1000 Nova Sento in Rete e' inviato a oltre mille esperantisti o simpatizzanti distribuiti uniformemente sul territorio italiano. Credo che il numero di destinatari e la loro capillare presenza siano elementi che rendono questo strumento davvero importante per catalizzare energie locali e nazionali de movimento esperantista. Usatelo! Chiunque abbia annunci, voglia creare un gruppo locale o scoprire soci isolati vicini, intenda lanciare un'iniziativa al livello nazionale non esiti a mandare i propri contributi (possibilmente pronti per essere usati, completi di titolo e concisi). Framerio f.amerio@libero.it ********************************************************************************************* Verbale del Comitato Esecutivo FEI del 9/11 Riunione del Comitato Esecutivo (C.E.) della Federazione Esperantista Italiana (FEI) tenutasi a San Lorenzo a Vaccoli (LU) il 9 novembre 2002: * dai contatti avuti con l'associazione "Servas", non e' possibile inviare un numero della rivista della Federazione agli associati Servas assieme alla loro rivista; * da Pavia e' giunta la notizia della fondazione dell'A..P.E. (Associazione Esperantista Pavese); * al momento non ci sono candidati per la sostituzione del redattore di NSiR (Nova Sento in rete); si procedera' con un nuovo appello; * trasferimento sede: e' giunta una candidatura dal gruppo di Bologna e la disponibilita' degli attuali volontari della sede di Milano di continuare le attivita' in sede; * sito esperanto.it: le pagine FEI, gestite da Simonini, sono dislocate presso il "provider" FreeNetItalia, le pagine IEJ, gestite da Giorgini (come da delega del Presidente) presso il "provider" Interlogica, il tutto sara' sotto unico dominio esperanto.it. Le caselle di posta saranno gestite da Interlogica come in precedenza; la responsabilita' del DNS sara' di Brazzabeni; * la Federazione versera' all'E.E.U. per l'anno 2003 la quota di 1 Euro per ogni associato ordinario; * si relaziona sul positivo incontro avvenuto tra alcuni membri del consiglio FEI e IEJ, nel quale si sono concordati progetti futuri di collaborazione; * Brazzabeni sara' il referente FEI nel progetto del corso in rete KIREK in collaborazione con la IEJ; * viene bandito un concorso con premio a sorpresa tra gli associati al fine di individuare il logo FEI; * ai diplomati KIREK sara' inviata la rivista gratuitamente per un anno e avranno l'opportunita' di iscriversi gratuitamente al Congresso Nazionale"; * Premio Zamenhof: la premiazione avverra' il 13 dicembre 2002 alle ore 21.00 ad Ancona presso il nuovo Teatro delle Muse; in tale occasione, come da comunicazione della famiglia Stoppoloni, sara' assegnato anche il" Premio Stoppoloni"; la serata si concludera' con il concerto di Federico Bonetti Amendola; il giorno successivo avra' luogo la tavola rotonda sul tema "La globalizzazione culturale e linguistica" presso un'aula dell'Universita' degli Studi di Ancona, facolta' di ingegneria. * Il prossimo C.E. avra' luogo il giorno 8 febbraio 2003 a Roma. Laura Brazzabeni laura.brazzabeni@esperanto.it ********************************************************************************************* AGADO ESPERO - LERNEJOJ POR EVOLUO Universala Esperanto Asocio kaj la Asocio "Changamano" proponas al vi "Adopti lernejanon en Tanzanujo". La itala organizajxo Changamano [pr.: cxangamano] ("solidareco" en la suxahila) jam de pli ol unu jaro havas inter siaj helpprojektoj peradon de lerneja adopto de infano en Tanzanujo, kiu per 50 euxroj ricevas cxion necesan por viziti lernejon dum unu jaro (tio estas: pago de la enskribigxo, lerneja uniformo, kajeroj, libroj kaj skribiloj). La mono estas transdonata al la infanoj pere de tanzana esperantisto kunlabore kun euxropa pastro, sed la infanoj ne estas elektataj laux religia kriterio. Ili estas elektataj de loka komitato, en kiu partoprenas la lernejestroj, lernejaj reprezentantoj de la gepatroj, la vilagxestro kaj la loka esperantisto. La ideo estas, ke cxiu esperantisto, kiu donacas 50 euxrojn al la konto cxe UEA (cgmn-g) de la Asocio Cxangamano, rajtas "adopti" (tio estas: helpi de malproksime) unu infanon en la vilagxo Njamusuxa (Nyamuswa), en la regiono Mara. Oni povas, krome, morale sindevigi helpi difinitan infanon dum la tuta lerneja periodo (7 jaroj). En tiu kazo oni pagos po 50 euxrojn jare kaj ricevos cxiujn detalojn de la helpata infano. Al la infano estos samtempe donacita lernolibro de Esperanto "Jifunze lugha ya kiesperanto" kaj kopio de la libreto pri Esperanto "Kwa kulinda tamaduni za Afrika", kiu espereble estos legata ankaux de la gepatroj kaj instruistoj. Kontribuoj estu akompanataj de informoj pri la donacantoj: nomo, adreso, k.s. Eblas sendi tiujn informojn ankaux per: www.changamano.org _____________________ Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, tel. +39-06-9575713, ********************************************************************************************* Esperanto-elsendoj de itala radio La retpagxo de la Esperanto-programo de RAI Internacia (kiu elsendas el Italio) havas novan adreson: http://www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml (kaze ke via novajx-legilo dispecigas la supran alineon, rekunmetu gxin kaj kopiu gxin en via krozilo, por viziti la pagxon). La elsendoj en Esperanto komencigxis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo. Nuntempe, Rai Internacia elsendas radiajn informajn programojn en 25 lingvoj, aldone al la itala. La elsendo en Esperanto okazas ciun sabaton, je 21.00 laux itala horo (20.00 U.T.C./ G.M.T.), laux la frekvencoj 5960 kaj 9600 kHz (ondlongoj 50,33 kaj 31,25 metroj). La programo estas dissendata ankaux per la satelito Hot Bird 1, laux analogia metodo, de la internacia radia kanalo sur la auxda subportanto de Raidue (dua kanalo de Rai): polarizado Okcidenta Vertikala 1.446 GHz. La elsendoj en Esperanto rekomencigxos sabaton 8.11.2002. "Michela lipari" ********************************************************************************************* Gerda Malaperis Mi disponigas la pdf-dosieron "Gerda Malaperis" (neprintebla e-libro) por faciligi la studadon de tiuj, kiuj studas per tiu libro. Mi inkluzivis la ligojn al la sonoj de la unuaj 8 cxapitroj, majstre faritaj de Emilio kaj Simone Cid. Nun, lia projekto dauxre kreskas por plenfini la tutan sonregistradon de la libro. Tio ebligas al tiuj, kiuj estas konektitaj tuj auxdi tiujn cxapitrojn en tre belsona Esperanto. Por rekta kontakto al la pdf-dosiero iru al: http://www.esperanto.org.br/eki/tekstoj/gm.pdf Amike, Adonis Saliba. Amerika Komisiono Universala Esperanto-Asocio ********************************************************************************************* T-T-T-Trovu pasportajn ekzercojn La vidbendo Pasporto al la Tuta Mondo havas akompanajn ekzercojn. Kelkloke, la ekzercoj por lecionoj 9-12 estis distribuitaj sen enkondukaj pagxoj. Tiuj estas nun rigardeblaj kaj surpaperigeblaj el la Tut-Tera-Teksajxo. Tiuj enkondukoj resumas la rakonton de la koncerna leciono, kaj resume kaj lauxscene. Tio precipe utilas por instruistoj preparontaj lecionojn cxirkaux la bendo. Ili krome klarigas la cxefajn gramatikajn enhavojn de la lecionoj (-ig-, -igx- , la rilativa uzo de 'kiu' kaj resumo de la verbo-strukturo de Esperanto). Por vidi la pagxojn en formato Word, vizitu la hejmpagxon kaj sercxu 'Pasporto' en la rubriko Lerniloteko. Indas viziti tiun TTT-ejon cxiuokaze, gxi prezentas multajn lernilojn kaj invitas kontribuajxojn por plue kreski. Stefan MacGill ********************************************************************************************* Provizora programo kulturdomo de Esperanto Gresillon Estimataj amikoj de Kulturdomo Gresillon, Pro teknikaj kauxzoj, la kunveno de la komitato antauxvidita je la 13a de oktobro estis prokrastita. Jen tamen provizora programo por la venonta jaro; vi ricevos konfirmon en decembro. Datoj povos varii je unu-du tagoj. Kiam la Kulturdomo estis kreita, antaux duona jarcento, gxi celis estis loko por gastigi arangxojn de diversaj asocioj. Bedauxrinde, tio malofte okazis kaj Gresillon devis organizi propran programon. Kiel vi povos legi sube, cxi-jare okazos pluraj arangxoj gastigotaj sed ne organizotaj de la Kulturdomo ; por tiuj, petu informojn rekte de la organizantoj. 