURATA DI UN'INTERA GIORNATA. IL PROGRAMMA E' ANCORA DA DEFINIRSI. PER INFORMAZIONI RIVOLGERSI A RODARI ERMIGI TEL. 02/2364190 Laura Brazzabeni lbrazza@iol.it ************************************************************************************************ La Pac-sxipvojagxo - Varbi por paco kaj reamikigxo en la Mediteraneo La projekto Pac-sxipvojagxo celas trejni 100 junajn makleristoj, inter 18 kaj 25 jaragxaj, el landoj de la mediteranea marbordo, pri la temoj de paco kaj batal-mastrumado. Tiuj pac-maristoj estos trejnataj en la sxipo Zawisza Czarny (la nigra Zawisza, nomo de antikva kavaliro), tri-masta velsxipo, longa 36 metrojn, posedata de la pola ZHP. Gxi estis konstruita kiel fisxkapta sxipo en Danzigo en 1952, kaj poste transformita kaj modernigita en 1965 kaj 1980. La sxipo jam akceptis pli ol 15000 gejunulojn kaj travelis en la Balta kaj en la Norda maroj, gxis la insuloj Kanariaj, Kanado, Usono kaj Bahamo. Dum auxgusto kaj septembro 1999 okazos 10 sursxipaj seminaroj, dum la sxipo veturos de Aleksandrio en Egiptio al Pireo en Grekio, vizitante dumvoje Gaza, Haifa, Beiruton, Limassol, Famagoston, kaj Istanbulon. Partoprenante en cxiuj eroj de la cxiutaga sxipa vivo, la junaj partoprenontoj ricevos pli profundan komprenon de la mara medio, la ventoj kaj la mar-tajdoj. Kelkaj povos ecx lerni navigacii per la steloj. Cxiuj povos profiti de la tempo surtere en la halt-havenoj por ekkoni la lokajn kulturojn. Kunlabore kun la lokaj auxtoritatoj, oni arangxos ekspoziciojn, spektaklojn kaj aliaj agadojn koincide kun la vizitoj de la Pac-sxipvojagxo. Tiuj cxi "Pacaj Arangxoj", organizotaj far cxiu el la sep landoj kaj teritorioj vizitotaj de la sxipo, alvokos al granda movado de junularo por montri gxian engagxogxon al paco, reamikigxo kaj evoluo. La Pac-sxipvojagxo estas planita kaj realigata far Monda Organizo de la Skolta Movado, kun la helpo de la Euxropa Unio, de la Nord-Suda Centro de la Konsilio de Euxropo, kaj de UNESKO, kunlabore kun la Euxropa Junulara Forumo kaj sub la protektado de Jacques Santer, prezidanto de la Euxropa Komisiono. La partoprenontoj estos elektataj ene de la organizoj kiuj estas anoj de la Euxropa Junulara Forumo kaj gxiaj kunlaborantoj. Por pliaj informoj, bonvolu retskribi al: peace.cruise@euro.scout.org , aux kontakti la Euxropan skoltan Oficejon. La Nigra Kavaliro, apartenanta al la pola geskolta asozio ZHP ekvojagxos el Aleksandrio en Egipto la 1an de auxgusto 1999 kaj atingos Pireon en Grekio la 21an de septembro. Gxi haltos en la palestinaj teritorioj en Gaza, en Israelo en Haifa, en Libano en Beiruto, en Cipro en Larnaca, en Grekio en Rodoso, kaj en Turkio en Antalya kaj Istanbul. Cxiu el la 4 vojagxoj dauxros almenaux 10 tagojn kaj implikos 25 partoprenantojn inter 18 kaj 25-jaragxaj, el la landoj de la Mediteranea Maro. Kaj 4 trejnistojn. Krom la 96 junuloj sursxipe, miloj da homoj estos invitataj al la Pacaj Arangxoj liuj estos organizataj en cxiu halthaveno. La Euxropa Unio, la Konsilio de Euxropo kaj UNESKO entuziasme subtenas la projekton kaj prezentas gxin en siajn proprajn programojn kiel cxefverkon. La Programa Komitato de la Paca Sxipvojagxo enhavas reprezentantojn de Casin, specialigita en internacia negociado kaj evitado de konfliktoj, kaj de Beyond the Mask (Trans la Masko), specialigita en interaktiva teatrado. Tiu komitato preparis la programon por motivigi la partoprenontojn kaj helpi ilin atingi la ecojn de pac-makleristoj en siaj komunumoj. Gxi ankaux planis la enhavon de la Pacaj Arangxoj kaj la trejnado de la trejnistoj, kiu okazos de la 25a de aprilo gxis la 2a de majo en la Internacia Skolta Centro de Kajro . Atentu ke ankaux se via lando ne estas sur la mediteranea bordo, via lenda skolta asocio rajtas doni trejniston