Esperantio.org estas vendota Era, ekiriginte novajn politikojn, vocxdonitajn en la lasta Kongreso, elmetas por vendo la Ttt-ejon de Esperanta Komunumo, www.esperantio.org. Interesigxantoj bonvolu sendi al la adreso era@internacialingvo.org sian acxet-oferton kaj indikojn pri la intencata uzo-celaro. La Era-estraro decidos laux la plej favora rilato monsumo / uzocelaro. La ofertoj alvenu gxis la 2002-10-18. ********************************************************************************************* Dudeko da aligxoj por la Novjara Renkontigxo 28a de decembro - 2a de januaro en Fürstenberg apud Berlino Intertempe cxirkaux dudek homoj aligxis al la unua "Novjara Renkontigxo", kiu okazos cxi-jarfine en Fürstenberg, iom norde de Berlino. Estas kvar paroj kun infanoj kaj kelkaj unuopuloj, interalie Mike Sadler, Lars Sözüer, Christine Brücker, Heike Schüssler, Michael Peters, Jurek Rzadzky, Wolfram Diestel kaj Constanze Schlesinger. Kaj (kiel kutime) multaj homoj komunikis sian principan emon veni, sed ankoraux ne jam fakte aligxis. Ek, homoj! Ni sxatus atentigi, ke la dua aligxperiodo finigxos la 25an de oktobro (ni iomete longigis gxin) kaj ke tial oni eble konsideru rapidigon de la - jes malfacila! - decida proceduro. Ni atentigas cetere, ke eblos resti en la domo de la 27a de decembro gxis la 3a de januaro, kiel faros la organizantoj, kaj ankoraux iomete gxui la komunan restadon. Popoldanci aux mediti pri la evoluo de Esperantujo Se vi sxatos trankvile pasigi kelkajn feriajn tagojn en agrabla kaj kvieta pejzagxo apud lago kaj kun aliaj Esperanto-parolantoj: tio certe eblos en la Novjara Renkontigxo. La ejo konsistas el pluraj domoj kaj tial ofertas la eblecon trovi trankvilan lokon. Eble vi ankaux sxatos popoldanci aux muzikumi, okupigxi pri infanoj (aux fugxi ilin dum aliaj okupos ilin), nostalgiumi helpe de lumbildoj el renkontigxoj antaux deko da jaroj - aux cxeesti prelegon pri konsiloj al prelegantoj rilate la vocxon aux pri eblecoj plibonigi la bildon pri si mem. Eble vi sxatos ankaux diskuti pri la plua evoluo de Esperantujo aux pri la monda politiko. Aux vi konsideras, ke mankas ankoraux grava temo, kiun vi volos aldoni - ne hezitu, la aligxoformularo atendas vin cxe www.EsperantoLand.org/eo/nr.html. Komune festi la Novan Jaron! Ni sxatos revidi niajn amikojn kaj konatojn el la renkontigxoj de la okdekaj kaj nauxdekaj jaroj kaj konatigxi kun aliaj, kiuj alvenis al Esperantujo intertempe - cetere sen principa limigo pri la agxo. Organizos la renkontigxon Dagmar Schütte kaj Lu Wunsch-Rolshoven en la kadro de la projekto "EsperantoLand" - ni antauxgxojas festi la novan jaron kun vi. Ni do esperas vidi vin baldaux! Bonvolu resendi: Mi interesigxas pri la Novjara Renkontigxo 2002-12-28 .. 2003-01-02 Nomo: Strato: Urbo: Lando: Retposxta adreso: Rimarkoj: Gxis Lu Wunsch-Rolshoven Por la kreskigo de Esperantujo http://www.EsperantoLand.org Novjara Renkontigxo http://www.EsperantoLand.org/eo/nr.html ********************************************************************************************* Invito al Palma de Mallorca! Cxu vi sxatus pasigi la unuajn novembrajn tagojn en Palma de Mallorca? La katalunaj esperantistoj havas tre elkoran kaj specialan inviton por vi! Nome, de la 1-a gxis la 3-a de novembro en la cxemara urbo Sòller okazos la 31-a Kataluna kaj la 4-a Transpirinea Kongresoj de Esperanto. Al la kongresoj cxiuj eksterlandanoj povas aligxi senpage. Al cxiuj kongresanoj, krom la logxado en la hotelo, estas ofertita ankaux senpaga tranoktebleco en la kongreseja amasloxgejo! Kadre de la kongresa temo "La malgranda estas bela" prelegos, inter aliaj, malta poeto Carmel Malia kaj Visnja Brankovic el Trieste (sxi pri: Hum/Colmo, la plej malgranda urbo en la mondo). Tuta kongreso artplenos, ankaux por omagxi la 75-an datrevenon de la literatura konkurso Floraj ludoj kiu, samtempe kun la kataluna kongreso, okazis en bela Soller en 1927. Rilate la vojagxon mi rememorigas ankaux pri la krozebleco ekz. de Genova al Barcelono. Por pliaj informoj vidu cxe: www.esperanto-ct.org aux kontaktu min: Visnja Brankovic ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic Via Parini 5; IT-34 129 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.libero.it/orbispictus ********************************************************************************************* ALBANA ESPERANTISTO EN SANREMO Skribas prof.ro Bardhyl Selimi Mezini: je la 27an de oktobro okazos en San Remo la Jara Kunveno de la Euxropeca Asocio de mezlernejoj pri hotelmastrumado kaj turismado, kia estas ankaux nia lernejo, cetere ties ekzekuta konsilantara membro. En la delegacio partoprenas ankaux mi, kune kun lernejestro kaj unu studento. Cxi kaze mi haltos iomete en Milano cxe mia filo kaj probable vojagxos al Munkeno por viziti la tombon de mia kara forpasinta patro tie. Mi volus starigi antaux la delegitoj en San Remo (ni akomodigxos en hotelo Vittoria en Arma di Taggia (Imperia) ) la problemon de nia internacia komunikado kaj proponas ankaux Esperanton kiel laborlingvon. Cxikaze min interesus samideanoj logxantaj en San Remo kaj en ties cxirkauxo por propagandi E. Cxu vi scias la retadresojn , telefonojn aux aliajn donitajxojn de tiaj esperantistoj potencialaj tie? Do mi petas tiujn kiuj havas la informoj petitajn aux povas kunlabori, kontakti: prof. Bardhyl Selimi, selimib@albmail.com ********************************************************************************************* FONDIGxIS KOLOMBIA ESPERANTO LIGO Karaj geamikoj: 4 jarojn poste, post multe da problemoj kaj silenta atendado, Kolombia Esperanto-Ligo, nome KEL jure ekzistas! Felicxe ni povas nun solvi tiun problemon kaj komenci novan fazon en nia historio. Bedauxrinde la amikoj de Kalio havis multe da problemoj dum la pasintaj 4 jaroj kaj ne atingis tiun juran alpasxon, sed cxi tie en Bogoto ni atingis tiun tre deziratan celon, kompreneble por la tuta Kolombia movado kaj nia komuna celo: Esperanto. De Bogoto la Fondajxo plidisvastigxos kaj helpos cxiun kolombian samideanon. Do mi esperas labori multe pli forte kaj kune kaj espereble la venonta KEL-estraro kunigos pli kaj pli cxiujn Kolombiajn urbojn kaj urbetojn kaj ties klubojn kaj grupojn gxis tiam, kiam nia movado estos multe pli forta ol alilandaj ekzemploj. Certe ili forgesigos al ni cxiun antauxan mison kaj miskomprenon kaj ni laboros same fide kaj sinsekve kiel nia kara ekzemplodonanto Zamenhof. Antauxen! Rikardo Carrillo KEL-Prezidanto cxastulo@yahoo.com ********************************************************************************************* Korespondi deziras: ge-junuloj el Rusio Rusaj E-gelernantoj deziras korespondi per helika posxto kun italaj gesamideanoj. 1). Viktor Raseev str. Krasnodarskaja 7"A"-40 Krasnojarsk, 660005, Siberio, Rusio. (13j. knabo. Liaj hobioj estas sporto, komputiloj, Esperanto, vojagxoj. Li kolektas diversajn magazinojn, bildkartojn.) 2). Aljona Ustjugova str. Partizana Jheleznjaka 50-83, Krasnojarsk, 660005, Siberia, Russia. (13j. knabino. Sxiaj hobioj estas muziko, modo, vojagxoj. Aljona kolektas bildkartojn, kalendarojn, bonbiletojn, modmagazinojn.) 3). Denis Krupenkov str. Parashutnaja 8"A"-2 Krasnojarsk, 660078 Siberio, Rusio. (13j. knabo. Liaj hobioj estas sporto, legado, vojagxoj, muziko. Denis kolektas sportajn magazinojn, monerojn, telefonkartojn.) 4). Anna Brjakina str. Moskovskaja 29-29 Krasnojarsk, 660037 Siberio, Rusio. (12j. knabino. Sxiaj hobioj estas muziko, legado, komedioj. Anna > kolektas bildkartojn, fotojn de filmaktorojn, kalendaretojn.) 5). Konstantin Brjakin str. Moskovskaja 29-29 Krasnojarsk, 660037 Siberio, Rusio. (19j. knabo. Liaj hobioj estas filmoj, vojagxoj, muziko, legado. Li kolektas bildkartojn, turistajn prospektojn, telefonkartojn.) 6). Valentina Kashkel, str. Krasnodarskaja 7A-32, Krasnojarsk, 660005, Siberi, Rusio. (13j. knabino. Sxiaj hobioj estas moderna muziko, komputiloj, legado. Sxi kolektas bildkartojn, modmagazinojn, kompaktajn diskojn (KD).) 7). Elya Alieva, pr. Metallurgov 28A-714, Krasnojarsk, 660005, Siberi, Rusio. (13j. knabino. Sxiaj hobioj estas Esperanto, modo, moderna muziko, vojagxoj. Sxi kolektas bildkartojn, kalendaretojn, monerojn, sxokoladojn.) Massimo Ripani