27 Festival Internazionale Giovanile - Pasqua 2003 (sekvas esperanto-aligxilo) La Gioventu' Esperantista Italiana vi invita a partecipare al Festival dal 16 al 22 aprile 2003 a Savona, che avra' per tema: "FRA GLOBALIZZAZIONE E LOCALISMO: QUALE IDENTITA' PER I GIOVANI?" Cos'e'? Il nostro Festival e' uno degli incontri giovanili europei piu' popolari. Partecipa sia chi parla gia' fluentemente l'Esperanto, sia chi ancora non lo conosce; e ognuno respirera' la particolarissima atmosfera degli incontri giovanili esperantisti, fatta di amicizia, divertimento, rispetto delle differenze. E' possibile partecipare anche a costi bassissimi, con sacco a pelo e pasti autogestiti. Al Festival e' facile fare amicizia con ragazzi stranieri; in seguito ci saranno tante occasioni per ricambiare la visita, agli incontri giovanili organizzati all'estero oppure con il Pasporta Servo. Cosa si fara'? Il Festival di quest'anno sara' diverso dagli altri, poiche' conterra' al suo interno un seminario di formazione per attivisti, utile agli attivisti delle gioventu' esperantiste europee (ma anche a tutti gli attivisti delle associazioni). Si parlera' su come organizzare una conferenza, come scrivere un articolo ai giornali, PR, come fare relazioni finanziarie, come chiedere sovvenzioni, come fare una bella traduzione in Esperanto, come redigere una rivista... I non interessati possono scegliere corsi e gruppi fuori tema, ad esempio: corsi di lingue, di ballo, massaggi, ecc. Non mancano un corso di Esperanto per principianti (che possono subito mettere in pratica quanto appreso) e uno di italiano per esperantisti stranieri. Il programma serale prevede un concerto, uno spettacolo teatrale in Esperanto, una passeggiata notturna in citta', ecc. Fino a notte fonda funzionano il bar, la discoteca e il gufujo (una specialissima sala da te'). Sono previste diverse escursioni, di una giornata a Genova ed alcune di mezza (tra cui una alle Grotte di Toirano). E' anche bene precisare che al Festival niente e' obbligatorio, ognuno decide liberamente come gestire il proprio tempo. Se volete contribuire ad arricchire il programma non esitate a contattare: Conferenze o programma diurno (tema programo): Bethuel Chiesa - Flavia Dal Zilio Programma ludico (gruppi di lavoro, iniziative sportive, gite, corsi): Francesco Reale ; Programma notturno: Francesco Reale - Selena Contin ; Contattate ijf.admin@esperanto.it per qualsiasi problemi, informazioni, domande, iscrizioni o roba varia http://iej.esperanto.it/ijf/2003/ per iscrizioni via Internet o per maggiori informazioni. ____________________ INVITO AL 27a IJF - Italio IEJ invitas vin al sia tradicia jara renkontigxo, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 16a gxis la 22a de aprilo 2003 en Savona, Italio. La temo estos: Inter tutmondigxo kaj lokismo: kia identeco por gejunuloj? Tutmondigxo, "no-global", G8, socia forumo... Cxiuj vortoj kiuj cirkulas de busxo al busxo kiel legendo; kaj same kiel cxiu legendo, la dirajxoj tre malmulte proksimigxas al la vero. Inter tiom da debatoj, artikoloj kaj libroj, pli aux malpli seriozaj, junuloj estas la kategorio kiu plej malgajnas. Aperintaj de malmulte cxe la spegulo de la mondo, ili restas mirigitaj antaux la novaj teknologiaj evoluoj, kiuj ja helpas proksimigi la mondon sed aliflanke pligrandigas la diferencon inter "ricaj" kaj "malricxaj" landoj. Kion ni povas fari por ke la pozitivaj trajtoj de tutmondigxo estu atingeblaj por cxiuj ? Cxu ni junuloj povas kontrauxstari gxiajn nenombreblajn negativajn