Urbi et Orbi per Natale 2002 Oggi e' il 1° di Dicembre, quindi mancano solo 24 giorni a Natale, dopo il lusinghiero successo di Urbi et Orbi di Pasqua, vorremmo ritentare anche in questo Natale questa meravigliosa esperienza. Chi vuole essere immortalato sugli schermi della televisione mondiale si facci avanti, da Milano per ora siamo in 3, Daminelli, Montagner ed io, da Parma dovrebbero esserci gli instancabili gesinjoroj Madella, da Bologna Tomba e forse Amadei, poi facciamo molto conto sui romani: l'inossidabile Elio Bonomolo, i grandi Francesco Maurelli e sua madre Filomena. Come minimo dobbiamo essere in 9, perche' 9 sono lettere di E-S-P-E-R-A-N-T-O che dobbiamo alzare, una per persona. Vista l'esperienza delle due precedenti Urbi et Orbi, a Natale normalmente ci dovrebbe essere molta meno gente che non a Pasqua, quindi dovremmo essere piu' visibili ! Io sarei dell'avviso che fintanto che dura questo nostro Papa, non dobbiamo farci scappare queste splendide opportunita', non sappiamo cosa ci riserva il futuro, anzi facendoci cosi' vedere, puo' darsi che il nuovo Papa che andra' a venire, possa essere invogliato pure Lui a ricalcare le orme del suo predecessore. Si accettano adesioni a braccia aperte !! ------------------------- CONTI GIOVANNI Via F. Filzi, 51 20032 CORMANO MI telefono 02 66 30 19 58 ********************************************************************************************* Esperanto Gxisdate' Estimataj, La dupagxa dokumento 'Esperanto Gxisdate' de UEA estas alsxutita provizore en pdf-formato al la interreto. Bv. alklaki sur la dezirata lingva versio cxe: http://groups.yahoo.com/group/europa-esperanto-unio/files/ aux: http://groups.yahoo.com/group/europa-esperanto-unio/files/ghisdate_itale.pdf Gxis nun, 'Esperanto gxisdate' estas tradukita en la angla, itala, germana, litova, hispana, portugala, rumana, korea kaj estona. Estas antauxversioj (kiuj ankoraux devas esti provlegitaj) en la nederlanda kaj kataluna. Krome, estas voluntuloj kiuj nun pretas traduki francen, hungaren, danen, kroaten, kaj slovenen. Dafydd ap Fergus. komunikadcentro@esperanto.org ********************************************************************************************* 35-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) Lerum, Svedio, 26 julio - 2 auxgusto 2003 Esperantujo atendas infanojn en la nordo La venontjara Infana Kongreseto okazos en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Gotenburgo. Logxigo okazos en seso da lignaj dometoj, en cxambroj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas mangxosalonon kaj kunvenejon. Cxiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjöm (eta balbut-lago), kie eblas nagxi. La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn (kantarelojn). Ne tro for estas farmbieno kun cxevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Gxi estas trankvila loko, sed ne tute izolita. La logxigo estos konvena sed modesta. Ekskursplanoj estas en preparo. Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn. Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj skecxumado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por cxiu kvino da infanoj, almenaux unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj. Jen la kotizoj en euxroj: A- kaj B-landoj laux la UK-difino: Limoj A-landoj B-landoj 31 jan 2003 195 165 31 mar 2003 225 195 31 maj 2003 245 215 poste 275 245 La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, tri mangxoj tage kaj programo de la vespero de la 26a de julio gxis la mateno de la 2a de auxgusto. Gxi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aligxo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antauxpago de 149 euxroj al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies alven-dato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso. Ni akceptas nur infanojn kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton, tiuj povas veni el E-familioj aux lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas auxtomatan kaj senpagan aligxon al la UK. Infanoj post la unua en familio, kaj akceptitaj helpantoj, ricevos rabaton de 15%. Estas je dispono nur kvardek lokoj. Informilo kaj aligxilo estos dissenditaj kun Juna amiko 2002/4, kaj estas peteblaj de la Centra oficejo aux la komisiito: Stefan MacGill Pannonia u. 30 / I / 6, HU-1136 Budapest Tel. (+36 1) 349-5207 stefan.macgill@galamb.net ********************************************************************************************* Speciala dosiero pri "virinoj kaj Esperanto" en Le Monde de l'Espéranto Estimataj, La revuo de Unuigxo Franca por Esperanto aperas cxiun duan monaton, kaj en cxiu numero estas (franclingva) dosiero 4-pagxa pri temo rilatanta al iu specifa temo. Ekzemple aperis dosieroj pri "Euxropo kaj lingvaj rajtoj", "La eduka valoro de Esperanto", "La UK en Fortaleza", "Esperanto kaj sxatokupoj", "Bibliotekoj kaj arkivoj" (nun preparata). Ni cxiu-foje klopodas kolekti materialon (cxu en esperanto - poste tradukota, cxu en la franca) por informi ankaux ne-esperantistojn pri iuj aspektoj de la movado aux rilataj al lingvaj problemoj, ktp. Por la numero aperonta en januaro, ni planas la temon "virinoj kaj Esperanto" (tiel ke eventuale iuj povus uzi la informojn por la tago de la virinoj la 8-an de marto). Ni ne celas fari historian dosieron, (kvankam jes oni mencios iujn historiajn faktojn pri la rolo de la virinoj en la disvolvo de la movado), sed iel havi aktualan bildon pri la rolo de la virinoj en nuna Esperantujo (ecx se la konkludo, post analizo de la dokumentoj, estus: ili same kaj egale rolas kiel la viroj en la progresigo de la movado). Kion mi petas de vi estas skribi cxu en via regiono, lando, mondoparto, estas io dirinda pri la temo. Mi memoras pri specialaj agadoj de japanaj virinoj, kaj cxu mi mismemoras pri agadoj en Irano, Pakistano...? Viajn eventualajn kontribuojn vi bonvolu sendi ne al la tuta listo, sed al mia persona retposxta adreso moonmont@pt.lu Kun miaj antauxdankoj pro via helpo, kore salutas vin: Claude Nourmont vic-prezidantino de UFE pri kulturo ********************************************************************************************* INTERESAJ RETPAGxOJ - Konstruata retejo de Junularo Esperantista Svislanda - Retlisto por esperantistoj, kiuj filmos antaux IJK en Svedio - Esperantaj lerniloj, interalie la tuta fama romaneto "Gerda malaperis" - Esperanta programo de Itala Radio _______________________________________ el TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO . . ********************************************************************************************* NUOVI GRUPPI DI DISCUSSIONE 1- esperantisti-abruzzesi@yahoogroups.com punto di incontro in rete degli esperantisti abruzzesi. Scopo: sviluppare e diffondere il progetto Esperanto in difesa delle lingue e delle culture. P.S. Per informazioni dettagliate sul gruppo esperantisti-abruzzesi, visita l'indirizzo: http://it.groups.yahoo.com/group/esperantisti-abruzzesi Per aderire: esperantisti-abruzzesi-subscribe@yahoogroups.com 2- disvastigo-abruzzo@yahoogroups.com punto di contatto dei collaboratori abruzzesi dell'agenzia di stampa Disvastigo. Scopo: distribuire alla stampa notizie, articoli e documenti sui problemi della comunicazione. P.S. Per informazioni dettagliate sul gruppo disvastigo-abruzzo, visita l'indirizzo: http://it.groups.yahoo.com/group/disvastigo-abruzzo Per aderire: disvastigo-abruzzo-subscribe@yahoogroups.com Un terzo gruppo che partira' presto e' allarmelingua@yahoogroups.com ma questo avra' carattere internazionale e sto preparando la presentazione e la dichiarazione di intenti). Moderatore Krzysztof Zdzieszynski kz_on@yahoo.it Membri iniziali: 10 Giorgio Bronzetti