Bondeziroj de la prezidanto de Unversala Esperanto Asocio Saluto okaze de la cxi-tempaj festotagoj Karaj ricevantoj de cxi tiu mesagxo, bonvolu konsideri gxin danko pro viaj bondeziroj kaj varma reciprokado (se vi jxus sendis bondezirojn) aux simple mia bondeziro al vi. En la januara numero de la revuo de UEA vi legos la kutiman nov-jaran mesagxon kun konsideroj pri la stato de la movado. Cxi tie mi nur volas danki cxiujn tiujn, kiuj tra la pasinta jaro helpis min persone per vortoj gxentilaj aux kritikaj kaj per agoj, aux helpis aliajn funkciulojn de UEA, sed cxefe mi volas danki tiujn, kiuj helpis Esperanton, per informado pri gxi, per instruado de gxi kaj per praktika utiligado de gxi. Cxi tiu lasta homa speco (la informantoj, la instruantoj kaj la praktikaj utiligantoj) estas mia preferata speco, sendepende de tio cxu ili estas ricxaj aux tute malricxaj. Mi ecx devas diri, ke mia koro estas kun tiuj en Afriko, Azio aux Suda Ameriko, kiuj piediras kilometrojn por trovi siajn kursanojn, aux kun tiuj kiuj en siaj militaj rifugxejoj, en Irano aux en Tanzanujo, lernas la lingvon de espero. Se mia koro estas tie, gxi estas tie. En la itala oni diras: "al sia koro oni ne ordonas". Sed mia menso estas ankaux en la nordo de la mondo, en Euxropo, en Norda Ameriko kaj en Japanujo, cxar mi estas tute konscia, ke nur per la sindona agado kaj donacado de la tieaj esperantistoj la movado sukcesas antauxeniri ankaux en aliaj mondopartoj. Mi estas tre kontenta pri la fortigxo de Esperanto ekster Euxropo, sed gxi nepre postulas fortigxon de Esperanto ankaux en la ekonomie evoluintaj landoj, cxar sen la esperantistoj en tiuj landoj la tuto riskas disfali kiel ludkarta kastelo. Kaj cetere la cxefaj decidejoj de la mondo estas ankoraux en la Nordo. Tiuj, kiuj esperas je favora decido de unu el tiuj decid-lokoj, nepre devas rigardi al la Nordo. Mi rimarkas nun, ke mia mesagxeto emas igxi mesagxego, kaj pro tio mi klopodas fini gxin tuj. Mi nur memorigu vin pri la du esencaj kampanjoj: * A - Por pli vasta komunumo (varbokampanjo por UEA kaj por cxiuj aliaj Esperanto-asocioj je cxiuj niveloj) * B - Lingvaj Homaj Rajtoj (inform-kampanjo pri Esperanto kiel ilo por certigi lingvan demokration en la mondo) Bonvolu ne sendi al mi bondezirojn sed nur informetojn tiel verkitajn "Mi partoprenas kampanjon A", "Mi partoprenas kampanjon B", "Mi partoprenas kampanjon A kaj B". Multajn bondezirojn al cxiuj Renato Corsetti _____________ Renato Corsetti via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Sukcesa kunlaboro inter la komunikadcentro en Bruselo kaj auxstraj euxropaj parlamentanoj Pasintan semajnon mi helpis kun kampanjeto de la Komunikadcentro en Bruselo kontaktante auxstrajn jxurnalistojn kaj la europajn parlamentanojn el Auxstrio rilate la lingvan diskriminacion en laborpostenofertoj de europaj organizoj kaj firmaoj en kiuj la postenoj estas eksplicite rezervitaj al gepatraj parolantoj plej ofte de la angla ('English mother tongue' aux 'English native speakers'). Legu pli cxe http://uea.org/esperanto_p/dokumentoj/plendo/plendo.html. Kiel nedenaska parolanto de la angla mi mem pli kaj pli spertas tiun diskriminacion. UEA akuzis pro tio cxe la euxropa 'mediatoro' (ombudsmano) la Europan Komisionon kiu parte financas la koncernajn organizajxojn. La proceduro estas ankoraux pendanta. Europa Komisiono jam akceptis la bazan starpunkton de UEA. Celo de la kampanjo estis atentigi la auxstrajn politikistojn kaj auxstran publikon pri la lingva situacio en la EU kaj specife pri la lingva diskriminacio sekve de la uzado de nur unu nacia lingvo kiel internacia komunikilo. Jam venis de du auxstraj EP-anoj de diversaj partioj pozitiva reago al la kampanjo kun kiuj ni estas kunlaborantaj pri la enhavo de la parlamenta demando al la komisiono. S-ro Johannes Swoboda (SPE) jam starigis la 12an de decembro parlamentan demandon al la Komisiono kun jena enhavo: 1e) Cxu la Europa Komisiono opinias, ke la vortumo "English mother tongue or equivalent" en laborpostenofertoj de europaj organizajxoj estas diskriminacia? 2e) Se ne, kiel la Europa Komisiono akordigas tiam la principon de la nediskriminacio kun la kondicxo ke la kandidato estu de "English mother tongue or equivalent"? 3e) Se jes, kiujn iniciatojn la europa Komisiono ekos por ke tiuj diskriminaciaj procedoj cxesu? Por vidi la liston de parlamentaj demandoj kiujn la kampanjo provokis iru cxe: http://www.lingvo.org/de/2/16. La kampanjo estos intensigata kaj pliampleksata dum la venontaj semajnoj al jxurnalistoj kaj politikistoj en Auxstrio. Gxi jam levigas la intereson kaj konscion de politikistoj kaj jxurnalistoj pri UEA kaj pri Esperanto. Por vidi rezultojn de nia agado en la formo de publikigataj artikoloj bv. entajpi la vorton 'saluton' cxe la ttt-ejo de la Komunikadcentro cxe www.lingvo.org/eo/*gaz . Por la Brusela Komunikadcentro Marko Naoki LINS (komunikadcentro@esperanto.org) Ni estas cxiam sercxantaj je kunlaborantoj kaj finance kaj homforte. Se vi interesigxas, bv. kontakti nin. ********************************************************************************************* PREMIATO ANCHE L'ESPERANTO Quest'anno per la 3° edizione del Diploma d'Oro e Capestrano d'argento 2002, che premiano annualmente coloro che si sono particolarmente distinti negli studi- dalle scuole elementari fino all'universita'- e nelle attivita' culturali extrascolastiche della Citta' di Chieti si e' sentito parlare per la prima volta di Esperanto. L'assessore alla pubblica istruzione Arch.Paola Simonelli, che si e' avvicinata di recente con interesse alle tematiche collegate alla lingua Esperanto, ha infatti voluto insignire del Capestrano d'Argento un interlinguista teatino (uno studioso cioe' del problema della comunicazione internazionale) Giorgio Bronzetti, direttore di Disvastigo, per il suo impegno nella difesa delle lingue e delle culture attraverso la lingua internazionale Esperanto, esplicato nel corso degli anni con numerose iniziative tra cui, ultime, appunto la creazione dell'agenzia di stampa Disvastigo, per la diffusione di notizie e articoli sui problemi della comunicazione, e il Comitato di difesa dell'Italiano 'Allarme Lingua' che, pur ancora poco noti, riscuotono simpatia e consensi da ogni parte d'Italia e la denuncia di Disvastigo al ministro europeo dell'agricoltura On Franz Fischler per l'esclusione dell'italiano e delle altre lingue (tranne l'inglese naturalmente) in seno agli accordi SAPARD con i paesi dell'est e' stato pubblicato anche su Vox Latina, organo della francofonia nel mondo. La manifestazione si e' svolta sabato 14 dicembre presso il Teatro auditorium Supercinema di Chieti alla presenza delle autorita' culturali ed amministrative cittadine, oltre a un foltissimo pubblico, e di un ospite d'eccezione: il Presidente dell'Accademia Nazionale della Crusca Prof Francesco Sabatini, il quale si e' dichiarato lieto di di consegnare la statuetta a Giorgio Bronzetti, con cui divide la stima e il ricordo di Bruno Migliorini grande italianista e grande esperantista. Giorgio Bronzetti ha ringraziato in Esperanto per offrire al pubblico un esempio della lingua: Mi kore dankas la skabenon pri publika instruado Sinjorinon Paola Simonelli, kiu volis premii min pro mia engagigo por defendo de lingvoj kaj kulturoj pere de internacia lingvo Esperanto (ringrazio l'assessore alla P.I. S.ra P.S. che ha voluto premiarmi per il mio impegno nella difesa delle lingue e delle culture per mezzo della lingua internazionale E.) Circa le esortazioni del Prof Sabatini agli studenti e ai neolaureati di rispetto della lingua italiana che si sono ripetute nel corso della premiazione, Giorgio Bronzetti ci ha ribadito la linea del Comitato 'Allarme Lingua', fatta presente allo stesso presidente dell'Accademia della Crusca giu' dal palco: 'l'amore per la lingua e tutte le misure di salvaguardia, come la costituzione del Consiglio Superiore della Lingua Italiana, seppur necessarie e benvenute, sono a lungo andare soltanto dei palliativi, se non si sostiene con fermezza il diritto dei popoli alla conservazione e sviluppo della propria lingua e all'uso nei rapporti internazionali, in modo particolare nell'Unione europea, realta' a noi italiani molto vicina, di una lingua neutrale, non distruttiva, semplice da imparare, come puo' esserlo l'Esperanto, una specie di indoeuropeo ricostruito in cui ognuno trova un po' della propria cultura'. DISVASTIGO www.disvastigo.it ********************************************************************************************* UEA - PRIORATATO AFRIKO - MOVADO AFRIKA: Tanzanio La movado pludisvastigxas en Tanzanio. Necesas koni unue la landon, antaux ol aliri gxian movadon Kvarmil kvincent kilometrojn norden de Durbano mi devis veturi por fari mian safarion en Tanzanio. Ni veturis tra Svazilandon, Mozambikon kaj Malavion antaux ol eniri Tanzanion. Post kelkaj 10 tagoj da veturado, ni alvenis en Dar-es-salaam, la komercan cxefurbon de Tanzanio.Tiu urbego estas bela, vasta, konstruita cxe bordo de la indiana oceano. Tanzanio ja estas unuigxo de du iamaj landoj-Tanganjiko kaj Zanzibaro.Tanganjiko estis teritorio en orienta Afriko regita de britoj de 1920 gxis sia sendependigxo en 1961 kun prezidanto Julius K. Nyerere. Antaux la sendependigxo Tanganjiko estis sub kontrolo de Germanio de 1890. La lando vasta je 31 900 km2 malkovrigxis por la unua fojo en 1858 de Burton kaj Speke. Estas notinde, ke Tanganjiko estas ankoraux la nomo de la plej longa Afrika lago havanta la plej diverstipajn fisxojn en Afriko kiel Mikeke, Ndagala, Sangala, Nonzie Aliflanke, Zanzibaro estas insulo en Indiana oceano regita de britoj de 1890. Zanzibaro akiris sian sendependigxon en 1863 kaj unuigxis kun Tanganjiko nur en 1964 por farigxi Tanzanio. Tanzanio aligxis al Commonwealth. Gxi vastas je 939 702 km2 kun multaj ebenajxoj kaj kelkaj vulkanoj. Un el tiu cxi estas Kilimandjaro. Por disvolvigxi Tanzanio ekspluatas siajn ricxofontojn, i.a oron, agrikulturon, kafon, kotonon kaj sisalon; gxi estas la unua produktanto en la mondo; ne forgesindas "Tanzanite", multekosta sxtono trovata nur en Tanzanio sed transformata en Sudafriko. En Zanzibaro, la cxefa ricxofonto, bazo de la ekonomio de la lando, estas la kultivado de kariofilo en la provinco de Pemba. Tanganjiko samkiel Zanzibar estis okupataj de multaj gentgrupoj. Inter tiuj logxantoj ni citu: Wagoma, Waha, Wamaniema, Wasukuma, Wanyamwezi,Wazaramu, Wa Masai, Wanyakyusa, Wa Pemba, Wabembe,ktp. Cxiu tribo parolas sian indigxenan lingvon kvankam ili cxiuj komunikigxas uzante la svahilan, Afrikan lingvon internaciece parolatan en Tanzanio, Kenjo, Demokratia Kongolando, Burundio, kelkaj provincoj de Ugando, de Mozambiko norde, cxe la landlimo de Malavio, kaj cxe la landlimo inter Zambio kaj Tanzanio. Mallonge, la svahila estas la Afrika lingvo plej parolata de multaj triboj el diversaj landoj. Iu ecx opinias, ke gxi estu iam la oficiala lingvo de Afrika unuigxo. PORESPERANTA AGADO EN TANZANIO Kiel sciite, esperantistoj sercxas esperantistojn tuj kiam ili alvenas al nova medio. Mi sukcese klopodis kontakti esperantistojn. Per informoj liveritaj de nia samideano Constantine Mashauri mi finfine renkontigxis kun s-ro Minani Matabaro, cxef-delegito de UEA en Tanzanio. Kvankam mi ne renkontigxis kun la prezidanto de Tanzania Esperanto Asocio (TEA), s-ro Sao Pascal, tamen Minani raportis pri la gxenerala situacio de nia movado en Tanzanio kaj en Dar-es-salaam aparte. Por sxpari nian tempon, ni nur substreku, ke la cxefa sukceso en Tanzanio dependas de la fakto ke tieaj esperantistoj estas kuragxaj, elturnigxemaj kaj idealistaj esperantistoj kvankam pro manko de rimedoj ili modeste bonfartas en la agado. La cxefa problemo de Dar-es-salaam estas la manko de kunvenejo. Cxar, kiel por multaj landoj, ne ekzistas sidejo de Esperanto, estas malfacile akiri salonon por fari ion Esperantan; pro tio ke tia ago kostus tiom da mono kiom la tieaj aktivuloj ne kapablos pagi bedauxrinde, la movado do iomete suferas.Por renkontigxi (tamen malregule) ili devos eble kunigxi cxe iu lernejo aux restoracio. Ekzemple ni renkontigxis cxe la "alliance Francaise" de Dar-es-salaam. Notinde estas, ke samideanoj de Dar-es-salaam havas bonajn projektojn kiuj antauxenigus la Esperanto-movadon se iu helpus finance kaj materie. Ekzemple s-ro Minani proponas projekton de Esperanto-lernejo en Tanzanio praktike entreprenebla. Aliangule, multaj aliaj esperantistoj kun grava nombro de komencantoj vivadas en tendaroj de rifugxintoj, i.a Nyarugusu kaj Lugufu. Tie jam ekzistas multaj klubetoj de Esperanto. S-roj Bukuru Ruburaga, Steven Kabwe, Kakozi Kamsi, Fikiri Baruani, Kayeba Mwenelukole zorgas pri la unuigxo de cxiuj klubetoj por vigle agadi en Nyarugusu tendaro. Tiuj aktivuloj elektigxis kiam ni kunvokis kunvenon de cxiuj esperantistoj en Nyarugusu kaj kreis la UNUIGXOn DE ESPERANTISTOJ DE NYARUGUSU, U.E.N. C/O Bukuru Ruburaga (Prezidanto) P.O.BOX 72 Kasulu/Kigoma Tanzanio Por aktive instrui Esperanton la supre-citita unuigxo bezonas lernolibrojn por komencantoj, vortarojn kaj kelkajn gazetojn. Plie iliaj progresantoj volas korespondi tutmonde. Mi kaptas tiun okazon por alvoki Esperantajn asociojn kaj individuajn samideanojn helpi kaj al la Tanzania asocio de Esperanto kaj al la Unuigxo de esperantistoj de Nyarugusu revigligi nian movadon tie. Mi esperas ke farinte tion,ecx post dek jaroj, Tanzanio igxos unu el la plej fortaj Esperanto-landoj en Afriko. Skribita de Elisee Byíelongo en vizito en Tanzanio de la 13a de oktobro gxis la 16a de Novembro 2002 GBEGLO Koffi esp.togo@cafe.tg ********************************************************************************************* 35a Internacia Infana Kongreseto (IIK) Esperantujo atendas infanojn en la nordo Lerum, Svedio, 26 julio - 2 auxgusto 2003 La Infana Kongreseto en 2003 okazos en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Gotenburgo. Logxigo okazos en seso da lignaj dometoj, en salonoj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas mangxsalonon kaj kunvenejon. La domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjöm (eta balbut-lago), kie eblas nagi. La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn. Ne tro for estas farmbieno kun cxevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Gxi estas trankvila loko, sed ne tute izolita. La logxigo estos konvena sed modesta. Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn. Ekskursplanoj estas en preparo. Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj aktorado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por cxiu kvino da infanoj, almenaux unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj. Por kromajn informojn kontaktu Stefan MacGill Pannonia u. 30 / I / 6, HU-1136 Budapest Tel. (+36 1) 349-5207 stefan.macgill@galamb.net ********************************************************************************************* Nova retposxtgrupo de UEA starigita: Aktivi-en-UEA! (abonebla per http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive) Jxus estis starigita nova retposxtgrupo de UEA 'Aktivi en UEA!' por faciligi enasocian sercxadon de taskoj, projektoj kaj helpantoj. Aktivi en UEA!