(R)estu membro de la E-komunumo! Mi volas rediri al vi, kial indas esti kaj resti membro de la Esperanto-komunumo. La samon pli-malpli mi jam diris pasintjare, kaj mi restas nun samopinianta. Esence al la cxiama demando: "Kial finfine mi devus aligxi al la loka Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako aux hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" Mi kutimas respondi, ke ekzistas almenaux du kialoj: 1) La Esperanto-asocioj je cxiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio; mallonge dirite, ili laboras por lingva demokratio. Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Aligxante al via loka klubo aux al monda, nacia aux faka asocio (eventuale ecx al cxiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je cxiuj niveloj, kaj kiu provas konvinki la mondon, ke ankaux en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto. 2) Samtempe vi eble sxatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble sxatas renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi sxatas acxeti librojn en Esperanto, vi sxatas vojagxi al fremdaj landoj, koni ties logxantojn kaj eventuale ecx esti gastigata de lokaj esperantistoj. Cxion cxi la membroj de Esperanto-asocioj faras des pli nature, estante dauxre informataj per siaj asociaj ligoj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-pagxoj, la korespond-anoncoj kaj la vojagx-ebloj je sia dispono. Kaj se vi apartenas al la komunumo de tiuj, kiuj normale sxaltas sian komputilon antaux la matenmangxo, vi trovos (aux jam trovis), ke esperantistoj cxeestas pli kaj pli en la tutmonda reto kaj sercxas kontaktojn kun similaj esperantistoj. La avantagxoj de asocia membreco estas similaj ankaux cxi-kaze. Ekzistas diversaj diskutgrupoj por UEA-membroj, ekzemple, kaj nuntempe ankaux eksperimenta eblo ricevi la revuon Esperanto per Interreto en komputila formato. Do estas grave, ke vi klopodu aligxi al Esperanto-organizajxoj je cxiuj niveloj (loka, landa, faka aux internacia). Ni kompreneble invitas vin aligxi aux re-aligxi al UEA, sed ankaux se vi aligxas nur al faka asocio aux al via loka klubo, tio jam estas io bona; kaj se vi aligxas ankaux al via landa asocio, tio estas io ankoraux pli bona, ktp. UEA pretas cxiukaze sendi al arangxantoj de naciaj aux lokaj renkontigxoj stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun cirkuleroj por dis-donado al la partoprenantoj - oni devas tiurilate nur peti la Centran Oficejon. La celo de nia kampanjo estas "vastigi la komunumon", tio estas vastigi la nombron de organizitaj kaj interligitaj esperantistoj je cxiu nivelo. Nia cxefa celo estas ke la membroj de cxiuj Esperanto-organizajxoj pliigxu kaj estu en kontakto inter si. Oni vastigas la komunumon cxefe per informado pri Esperanto kaj instruado de Esperanto, sed ankaux tio estas senefika en la longa dauxro, se la parolantoj de Esperanto ne poste iel restas kune. Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri tiu cxi celo. Renato Corsetti, Prezidanto de UEA Universala Esperanto-Asocio Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando tel. +31 10 436 1044; fakso +31 10 436 1751; retposxto ; TTT http://www.uea.org ********************************************************************************************* QUOTE SOCIALI FEI (in Euro) ANNO 2003 28,00 Socio ordinario 14,00 Socio familiare 14,00 Socio giovane 84,00 Socio sostenitore 280,00 Socio garante 8,00 Quota gruppo Per la registrazione di un nuovo indirizzo (nuovo socio o cambio di recapito) occorre versare un contributo spese di 1 Euro. Sono considerati soci giovani coloro che sono nati dopo il 1° gennaio 1979; all'atto dell'iscrizione e/o del rinnovo va quindi indicata la data di nascita. A coloro che si iscriveranno dopo il mese di marzo 2003 non verranno inviati i numeri arretrati della rivista. ********************************************************************************************* QUOTE UEA (in Euro) ANNO 2003 50,00 MA - membro individuale con rivista 'Esperanto' e annuario 20,00 MJ - membro individuale con solo annuario 8,00 MG - membro con libro guida del movimento esperantista 32,00 SA - abbonamento alla rivista 'Esperanto' 100,00 SZ - adesione alla societa' Zamenhof 60,00 PT - membro sostenitore della TEJO (con la rivista 'Kontakto') 19,00 K-TO - abbonamento alla rivista 'Kontakto' Per i soci delle categorie MA e MJ che non hanno compiuto il 30° anno di eta' nella quota e' previsto anche l'abbonamento alla rivista 'Kontakto' (va indicata la data di nascita) ********************************************************************************************* QUOTE ISCRIZIONE 88° CONGRESSO MONDIALE (in Euro) Göteborg - Svezia - dal 26 luglio al 2 agosto 2003 Sino al 31.12.02- Sino al 31.03.03- Dopo 150,00 190,00 230,00 Soci MA e MJ 190,00 235,00 280,00 Non soci UEA 75,00 85,00 115,00 Soci UEA giovani, partner di iscritti, handicappati 115,00 140,00 170,00 Non soci UEA giovani Per le scadenze fa fede la data di versamento delle quote dalla FEI all'UEA, quindi si invitano gli interessati a confermare il versamento per fax o telefono. ********************************************************************************************* ABBONAMENTI A PERIODICI ESPERANTISTI E QUOTE ISCRIZIONE AD ASSOCIAZIONI DI CATEGORIA PER IL 2003 (in Euro) 18,00 ILEI (associazione insegnanti) 16,00 UECI (associazione cattolici) 21,00 'Espero Katolika' 9,00 'Katolika Sento' 25,00 'La Ondo de Esperanto' 28,00 'Literatura Foiro' 11,00 'Juna amiko' 15,00 'Komencanto' 5,00 'Jaro' 44,00 'Monato' (spedizione normale) 49,00 'Monato' (spedizione via aerea) 26,40 'Monato' (posta elettronica) 22,00 'Eventoj' (posta elettronica) per gli abbonamenti delle riviste 'Monato' ed 'Eventoj' tramite posta elettronica, indicare l'esatto indirizzo cui inviarle. Nel rispetto della legge 675/1996 sul trattamento dei dati personali, si assicurano i soci che i loro dati saranno utilizzati esclusivamente dalla segreteria per l'invio di comunicazioni ed informazioni riguardanti l'attivita' sociale. I versamenti vanno effettuati alla FEI - Federazione Esperantista Italiana tramite versamento sul c/c/p n. 37312204 o tramite bonifico bancario sul conto n. 36255-62 presso la Banca Ambro-Veneto, gruppo Intesa BCI, Ag. Milano 02, ABI 03069, CAB 09446. I conti sono intestati a FEI - Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano