Premio Stoppoloni Ad Ancona, il 13 dicembre, nel corso della manifestazione per la consegna del Premio Zamenhof, verra' anche consegnato il premio Umberto Stoppoloni 2002. Promosso dalla Famiglia Stoppoloni e dal Gruppo esperantista di Pistoia, si intitola "Le integrazioni impossibili" e viene assegnato a persone o enti che si siano caratterizzati per l'impegno a sostegno dell'integrazione e dell'incontro di situazioni apparentemente inconciliabili. Persone quindi che si sono spese per obiettivi e ideali molto prossimi a quelli cui Umberto Stoppoloni ha dedicato con tenacia e pazienza tanto della sua vita. Il premio 2002 e' assegnato a !Ridere per vivere!, che e' un'associazione orientata a promuovere la gelotologia (dal greco => gelos). Si tratta dei medici clown che si impegnano con la comicoterapia per assistere bambini, adulti e diversabili. Conciliare riso e malattia sembra un'integrazione impossibile, eppure... Il premio Stoppoloni 2002 consentira' di completare con una borsa di studio un lavoro di ricerca e terapia gia' avviato con un gruppo di disabili adulti presso l'ASL Rm-c di Roma. Silvio Stoppoloni ********************************************************************************************* UEA - PRIORITATO ESPERANTO-AFRIKO: MOVADO AFRIKA KONGOLANDO H. Ntawu Hubert studis en Ruando gxis 1987. Tiam li devis fugxi kaj longe vagadis tra Tanzanio, Kenjo, Ugando, Burundio, fine revenante en sia naskigxa vilagxo Rutshuru, apud Goma. En Tanzanio li lernis Esperanton kaj komencis korespondadi. Liaj korespondamikoj helpadis lin de tempo al tempo. Unu el ili, s-ro P.G. en Francujo, restis lia konstanta amiko. Hubert decidis antaux kelkaj jaroj rekomenci la studadon. Li nun skribas: Mi havas grandegan gxojon informi al vi ke mi jam tutfinis mian unuan universitatan nivelon.Mi jam ricevis mian diplomon pri angla lingvo kaj pri afrika kulturo. Memoru, kara amiko, ke mi rompis miajn universitatajn lernadojn cxe ruanda universitato en 1987. Hodiaux dank'al mia amiko P.G., pere de Esperanto mi sukcesas atingi tion kion mi esperis. Pri la Esperanto-movado, gxi bone evoluas. La unua kaj la dua samjarularo en la universitato jam tutfinis, kaj ekkorespondas Esperante. Je la unua de novembro mi planas komenci lernadon kun la tria grupo. Mi instruas laux la loka universitata kalendaro. Mi plu zorgas pri lernantoj en mezgradaj lernejoj kaj pri studantoj en universitato cxar multaj el ili interesigxas pri la lingvo. Iuj unuopuloj logxas ecx en Goma (Dem.Resp.Kongo) kaj Gisenyi (Ruando). Mi sendas al vi jarraporton pri nia "Virunga Esperanto-klubo". La estraro konsistas el sinjoroj Useni Kalumbi (24-j.), prezidanto, Munp'fano Kashira (27-j.), sekretario, kaj s-ino Mwamini Claudine, kasistino. La klubo lokigxas en Rutshuru sed uzas mian posxtkeston: P.O.Box 219, Kisoro, Ugando. Multaj gejunuloj migras de la kamparo al la urbo. Tial mi devas krei alian klubon en Goma urbo. La sekretario de VEK, s-ro Munp'fano Kashira zorgas pri tiu grupo en Goma. Ni spertas precipe du malhelpojn. La unua estas la milito. Ni ne povas peti kotizojn de niaj membroj, cxar ili estas tro malricxaj. Kontrauxe, mi devas ecx pagi cxion por ili: posxtmarkoj, kretoj, kajeroj, fotokopioj, veturoj... La dua problemo estas ke multaj estas ankoraux lernejanoj aux studentoj, kiuj plene dependas de siaj gepatroj - kiuj ankaux nenion havas. La elspezoj dum la pasintaj tri jaroj estas sume $650. Miaj personaj rilatoj kun gesamideanoj ebligis tiujn elspezojn. (Aldonajxo: plenaj raportoj) ________________________ Se vi volas helpi cxi tiujn pionirajn esperantistojn en Afriko, faru tion per donaco al la Fondajxo Afriko de UEA - ankaux per kreditkarto. Kontaktu , se vi bezonas detalojn pri la pagomanieroj. ________________________ Renato Corsetti, via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Il Perverso uso dei Brevetti sulla "Proprieta' intellettuale" Durante il social forum-no global di Firenze la RAI ha intervistato brevemente una partecipante, la scienziata indiana VANDANA SHIVA, che dirige il centro per la scienza, tecnologia e politica delle risorse naturali di Dehre Dun in India. La scorsa settimana