-dissendolisto celas disinformi pri taskoj kiuj ankoraux ne havas respondeculon. Enskribigxinte Vi ricevas auxtomate la taskopriskribojn kaj Vi povas decidi cxu Vi interesigxas labori por internacia asocio pri interesaj temoj. UEA konsistas el Esperanto-parolantoj kiuj aktivas pri diversaj taskoj. Cxu ankaux Vi volas helpi en iu projekto kadre de la UEA-agado? Se jes, Vi povas enskribigxi al la listo "Aktivi-en-UEA!" per vizito al la retpagxo http://abonu.com/catalog/esperanto.aktive (por starti bv. alklaki aux kopii la adreson kaj enmeti cxe via interretprogramo) Tiamaniere Vi estonte auxtomate ricevos plej fresxe la informojn pri niaj projektoj kaj povas trankvile pripensi en kiu projekto Vi emas kunhelpi. Ankaux eblas skribi al taskoj@uea.org se Vi volas proponi iun alian projekton. Kiam Vi skribas pri iu tasko aux projekto bonvolu aldoni titolon de la tasko kaj mallongan sinprezenton de Vi mem. Ni antauxgxojas auxdi de Vi, UEA bezonas Vian helpon! Anticipan dankon pro Via konsidero. Renato Corsetti Prezidanto de UEA Trevor Steele Gxenerala Direktoro de UEA por pliaj demandoj: uea@co.uea.org aux marko.lins@lingvo.org Vizitu ankaux: www.uea.org, www.esperanto.net, www.tejo.org ********************************************************************************************* Edukado.net 1-jara La 15an de decembro http://www.edukado.net farigxis 1-jara. Ni invitas vin kunfesti tiun eventon. Ne forgesu servi vin el nia gastig-korbo: - 132 lerniloj en la Katalogo - 59 ekzercoj en la Lerniloteko - diversaj anoncoj kaj kursolisto en la Eduka Servo. Kaj se vi al nenio alia emas nur esperantumi: ekzamenu vin per niaj interaktivaj testoj: Gramatikaj testoj: http://www.edukado.net/lt_lernilo.jsp?id=77 ; aux: http://www.edukado.net/lt_lernilo.jsp?id=61 Vortocxasado (por kuragxuloj): http://www.edukado.net/lt_lernilo.jsp?id=64 Bonan amuzigxon deziras al vi el la nomo de la teamo: Katalin KOVÁTS, lingvoinstruisto, redaktoro Spaarwaterstraat 74 - 2593 RP - Den Haag - Nederlando/Hollandia Katalin.kovats@wanadoo.nl Vizitu: http://www.edukado.net la servon de Esperanto-instruistoj ********************************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS: La kompleta listo de korespondemuloj 13a decembro 2002 * Esperanto Koresponda Servo Atentu: Se vi gvidas, aux apartenas al junularaj grupoj gxis 17 jaraj, bonvolu ankaux kontakti min, por organizi korespondado inter tiuj grupoj. EKS Enrike @ aol.com Atentu: Por malhelpi auxtomatan spamadon, ni metis spacon ambauxflanke de la " @ " en cxiu adreso. Bonvolu kopii la adreson sen la spacojn por sendi mesagxon. Atentu: Lastatempe mi ricevis multajn korespondpetojn de viroj petantaj pri virinoj. Cxi tiu koresponda servo estas por trovi esperantajn korespondantojn. Gxi ne estas por trovi amantinojn. __________________ Claudio Marcelo SILVA Rua Senador Nabuco, 143, apto. 404 Vila isabel Rio de Janeiro, RJ, Brasil - 20551-230 Ret-adreso: cmas @ superig.com.br Mi estas 39-jara frauxlo, komencanto, instruisto de Historio en mezaj (duagradaj) lernejoj. Interesoj: Historio, militaj kaj politikaj aferoj, lingvoj, spiriteco, familia kaj edukaj aferoj, poezio, homa interkompreno, amikeco, scienco kaj sciencaj novajxoj. Mi volas korespondi kun bonvolaj homoj. ____________ Kjell Randehed Ã-sterleden 74 254 64 Helsingborg Svedio Ret-adreso: ttt @ telia.com Interesoj: bestoprotektado, literaturo, kulturo kaj gxardenumado. Mi logxas en suda Svedio en urbo Elsinburgo proksime Danio. _________ Ewa MYZIK ul. Massalskiego 16/5 25-636 Kielce Pollando Ret-adreso: jmyzik @ gazeta.pl Mi estas 16 jara skoltino el Pollando. Mi volas korespondi kun geskoltoj el aliaj landoj. Se vi ne estas skolto, ankaux skribu! Interesoj: muziko, legado, psikologio. Kielce estas urbo en orienta Pollando, inter Varsovio kaj Krakovo. ___________ Rogier MEIJS Den Bosch, Nederlando. Ret-adreso: roggggggier @ hotmail.com Interesoj: legi, okupi domojn, vojagxi kaj auxtopeti. Den bosch estas unu horo trajne de Amsterdam. ____________________ Mulungula Mukeba Jules Lusaka, Zambio. Ret-adreso: mulungulaj @ yahoo.com Mi estas 33 jara frauxlo, kongolandano (eks Zairio). Interesoj: legado, vojagxoj, muziko. ____________ Indu Thapaliya Kathmandu, Nepalo. Ret-adreso: thapalia_indu @ hotmail.com Mi estas 39 jara edzino. Mi havas 13 jaran filinon, kiu ankaux lernas Esperanton. Mi laboras en banko. Interesoj: auxskulti kantoj kaj vojagxi. Mi volas gastigi esperantistinoj. __________________ Grupo de komencantoj Michel DIALUNDAMA (instruisto) Braza Esperanto-Centro Rue Bakoukouyas N°152 Ouenze-BRAZZAVILLE Republique du Kongo Ret-adreso: dialubourg @ yahoo.fr Bonvolu sendi posxtkartojn aux paper-leterojn al la komencantoj de Brazaville, Kongo. Por ret-mesagxoj metu la nomon de la lernanto en la tem-linio. - Sinjorino Hadja Awa Sila, 37 jara. - Sinjorino Samalo Jullie, 34 jara. - Sinjoro Kanika Benjamin, 32 jara. __________________ Grupo de komencantoj Han Zuwu (instruisto) Guozhuangzi Mezlernejo Tianjin, Cxinio. Ret-adreso: hanzuwu @ hotmail.com 36 gelernantoj deziras korespondi. __________________ Grupo de komencantoj Dieter Menke (instruisto) Germanio. Ret-adreso: dieter.menke @ uni-bielefeld.de En cxi tiu kompletlernejo estas gelernantoj 10 gxis 12 jaraj. Mi sercxas samagxajn infanojn, kiuj sxatus recevi posxtkartojn de miaj junaj Esperantistoj kaj emas respondi. ________________ Charlotte W. Jensen Fagerheimsgt 22 0475 Oslo Norvegio Ret-adreso: nemi31 @ yahoo.com Mi estas 32-jara virino el Oslo, la cxefurbo de Norvegio. Interesoj: legado, lingvoj, vojagxado, historio kaj astronomio. Mi sxatus renkonti miajn korespondantojn dum miaj vojagxoj. Mi preferas ret-posxton. ______________ Pascal REBOURS 2, allée des biches 78170 la Celle Saint Cloud Francio Ret-adreso: scalp724 @ aol.com Mi estas 42 jara viro, eksedzigxinta, komencanto. Mi havas du geknabojn. Mi estas komerca ingxeniero. Interesoj: homa interkomunikado, lingvoj, kino, muziko, pentrarto. Mi akceptas korespondi ret-posxte kaj paper-posxte. Mi logxas proksime de Parizo, la cxefurbo de Francio. ________________ Francisko Horacxek Kachlikova 6, 635 00 Brno, Cehxio Ret-adreso: frantisek.horacek @ volny.cz Mi estas 50 jara edzigxinta viro, progresinta, edukisto en handikapulejo. Interesoj: justa homa interkomunikado kaj interkompreno, filozofiaj konceptoj kaj opinioj. __________________ Grupo de komencantoj Emmanuel Gamache (instruisto) Club d'Espéranto De Rivière-du-Loup 80, rue Frontenac Rivière-du-Loup Québec, Canada G5R 1R1 Retadreso: Mano_k2 @ hotmail.com Bildkarta Konkurso kadre de Esperanto-Kurso en Kanado. Okaze de la unua Esperanto-kurso de Esperanto cxe la Lup-Riviera kolegio, ni volus ricevi posxtkartojn el la tuta mondo, unuavice por realigi al Esperanto-lernantoj, ke Esperanto estas grava tutmonda afero. Post legado, posxtkartojn estos uzataj kiel pruvajxoj de la uzebleco, universaleco kaj neuxtraleco de la lingvo per budoj kaj dum paroladoj kaj cxefe por konigi Esperanton al aliaj gejunuloj. Sendu kuragxigajn salutojn al ni. Ni sendos al la kvar pli belaj posxtkartoj kanajxigitan acersiropon kebekian. Limdato: 15 de marto 2003 ______________ Koadjo AMEVOR B. P. 10 Notse, Togo Ret-adreso: amindas2001 @ yahoo.fr Mi estas 44-jara gitaristo, komponisto kaj kantisto de esperantlingvaj kantoj. Mi estas Direktoro de kultura centro en Notse. Interesoj: Lingvoj, muziko. Mi deziras konatigxi kun muzikgeemuloj. _______________ Véra Zaslawsky Ecole de La Grande Ourse La Chaux-de-Fonds Svislando Ret-adreso: grande-ourse1 @ swissonline.ch TTT-pagxo: http://www.grande-ourse.ch/ (france kaj esperante) Ni logxas en Svislando, sur la monto Jura, en la urbo La Chaux- de-Fonds, apud la franca landlimo. Ni parolas france. Nia lernejo estas nesxtata lernejo. En gxi estas: - unu grupo komencanta - unu grupo progresanta (cxiuj agxoj) - unu grupo estas suficxe lerta. En tute estas 19 gerlernantoj de la 6-a je la 13-a. De du jaroj, ni sercxas grupojn, kiuj povus intersxangxi ofte rete kun niaj gelernantoj. Ni preferus korespondantojn, kiuj parolas nek france, nek germane, nek angle (tiuj tri lingvoj estas instruataj en nia lernejo). ____________ Stjepan Zarina Str. S. Kolara 27 HR 10410 Velika Gorica Kroatio Mi estas 58 jara viro. Interesoj: bildkartoj, simpla vivo de homoj. Mi preferas paper-posxton. _________________ Claus WINTERHOFF Neuss, Germanio Ret-adreso: c.cogitat @ t-online.de Mi estas 56 jara solulo, meza Esperanto-kapablo, lingvisto, instruisto kaj tradukisto de la angla, franca kaj hispana lingvoj. Interesoj: lingvoj, vojagxoj, beleco de naturo kaj arto (cxefe muziko), inventspirito de la tekniko, komputilajxo, filosofio, pripenso de la vivsenco, dume laika humanismo. Pli ol teoriumi mi sxatas labori kun la manoj en miaj kampoj kaj herbejoj por flegi la arbojn kaj konservi la belan aspekton de la tereno. Mi volas korespondi per retposxto kun sciavidaj homoj, por intersxangxi ideojn kaj pliscii de aliaj vivkondicoj. Mi invitus gegastojn, kiuj volus viziti Germanion. Ofte mi vojagxas en malgranda logxveturilo prefere tra Francio kaj aliaj najbaraj landoj. Mi logxas proksime de Düsseldorf en la okcidenta Germanio. _______________ Dorothea KAISER Wenzelstr.12 DE- 04600 Altenburg Germanio / BRD Ret-adreso: kaiser-altenburg @ t-online.de TTT pagxo: http://www.karapaco.de/ Mi estas 51-jara edzino. Mi laboras kiel financekonomistino. Interesoj: literaturo, amikeco kun aliaj homoj, vojagxado, kuirado, gastigado de Esperantistoj. Altenburg trovigxas en Turingio proksime de Lepsiko (50 kilometroj), Vimaro (60 kilometroj) kaj Erfurt (80 kilometroj). _________________ Hans-Georg KAISER Wenzelstr.12 DE- 04600 Altenburg Germanio / BRD Ret-adreso: kaiser-altenburg @ t-online.de TTT pagxo: http://www.karapaco.de/ Mi estas 48-jara edzo. Mi momente studas beletristikon kaj jxurnalismon en akademio de Hamburgo. Mi estas esperantisto jam de multaj jaroj. Interesoj: literaturo, poezio, tradukado, B. Traven, amikeco, vojagxado, muziko de Chopin, J. S. Bach, popolmuziko de Latin-Ameriko, gastigado de Esperantistoj. Altenburg trovigxas en Turingio proksime de Lepsiko (50 kilometroj), Vimaro (60 kilometroj) kaj Erfurt (80 kilometroj). ________________ Mohamed GHARBI 54, Rue Hasnouna, N°:6 Tanger Maroko Ret-adreso: bagayogoo@yahoo.fr Mi estas 23 jara frauxlo, komencanto, ingxeniero-studento. Interesoj: legado, filozofio, muziko. Mi sercxas geamikojn kiuj vidas la mondon malsame kaj malordinare. __________________________ Bharain MAC AN BHREITHIUN Belfast, Irlando. Ret-adreso: bharain @ btinternet.com Mi estas 29 jara viro, komencanto. Mi estas studento. Interesoj: arto, grafiko, posxta arto, fari afisxoj, tipografio, pent-arto, fotografo, lingvoj, celta kulturo, muziko el la tuta mondo, vojagxoj, iri al diversaj kafejoj, legi pri artaj temoj, nagxi kaj biciclado. Mi sercxas korespondi kun geesperantistoj kiu amas la artojn. Belfasto estas urbo en nordorienta irlando. ______________ Mark DIETRICH 1530 Grotto St. N. St. Paul, MN 55117 Usono ret-adreso: josquin88 @ earthlink.net Mi estas 35 jara, kaj mi estas komencanta esperantisto. Mi logxas en St. Paul, la cxefurbo de Minnesota, en Usono. Mi estas edzo, kaj mi logxas kun mia edzino kaj niaj du katoj. Miaj interesoj estas kantado, muziko, novaj amikoj, kaj lerni pri homoj de aliaj landoj. Mi preferas paper-posxton. __________ Daniel DAY Indianapolis, Indiana, Usono. Ret-adreso: BlueBeacon3 @ aol.com Mi estas 15 jara knabo. Interesoj: lingvoj, verki (poemojn, novelojn), muziko, enigmoj kaj uzi mian cerbon, kaj amuzigxi! Rakontu al mi pri kulturo de via lando. Mi rakontos pri Usono. La urbo Indianapolis estas la hejmo de la "Indy 500", kiu estas auxtomobila kurado. _______________ Maciej ZGONDEK Slowicza Strato 22 99-300 Kutno Polujo Ret-adreso: esperantisto@poczta.onet.pl Mi estas 15 jara knabo, komencanto, sed mi jam bone parolas la lingvon de Zamenhof. Interesoj: lingvoj, sporto (precipe volejbalo, teniso, korbopilko), vojagxi kaj kolekti posxtmarkojn. Mi volas simple ekkoni novajn geamikojn. Kutno estas malgranda urbeto en meza Polujo, proksime de Lodz kaj Varsovio. === Komencas la antauxa listo (8a novembro 2002) === Elena JURKEVICH a/ja 15 Baranovichy-9 BY-225320 Brestskaja obl. BJELORUSIO Ret-adreso: elena.bel @ list.ru Mi estas 22 jara edzinigxinta virino, komencanta. Mi estas instruistino pri biologio kaj ekologio, sed nun mi laboras kiel jxurnalisto. Interesoj: legado, naturo, korespondado, vojagxado, kulturoj de diversaj landoj kaj popoloj. Mi tre sxatas katojn, kolektas posxtkartojn. Mi sercxas geamikojn kiuj sxatas skribi longajn leterojn kaj intersxangxi posxtkartojn kaj posxtmarkojn. Mi preferas paper-posxton, sed ankaux povas korespondi ret-posxte. Bjelorusio estas malgranda lando en Orienta Europo, gxi estas eksrespubliko de SovetUnio. Baranovicxi (170 000 logxantoj) situas 200 km. oriente de Bielostoko, kiu estas la naskigxloko de Zamenhofo kaj Esperanto. __________________ Jekaterina LISXCXUK Pusxkin str., 72 u. Primorsk, prov. Zaporojxja, Ukrainio, 72100 Ret-adreso: vintra_dormo @ mail.ru Mi estas 20 jara komencanto, studentino de pedagogia universitato (u. Berdjansk). Interesoj: lingvoj, libroj, muziko, naturo, montara turismo. _______________________ DE LA CONDAMINE Patrice 64490 Cette-Eygun, Francio. Ret-adreso: enclaves.libres @ wanadoo.fr Mi estas 47 jara viro. Mezkapablo en Esperanto. Mi estas bibliotekisto kaj mi prelegas pri geopolitiko kaj veksilologio (lernado de la flagoj). Mi estas kristano. Mi verkas kaj mi publikigis poemojn. Mi verkas libretoj pri flagoj. Interesoj: skribi, intersxangxi ideojn kun aliaj popoloj, intersxangxi opiniojn; geografio kaj historio; diskuti pri cxiutaga vivo: socio, religio, filozofio; lingvoj, Afriko, poezio; lernado de la historio de standardoj. Cette-Eygun estas vilagxo en Sudokcidento de Francio, proksime la urbo de Pau, en la montoj Pireneoj. ______________________ Tereza HORVÁTHOVÁ numero 216 Sarovce SR 93552 SLOVAKIO Ret-adreso: tercsihay @ freemail.hu Mi estas 21 jara studentino de slovaka lingvo, kultura managxerado, teologio en universitato en Budapesto. Interesoj: lingvoj, muziko, vojagxoj en eksterlando, ludi orgenmuzikon, lingvoinstruado. Mi sxatus ekkoni la cxiutagan vivon de studentoj, junuloj kaj mezagxuloj. Mi volonte cxicxeronas la korespondamikojn en Budapesto kaj gastigos en Slovakio. _______________ Mihxail KOLODIN Sankt-Peterburgo, Rusio. Ret-adreso: myke @ mailru.com TTT-pagxoj: http://myke.da.ru http://www.computer.edu.ru/eo/ Mi estas 34 jara viro, komencanto. Interesoj: lingvoj, libroj, auxtora kanto, informadiko, vojagxado petveturade, psikologio, malordinara vivmanieroj, naturismo. Iufoje mi povas akcepti gastojn hejme. Mi korespondos nur ret-posxton. Sankt-Peterburgo estas la dua plej granda urbo de Rusio. ______________ Nataniele Paghini Milano, Italio. Ret-adreso: nataniele_paghini @ hotmail.com Mi estas komencanto. Mi estas teknikisto de akv-elpurigoj. Interesoj: kendo, budismo, sxako, scienc-fikcia literaturo. __________________________ Kyendamina Mukeba Cleophace Zambio Ret-adreso: kyema2002 @ yahoo.com Mi estas viro, kongolandano logxanta en Zambio de 1996. ______________ Luke Williamson 15 Barcheston Road Cheadle, Cheshire SK8 1LJ, Britio Ret-adreso: l.williamson @ myrealbox.com Mi estas 13 jara viro, komencanto. Interesoj: Lingvoj, rajdi biciklojn, vojagxado, la reto, muziko. Mi volas korespondi kun gejunuloj. Cheadle estas apud Mancxestro, 300 kilometroj de Londono. ______________________ Kristoforo Alano TESSONE Knox College Box 1504 2 East South Street Galesburg, IL 61401 Usono Ret-adreso: tessone @ polyglut.net Mi estas 20 jara studento kaj progresanto. Mi havas esperantistan fiancxinon. Interesoj: Lingvoj, matematiko, kino, literaturo (rusa kaj esperanta), kaj klasika muziko. Mi logxas en dormejo en la kolegio Knox en la urbo Gejlzburgo. Gejlzburgo distancas 315 kilometrojn de Cxikago. Mi sercxas korespondantojn cxefe de Azio, Afriko, kaj Mez-Oriento. Mi logxis en Rusio kaj amas gxin, mi naskigxis kaj nun logxas en Usono. === Komencas la antauxa listo (11a oktobro 2002) === Grupo de komencantoj en Brazzaville, Kongo, Afriko, deziras korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo. Michel DIALUNDAMA Braza Esperanto-Centro Rue Bakoukouyas N°152 Ouenze-BRAZZAVILLE Republique du Kongo Bonvolu sendi posxtkartojn aux paper-leterojn al la komencantoj de Brazaville, Kongo. Michel DIALUNDAMA estas la instruisto. _______________ Zuzanna Jeziorska ul. Biedronkowa 17/39 91-358 Lódz Pollando fenikspl @ interia.pl Mi estas 49 jara virino. Mi estas komencanta esperantistino. Mi laboras kiel edukantino en eduka centro. Interesoj: psikologio, medicino, geologio, literaturo, kulturo, lingvoj. Mi deziras korespondi per paper-posxto kaj ret-posxto. ______________ Michael HEATH Snow Hill, NC. Usono. Ret-adreso: chocolate_star_fish @ msn.com Ret-adreso: gcdude @ myrealbox.com Mi estas 17 jara frauxlo, kristano, komencanto. Interesoj: komputiloj, muziko, muzikiloj, teniso. Snow Hill estas urbeto 70 mejloj ekster Raleigh. _______________ Ville KORHONEN Oulu, Finnlando. Ret-adreso: ville.korhonen @ gmx.net Mi estas 22-jara viro. Mi estas kristano. Mi studas elektroteknikon en la universitato de Oulu kun varia sukceso. Interesoj: pinglotruetfotografado, kristanismo. Oulu estas urbo de 120 000 logxantoj en la norda parto de Finnlando. __________________ Pablo BUSTAMANTE Santiago, Cxilio. Ret-adreso: pbustamante @ bdd.cl Mi estas 30 jara komencanto, frauxlo sed baldaux edzigxinta. Mi estas financa ingxeniero. Interesoj: matematiko, kino kaj vojagxoj. Santiago estas la plej granda urbo de Cxilio, Sud Ameriko. _____________ Malte MILATZ Cusanushof 32 41812 Erkelenz Germanio Ret-adreso: malte.milatz @ epost.de Mi estas 14 jara lernejano, komencanto. Interesoj: Gitaroludi (klasiko kaj "jazz"), tabloteniso (kiel postulema sporto), veli, informadiko, fiziko. Mi preferas ret-posxton. Erkelenz estas urbeto en okcidenta Germanio, inter Kolonjo (K"oln), D"usseldorf kaj Aachen. __________________ NAVIN LAL Shrestha G. P. O. Box 11753 Kathmandu Nepal Ret-adreso: navinlsrs @ hotmail.com Interesoj: fotoj, jurnaloj, lingvoj, bildkartoj, komputiloj, legado, vojagxoj.. Mi deziras korespondi tutmonde (agxo ne gravas) Mi preferas paper-posxton. _______________ Wladimir COVAS La Cruz strato numero 17 Tenerife Kanaria Insularo 38120 Hispanio Ret-adreso: Wladimir @ latinmail.com Mi estas 29 jara, komencanto. Mi estas komputilisto sed studas por esti fajrstingisto. Interesoj: kostumoj el aliaj landoj, Flight Simulator. Mi sercxas komencantoj cxefe el Azio, sed ankaux el tuta mondo. Tenerife estas la plej granda insulo el Kanaria insularo, gxi estas 1928 km2 granda, kanaria insularo estas en 28 latitud norda kaj 16 longitud West. Estas sep cxefaj insuloj kaj aliaj 5 insuletoj. _______________ Dominique Vieira Rua H-96 quadra 167 lote 18b Cidade Vera Cruz Ap. de Goiânia-go 74936-490 Brazilo Ret-adresso: guardiaodoportal2 @ bol.com.br Mi estas 21 jara frauxlino, universitatano pri historio. Mi studas Celtas-on kaj SAINT-Patrick-on. Mi amas mezepokan historion kaj mi amas Irlandon. Mi deziras korespondantojn el Irlando. __________________________ Tomás BARRIGA SÁNCHEZ C/ Pío Baroja, 28 10310 Talayuela, "Cáceres" Hispanio Ret-adreso: tomasbarriga85 @ hotmail.com TTT pagxo: http://groups.msn.com/ESPERANTO/_homepage.msnw?pgmarket=es-es Mi estas 37 jara viro, komencanto. Interesoj: radioamatoroj. Mi sercxas geamikoj de aliaj landoj. __________________ Dagmar TIMMRECK Berlino, Germanio. Ret-adreso: dagmar @ sfb288.math.tu-berlin.de Mi estas 27 jara virino, komencanto. Mi havas edzon kaj 2 jara filon. Mi estas matematikistino. Interesoj: lingvoj, muziko (mem fari kaj auxdi), pens-ludoj. Mi deziras korespondi per ret-posxto. _________________ Barbara ACERANTI Romo, Italio. Ret-adreso: barbara.aceranti @ libero.it Mi estas 20 jara virino, komencanto. Mi estas lernantino, de novembro mi frekventos la unuan jaron cxe la universitato pri Lingvoj kaj Internaciaj Komunikoj. Interesoj: homa