Padova: Incontro informativo per principianti La Gioventu' Esperantista Italiana invita tutti gli interessati a un incontro informativo che si terra' il 9 e 10 novembre a Padova, presso la C.L.A.C. (Centro per le Libere Attivita' Culturali). Si tratta di un incontro rivolto a tutti i giovani che si avvicinano all'Esperanto e che desiderano ricevere maggiori informazioni su attivita', obiettivi, struttura, iniziative dell'Esperanto e della sua associazione. Chiunque sia interessato contatti: Selena Contin via Meucci,20 35010 Vigonza (PD) 0498005045 3287410120 sele78@yahoo.it ********************************************************************************************* Nova vojo al la fina venko! Mi fiere anoncas vin, ke post longega klopodo, s.ro Vito La Colla, ido de nobla esperanta familio, konvinkis Palerman Urbestraron nomi straton "via Esperanto". Finfine iom da verda koloro sur la mapo de la 5/6 (pardonu min gxenovanoj!) italia urbo. Inauxguro okazos en 2003, kiu estas ankaux la centa datreveno de la unua palerma esperanta grupo. Kiu vulus doni sugestojn por la cerimonio, estas bonvenata! Angelo La Manna ********************************************************************************************* METODIKA SEMINARIO EN CXACXAK, JUGOSLAVIO La balkana Komisiono de UEA kaj Esperanto-Instituto Beoograd, kunlabore kun UEA kaj ILEI, organizas Someran Esperanto-Lernejon Cxacxak-2003, kun: - Metodika seminario por instruistoj, instruantoj kaj instruontoj de Esperanto. - Komenca kurso de Esperanto. - Dauxriga kurso de Esperanto. - Socia programo. En la metodika seminario, kun teoriaj prelegoj, laborgrupoj, diskutrondoj kaj praktikaj instrutaskoj, estos traktataj la temoj: - Celoj kaj planado de E-instruado. Motivigo de la lernantoj. - Instruprocezo kaj instrumetodoj. Tipologio kaj ekzemploj de E-instruaj metodoj. - Strukturo de la leciono. Dumlecionaj distrajxoj. Ekzercoj kiel parto de la instruprocezo. - Interkultura edukado per Esperanto kun ekzemploj (Interkulturo, ID, Lingvo de Paco) - Perkomputila E-lernado (edukado.net, Lernu! k.c.) La partoprenantoj faros provlecionojn en la komenca kaj dauxriga kursoj kiuj okazos paralele kun la metodika semniario. La socia programo havos la tradiciajn programerojn de E-arangxoj: - Interkona vespero. - Balkana vespero kun Balkana vespermangxo. - Sociaj ludoj, lingva kaj interkultura kvizo. - Sportumado (urba nagxejo k.c.). - Ekskursa tago Aliaj informoj: Periodo: 2003.06.23 - 2003.06.23 Trafikebloj: Buse el Beograd, ofte dum la tuta tago Trajne tra Nisx (el Sofio, Skopje, Tesaloniko, Bar - Montenegro). Logxado kun tri mangxoj: Amaslogxejo de mezlernejanoj kun 2,3,4-litaj cxambroj kaj komunaj dusxejoj, tradicia okazejo de internaciaj E-arangxoj en Cxacxak.. Eblas pli komforta kaj pli multekosta logxigo en proksima hotelo. La kotizo inkluzivas partoprenon en elektita seminario/kurso kaj logxigon kun tri mangxoj tage por la tuta periodo ekde vespermangxo 2003.06.23 gxis la tagmangxo 2003.06.30. Kotizo kun logxado en la amaslogxejo: ~ 85 EUR por B-landoj (ekssocialismaj landoj kaj B-landoj el la kotiztabelo de UEA) ~ 110 EUR por A-landoj (cxiuj ceteraj) Kotizo kun logxado en la hotelo: 220 EUR. Rabatoj: - Por fruaj aligxoj kun parta antauxpago de 20 EUR por B-landoj, 40 EUR por A-landoj : ~ 25%-a rabato por aligxoj kun parta antauxpago gxis 2003.03.31. ~ 10% por aligxoj kun parta antauxpago gxis 2003.05.15. - Rabato por cxiu kiu venigos grupon de kursanoj: 5% oble nobro de grupanoj La antauxpagojn sendu al la konto de ILEI cxe UEA (***** Jozefo, mi petas, indiku la konton ****), aux rekte al loka organizanto, kun nepra indiko "por Cxacxak 2003". La ceteraj kotizpagoj, krom la antauxpago: cxe la alveno. Aligxilojn bonvolu sendi rete al radp@ptt.yu aux paperposxte al: Dom ucxenika (por Esperanto-Lernejo), Ucxiteljska 8, YU-32 Cxacxak, Serbio Radojica Petrovic ********************************************************************************************* Bonvenon al la reta "El Popola Cxinio" La reta "El Popola Cxinio", dauxranto de la pasinta revuo EPCx, tamen kun pli rapidaj informoj, pli ricxa enhavo kaj pli belaj fotoj, atentas pri kulturo, socia vivo kaj Esperanto, kaj servas tiujn, kiuj amas Esperanton kaj pacon kaj deziras koni Cxinion. La reta EPCx havas 17 partojn, t.e. Novajxoj, Socio, Kulturo, Esperantujo, Inter Ni, Legu kaj Ridu, Ter-vilagxo, Homaro kaj Naturo, Turismo, Ekonomio, Scienco kaj Eduko, Kuirarto, Kinejo, Muzikejo, Pentrajxoj, Metiarto, Ludejo, kun pli ol 50 rubrikoj entute. Krome, estas ankaux specialaj raportoj pri interesaj temoj, kiaj pri Tibeto, Olimpikoj en Pekino, Nacimalplimultoj de Cxinio, Koncize pri Cxinio, APEK en Cxinio ktp. Gxi estas legebla per la retejoj: , kaj . Estas cxiam bonvenaj viaj kontribuajxoj, proponoj kaj sugestoj pri la enhavo, pagxarangxo kaj lingvajxo de la reta EPCx. Kontaktigxu kun: El Popola Cxinio, P.O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Cxinio; retposxto: aux . __________________________ Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Reta forumo por komencantoj Tommy Dahl en Danio faris retan forumon por komencantoj. Gxi trovigxas cxe la adreso http://www.egenserver.dk/phpBB2/ , kaj gxi bonegas, kvankam estas ankoraux lingvaj eraretoj. Nepre pludirenda al cxiuj komencantoj! el [NUN] ********************************************************************************************* Linux Mandrake 9.0 La nova versio de Mandrako, kun multaj plibonigoj, estas nun en la gazetkioskoj. La unua revuo kiu donacas øin estas Internet News, kiu kostas 5 euroj. Ankaux Mandrako 9.0, kompreneble, oni povas instali en esperanta versio. tiguliano lucda@libero.it