sekvojn? Aux cxu ni povas fari nenion, cxar cxion decidas plenkreskuloj? Dum la Festivala semajno ni klopodos respondi tiujn demandojn, per prelegoj kaj diskutrondoj, ekante precipe de viaj spertoj. GRAVE !! Dum la Festivalo okazos seminario celanta precipe la aktivulojn de Euxropaj Esperantaj Junularoj por evoluigi kelkajn kapablojn: kiel prepari financan raporton aux subvencipeton, kiel organizi prelegon, kiel scribi gazetan artikolon... Cxeestu! Vi havos sxancon lerni ion novan dum vi amuzigxas! La Ejo La gastejo "Villa De' Franceschini", lokita sur monteto ene de arbaro, prezentas mirindan panoramon super la golfeto de Savona. La adreso estas Via Alla Stra' 29 - 17100 - Conca Verde, Savona - tel. +39 019 263222 Kiel alveni auxte: eliru el la auxtosxoseo Torino-Savona (A 6) aux el la elirejo Savona -Vado Ligure de la auxtosxoseo Genova-Ventimiglia, sekvu la indikojn por "Savona Centro". Post Placo Amburgo, eniru "Via Stalingrado"-n. Post cxirkaux unu kilometro turnigxu maldekstre cxe via Chiavella. Cxe la krucigxo, turnigxu dekstre sur via Rocca kaj poste maldekstre ("kubuta kurbo") sur Via Alla Stra'. Cxiam antauxen vi atingos la Festivalejon. Kiel alveni trajne: Alvenas al Savona vagonaroj de Romo, Torino, Milano, Genova, Ventimiglia. De la stacidomo oni bezonas 20/30 minutojn piede aux per buseto (estas cxirkaux 2 km). Aviadile: la plej proksima flughaveno estas Genova. Kotizoj Estas 4 landokategorioj, faritaj laux la ricxeco kaj la distanco de Italio. Ili estas: 1) Auxstrio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Italio, Lihxtensxtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, San Marino, Svislando, Vatikano. 2) Andoro, Britio, Finnlando, Hispanio, Irlando, Kroatio, Malto, Norvegio, Slovenio, Svedio. 3) Auxstralio, Cxehxio, Cipro, Greklando, Hungario, Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Singaporo, Slovakio, Suda Koreio, Usono. 4) Cxiuj aliaj La kotizoj estas en Euroj. La aligxperiodoj estas: A Gxis 31.01.2003 B De 01.02.2003 gxis 31.03.2003 C Poste / surloke Kaze de partatempa restado, la kotizo de nememzorgantoj estas tiu de la aligxperiodo C por iliaj lando - kaj agxkategorio, dividita per 6 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj pagas cxiukaze la tuttempan kotizon. Nuraj monunuoj akceptotaj estos euxroj kaj usonaj dolaroj. Krompagoj kaj rabatoj: - Cxiu kiu petos invitleteron (nepre antaux 15.02.2003) devos kontribui al niaj elspezoj per EUR 5. - La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi EUR 15 (EUR 30 se ili agxas pli ol 25 jaroj), ecx por unu sola tago, aux anigxi surloke. - Subtenantoj de IEJ ricevos 10%-an rabaton. - La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laux interkonsento. Kotiztabelo (la agxon oni kalkulas je la dato 15.04.2003) ------------------------------------------------ Lando-kategorio, Periodo, Kotizoj (EUR) | 1-7| 8-19|20-24|25-29| 30+ |Memzorgantoj ------------------------------------------------ | A | 60 | 121 | 132 | 144 | 157 | 1 | B | 65 | 133 | 145 | 158 | 173 | 80 | C | 70 | 146 | 159 | 174 | 190 | ------------------------------------------------ | A | 55 | 109 | 119 | 130 | 142 | 2 | B | 60 | 120 | 131 | 143 | 156 | 80 | C | 65 | 132 | 144 | 157 | 172 | ------------------------------------------------ | A | 45 | 99 | 108 | 118 | 129 | 3 | B | 50 | 109 | 119 | 130 | 141 | 50 | C | 55 | 119 | 130 | 142 | 155 | ------------------------------------------------ | A | 40 | 90 | 98 | 107 | 117 | 4 | B | 45 | 98 | 107 | 117 | 128 | 50 | C | 50 | 108 | 118 | 129 | 141 | ------------------------------------------------ Atentigoj La logxantoj de transpagipovaj landoj sendu aligxilon kaj antauxpagon de EUR 30; la aliaj sendu nur aligxilon se ili aligxas posxte, sed se ili aligxas persone ili antauxpagu EUR 15. Cxiukaze via aligxo validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ricevo de konfirmo. Nepre kunportu pruvilon de la antauxpago. La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, logxadon en 3- gxis 7-lita cxambro kaj mangxadon ekde la vespermangxo de la 16a gxis la tagmangxo de la 22a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj logxadon en aparta ejo. Oni ne redonos la antauxpagon al malaligxintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaligxanto informos nin antaux la 20a de marto 2003. Eblas transdoni sian aligxon al ne-aligxinto, kondicxe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni algxustigos la kotizon, sed gxi ne povos malaltigxi. Ne eblas transdono de pluraj antauxpagoj al sama persono. Por cxiu persono necesas aparta aligxilo: grupaj aligxoj ne estos akceptitaj. Vi povos aligxi rete vizitante la pagxon: http://iej.esperanto.it/iej/ijf/200 Sendu: Aligxilon: Manuel Giorgini - S. Polo 606 - 30125 Venezia - ijf.admin@esperanto.it - tel. +39 041 5203245 (nur dimancxe, nur pro krizsituacioj) Antauxpagon: - Bankokonto: Gioventu' Esperantista Italiana, ABI: 3002, CAB: 33520, c/c: 655082/14, SWIFT: BROMIT RD, Banca di Roma, Filiale di Paderno Dugnano (Milano) - UEA-konto: ieja-z - Per posxtomandato adresita al Francesco Maurelli - via G. Spontini, 29 00043 Ciampino (RM) - tel. +39-067917789 - francesco.maurelli@esperanto.it Programkontribuojn: - Temajn: Flavia Dal Zilio - via Cappella, 17 - 31059 Zero Branco (TV) flavia.dalzilio@esperanto.it - Distrajn: Francesco Reale - Via La Tinta, 5 - 56125 Pisa - +39 347 7148935 aux +39 050 503243 - francesco.reale@esperanto.it - Vesperajn: Francesco Reale (vidu supre) aux Selena Contin - Via Meucci, 20 - 35010 Vigonza (Pd) - tel. +39 049 8005045 aux +39 328 7410120 - selena.contin@esperanto.it ********************************************************************************************* SEMINARIO POR INSTRUISTOJ EN DEN HAAG - MARTO 2003 La Internacia Esperanto-Asocio (IEI) okazigos inter la 7-a kaj la 9-a de marto 2003 seminarion pri Esperanto-Literaturo en la urbo Den Haag (Nederlando). Cxi tiu seminario estas ero de la novaj programoj de IEI por pretigi Esperanto-instruistojn. Pliajn informojn pri la programo, kotizo, logxeblecoj, ktp, estas riceveblaj cxe: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; telefono +31 70 355 66 77, fakso +31 70 358 4422 kaj rete pere de iei001@tiscali.nl Informis Atilio ORELLANA ROJAS ********************************************************************************************* INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO Lesjofors (Svedio), 19a - 26a de Julio 2003: 59a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Temo: "Al Libera Kulturo (ALKO)". Informoj kaj aligxilo cxe . el TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO ********************************************************************************************* Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) Datoj: 7-25 julio 2003 Loko: Lernejo por Internacia Lernado (School for International Training), Brattleboro, Vermonto (facile atingebla de Bostono, Novjorko, aux Hartfordo). Instruistoj: Spomenka Sxtimec (Croatio), d-ro Paul Gubbins (Britio) kaj Lee Miller (Usono). Tri niveloj: