Nova libro en la angla kontraux la angla en Euxropo Karaj listanoj, cxefe en EU-landoj, jxus aperis nova libro de Robert Phillipson, angla profesoro, kontraux la superrego de la angla lingvo en Euxropo. Temas pri tre bela libro kaj tre bone uzebla rekte aux en traduko (ekzemple de partoj) por nia informa laboro. La informa laboro de EEU (kaj parte UEA) komencas doni siajn fruktojn. Nun ni cxiuj kunlaboru por utiligi interne de cxiu unuopa lando tiujn fruktojn kaj transformi ilin al lernantoj de Esperanto. Amike Renato Corsetti _____________________________________________ La nova libro de Robert Phillipson - "English-Only Europe?" La nova libro de profesoro Robert Phillipson "English-Only Europe?" (Nurangla Europo) jxus eldonigxis kaj estos sendata al la librovendejoj. La libro tre bele aspektas, enhavas kvar pagxojn pri Esperanto, mencias Esperanton sur aliaj sep pagxoj kaj ankaux la problemon de denaskaj parolantoj de la angla. Gxi ankaux speciale dankas kelkajn esperantistojn inter alie Giridhar Rao, Francois Grin, kaj Detlev Blanke. Sur la dorso estas ecx rekomendoj de du kimroj: Neil Kinnock, membro de la Europa Komisiono, kaj, apude, Dafydd ap Fergus kiel Gxenerala Sekretario de Europa Esperanto-Unio. Plie, aperas la rekomendo de la gxenerala sekretario de Europa Esperanto-Unio sur la dorsflanko de la libro: "Absolute nepra legado se ni volas eviti lingvan katastrofon en rapide angligxanta Europo." Aliloke, en la agnoskaj paragrafoj je la komenco, profesoro Phillipson skribas: "Specialajn dankojn al David Ferguson, Gxenerala Sekretario de Europa Esperanto-Unio, kiu estas akumula arkivo de informoj pri evoluoj tra Europo". La libro detale pritraktas la minacojn kontraux la lingva diverseco kaj egaleco en Europo, kaj proponas vojojn, inter kiuj tiun proponitan de Esperanto, al pli vera lingva demokratio. Nepre acxetinda. Robert Phillipson "English-Only Europe?", 2003, Routledge ISBN 0-415-28807-X ********************************************************************************************* Bonvolu atenti por eviti trompojn Jam plurfoje mi havis la okazon informi vin pri trompoj, kiujn oni provas fari per Esperanto. Cxi tiuj trompoj, kiuj en la pasintaj jaroj venis cxefe el Afriko, nun ekaperas ankaux el Euxropo. La trompoj el Afriko estas facile tuj konstateblaj: oni proponas al vi ricxigxi per mono, kiu apartenis al la antauxa konga registaro kaj nun devas iri eksterlanden tra via konto (temas pri ekzemplo, la lando povas esti iu ajn en Afriko). La trompoj el Euxropo okazas, kiam oni petas delgiton pro la komuna esperantisteco provizi grandan kvanton da varoj (ekzemple: inkujoj por komputiloj) sen antauxa pago. La trompoj povas ankaux alpreni aliajn formojn. Pro tio, mi rediras: estu prudentaj. Ne ekzistas alia ebleco. Tute aparte nun ankoraux rondiras mesagxoj en bona Esperanto sxajne subskribitaj de vera delegito de UEA: > S-ano Masasi Sivu Mosa > Delegito de UEA Pri Informadiko Tiu ekzistanta homo tute ne rilatas al la mesagxo, simple oni prenis el la Jarlibro kaj la adreson de la alsendito kaj la nomon de la sxajna sendinto. Ne estas io alia por fari ol forvisxi tiujn mesagxojn kaj neniel respondi al ili. La cxefdelegitoj bonvolu lauxeble informi siajn delegitojn pri cxi tiu situacio. Ni prudentu kaj samtempe gxoju, cxar Esperanto atingis tian uz-nivelon, ke gxi estas uzata samnievele kun aliaj naciaj lingvoj (cxefe la angla, sed ankaux aliaj) por provi trompi parolantojn de tiuj lingvoj. Amike Renato Corsetti via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Allarme lingua adversus RAI Da una gustosa segnalazione di un collaboratore di Disvastigo presa al volo da un listano di esperantisti - abruzzesi e pubblicata su un quotidiano regionale e' sorta spontanea un'azione di protesta contro l'uso dei termini inglesi da parte della RAI. E' apparsa subito una altrettanto civile e vivace segnalazione di Renato Corsetti presentato come docente universitario attento al degrado del linguaggio televisivo. Se arrivano al giornale altri interventi che segnalano abusi di altre emittenti, anche di altre regioni naturalmente, possiamo porci all'attenzione dei lettori abruzzesi come difensori della lingua e raccogliendo poi tutte le denunce rivolgerci al garante per le telecomunicazioni, diramando alla stampa l'informazione. Anche se non nominate l'Esperanto ci pensa a farlo, come potete vedere negli articoli usciti esposti in www.disvastigo.it , il giornalista Ugo Iezzi a cui