KOMISIONO RENKONTIGxOJ de Itala Esperanto-Federacio Antaux iom da tempo I.E.F. starigis tian komisionon por subteno al la grupoj en la programado de kunvenoj, arangxoj, seminarioj, kaj similaj okazintajxoj. Cxefa celo de la Komisiono estas EVITI ke en sama tago en du aux ecx pli da lokoj samtempe okazu esperantista evento. Esperantistoj ja sxatas viziti tiajn rendevuojn, sed .....ili aux iras ien aux tie alien. Plej simple: ili ne povas samtempe partopreni du aux pli arangxojn. Kaj por la sukceso de la afero ONI DEVAS ESTI MULTENOMBRAJ. Kvar povraj katoj ja estas bonvenaj, cxarmaj kaj simpatiaj, tamen ne suficxaj. Precipe se al la evento partoprenas lokaj auxtoritatuloj. Do... cxio cxi por informi vin ke Edvige Tantin Ackermann, ret-adreso: nored@everyday.com estas je dispono por konsultigxo pri dato kaj eventuale por sugestoj kaj konsiloj. Kaj memoru: - unue: informu sxin pri viaj intencoj kaj preferata dato; - due: post sxia respondo, diskonigu detalojn kaj datojn tra la mondo. Bondezirojn! Edvige Tantin nored@everyday.com ___________________ INCONTRI IN ITALIA ___________________ 17-23 febbraio 2003 SETTIMANA DELL' AMICIZIA INTERNAZIONALE TRIESTE (data precisa da fissare) "Mitteleuropa, la nostra casa" Popoli, letteratura, musica, cucina, tradizioni, ... Salono de Germana bonfara asocio Informazioni: nored@everyday.com 16-24 aprile 2003 FESTIVAL INTERNAZIONALE GIOVANILE SAVONA Informazioni: ijf.admin@esperanto.it http://iej.esperanto.it/ijf/2003 27-31 agosto 2003 71° CONGRESSO ITALIANO DI ESPERANTO Ancona - Portonovo. Tema: Linguaggi di pace Informazioni: menghini.marco@libero.it alessandragras@tiscalinet.it 4.10.2003 AGOTAGO In ogni luogo 13-15.12.2003 Memorial ZAMENHOF GIORNATA DEL LIBRO In ogni luogo ********************************************************************************************* Un Logo per la Federazione Esperantista Italiana Il Consiglio Nazionale della FEI ha stabilito che anche la nostra associazione avra' un suo logo che comparira' nel sito, sulla carta intestata e in qualsiasi altra occasione assieme al nome F.E.I. Per questo e' stato bandito un concorso con premio a sorpresa per chi proporra' il logo migliore (il Consiglio Nazionale scegliera' il logo migliore e fara' menzione del suo "creatore")!!! Tutti gli esperantisti possono partecipare al concorso inviando la propria proposta di logo al consigliere Alessandro Simonini simonini@bicnet.it entro il mese di marzo (si invita ad inviarne copia per conoscenza anche alla segreteria FEI f.esp.it@infinito.it o al segretario generale lbrazza@libero.it) Buona creativita' a tutti laura brazzabeni segretario generale FEI laura.brazzabeni@esperanto.it lbrazza@libero.it ********************************************************************************************* INVITO AL NOVOSIBIRSK - SIBERIO REU, REJM kaj Novosibirska E-klubo invitas al EoLA-15 Post 15 jaroj de sia ekzisto la festivalo unuafoje pasos en Siberio. Venu kaj gxuu varman gastamon de la novosibirskanoj! EoLA-15 okazos de la 05-a gxis la 09-a de marto en la bazejo "Timurovec", kiu situas en pitoreska loko 40 km for de Novosibirsko. La loko atingeblas per elektrotrajnoj kaj itineraj busetoj. Cxefa parto de la programo estos, kiel kutime, la konkursoj, en kiuj rajtos partopreni cxiu partoprenanto. Cxi-foje preparigxu por partopreni en jenaj konkursoj kaj brancxoj: 1. KANTA KONKURSO (originala kanto, tradukita kanto, la plej bona plenumo, korusa kanto). 2. POEZIA KONKURSO (originalaj versoj, tradukitaj versoj, la plej bona deklamado). 3. TEATRA KONKURSO (teatrajxoj, muzikaloj, skecxoj, humurajxoj). 