IJF, UN FESTIVAL DI CASA NOSTRA Come ogni anno i giovani esperantisti italiani (non solo anagraficamente: la partecipazione e' aperta a CHIUNQUE SI SENTA GIOVANE) daranno vita al Festival Internazionale Giovanile (IJF). L'incontro, giunto alla 23-sima edizione, accoglie ogni anno tra i 150 e i 200 partecipanti da tutta Europa. Quest'anno la sede sara' Rimini. Il festival si svolge ogni anno nel periodo pasquale, per consentire una massiccia partecipazione di studenti e lavoratori. Quest'anno comincera' il 31 marzo e finira' il 6 aprile. Ecco come Jacob Nordfalk, lo "straniero" momentaneamente trapiantato in Italia che sta occupandosi del programma, presenta le conferenze sulla stampa esperantista mondiale. Maggiori info potrete trovarle sul sito http://www.esperanto.it/iej/ijf , chiederle direttamente a Jacob o alla redazione di Nova Sento in Rete. Francesco _________________________________ UNIVERSITATAJ PRELEGOJ DUM LA IJF La Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos 31/3-6/4 1999 en Rimini, Italio, havas la honoron inviti tri profesorojn de Akademio Internacia de la Sciencoj por prelegi dum la festivalo. La temo de IJF estas: " Esplori kaj Scii " Tial ni invitas cxiujn kiuj deziras lerni, scii kaj esplori altnivele, i.a. por ekscii pri la eblecoj studi per Esperanto universitat-nivele. La tri kursetoj donas po unu Internacian Krediton (kiu povas doni meriton en propra universitato) estas profesoro Carlo Minnaja: "Cxeneroj por historio de la Esperanto-literaturo." profesoro Renato Corsetti: "Denaska lingvoakirado kun aparta konsidero de Esperanto" kun enkonduko al gxenerala psihxolingvistiko kaj lingvolernado. profesoro Reinhard Foessmeier: "Sekureco en komputila komunikado: Legitimado kaj cxifrado" pri metodoj por certigi la verecon kaj sekretecon de elektronikaj informoj, ekz. retposxto, banko-transferoj, ktp. sed IJF "Esplori kaj Scii" celas, ke ne nur universitatanoj parolu! Estos prelegoj, studrondoj kaj laborgrupoj pri rok-muziko, instruad-sistemoj, farado de ret-pagxoj, programado de Javo, lingvokursoj kaj multe pli... Se VI havas scion aux povon, kiun vi sxatus dividi kun aliaj, anoncu vin por la tema programo cxe Jacob Nordfalk, nordfalk@fys.ku.dk ++45 26206512. Gxeneralaj informoj pri IJF estas cxe http://www.esperanto.it/iej/ijf Jacob Nordfalk nordfalk@alf.nbi.dk ************************************************************************************************ TEJO-SEMINARIO EN TORINO, ITALIO La Gioventu' Esperantista Mondiale organizza per la seconda volta nel giro di pochi anni il proprio seminario per attivisti in Torino. Il Seminario, che e' organizzato in collaborazione con il Consiglio d'Europa, e' rivolto a giovani (possibilmente) al di sotto dei 30 anni. La conoscenza dell'esperanto (anche se non in maniera perfetta) e' necessaria vista la necessita' di partecipare attivamente ai lavori di un seminario spiccatamente internazionale. Per l'Italia potra' partecipare solo un numero ristretto di persone ed e' pertanto consigliabile a chi intendesse partecipare di iscriversi quanto prima. Francesco __________________________________ Scheda di iscrizione e descrizione dell'evento "Lokaj kulturoj en globala mondo" inter la 25a de aprilo kaj la 2a de majo 1999 Pri la temo: Lastatempaj sxangxoj en la politika, ekonomia, ekologia, kultura, scienca ktp. terenoj de la homa vivo sxajnas krei iun novtipan unuecon, la mondon kiel "globala vilagxo". Dank' al novaj komunik-rimedoj (speciale la interreto) pli kaj pli fortigxas la sento kaj konscio de homoj pri tutmondeco, kiu bruligas la tradiciajn limojn inter nacioj kaj kulturoj. En tiu nova mondo de globalaj, supernaciaj tendencoj la bezono por nacinivelaj strukturoj malkreskas. Samtempe naskigxas iu nova interesigxo de homoj pri siaj plej proksimaj, lokaj komunumoj, en ties politikaj decidoj, ekonomiaj interesoj kaj lokaj kulturoj. Globala scio kaj lokaj specialajxoj devas kaj povas bone kunekzisti, kiel ekzemple en la kazo de tutmondaj kaj regionaj amaskomunikiloj. Dum la seminario ni sercxos respondojn al demandoj kiel: Kiujn sxancojn lokaj kulturaj tradicioj havas por transvivi en la nova kultura homogeneco? Kiel diversaj partoj de lokaj kulturoj povas integrigxi en la globalan kulturon? Kiuj teknikoj kaj manipuladoj karakterizas la amasproduktadon de la globala kulturo? Kiel lokaj kulturoj povas protekti siajn interesojn kontraux la globala kulturo? Kiun rolon povus havi iu neuxtrala internacia lingvo en tiu tuta scenaro? Pri la celgrupo La cxefa celgrupo estas junaj Esperanto-parolantoj (gxis 30 jaroj) logxantaj en Euxropo. La