NUOVO INDIRIZZO DI POSTA ELETTRONICA Carissimi, nel confermare l'attivazione del nuovo indirizzo nova-sento@esperanto.it mi scuso perche' lo stesso potra' dare nei prossimi giorni degli errori transitori. Comunichero' quando la situazione si sara' normalizzata e sino ad allora vi prego di utilizzare per le comunicazioni entrambi gli indirizzi nova-sento@esperanto.it f.amerio@agora.stm.it E' anche possibile che i prossimi numeri di Nova Sento in rete siano piu' scomposti del solito (poveretti): cio' avviene perche' stiamo cercando di modificare l'impostazione ma non sappiamo esattamente come fare ... ;-))) Framerio ************************************************************************************************ PASPORTA SERVO Il Servizio Passaporto e' una rete di persone e famiglie esperantiste disponibili ad ospitare gratuitamente gli esperantisti stranieri che li visitano. E' senza dubbio una delle possibilita' piu' straordinarie che l'esperanto da per fare un turismo davvero alternativo, potendo vivere direttamente nella realta' e nelle case del popolo che ci ospita, anziche' rimanere al suo margine. Il Pasporta Servo, che e' un servizio della Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) e' acquistabile in Italia presso la IEJ. Framerio ************************************************************************************************ NOVA REKORDO POR PASPORTA SERVO Pasporta Servo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj kaj unu el la plej popularaj servoj de la Esperanto-movado, atingis novan rekordon. La fresxa listo por 1999 enhavas ne malpli ol 945 aktualajn adresojn en 76 landoj en cxiuj kontinentoj. Pasporta Servo de TEJO estas unika servo, kiu jam ekzistas dum preskaux 25 jaroj. Gastigantoj en la listo akceptas aliajn esperantistojn por senpaga tranoktado en siaj logxejoj. Logxkondicxoj tre varias, sed estas cxiam indikitaj en la listo. Tial la servo estas tauxga ne nur por unuopaj junuloj, sed por cxiaj vojagxemuloj de cxiuj agxoj. Samtempe gxi klare kaj konkrete montras al ekstera publiko ke Esperanto utilas kaj funkcias. Multaj homoj lernas Esperanton nur cxar ili volas vojagxi per Pasporta Servo. Do ankaux se vi ne vojagxos, vi havas kialon akiri la liston. Por faciligi la uzon, la listo por cxiu lando kun gastigantoj enhavas mapon, sur kiu estas indikitaj iliaj logxlokoj. KIEL EKSCII PLI? Pasporta Servo havas propran Interret-pagxaron, kiun arangxis la kompilanto de Pasporta Servo, Derk Ederveen el Nederlando. Por la adreso vidu sube. Tie vi trovas la mapojn, aktualan liston de cxiuj gastigantoj (sed sen adresoj!), kaj alian pli detalan informon pri Pasporta Servo kaj gxia funkcio. Ankaux aligxilon por mem igxi gastiganto trovigxas tie. Cxiujare aperas nova eldono. KIEL AKIRI LA LISTON? La 945 gastigantoj ricevas senpage la liston. Aliaj povas acxeti la liston cxe la libroservo de UEA kontraux 24 NLG (triona rabato ekde 3 ekzempleroj, plus 10% sendokostoj kun minimumo de 5 NLG). Informu cxiam cxe la Landa Sekcio de TEJO en via lando aux cxe via kutima libroservo. Eble ili vendas kontraux alia prezo. Landaj Sekcioj de TEJO kaj Landaj Organizantoj de Pasporta Servo povas acxeti gxin kontraux speciala prezo de 12 NLG (plus 10% sendokostoj kun minimumo de 5 NLG). Landaj Sekcioj kaj Landaj Organizantoj el landoj afrikaj, aziaj (krom Japanio, Koreio kaj Israelo), latinamerikaj kaj orienteuxropaj povas acxeti gxin kontraux tre speciala prezo de 4 NLG (plus 10% sendokostoj kun minimumo de 5 NLG). Ili rajtas pluvendi gxin nur al enlogxantoj de tiuj samaj landoj. Aliaj libroservoj pri prezoj kontaktu la libroservon de UEA. Ni atendas, ke la listo revenos de la presejo fine de januaro. Fine de februaro la gastigantoj devus ricevi gxin hejme. ADRESOJ Interret-pagxaro de Pasporta Servo: http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm . Gxenerala informo pri TEJO: http://www.esperanto.org/internacia/TEJO Por mendoj de Pasporta Servo: Libroservo de UEA Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam Nederlando Fakse: +31 10 4361751 Retposxte: uea@inter.nl.net Por cxiuj korespondoj pri la ENHAVO de Pasporta Servo: Pasporta Servo de TEJO Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam Nederlando. Fakse: +31 10 4361751 Retposxte: pasporta.servo@esperanto.nu ************************************************************************************************ Universitataj E-kursoj en Valencio Ekde la 13-a kaj la 30-a de aprilo 1999, okazos denove kurso de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la universitato de Valencia (Hispanio), organizata de la Departamento pri Angla kaj Germana Filologio. Cxi foje la akademia valoro de la kurso estos "tri kreditoj de Libera Elekto"(30 instruhoroj, po du cxiutage), por cxiu universitata studento kiu partoprenos, plus diplomo. Kiel en antauxaj jaroj la kurso okazos en la Lingva Laboratorio de la fakultato.La direktoro de la kurso estos la doktorino Berta Raposo, kaj la profesoro Augusto Casquero.Pasintjare pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko da fizika spaco en la klascxambro (deziris aligxi pli ol duoblo de la tuta kapacito); pro tio cxeokaze cxi jare oni organizos duan grupon. Krome cxi jare okazas aliaj kursoj de Esperanto en Valencia, nome en la sidejo de Grupo Esperanto de Valencia, en la lernejo por plenkreskuloj de la Generalitat Valenciana "Reina Doña Germana", kaj en la Mezlernejo de Cheste. Baldaux okazos kunveno kun la direktoro de la "Centro por Profesoroj" de Valencia, por pritrakti la eblecon okazigi tie kurson de Esperanto speciale por lernejaj profesoroj, por prepari ilin por instrui Esperanton oficiale en la bazaj kaj mez-lernejoj. Elkore salutas: Augusto Casquero ************************************************************************************************ FESTIVALO EoLA-11 COME SCOPRIRE IL MONDO DELL'ESPERANTISMO RUSSO Dopo la famosa Perestrojka, il mondo esperantista dell'ex Unione Sovietica, fino ad allora appena tollerato dalle autorita' (ma si parla di molte vittime tra gli esperantisti durante le purghe della prima meta' del secolo), e' rifiorito sfornando centinaia di attivisti a vario titolo. L'aspetto culturale ed artistico dell'esperanto e' particolarmente importante e questo ha fatto si che nascessero alcuni incontri "specializzati" il canto, poesia, ecc. Uno di questi incontri e' il Festivalo EoLA, che si svolge o in Russia o in Ucraina. Attenzione: molti tra quelli che sono andati, sono tornati entusiasti! Attenzione 2: condizioni di vita spartane e temperatura rigida! Buon viaggio! ___________ nomo: festivalo EoLA-11 (Esperanto - Lingvo Arta) dato: 5 - 9.03.99 loko: Kievo (Ukrainio) informas: UA-254200, a/k 4 (M.Ja. Lineckij), Kievo, Ukrainio tel.: +38-044-4320743 (hejma) eola-kiev@esperanto.nu (organiza komitato) urso@espero.freenet.kiev.ua (Mikaelo Lineckij) arosjev@esperanto.nu (Grigorij Arosjev) < http://www.gs707.com/esperanto/eola-11/index.html > Kiel kutime kunvenos cxiuj plej bonaj artistoj el Ukrainio, Rusio kaj Belorusio. Estas invitita JoMo (Jean-Marc Leclercq). Post longa periodo de eksterlanda vivo la festivalon partoprenos Natasha Berce kun la koncerto "Nostalgiaj kantoj". Promesis veni ankaux fama pola "bardo sen barbo" Georgo Handzlik. Kompreneble, koncertos lauxreato de kelkaj EoLA-j, nia fama, de cxiuj sxatata rok-kantisto Pavel Korotenko. Krome en la programo: spektaklo de kieva urba pupteatro, prezentigxo de folklora ensemblo en Esperanto, drama spektaklo, miniaturoj de studenta E-teatro el Kieva Universitato de Kulturo, eventuale pentroarta galerio kaj ekspozicio-vendo de manlaboroj, violona koncerto de klasika muziko, kaj multaj aliaj interesegaj eroj. Grava novajxo! La unuan fojon, fine de la Festivalo eblos mendi 3-horan videokasedon "Kroniko de EoLA", farota de profesia filmisto (prezo - $10 + sendokostoj)!!! Jam nun vi povas aligxi al la festivalo, vizitinte la hejmpagxon de EoLA-11 en Interreto. arosjev@esperanto.nu (Grigorij Arosjev) < http://www.gs707.com/esperanto/eola-11/index.html > (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) ************************************************************************************************ SKI-SEMAJNO POR JUNULOJ EN NORVEGIO Norvega Junularo Esperantista invitas al la unua Arangxo Junulara Nordia 21. - 28. de februaro 1999 Skiado kaj diskutado Temas pri bela ski-semajno en arbaro apud Trondheim, Norvegio. Eblos skiadi, diskuti la nordia Esperanto-kunlaboro kaj partopreni kulturaj arangoj. Kaj la unuaj tri tagoj ni arangos Esperantokurson por komencantoj kaj dauxrigantoj. Pliaj informoj: http://www.nvg.ntnu.no/~jardar/ajn