LINGUEUROPA concorso per comunicare Siete convinti che e' importante diffondere l'apprendimento delle lingue straniere? Che l'eta' per imparare non si limita a quella scolastica ma si estende a tutto l'arco della vita? Volete partecipare alla diffusione di questi concetti? Eccovene l'occasione nello stimolante concorso 'LINGUEUROPA' indetto dal Ministero dell'Istruzione, dell'Universita' e della Ricerca d'intesa con il Goethe Institut, il British Council, il Bureau de Coopération Linguistique et Artistique, la Consejería de Educación y Ciencia e con la collaborazione degli Uffici Scolastici periferici. Il concorso "LINGUEUROPA" e' rivolto agli studenti delle scuole italiane di ogni ordine e grado. I temi da sviluppare sono: - Le lingue e la musica - Le lingue e il teatro - Le lingue e il cinema - Le lingue e le scienze Su uno di essi i concorrenti devono creare un poster o un prodotto multimediale in una o piu' lingue, nel periodo settembre 2002 / febbraio 2003. Possono partecipare classi e/o gruppi di studenti delle scuole elementari, medie inferiori e superiori nonche' studenti dei corsi di istruzione per adulti. Per i soli studenti dei corsi di istruzione per adulti e' consentita la partecipazione individuale. Scadenza: entro il 28 febbraio 2003 tutti i lavori dovranno essere spediti alla Direzione Scolastica Regionale di propria competenza. Sul sito www.istruzione.it/argomenti/gel/bando.shtml si trovano tutti i dettagli per partecipare e soprattutto le caratteristiche che le opere devono avere. Sottolineiamo che le opere, anche individuali, devono essere accompagnate da una scheda, scaricabile dalla pagina Web www.istruzione.it/argomenti/gel/scheda_info.rtf e che tutte devono essere inviate alla Direzione Scolastica Regionale di propria competenza, pena l'esclusione. Gli indirizzi delle Direzioni si trovano alla pagina Web www.istruzione.it/argomenti/gel/referenti.shtml#a I premi saranno: 1° premio: una postazione di lavoro multimediale. 2° premio: "pacchetto" multimediale per l'apprendimento linguistico. 3° premio: libri, CDROM interattivi, videocassette. Qualsiasi altra informazione va cercata sul sito del MIUR: www.istruzione.it/argomenti/gel/bando.shtml Michele Gazzola s780478@students.uni-bocconi.it ********************************************************************************************* Fabel-konkurso en Finlando: 2 italaj infanoj inter la premiitoj En 2002 la literatura-kultura edukejo Päätalo-instituto, kies sidejo estas en la nordfinnlanda Taivalkoski, aldonis por la tria fojo Esperanto-brancxon al sia fabelkonkurso por infanoj, kiun gxi organizas ekde 1993. Ekde 2001 la Esperanta brancxo estas auspiciata de UEA. La aldonon de Esperanto iniciatis la t.n. vilagxa asocio de Metsäkylä, unu el la vilagxoj en la komunumo Taivalkoski. Tie disvolvigxas vigla Esperanto-agado jam de pluraj jaroj, kies motoro estas s-ino Aini Vääräniemi, kiu nuntempe estas ankaux prezidanto de la vilagxa asocio. La cxi-jara rikolto ne estis nombre kontentiga, cxar partoprenis 14 fabeloj el ok landoj. La jxurio tamen trovis inter ili suficxe kvalitajn verkojn por aljugxi tri premiojn en cxiuj tri agxkategorioj. La jxurion konsistigis Sylvia Hämäläinen kaj Raita Pyhälä (Saliko) el Finnlando kaj István Ertl el Belgio. La rezultojn oni publikigis samtempe kun tiuj de la finna konkurso en Taivalkoski en la naskigxtago de la verkisto Kalle Päätalo, la 11-an de novembro. En la kategorio de infanoj gxis 9-jaraj la unuan premion gajnis Francesco Bentigvoli (Italio), la duan Alina Calibe Brucker (Germanio) kaj la trian Benedetta Ravaglia (Italio). Inter 10-11-jaraj venkis Paulina Christiansen (Svedio), la duan premion gajnis Niina Tauriainen (Finnlando) kaj la trian Jana Herbsta (Latvio). Stefani Strunjak (Kroatio) venkis inter 12-14-jaruloj, Ivana Milijic (Serbio) igxis la dua kaj Kirsi Tauriainen (Finnlando) la tria. de: "Osmo Buller" ********************************************************************************************* KANTISTOJ SERCxATAJ POR SURBENDIGI DISKOJN La cxi-suba propono estis ricevita de Itala Esperanto-Federacio. Mi jam plusendis gxin al Gxanfranko Molle. Mi petas iun el la roma listo havigi gxin al Marcxella. Se aliaj italoj interesigxas ili bonvolu kunordigxi kun Gxanfranko, . Amike Renato Corsetti. ____________ GCA GLOBAL COPYRIGHT ADMINISTRATION, LLC Bernard Stollman, Esq. P.O. Box 1261 New York, NY 10009 Tel: (212) 979-0590/Fax: (212) 995 5422 E-mail: espmogul@aol.com la 30a de Novembro, 2002 Itala Esperanto Federacio Per fakso Karaj gesamideanoj, Vi scias ke nia firmao (www.espdisk.com) unufoje eldonis la muzikdiskon, NI KANTU EN ESPERANTO, kaj ni nun intencas eldoni gxin de nove, kun teksto ene, en 2003. Samtempe ni komencas kompiladon de serio de esperantaj muzikdiskoj de elstaraj diverslandaj artistoj. Ni rememoras