Collaborare all'organizzazione del festival giovanile di Savona La Gioventu' Esperantista Italiana cerca giovani che abbiamo voglia di collaborare all'organizzazione del Festival Giovanile che si terra' in Savona durante le vacanze pasquali. In particolare e' ora ricercata una persona che abbia voglia di gestire la "Gufujo". Trattasi di centro di ritrovo destinato a serate letterarie e attivita' culturali dove e' possibile bere fino a notte fonda te', tisane ecc. con biscotti e torte varie. E' opportuna una conoscenza almeno minima dell'Esperanto. Chi fosse interessato alla Gufujo o ad altre forme di collaborazione contatti Selena Contin via Meucci, 20 35010 Vigonza (PD) 3287410120 0498005045 selena.contin@esperanto.it ********************************************************************************************* Nova retposxtgrupo de TEJO 'Aktivi en TEJO!' Jxus estis starigita nova retposxtgrupo de TEJO 'Aktivi en TEJO!' por faciligi enasocian sercxadon de taskoj, projektoj kaj helpantoj. TEJO konsistas el junaj Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj taskoj. Cxu ankaux vi volas iun taskon kadre de la TEJO-agado? Se jes, vi povas enskribigxi en la listo 'Aktivi en TEJO!' per sendo de malplena mesagxo al aux per vizito al la retpagxo http://groups.yahoo.com/group/aktivi-en-tejo. Tiamaniere vi estonte auxtomate ricevos plej fresxe la informojn pri niaj projektoj. Ankaux eblas skribi al se vi volas fari ion alian aux havas projektproponon. Kiam vi skribas pri iu tasko bonvolu aldoni titolon de la tasko kaj mallongan sinprezenton de vi mem. Ni antauxgxojas auxdi de vi, TEJO bezonas vian helpon! Ankaux eblas viziti la pagxon www.tejo.org/aktivuloj/listego.jsp por akiri pli da informoj Marko Naoki LINS TEJO - june kaj kune ********************************************************************************************* INVITO AL SVEDIO La Internacia Junulara Kongreso de TEJO pli kaj pli proksimigxas kaj ni de la LKK laboras por pretigi bonegan IJK-n por vi. Kvamkam ni estas ege internacia teamo ni bezonas vian helpon por varbi. Se vi emas varbi por la IJK, vi povas iri al http://www.tejo.org/ijk/paligxilo.php Tie vi trovos la paperan aligxilon kaj la varbafisxo. Ni ege dankemus se vi povus disdoni la aligxilojn kaj pendigi la afisxon en ekz. via loka klubo. Dankegon pro via helpo! Se vi volas informigxi pri la IJK, nia retpagxo troveblas cxe http://www.tejo.org/ijk Gxis IJK! :-) david-emil wickstroem kunordiganto de la ijk 2003 en lesjfors, svedio www.tejo.org/ijk ********************************************************************************************* IRAKO: CxU VERE LA ELEKTO ESTAS INTER MILITO KAJ PACO? Cxu vere, pri Irako, efektive elekteblas inter milito kaj paco? Tiu elektebleco nur sxajne estas tia: fakte, gxi estas elekto inter milito (kun tragikaj sekvoj) kaj dauxra subpremado de la Irakanoj. Ambaux alternativeroj neakcepteblas. Sed ireblas tria vojo: paca, liberiga, pordemokratia. Temas pri propono, kiu bazigxas sur jenaj konsideroj: 1. Usono deklaris, ke, se Sadamo ekziligxus, gxi konsiderus ne plu necesa militon kontraux li. 2. Tutmonde, politikistoj ne suficxe atentis tiun aserton (almenaux: oficiale). 3. Laux la Sadam-biografo (gxis nun, la sola; franca), li estas homo potenciale tre sentema pri tia vivosava perspektivo. 