ho comprato e letto un suo libro :< IL MONDO SOTTO BREVETTO> (Feltrinelli-9,00 Euro) titolo originale inglese: PROTECT OR PLUNDER. Alcuni si lamentano che con la lingua inglese viene colonizzato il mondo. Ci sono cose ancora piu' gravi che fanno rabbrividire per il nostro prossimo futuro. Leggete questo libro. Vi riassumo solo qualche concetto. Mi occupo di brevetti da oltre 30 anni. Per noi europei si puo' brevettare qualche idea solo se essa non sia gia' stata messa in pratica o resa nota in qualche altra parte del mondo. Per la legge americana sui brevetti invece, no. Sulla base di queste leggi americane, multinazionali, generalmente americane, vanno nei paesi soprattutto del terzo mondo, si fanno svelare i segreti delle agricolture locali, e senza permesso li brevettano, e poi impediscono a chi ha loro rivelato questi millenari segreti di continuare ad usare semi, piante e medicamenti da esse derivati, se non pagano alle multinazionali i "diritti della proprieta' intellettuale". Cosi' i veri proprietari di queste secolari conoscenze, per la legge americana sui brevetti, accettata quasi ovunque tramite accettazione del WTO, diventano ladri condannabili. Questo viene chiamato biopirateria. Ho letto il libro due volte in pochi giorni. Ci sono tante altre cose che dovreste conoscere, che nel prossimo futuro potranno avere piu' importanza anche della comune lingua europea, necessaria per ridurre i costi delle traduzioni e facilitare la comunicazione fra gli europei. L'Europa, coraggiosamente, il 10 maggio 2000, tramite l'ufficio brevetti europeo ha revocato un brevetto detenuto congiuntamente dalla WR Grace (americana) e dal governo degli Stati Uniti in quanto . L'Europa deve diventare un blocco unito e parlare con una sola voce se vuol resistere a questo tipo di sopraffazioni. Grazie U.S.A. per averci aiutati a liberarci dal fascismo, nazismo e comunismo, ma non per questo siamo diventati tuoi schiavi. Credo che una lingua comune e neutrale per gli europei, come potrebbe essere l'Esperanto, unitamente alla difesa dei nostri diritti ed interessi, possa aiutare l'Europa a difendersi da questi colonialismi rapaci e distruttori, che hanno attuato su vasta scala, mediante l'uso perverso ed illegittimo della "PROPRIETA INTELLETTUALE", questo tipo di rapina in Europa, in molti paesi del terzo mondo e nei paesi sudamericani, fra cui l'Argentina, in cui la gente OGGI muore di fame. Ritengo che questi temi interesseranno sempre di piu' anche l'Europa. Dante Chierico dantechierico@inwind.it ********************************************************************************************* Invito al Kuba 6-a TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO - Havano 2004 UNUA BULTENO Bonvenon al Havano! Havano farigxos denove cxefurbo de Esperanto okaze de la 6a Tutamerika Kongreso, kiu sesios en Kubo de la 21a gxis la 27a de marto 2004. Pluraj aspektoj pravigas la elekton de Kubo por gastigi la 6an TAKE, inter ili la prestigxo de Kuba Esperanto-Asocio kaj la sperto akirita dum 23-jara ekzisto, dum kiu gxi sukcesis okazigi diverstipajn internaciajn arangxojn, kies kulmino estis la 75a Universala Kongreso en 1990. Krome, la jaro 2004 markas la centjarigxon de Esperanto en nia insulo. Por tiu speciala okazo Kuba Esperanto-Asocio sin preparas kaj pretas akcepti kongresanojn el nia regiono kaj ankaux el aliaj mondpartoj, kiuj certe estos tre bonvenaj kaj kontribuos, post la kongreso en Fortalezo, al la plifortigo de la E-agado en Ameriko. Sub la temo Kia Esperanto-movado por Ameriko?, la kongresanoj gxuos tutan semajnon de varia programo kun prelegoj, kunsidoj pri la amerika agado, rondaj tabloj, kulturaj vesperoj, ekskursoj kaj aliaj interesaj programeroj. La Loka Preparkomitato de la 6a TAKE invitas vin veni al Kubo kaj esperantumi en nia kariba insulo, kie Esperanto estas solida kaj matura kaj kompreneble oni organizos antaux- kaj postkongresojn por ebligi al cxiuj partoprenontoj pli longan restadon en nia lando kun la cxiama gastamo de la kuba esperantistaro. Kiel TAKE-premiero, ni organizos la Unuan Tutamerikan Infanan Kongreseton, kio ebligos al la certe multaj infanoj