agxa malpli ol 35 jarojn, sperta pril laboro kun gejunuloj, cxefe en la mastrumado de la konfliktoj. Ankaux eblas kunlabori organizante intersxangxoj kun maditeraneaj landoj. Por pli da informopj, bonvolu kontakti Richard Amalvy aux Anna Keep: E-posxto peace.cruise@euro.scout.org . Cxerpita kaj adaptita el Eurofax, no. 73 kaj 75, monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono Legebla cxiumonate en Esperanto cxe http://www.scoutnet.org/eurofax/eo Guido Ricci gricci@europarl.eu.int ************************************************************************************************ CxU POVAS NEUxTRALA ESPERANTA JUNULARA ASOCIO OKUPIGxI PRI POLITIKO??? Al tiu demando respondis jese JEFO (Junulara Esperantista Francia Organizo) dum sia komitatkunsido de 1997-10-25/26. Tiam ekis la kontaktado kun cxiuj demokratiaj partioj de Francio (la fasxisma "Front National" ne estos kontaktata). Tamen Esperanto-asocioj havas membrojn kun tre diversaj politikaj opinioj. Kiajn politikajn demandojn povas trakti niaj asocioj? Junulara E-asocio povas trakti cxiujn demandojn rilatantajn al lingva politiko (vidu ankaux la artikolon de David van Bezooijen "Traktato de Juna Amsterdamo" en la bulteno "Jen" n-ro 136). Cxar fakte nia aligxo al ia esperantista asocio jam estas politika pasxo, kiu indikas nian sintenon rilate al lingvoj (libereco, egaleco, frateco), almenaux pri tio povas asocio esprimi la opinion de cxiuj siaj membroj. Dum la lastaj ses monatoj okazis (en Parizo) pluraj kunvenoj kun la progresemaj partioj (t.e. Komunista Partio, Socialista Partio, Verduloj). Aliaj partioj prokrastas kunvenon, sed ne rifuzis renkonti niajn delegaciojn (t.e. Movado de la Civitanoj, Radikaluloj, Unuigxo Demokratia Francia, Arigxo Por Respubliko). Fakte ne nur membroj de JEFO partoprenas tiujn kunvenojn. Eble sxajnus iom komplika la situacio pri poresperantaj asocioj en Francio, sed sciu nur, ke cxiu delegacio konsistas el membroj de tri gxis kvin asocioj (kelkaj homoj membras en pluraj asocioj, sed ne mencias tion dum la kunvenoj). Do agado iniciatita de unu junulara asocio arigis plurajn esperantistajn asociojn. Cxu kontaktado kun politikaj partioj kongruas kun Kampanjo 2000? En sia plano por la jaroj 1997/2000 UEA instigas cxiujn esperantistojn kaj cxiujn Esperanto-organizajxojn al plia agado, kontaktado kaj rilatado kun la (ankoraux) ne-Esperantaj medioj. Tiaj agadoj celus (1e) plifortigi niajn internajn strukturojn, (2e) plialtigi la prestigxon de nia internacia lingvo kaj (3e) influi la internacian vivon. Kiel la agado iniciatita de JEFO enkadrigxas en tiu plano? Per kunlaborigo de pluraj asocioj JEFO jam sukcesis kontribui al la unua punkto. Tamen ne nur por tiu agado kunlaboras asocioj en Francio. Ankaux per IASI (Inter-Asociaj Seminarioj pri Informado) kune trejnigxas aktivuloj de diversaj asocioj. IASI celas plialtigi la kvaliton de la poresperanta varbado. Ankaux tio koncernas la duan punkton de Kampanjo 2000. Sed cxu kontaktado kun politikaj partioj plialtigos la prestigxon de nia lingvo? Versxajne jes, cxar multaj el niaj akceptantoj scivolegas pri nia afero. Ne nur pro privataj kialoj, sed ankaux por enkonduki Esperanton en siajn proprajn politikajn agadojn (t.e. legxpropono, ret-pagxoj, artikoloj en gazetaro, instigado de sia membraro por internaciaj kontaktoj). Cxu ni revu pri influo al la internacia vivo? Se vere la membroj de la politikajpartioj ekuzos Esperanton por siaj propraj diskutoj en internaciaj medioj, tiam nia agado atingos la trian punkton de la Kampanjo 2000. Bonvolu viziti la politikan fakon de Virtuala Esperanto-Biblioteko cxe la retpagxo http://services.worldnet.net/esperant/politiko.html Vincent CHARLOT Alain FAGOT rete: Alain.Fagot@cwi.nl El Eventoj (Hungario) ************************************************************************************************ E-radioj sen radioondoj La radioondaj elsendoj, ecx satelitaj, havas nur limigitan radiuson por atingi auxskultantojn, sed la interreto atingas homojn en la tuta mondo. Unu post la alia aperas novaj diverslingvaj "ret-radioj" kaj ankaux Esperanto ne estas escepto. Por auxskulti la programon de iu radio vi devas elsxuti la programon Real-Audio senpage akireblan cxe la adreso: http://www.real.com . Ofte ankaux la retpagxo de la radio entenas ligon al gxi. - Radio Saluton (http://radioesperanto.webjump.com ) Semajne 4-5 minutaj elsendajxoj precipe ne priesperantaj. Retadreso: esperanto@ciudadfutura.com - Radio Verda (http://www.comnet.ca/~chapman/verda.htm ): laxutlegitaj anoncoj, rakontoj, artikoloj senditaj de esperantistoj al la kontaktadreso: aaron@esperanto.nu Programsxangxo: semajne (vidu Eventoj-156). - Radio Vasteras (http://www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm ): la redakcio de la "iama" Radio Esperanto invitas vin rigardi kaj "auxskulti" de tempo al tempo gxian pagxon. - Esperanta Retradio (http://start.at/retradio ) disponigas elementojn de la elsendoj de Pola Radio (vidu Eventoj-159). Kontaktadreso: aldone@hotmail.com - Aliajn programojn de Pola Radio oni povas kapti cxe http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio - La cxiutagajn 4-minutajn programojn de Pola Radio oni povas elsxuti aux auxskulti cxe: http://www.wrn.org/stations/poland.html - La E-programoj de Estona Radio estas auxskulteblaj cxe: http://www.er.ee/tallinn/espeesti.ram Por lancxi E-retradion estas necese havi komputilon, retkonekton, konvertan programon al RA-formato - kaj iom da spaco en retservilo. Volonte ni raportas pri datumoj, adresoj de novaj retradioj. Laszlo Szilvaszi eventoj@esperanto.org (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) ************************************************************************************************ Esperantisto-studento sercxata La universitato Wonkwang kunlabore kun la internacia kaj junulara fakoj de la religio uxonbulismo sercxas "unu esperantiston-studenton", kiu volas lerni la "korean lingvon" en la internacia lingvokurso lancxita de la universitato por internacia kompreno. 1. La kurso dauxros de la mezo de marto 1999 gxis la mezo de decembro 1999. 2. La kurson partoprenos cxirkaux 30 studentoj el diversaj landoj. 3. Kursano devas alveni al la universitato komence de marto 1999. 4. La kurso estas senpaga, sed kursano mem devas pagi por necesaj lernomaterialoj. 5. La duonon de la vojagxokosto al Koreio kaj reen repagas la universitato. Kursano senpage mangxas kaj logxas en la studenta domo. 6. Kandidato devas esti malpli ol 25-jaragxa studento aux studentino. 7. Kandidato devas bone paroli Esperanton kaj scipovi Esperanto-instruadon. 8. La kursano lernos la korean lingvon antauxtagmeze en la universitato kaj devos helplabori en la junulara fako de la centra sidejo de uxonbulismo kaj vespere dufoje semajne instrui Esperanton en la eklezio. Kontraux la helplaboro li aux sxi ricevos modestan posxmonon (50,000 uxonojn egalvalore al 45 USD). Oni ne devigas lin aux sxin kredi la religion, tamen bonvenas interesigxo pri gxi. En la centra sidejo de uxonbulismo estas pluraj esperantistoj. 9. Limdato por kandidatigxo: oficiale finita, sed por esperantisto antaux "la 25a de januaro" 1999. Interesigxantoj respondu kiel eble plej baldaux kun sia biografio (se eblas kun foto: *.jpg aux *.gif) al mi: chtaesok@won.wonbuddhism.or.kr . Hejmpagxo de uxonbulismo: http://won.wonbuddhism.or.kr/~esperant . Hejmpagxo de la universitato Wonkwang: http://www.wonkwang.ac.kr . Informas CHOE Taesok chtaesok@won.wonbuddhism.or.kr http://www.hitel.net/~chtaesok