4. Por pli demokrata mondo, tre gravas, ke, post Sadamo, Irako estu regata ne de alia diktatoro, sed demokrate. Tial, la alvoko postulas, ke Unuigxintaj Nacioj havu decidan rolon en tio, garantiante dujaran demokratie-inspiritan regadon. Esence, per tiu propono oni klopodas, samtempe: preventi militon; liberigi Irakanojn; subteni la rolon de UN; serioze trakti gravan, sindevigan aserton de Usono; Usonon liberigi de la suspekto, ke gxi almilitas petrolcele (cxar ne gxi, sed UN respondecus pri provizora postSadama regado en Irako). Cxu fantazio? Ne nepre. Ecx, nepre ne: ja iuj kredindaj mez-orientaj sxtatoj kaj fidindaj organizajxoj malantaux-kulise, diskrete, klopodadas rezignigi Sadamon. Sed mobilizigxo de la tutmonda publika opinio necesas. La tekston de la alvoko (kelkloke iom tordstila, verdire) vi trovas cxi-tie: www.radicalparty.org (ankaux en esperanta versio: [ankoraux] ne en la frontispico, sed alklakinte la tiean ligilon "Sign now" ). Bonvolu kompreni, ke mi *absolute neniel* premas, por ke vi subskribu: mia letero estas simpla miaflanka informo pri tiu eblo; laux mi, tamen, tre alstrebinda. Dankon pro via atento, kaj gxis. Ranieri Clerici Via Conte Verde 66/19 I 00185 Roma (+39) 06 44 645 11 (+39) 333 255 19 04 ranieri.clerici@tin.it Ps. 1. Mi tamen kuragxas peti ke, *se* vi decidas subskribi, vi bonvolu lasi kelkajn spurojn pri via esperantisteco: eblas ne nur vortumi *en Esperanto* vian profesion, sed ankaux aldoni kelkajn vortojn en la pormesagxa fenestreto (kiu situas en la subskrib-modulo), kie vi rajtas skribi kion ajn. Tio kuragxigus pli ofte aperigi esperantan version de la gravaj proponoj de Trp (Transnacia radikala partio). Kompreneble, pleje helpus, se vi ankaux esprimus aprecon pri la esperantigo mem de la alvoko (kio aparte efikus, se vialingva traduko ankoraux ne aperis). 2. Mi ankaux tre volonte akceptos viajn rimarkojn / kritikojn / sugestojn pri la kvalito de la traduko, evitendaj eraroj, ktp. Antauxdankon. 3. Fine, konsciu, ke subskribo de la alvoko *neniel* signifas ajnan apogon al la ceteraj iniciatoj de Trp. Aliflanke - malgraux ia fifamo kaj misefiko de tiu epiteto "radikala", kiu malbele impresas en pluraj lingvoj, inklude E-on - Trp sxajnas al mi meritplena kaj liberala partio; pri tio, jen nur du konsideroj: - Al Trp - plejparte - sxuldigxas la venko en la tutmonda batalo por starigo de la Internacia krim-kortumo; same pri la - antauxvideble baldauxa - venko cxe Unuigxintaj Nacioj por pauxzigo de la mortpunado en la mondo. - Indico de ekstrema liberaleco de Trp (kiu *ne* partoprenas en politikaj elektoj, do konkurencas al neniu alia partio) estas tio, ke, por membri en gxi, *tute ne* necesas akcepti gxian tutan politikan programon (nek iniciataron): por pravigi aligxon, suficxas samopinii pri *almenaux unu programero*. 4. Se, lege, vi alvenis gxis cxi-tie, vi meritas dankegon, pro via atento; kion mi plejplezure plenumas. Gxis. ********************************************************************************************* Gxangalo http://gxangalo.com : Tio estas la adreso de novajxportalo ricxa je cxiaspecaj informoj, vera interreta magazino. Kaj tio estas en Esperanto. Temas pri tre interesa portalo: la unua profesie arangxata en esperantio fare de brazilanoj, kiuj bezonis unu tutan jaron por gxia pretigo. Gxi tre bele aspektas kaj estas kompleta kun pagxoj, rubrikoj, noticoj, cxefartikoloj, enhavante cxiujn karakterojn de vera PROFESIA TTT-ejo. Estas memorinda afero, cxar unuafoje en Esperantio mi vidis aferon tiel altnivele profesie arangxata. Krome, membrigxo al gxi estas senpaga. Do, estas ejo tute vizitinda, subteninda, anigxinda. Salutojn, Valente Giuseppe"