en la regiono konatigxi kaj kunrestadi, dum la pliagxaj klopodas trovi rimedojn por ampleksigi la agadon. Tiu cxi kongreso estas parto de pli granda plano de UEA por plifortigi la komunan laboron en la kontinento kaj la rilatojn inter la amerikaj Landaj Asocioj. En tiu kunteksto, ni planas organizi la 1an Tutamerikan Kulturan Festivalon (Santiago de Cuba, 2005), kaj la 2an Iberamerikan Konferencon "Esperanto 2006" - la unua ankaux okazis en la kuba cxefurbo en 1988, cxifoje kun emfazo en la temoj esperantologio kaj interlingvistiko. De kiam TAKE? La Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto gxuas tradicion de pli ol dudek jaroj. Post la du unuaj - sub la nomo Amerika Kongreso, kaj sen difinita ofteco -, ekde la 3a TAKE okazinta en San José, Kostariko 1996, tiuj eventoj reguligxis cxiun trian jaron laux geografia ordo: Centrameriko- Karibio, Sudameriko kaj Nordameriko. Same en Kostariko oni decidis nomi la kongresojn tutamerikaj. Rezulte de tiu decido, la 4a TAKE (1999) okazis en Bogoto kaj la 5a (2001) en Meksikurbo, kiu ne okazis en 2002 por eviti gxian koincidon kun la UK en nia regiono samjare. Kia Esperanto-movado por Ameriko? Cxu la problemoj kiujn alfrontas la Landaj Asocioj en Ameriko estas la samaj kiel en Euxropo? Cxu la meza esperantisto estas la sama? Cxu ili alvenas al nia movado pro la samaj interesoj? Kiel plialtigi la membraron? Kiamaniere helpi la movadon en landoj kun burgxonaj asocioj? Kion alportas la kulturoj de niaj landoj al nia komuna trezorujo? Jen kelkaj el la demandoj, kiuj provos trovi respondojn dum la Kongreso, pere de prelegoj, rondtablaj diskutoj, koridoraj aux cxekafaj babiladoj, ktp. Ni cxiuj profitos el viaj ideoj kaj sugestoj! Aligxkotizoj: Aligxo gxis decembro 2003 USD 40.00 Aligxo ekde januaro 2004 USD 60.00 Akompanantoj de kongresanoj, kaj gejunuloj gxis 16 jaroj, pagos 50% de la aligxkotizo. Infanoj gxis 11 jaroj kaj handikapuloj ne pagos aligxkotizon. Loka Preparkomitato de la 6a TAKE: KUBA ESPERANTO-ASOCIO Posxtfako 5120 CU-10500 Havano Kubo Telefonoj: +53(7)40 4484 kaj 53 9102 Fakso: 33 8729 Retposxto: kubesp@ip.etecsa.cu ********************************************************************************************* VOLA PUG ! ! ! ! Vi certe antaux kelkaj monatoj vidis trapasi en viaj retleterskatoloj anonceton pri iu mistera Eo-projekto humura kaj bildstria, kiu eble tiklis vian scivolemon... Nu, jen hodiaux la respondo al tiu mistero ! Jxus aperis nova gazeto, kies nomo estas Vola Püg ! Volapük-lingva gazeto ? Ne, Esperanto-gazeto, nur pri humuro kaj komiksoj en Esperanto. Temas pri reta gazeto, tute senpaga (sed cxu senpuga ?), kiun vi povos malkovri cxe la jena adreso :www.volapug.net Tuj iru, malkovru, kaj ecx abonu la (ankaux senpagan) dissendoliston, kiu informos vin pri la apero de cxiu nova numero de tiu neregulara gazeto ! ...cxiukaze, antauxdankon pro diskonigi tiun novan gazeton plej grandskale (vi povas aldoni nian reklamilon http://www.volapug.net/volapug_reklam.gif cxe vian hejmpagxon). [Kaj se vi mem estas desegnisto, ankaux via partopreno al la gazeto estos tre bonvena !] Henrri De Sabates, cxefredaktoro de Vola Püg' (hodos@volapug.net) ********************************************************************************************* BELAJ PROFESIE PRODUKTITAJ LERNILOJ ACxETEBLAJ! Dum la 18a Auxstralia Somerkursaro de Esperanto, jan. 2002 en Perto, Okcidenta Auxstralio, esperantistoj tradukis la tekston de lerniloj jam produkataj por lingvolernado en 10 lingvoj. Belaspektaj koloraj plastokovirtaj afisxoj, kartoj, glumarkoj ktp. nun acxeteblas cxe LOTE (lingvoj krom la angla) Teaching Aids. Por ricevi katalogon skribu al LOTE Teaching Aids, PO Box 371, Victoria Park, Western Australia 6979 Por rigardi kaj mendi per interreto : www.loteteach.com.au NOTU! Mi kuragxigas vin almenaux esplori la belajn produktajxojn cxar se gxi ne ricevos ecx enketojn, la firmao cxesigos la produktadon en Esperanto. Jennifer Bishop, President, Australian Esperanto Association Inc Faculty of Education PO Box 6, Monash University Victoria 3800 Australia Ph: 61 3 9818 7358 (AH) 61 3 9905 2806 (BH) Fax: 61 3 9905 3668 (BH)