partoprenantoj ne nepre havu specialajn konojn pri la temo, sed oni atendas ke cxiuj aktive partoprenu la teman programon. Entute estas 25 lokoj. Ni bonvenigas ankaux partoprenantojn de ekster Euxropo, sed nia bugxeto ne permesas promesi al ili repagon de 50% de la vojagxkostoj. Tial ni petas, ke aligxantoj de ekster Euxropo aldonu detalajn planojn pri sia kontribuo al la programo kaj pri la financado de sia vojagxo. Surbaze de tiu plano ni povos interkonsenti pri eventuala financa kontribuo de TEJO. Pri la seminariejo: Temas pri ekslernejo antaux nelonge renovigita en junulargastejon. Kvankam iom for de la urbocentro (sed rapide atingebla per busoj), gxi plenplenas je gastoj dum la tuta jaro dank'al oftaj programeroj gxueblaj ankaux de eksteruloj. Nuntempe la seminariejo disponas diversajn plurlitajn cxambrojn kaj salonojn arangxitajn por ludi, danci aux trinkumi. Apude trovigxas vasta gimnastikejo ricxe ekipita ecx per vaporbanejo. Pri la urbo. Torino, nobla cxefurbo de Piemonto, gastigas konvene unu milionon da logxantoj inter graciaj montetoj kaj la Alpoj. Fondita de la Romianoj sur la teritorio de la keltoj Tauxrinoj, kaj beligita per la regxaj palacoj savojaj, gxi fine farigxis la unua regurbo de Italio. Nuntempe Torino estas la nura itala urbo tute kaj ekskluzive euxropeca. La loka Esperanto klubo agas sencxese ekde 1913a. Pri la tempo La seminario komencigxos la 25-n de aprilo vespere, kaj finigxos la 2-n de majo matene. Repago kaj kotizoj La partoprenantoj ricevos repagon de 50% de siaj vojagxkostoj (inkluzive de la bezonataj vizoj), gxis maksimume 50% de duaklasa trajnbileto. Kotizoj (en nederlandaj guldenoj) Euxropa Unio, Islando, Norvegio, Svislando 120 NLG Cxehio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovenio 60 NLG Cxiuj ceteraj 30 NLG La kotizo inkluzivas la programon, cxiujn mangxojn kaj logxadon en la junulargastejo. Partatempa partopreno ne eblas. Antauxpago ne necesas. Kiu ne estas individua membro aux Patrono de TEJO devas krompagi la TEJO-kotizon, kiu validas por sia lando. Pri la aligxo Bonvolu sendi la aligxilon, programproponojn kaj ceterajn demadojn al Grisxa Arosjev: Grigorij L. Arosjev: 117071 a/ja 31, Moskva, Rossija (Rusio) tel: +7-095-4761472 rete: arosjev@usa.net La limdato por aligxi estas la 15-a de marto. Bonvolu antaux tiu dato sendi Vian aligxilon. Tuj poste ni dissendos informojn pri (mal)konfirmo de Via partopreno en la seminario. Per frua aligxo Vi helpas la Organizan Teamon! La seminarion subtenas la Euxropa Junulara Fondajxo de la Konsilio de Euxropo. aligxilo al seminario de TEJO (bonvolu ne esperantigi Viajn nomojn kaj adreson) Familia(j) nomo(j) Persona(j) nomo(j) Naskigxdato (tt/mm/jj): Viro  Virino  Adreso (kun posxtokodo) Urbo Lando Telefonnumero (internacie) Telefakso (internacie) Retposxto Profesio/okupo Mi intencas peti repagon pro perdita salajro  Vegetarano: jes  ne  Lingvonivelo: elementa  meza  bona  Mi bezonas oficialan invitleteron al Italio  Se jes, mia pasportnumero: Ekvalidinta Validfino Mi volas partopreni la seminarion cxar: Mi povas kontribui al la programo per: Dato Subskribo ************************************************************************************************ Kalendaro de Esperanto-Renkontigxoj La Plenan Kalendaron de Esperanto-Arangxoj (troveblan cxe la retpagxo: http://www.hungary.net/esperanto/kalendar.htm ) en 1998 rigardis 2627 vizitantoj, kio signifas averagxe tage 7,1 vizitanton. Per tio (apud la centra retpagxa adreso de VEB kaj FEL) la "kalendara pagxo" igxis unu el la plej ofte vizitataj Esperanto-pagxoj. La "Plena Kalendaro de Esperanto-Arangxoj" momente listigas 345 Esperanto-arangxojn, kiuj dauxras sume 1921 tagojn. La listo estas dauxre (pr. monate) aktualigata! El Ret-Info de Eventoj - Hungario ************************************************************************************************ 522 000 VIZITOJ AL LA SVEDAJ PAGxOJ DUM 1998 Sveda Esperanto-Federacio havis 522 000 vizitojn al siaj ttt-pagxoj dum 1998. La vizitritmo kreskis de po 1000 labortage komence de la jaro gxis po 3000 labortage en decembro. Sabate kaj dimancxe la nombro de vizitantoj estas sume simila al mezuma labortaga nombro. El havebla statistiko oni rimarkas, ke malpli ol duono de la vizitantoj estas el Svedio. La ceteraj Nordiaj landoj estas bone reprezentitaj, kaj krome Hispanio kaj Brazilo. Sed ankaux el la cetera mondo venas vizitantoj, praktike el cxiu lando, kiu aktivas en la interreto. Entute pli ol 785 000 vizitoj estas registritaj depost februaro 1996. Franko Luin franko@esperanto.se (El Ret-Info de Eventoj - Hungario)