26/4 - 3/5 : Tutsemajno Verkado-Stagxo; organizita de Centre Culturel Nantes-Esperanto kaj Centre Culturel Esperanto-Touraine ; kun Istvan Nemere kaj Anna Lowenstein informas : Christian Riviere ; tel.: 02.40.25.24.05 8/5 - 11/5 : kongreso de FET (Federation Esperantiste du Travail) informas : Vincent Charlot ; esperant@noos.fr 29/5 - 1/6 : KEFO (kongreso de Esperanto en Francio) informas : UFE, 4 bis rue de la Cerisaie, 75004 PARIS, tel.: 01 42 78 68 86, www.esperanto-france.org 7/6 - 9/6 : Renkontigxo de Esperanto-44 informas : Martine Riviere ; tel.: 02.40.25.24.05 aux Luc Gouverneur ; tel : 02.40.74.69.34 28/6 - 6/7 : Internacio Renkontigxo de Infanoj informas : Elisabeth Barbay ; eliz.barbay@wanadoo.fr 5/7 - 12/7 : REF (Renkonto de Esperantistaj Familioj) informas : Bert Schuman ; bsn@aql.fr 12/7 - 19/7 : diversgradaj kursoj, prelegoj informas : kastelo.gresillon@free.fr 19/7 - 26/7 : diversgradaj kursoj, prelegoj informas : kastelo.gresillon@free.fr 26/7 - 2/8 : diversgradaj kursoj, prelegoj informas : kastelo.gresillon@free.fr 2/8 - 9/8 : diversgradaj kursoj, prelegoj informas : kastelo.gresillon@free.fr 9/8 - 16/8 : diversgradaj kursoj, prelegoj informas : kastelo.gresillon@free.fr 16/8 - 23/8 : FESTO (organizata de JEFO, Junulara Esperantista Franca Organizo) informas : Bertrand Hugon ; bhugon@esperanto.org 23/8 - 30/8 : neformala renkontigxo informas : kastelo.gresillon@free.fr La modifoj de la programo auxtomate alvenos per la sama reta kanalo. Eblas por ne-abonantoj peti informojn rete aux helikposxte : Kulturdomo de Esperanto Gresillon F-49150 BAUGE Ekster tiuj planitaj eventoj, vi povas partopreni kaj helpi diversmaniere : - partopreni semajnfinajn laborperiodojn por plibonigi la vivkondicxojn en la kastelo (la venonta okazos 9-11 de novembro), - acxeti sociajn partojn de la Kulturdomo, - lupreni la kastelon por privata evento aux esperanta renkontigxo. Ni deziras al vi sukcesan Esperanto-jaron. Henri Boyet Tia mesagxo estas sendita kelkfoje jare, por informi pri vivo de Kulturdomo Gresillon. La informoj estas diskoneblaj kaj diskonendaj. Se vi ne plu deziras ricevi tiujn informojn, bonvolu peti forigon el la send-listo de: kastelo.gresillon@free.fr Male, se vi konas aliajn interesatojn, bonvolu sendi ilian adreson. Dankon. Bonvolu sendi mesagxojn el simpla teksto (ne html). ********************************************************************************************* Nova brazila KoDisko alvenis: Jen "SIMBIOZO" ! Tiu albumo estas frukto de kunlaboro inter la konata brazila muzikisto FLAVIO FONSECA kaj la elstara poeto GERALDO MATTOS, prezidanto de Akademio de Esperanto. Tiu cxi disko prezentas bukedon de muzikstiloj kolorigitan de la sudamerika etoso kaj de kreema arta ricxeco. El gxi vi auxdos karnavalan sambon, sxoron, bosanovon, latinan jxazon, noveraan muzikon kaj ecx iun elektronikan! Cxiuj arangxoj estis registritaj per digxita sonsistemo, en altnivela kaj plej fresxdata teknologio. La belegan modernan kovrilon kreis Elison Simas, kun cxiuj kantitaj tekstoj kaj aliaj informoj. Pluraj invititaj muzikistoj partoprenis: - Jorge Cardoso, unu el la plejkonataj mandolinistoj en Brazilo; - Eugenio Matos, pianisto kaj muzikestro; - Evandro Barcellos, kavaketisto kiu specialigxis pri karnavala sambo; - Marcelo Lafeta, spertega gitaristo, kiu partoprenis en du kantoj; - Gilza Maria, kiu bele ludis tenoran bekfluton; - kaj Cristina Pancieri, konata en Esperantio pro aliaj kunlaboroj kun Flavio Fonseca. Nepre nemalhavebla KD! Gxi plibriligas la esperantan kulturon, kaj vi povas uzi gxin por disvastigo de Esperanto, en bazaj kaj dauxrigaj kursoj, kaj, cxefe, por auxdi, reauxdi, rereauxdi... Vinilkosmo distribuas gxin pere de sia katalogo kaj TTTejo www.vinilkosmo.com, en la rubriko ' Nova Referenco'. ********************************************************************************************* Lista "programistoj respondas" Tempo fa Giorgio Bronzetti mi aveva suggerito di creare un gruppo di consultazione per problemi legati all'utilizzo del computer. Potete rivolgervi in Esperanto a michela