Post-baza, Progresanta, Supera 3 stud-unuoj Kotizoj: logxado en dulita cxambro kun mangxoj US $660; kurs-kotizo US $950. Stipendioj haveblas. Por pliaj informoj: www.esperanto-usa.org/nask/ kaj www.sit.edu, aux skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW. Olympia WA 98512 (Usono); tel. (360) 754-4563; fakso (360) 786-9175; retposxto eddyellen@aol.com Fotoj kaj artikoloj de NASK 2002 videblas cxe: http://www.medialabinc.net/temp/fasko/nask2002/ ********************************************************************************************* NOVA SIMPLA ADRESO POR "PASPORTA SERVO" Por atingi la retejon de Pasporta Servo ekde nun vi povas uzi la facile memoreblan adreson . el TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO ********************************************************************************************* VINILKOSMO / EUROKKA Bondezirojn kaj iom pri Daphne LAWLESS Saluton karaj muziksxatantoj ! Unue ni volas transdoni al vi la bondezirojn por tiu nova jaro...(por tiuj kiuj ankoraux ne ricevis ilin de ni !). Due ni volas anonci al vi la aperon de nova artisto en la Esperanto-muzika mondo; Daphne Lawless ! Jaro 2003a anoncigxas bone laux la muzika aspekto (ne forgesu ankaux pri la baldauxa apero de la Elektronika kompilo !). Daphne LAWLESS (Dafne Lauxles) estas Artistino el Wellington en Novzelando kiu faras elektronikan popmuzikon. Daphne (Daph por la intimuloj) havas jam suficxe interesan kaj longan muzikan sperton en diversaj bandoj en Wellington.. Sxi komencis solistan karieron anatux 3 jaroj kaj sxi eldonis du diskojn, Facing images (2000/01) kaj Undinal songs (2002) (Undinaj kantoj) Sxia dua disko enhavas du Esperanto-kantojn: "La sorcxistetino" kaj "Hejmen mi flugus". Ceteraj kantoj estas en la angla. Kaj bonega novajxo Daphne ne kantas papage ! sxi lernis /as Esperanton kaj havas tre bonan prononcon... Lauxdinda ekzemplo ! Ni invitas vin viziti sxian retpagaron (en Esperanto bonvolu !) kaj tie ecx vi povos auxskulti kaj mendi la diskojn... ! Bonan malkovron ! http://www.randomstatic.net/lawless/eo/index.html Plej muzikajn bondezirojn ! Nome de la tuta teamo de EUROKKA Rok-gazet' kaj VINILKOSMO Floreal Martorell Direktoro ********************************************************************************************* TTT pagxoj pri Senegalio Mi gxojas anonci al vi cxiuj ke mi iom plibonigis la pagxojn kiujn mi pretigis pri Esperanto en Senegalio. Jam dmoz (http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Afriko/) indikas ties ekziston. Mi invitas vin esplori tiujn pagxojn kaj eventuale informi ke ili ekzistas. http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/Senegal/Eo/EsperantoSn.htm sincere salutas, Arno Lagrange Arnaud.LAGRANGE@wanadoo.fr ********************************************************************************************* FORPASIS ALDO DE GIORGI 19/01/03 Kara Cristina, via patro estas unu el la unuaj esperantistoj kiujn mi konis. Li estis unu el la mosxtoj de la tiama Esperanto movado sed kapablis tiom spontane interrilatigxi kun dekokjara junuleto ke mi sentis min kuragxigita. Multaj rakontos, dum la venontaj monatoj, pri la multaj taskoj, pri la libroj, pri la postenoj de Aldo. Mi tamen kondolencas cxefe cxar mi perdis amikon. Framerio _______ Esequie di Aldo de' Giorgi Le esequie del caro Aldo hanno avuto luogo venerdi' 24 Gennaio alle ore 16.30 nel Cimitero Monte Olimpino (Como). La tumulazione e' stata seguita da un incontro di commemorazione. Non ho fatto in tempo a dare la notizia e me ne scuso. Framerio