4. URBO DE MAJSTROJ (manlaborajxoj). Pri la ekskurso. Gxi okazos la 06-an de marto. La ekskursontoj rigardos Novosibirskon kaj faman Akademian urbeton, vizitos muzeon de Suno kaj unikan infanan kinostudion. La kondicxoj: La partoprenantoj logxos en 4-5-litaj cxambroj (surplanka logxado ne eblas). En cxiu etagxo trovigxas po tri dusxejoj kaj necesejoj. En la sama domo estas la ejoj por la kursoj, lecionoj, metiejoj. La granda halo kaj mangxejo situas en la apuda aparta konstruajxo. Vin atendos trifoja bongusta mangxado (aparte - por la vegeteranoj) kaj bufedo. Aligxkotizoj (<14 jaroj - 15-25 jaroj - >26 jaroj; en rub.): antaux 15.02.2003: 0 - 50 - 90; poste: 0 - 90 - 150. La kostoj. La restadkosto por la tuta festivalo estas 1080 rubloj. Gxi inkluzivas logxadon, mangxadon kaj programon, eble anakux la ekskurson. La rusiaj partoprenontoj, kiuj ne estas membroj de REU aux REJM, krompagos 30 rublojn. Surprizo: post la aligxo vi ricevos iun numeron en la listo de aligxintoj. Kelkaj numeroj estos felicxaj kaj iliaj posedantoj ne devos pagi la aligxkotizon! Atenton! Ne necesas anticipe sendi la monon. Cxiuj kotizoj pagendos surloke. Kiel dato de la aligxo estos konsiderata la tago de la alveno de la aligxilo. Kontaktoj. La aligxilojn bonvolu sendi posxte al: 630078, Novosibirsk-78, p/k 107, Arbekova Katerina; aux rete al: aux . Por la urgxaj kontaktoj uzu la telefonnumeron de Katja Arbekova (3832) 468494. Cxiujn detalojn kaj novajxojn vi povas vidi en la retpagxo: . garik ********************************************************************************************* Il bollettino ITALA FERVOJISTO a casa vostra via posta elettronica E' pronto il numero di dicembre de "la Itala Fervojisto" bollettino dei ferrovieri esperantisti ( redatto circa due volte l'anno) in formato publiser / zippato ( circa 500kb), se qualcuno e' interessato a riceverlo in rete puo' richiederlo a questo indirizzo: vitorni@virgilio.it Consigli e critiche sono gradite. Vito Tornillo vitorni@virgilio.it ********************************************************************************************* La raporto pri la iraka armilaro La raporto, kiun la iraka registaro transdonis al UN pri sia armilaro, enhavas iom malpli ol 12000 pagxojn. Neniu informo aperis pri gxia tradukado. Laux ciferoj registritaj de UN*, tiu necesigos 1729 labortagojn, t.e. 4 jarojn kaj 9 monatojn, se la tradukon farus nur unu persono. Kiam traduko estas bezonata urgxe, kaj la originalo estas longa, oni dividas gxin inter pluraj tradukistoj. Ni supozu, ke la respondeculoj cxi-foje deziras ricevi la tekston en lingvo komprenebla de la plej altaj politikaj instancoj jam post unu monato. Tio signifas, ke la teksto devos esti dividita en 60 partojn por tiom da tradukistoj. La UN-tradukservoj enhavas malmultajn personojn kapablajn elarabigi. La laboro do efektivigxos ekster la UN-konstruajxo. Kiam la propra tradukistaro ne povas prizorgi taskon, la organizajxo gxenerale komisias gxin al eksteraj privataj traduk-agentejoj, kiuj uzas la servojn de homoj hejme laborantaj. Sed la fakto, ke la usona registaro sukcesis atingi, ke tiu raporto ne disponeblu al aliaj sxtatoj ol la kvin dauxraj membroj de la Sekureca Konsilio, montras, ke por gxi gxi devas resti plej sekreta. Tio signifas, ke oni ne transdonos gxin per interreto, kaj ne komisios la elarabigon al nefidindaj entreprenoj. Estas do multaj sxancoj, ke super gxi laboros tradukistoj iel ligitaj al la usona sxtato (CIA, NSC, k.s.). Cxu plena senpartieco estas atendebla de tiaj homoj? Risko ekzistas, ke Usono uzos fusxtradukojn por pravigi siajn agojn rilate al Irako. Tro malofte politikistoj kaj amaskomunikiloj prenas serioze la lingvajn aspektojn de la internacia vivo. Claude Piron ********************************************************************************************* Last-dumonataj novajxoj pri membroj de Bresxa E-Grupo La 30an de novembro 2002 naskigxis Elena Angoscini, filino de Marco kaj Giorgia Boragini. Cxio bone pri la infano. La 21an de decembro 2002 naskigxis Anna Bezzi, filino de Marco kaj Sylwia Janikowska. Cxio bone pri la infano. La 4an de januaro 2003 mortis Giuseppe Fraccaroli, patro de Luigi, avo de Valeria kaj Linda, bopatro de Donatella Feretti. Luigi Fraccaroli ____________ Nome la multaj malnovaj geamikoj de la novbakitaj gepatroj, mi deziras al la infanoj kaj al la gepatroj mem cxion bonan en tiu cxi stranga mondo, kie niaj sortoj ofte tiom kruele interkrucigxas. Amikajn kaj varmajn kondolencojn al Luigi kaj al lia familio. Framerio