kun plezuro RAPIDU KNAB de MARCxELA. Se vi rekomendos elstarajn artistojn kaj sonbenditajn verkojn el ITALIO kaj el aliaj landoj por inkluzivo en tiu serio, ni bonvenos vian redaktpartoprenadon kaj kunlaboradon en globa eldonado. Necesos, kompreneble, obteni permeson por reprodukti tiamaniere tiujn verkojn kaj ludadojn. Per via asisto, tiu projekto povos esti rapide plenumata. La artistoj ricevus tantiemojn pro uzo de iliaj verkoj kaj ludadoj. Cooperativa Editoriale Esperanto, s.r.., rajtus fabriki tiun serion de diskoj en Italio kaj vendi ilin en Italio kaj en Euxropo. Intertempe, atendante vian respondon, ni sendos al vi ne ankoraux redaktatan specimenon de NI KANTU EN ESPERANTO kaj aliajn diskojn el nia katalogo. Kore via Bernardo Stollman ESPMogul@aol.com _________________ Renato Corsetti via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Zamenhof-tago en Malto La Malta Esperanto-Societo okazigos Zamenhof-tagon la 15an de decembro cxi-jare per bankedo cxe apudmara hotelo. Tiam oni auxskultos por la unua fojo novan himnon kun versoj de la prezidanto D-ro Carmel Mallia kaj muziko de s-ro Carmelo Borg, malta elstara muzikisto kaj direktisto. La kantatan himnon akompanos perpiane s-ro James Vella Bondin, filo de nia sekretario, kaj mem membro de nia societo. lavojo@melita.net Jena informero aperis en NUN: ********************************************************************************************* EUXROPA UNIO SERCXAS HELPDUNGITOJN Euxropa Unio ofertas postenojn de helpdungitoj al anoj de EU-landoj kaj kandidataj landoj kun scio de la angla/franca/germana plus iu lingvo de kandidata lando. Mencio de E-o en la karierresumo ne nepre helpos... Informoj cxe . El TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arhxivo: . ********************************************************************************************* VIV@ : "Viva" estas agrabla loko kie la lernantoj povas promeni, renkonti aliajn gejunulojn kun samaj interesoj, kune starigi projektojn ... kaj ecx krei novajn spacojn en tiu virtuala vilagxo. Por viziti gxin : http://www.ardecol.ac-grenoble.fr/viva/ Jen respondo de Phil Benz (franca instruisto pri la angla) al mia gratulmesagxo pri eventuala uzado de Esperanto: " Fakte nun ni pli kaj pli akceptas kunagantojn, kiuj uzas aliajn lingvojn ol la angla kaj la franca. Hodiaux mi vidis mesagxojn en la hispana, la portugala, la germana kaj en ... Esperanto ! Cxu estas vi? "Ni volonte akceptos Esperanton en la projektojn de la forumo VIVA. Mi konsilas al vi cxiam mencii la vorton "Esperanto" en la titolo de la mesagxoj, tiamaniere aliaj homoj povus pli facile retrovi ilin. Se vi bone rigardas la bluan domegon je la mezo, vi konstatos ke jam estas granda reklamo por Esperanto : "Club Esperanto". Nepre vizitenda kaj vizitinda vilagxo, cxu ne? "Germain Pirlot" ********************************************************************************************* Richiesta di collaborazione per tradurre in italiano il sito "lernu.net" I responsabili del sito "lernu.net", che ospita corsi e altro materiale interessante per chi si accosta all'Esperanto, cercano uno o piu' volontari per tradurre le pagine dall'Esperanto all'italiano. Non e' richiesta alcuna conoscenza tecnica relativa alla creazione di pagine Web - per tradurre basta seguire le istruzioni che si trovano qui: http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?PorTradukantoj Se qualcuno vuol dare una mano ma ha problemi con queste istruzioni, puo' scrivere a Giuseppe Castelli ********************************************************************************************* Informoj pri esperantistoj el Venezuelo La soci-politika situacio en Venezuela, jam maltrankvila dum la lastaj monatoj (gxis la lasta minuto ni tre timis pri la ebleco efektivigi la 1-an Venezuela/Kolombian Esperanto-Renkontigxon), nun farigxis eksploda la lastajn du semajnojn. Ne ekzistas aparte serioza fizika dangxero por la cxi tieaj geesperantistoj, krom por nia Vic-Prezidanto kaj lia familio, kiuj logxas tre proksime al la sidejo de la nacia Prezidento, forte militistgardita, kio konstituas delikatan cirkonstancon. La 6-an de decembro ni okazigis la jaran Zamenhofan Vesperon, kaj kiam jam estis alveninta dekvino da geamikoj, pro grava tuja okazintajxo telefone nuligis sian partoprenon diversaj atenditaj partoprenontoj. Aliaj, simple ne alvenis, nek vokis. Ni plenumis la celon kaj la programon de la renkontigxo, sed kun multe da maltrankvilo. La tagaj zorgoj ne helpis por la normala disvolvigxo de niaj vivoj, kaj nur nun mi povas sendi suficxe lakonan raporteton pri la dulanda renkontigxo, kiu kostis strecxigan kaj duboplenan laboron gxis la dato de la efiktivigo. Pro la malfrua informo, bonvolu pardoni min. Amike, Andres Turrisi, Gxenerala Sekretario de Venezuela Esperanto-Asocio andesp@internet.ve