interkomunikado, vojagxoj, legado, auxdi muzikon. Mi deziras koni kutimojn de aliaj landoj. ____________ Erik WINSOR 625 W. 27th Ave. Kennewick, WA 99337 Usono Ret-adreso: Vampyre625 @ aol.com Mi estas 21 jara viro, komencanto. Interesoj: teatro, muziko, legi, lingvoj, historio, lernejo. Mi logxas en Kennewick, en sud-orienta Washington-sxtato en Usono. Mi preferas paper-posxton, sed akceptos ankaux ret-posxton. _____________________ Marta Alonso Gutiérrez Malecón 659 bajos entre Belascoain y Gervasio 10200 Ciudad de la Habana Cuba. Ret-adreso: kubesp @ ip.etecsa.cu Telefonnumero: 870 8629 Mi estas 57 jara virino, instruisto pri Hispana lingvo, mi volonte instruas Esperanton. Mi estas financistino de la Nacia Estraro de Kuba Esperanto Asocio. Interesoj: cxio kiu rilatas al la vivo de la homoj, la naturo, turismaj lokoj tra diversaj landoj, metodoj por instrui Esperanton. Mi volas korespondi per retposxto aux paperposxto. _______________ Irina SXMYGOLJ Strato de Bajan, 6-25 Poltavo 36002, Ukrainio Ret-adreso: marketing @ pntu.pi.net.ua Mi estas 36 jara frauxlino. Mi havas fakojn de instruisto kaj ekonomiisto (librotenisto), mi laboras en Poltava Nacia Teknika Universitato, en marketa sekcio. Interesoj: homa interkomunikado, filozofio de "Agni-Joga", pentrado de Nikolaj Roerich, vojagxoj, ludo per gitaro (iomete povas ludi, ne profesie), studado. Mia urbo Poltava estas fama pro venko de caro de Rusio Pjotr 1-a en Norda milito kontraux svedanoj dum komenco de 18a jarcento. Poltava trovigxas en centro de Ukrainio. Mi sxatus korespondi per ret-posxto. Se vi sercxas respondon al demando Por kio ni vivas? Mi tre volus korespondi kun vi. _____________________ Ederson Florencio Ribeiro R: Zeferino Costa 599 Bairro: Santa Terezinha Franca, São Paulo, CEP: 14409-298 Brazilo Ret-adreso: verdafraulo @ hotmail.com Mi estas 18 jara frauxlo, komencanto. Interesoj: komputiloj, novajn amikoj. ____________ Luís Ladeira Amadora, Portugalio. Ret-adreso: luisladeira @ portugalmail.pt Mi estas 51 jara viro, edzigxinta, komencanto. Mi estas filozofio instruisto. Interesoj: legi filozofio kaj literaturo de fikcio, verki fikcion, paroli pri edukado. Amadora estas urbo apud Lisbono, la cxefurbo de Portugalio. ______________ Behrooz ARIAN Sxirazo, Farso, Irano. Ret-adreso: amiko @ asia.com Mi estas 28 jara frauxlo, komencanto. Mi estas Angla instruisto. Mia gepatra lingvo estas Persa, mia dua lingvo estas la angla, kaj Esperanto estas la tria. Mi ankaux lernas la germanan. Interesoj: Lingvoj, bildoj, kino, interreto kaj muziko. Mi logxas en Sxirazo, la granda urbo de Irano. ____________ Michel Arlès 8 Rue des Lapins F01600 Trévoux Francio Ret-adreso: michel.arles @ freesbee.fr Mi estas 66 jara viro, komencanto. Mi estas pensiulo kaj havas veturilon. Interesoj: homa interkomunikado, vojagxado, matematiko, fisiko, politiko, lingvoj. Trévoux estas urbo proksime de Lyon, la dua pli multhoma urbo en Francio. ====================================== ****** E K S ****** Aliaj korespondservoj kaj babilejoj: Por babili kun aliaj esperantistoj. ICQ listo Esperanto: 470 gesamideanoj el 53 landoj (23 feb 2002) http://esperanto.digiweb.com.br/icq/icqlisto.htm La Listo "Esperanto" elektis ICQ-on kiel preferatan komunikilon inter siaj membroj. ICQ permesas al siaj anoj interbabili kiel ajn ili volas kaj ebligas al ili intersxangxi ideojn, diskuti pri similaj interesoj aux io ajn. _________________________________________ Por vocxe-babili kun aliaj esperantistoj per "PalTalk": http://PalTalk.com Post la instalado, iru al "Groups" (grupoj) Poste elektu: By Language / Nationality / Other (lingvo, gento, alia) Esperanto Internacia http://www.esperantointernacia.com/ ________________________ Koresponda Servo Mondskala BP 6 55000 Longeville en Barrois FRANCIO ****** RetoKlubo ****** Cxu vi scias ke ekzistas RetoKlubo por infanoj kiuj lernas Esperanton kaj volas korespondi per la reto kun aliaj infanoj? Ili sxatus havi pli da anoj en la klubo - eble vi konas infanojn kiuj sxatus aligxi. La retadreso estas jene: http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/gastklub.html ****** E K S ****** Se via nomo ne estas en la listo aux se vi volas malsaman anoncon, bonvolu sciigi min. (Bonvolu aldoni "EKS" al la temlinio!) EKS afisxos la novan liston en soc.culture.esperanto la duan vendredon de cxiu monato, kaj du aux trifojoj monate en la pagxo http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de via urbo kaj lando, kaj la provincon aux sxtaton se necese. Por paper-posxto metu vian tutan adreson. Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux). Skribu Esperante. nomo (familia nomo majuskle) personaj informoj, agxo, sekso, Esperanto-kapablo, interesoj adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte - vi povas indiki preferon) urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata urbo aux loko. Enrique ELLEMBERG, kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS. [NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio (subject)] (sen la spacoj)