potete rivolgervi all'indirizzo lacronacalocale@tiscalinet.it . La protesta e' sorta per il titolo COUNTRIES dato ad una serie di trasmissioni sui paesini abruzzesi, ma si puo' accennare, oltre ad osservazioni personali su trasmissioni locali, al telegiornale del mattino "Morning news", ad una annunciatrice che una volta ha letto "sine die" sain dai, alle Poste di Chieti che nel cartellone dei lavori di ristrutturazione esibiva "Realizzazione nuovi LAYOUT", al Question time della Camera e cosi' via. Giorgio Bronzetti" ********************************************************************************************* Contatti a Genova, Firenze e in Calabria cercansi Cerca contatti esperantisti in Genova Paolo Musso Cerca contatti esperantisti in Firenze "markego2003" Cerca contatti esperantisti in Calabria Cesare Armari ********************************************************************************************* Ankoraux eblas (re)aboni gazetojn por 2003 Orbis Pictus ankoraux akceptas (re)abonojn al esperantaj gazetoj por 2003. La liston de konataj, malpli konataj, seriozaj, malseriozaj, paperaj, retaj.... gazetoj por spertuloj aux komencantoj eblas peti de: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic Via Parini 5; IT-34 129 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it ********************************************************************************************* Volapük Carissimo Sig. Amerio, mi scusi se non le scrivo in Esperanto, ma non ne ho la pratica, anche se so che potrei migliorare! Potrei scriverle in Volapük, ma sarebbe un po' arduo per Lei poi tradurre il messaggio. Le volevo comunicare che ho pubblicato, anche se ancora in maniera provvisoria, una grammatica intera scannerizzata della bellissima lingua Volapük pubblicata a Torino nel 1888 da V. Amoretti. Io sono sicuramente uno dei pochi ultimi cultori di questa stupenda lingua. Sto scannerizzando in formato word anche rammodernando tale grammatica sia nello stile della lingua attuale, sia aggiungendo la lessicologia moderna. Per il momento ci sono solo le pagine originali in formato gif. Se qualcuno ha interesse puo' scaricarsi con pazienza questa "reliquia" che ho voluto regalare alla rete. Lo comunichi ai suoi amici esperantisti. L'indirizzo e' il seguente: http://members.xoom.virgilio.it/volapuk/ Cordialissimi saluti da Perugia. ( a questo proposito: c'e' un circolo esperantista a Perugia o dintorni?) Paolo Paoletti volapuk@pop.tiscali.it ********************************************************************************************* 3a Monda Socia Forumo En Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazilo, de la 23a de januaro [do, morgaux. -DH] gxis la 28a de januaro 2003, oni efektivigos, ankoraux unu fojon, la Mondan Socian Forumon. Gxi temas pri tutmonda movado kaj bazigxas sur la homaj valoroj el cxiuj sociaj klasoj, kiuj havas kiel cxefan celon la plenan praktikon de la demokratio, opozicie al imperialisma esploro [ekspluato? -DH] de homo fare de homo. Okazos aktivecoj en malsamaj lokoj: PUC-RS, Haventenejo kaj Riverborda Stadiono, kune de rivero Guaiba kaj dekoj da miloj de junuloj povos instaligxi en kampadejo speciale preparita. Estas programitaj 11 prelegoj, 32 paneloj [diskutgrupoj? -DH] kaj centoj da konferencoj. La 23a de januaro cxirkaux 100 mil homoj, ne nur el nia lando sed el aliaj mondpartoj partoprenos grandiozan marsxadon favore al la Paco. Inter la prelegantoj cxe la Forumo ni elstarigas la partoprenon de Frato Leonardo Boff kaj de la urugvaja verkisto Eduardo Galeno, kaj ni antauxvidas la cxeeston de prezidanto Luiz Inacio Lula da Silva. La esperantistoj de cxi tiu regiono, kiel okazis en la pasinta Forumo, partoprenos portante aron da zonoj, cxemizetoj, sloganoj kaj tukoj atento-kaptaj. Cxe la amfiteatro "Por-do-Sol", (Sunsubiro), surborde de la rivero Guaiba, en pluraj lokoj, oni disdonos multnombrajn faldfoliojn kun klarigoj pri nia internacia lingvo. Estos organizitaj 2 laborgrupoj pri nia verda lingvo. Instruisto Pauxlo I. Ereno faros sian prelegon en angla lingvo, havante kiel temon "Esperanto kiel solvo de la monda komunikadproblemo". La Internacia Lingvo prezentigxas kiel solvo pri internacia komunikado. Gauxcxa Esperanto-Asocio nepre donos sian senkondicxan apogon al tiu altmerita Forumo. Donald J. HARLOW Esperanto-Ligo por Norda Ameriko PO Box 1129, El Cerrito CA 94530 tel. +1 510 653 0998 - faks. +1 510 653 1468 elna@esperanto-usa.org - http://www.esperanto-usa.org