ANNO NUOVO, INDIRIZZO E SITO NUOVI Nascono www.esperanto.it/nova-sento e nova-sento@esperanto.it Carissimi, dopo la svolta del nuovo sito www.esperanto.it altre novita' si profilano per Nova Sento in rete. Da oggi infatti potete visitare il sito riservato a Nova Sento in Rete www.esperanto.it/nova-sento o inviare messaggi e commenti all'indirizzo nova-sento@esperanto.it . Presso il sito e' gia' possibile leggere tutti i numeri arretrati di NS (... chi ha detto "e chi se ne frega...."???). Nelle prossime settimane cerchero' di stupirvi con effetti speciali straordinari (.... si, come ad esempio sparire...) che pero' devo ancora valutare con il coordinatore del sito, Federico Gobbo. Chiunque avesse proposte da fare non esiti a scrivere a nova-sento@esperanto.it . Ricordo peraltro che ritengo il mio impegno provvisorio: chi volesse sostituirmi nella redazione si faccia avanti! A presto. Francesco ************************************************************************************************ 55a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 1999 - ZANKA - HUNGARIO unua gazetara komuniko La 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos inter la 9a kaj 16a de auxgusto 1999, en Za'nka (Hungario) kun la temo "Komunikado en la informsocio". Pro favoraj geografia situo kaj partoprenkotizoj, laux la atendoj de la organizantoj gxi estos la plej granda internacia junulara Esperanto-arangxo dum la lastaj dek jaroj. Gxis la 1a de decembro aligxis jam 112 personoj, tamen la vere granda alfluo de aligxiloj atendeblas fine de la jaro, antaux la limdato por la unua aligxperiodo. Al la unua alvoko de la Loka Kongresa Komitato pri kunlaboro anoncis sin cx. 50 volontuloj, kiuj laboros en dek fakaj grupoj pri subvencisercxado, gazetaraj rilatoj, programo ktp. Por la posteno de alta protektanto oni petis la prezidenton de la Hungara Respubliko, s-ron A'rpa'd Go:ncz, kiu bonvole akceptis tiun taskon. Krome la LKK iniciatis oficialajn rilatojn kun pluraj regionaj kaj landaj auxtoritatoj. ATENTON! La limdato de la unua aligxperiodo estas la 31a de decembro 1998. Rapida aligxo eblas cxe la hejmpagxo de la Kongreso: URL: http://www.math.bme.hu/~hej/ijk99 La organizantoj atendas viajn demandojn, proponojn (kaj aligxilojn...) cxe unu el la subaj adresoj: Loka Kongresa Komitato de la 55a Internacia Junulara Kongreso pf. 87, HU-1675 Budapest hej@math.bme.hu http://www.math.bme.hu/~hej/ijk99 Por rekta komunikado bonvolu utiligi nian telefonan dejxorservon, kiu funkcias en la budapesxta E-domo cxiumerkrede inter la 18.00 kaj 22.00 (CET) cxe la telefon- kaj faksonumero +36-1-2828885. Lariko Golden ************************************************************************************************ TRIA NACIA KONGRESO DE KUBA ESPERANTO-ASOCIO 11a-13a marto 1999 Kuba Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la Trian Nacian Kongreson kiu plian fojon evidentigos la viglon kaj entuziasmon de la kuba esperantistaro. Sojle al la Tria Jarmilo la kongresa programo enhavos kernajn temojn kiuj certe altiros cxies atenton per klerigaj eroj, prelegoj, rondaj tabloj,forumo pri la rolo de Esperanto en la tria jarmilo, turismado kaj artaj vesperoj kiuj prezentos al la kongresano maturan kaj samtempe junan movadon. Por eksterlandaj kongresanoj KEA organizos antaux aux postkongresan restadon por turismi, viziti interesajn lokojn, ekspresajn kursojn, kaj aliajn laux antauxmendoj. Partoprenkotizo kostas 355.00 USD inkluzivas aligxon, logxadon dum 7 tagoj en tristela hotelo (dulita cxambro) kun matenmangxo, vespermangxo, transporto el-en-flughaveno kaj dum la kongresaj tagoj de la hotelo al kongresejo. Sama oferto sed en kvarstela hotelo kostas 435.00 USD. En cxiuj kazoj la pagojn oni faros al la kasisto surloke kaj eblos krom mendi aliajn servojn, ekskursojn tuttagajn, duontagajn kaj antaux aux postkongresajn arangxojn. La kongresejo estos la Nacia Biblioteko de Kubo, ampleksa , ne luksa, sed prestigxa kultura loko de nia lando.Tie ni disponos je komfortaj kaj modernaj salonoj, granda halo por ekspozicio, teatro kaj kafeterio. Al cxiuj interesitoj ni petas jam anonci sian intencon aux scivolemon pri la kongreso kaj plenigi cxi kunan aligxilon. Aligxintoj ricevos kompletan programon kaj sciigojn pri la evoluo de la kongresaj preparlaboroj Kuba Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la Trian Nacian Kongreson de la kubaj esperantistoj sojle al la Tria Jarmilo. Ni atendas vin en Havano kongrese! Kongresa Preparkomitato Pf. 5120, CU-10500 Havano Email: kubesp@ip.etecsa.cu Fax (537)338729 ************************************************************************************************ ESPERANTO, SINDIKATOJ KAJ UNESKO S-ano Georges SOSSOIS (el Belgio) petis de mi transpreni la taskon starigi agadon cxe sindikatoj. Mi akceptis provizore. Tial mi petas la sindikatanojn aux sindikatistojn retanojn kiuj bonvolas kunagadi kontakti min por ke ni starigu kunvenon en la kongresoj de SAT en Karlo-Vivary kaj de UEA en Berlino. Kiel unu el la reprezentantoj de UEA cxe UNESKO, mi petas, ke la interesatoj al tiu agado kontaktu min. Mi anticipe dankas. Vincent CHARLOT 10 Square Savorgnan de Brazza F-94310 Orly France/Francio Représentant d'UEA à l'UNESCO/ Reprezentanto de UEA cxe Unesko Tél/Tel: 00 33 (0)1 48 92 63 79 Fax/Faks:00 33 (0)1 40 34 53 18 Internet/Retadreso: esperant@worldnet.fr Site/TTT-pagxoj: services.worldnet.net/esperant ************************************************************************************************ UNA POESIA DEDICATA A..... 3.14159 Caro Francesco Amerio ti scrivo per proporti e proporre a tutti gli Esperantisti una "azione propagandistica" a favore della diffusione dell'Esperanto (lingua che conosco "pochissimo" ma per cui simpatizzo molto). Circa ventenne, dunque quasi 30 anni fa, scrissi una poesia in cui ogni parola aveva tante lettere quante la corrispondente cifra di PI ( ossia il rapporto tra circonferenza e diametro di un cerchio). La poesia in ottonari, inizia con "Non e' fior l'aspra illusione..." che, come vedi corrisponde a 3.14159 ossia le prime cifre di PI. Sapevo gia' di non essere totalmente originale perche' avevo preso l'idea da un libro di ricreazioni matematiche che riportava una poesia francese realizzata con la stessa regola. Recentemente, pero', ho scoperto su Internet un professore greco che si e' dedicato a raccogliere curiosita' varie su PI e su altre importanti costanti matematiche. In un lungo documento, ha registrato decine e decine di frasi e di poesie analoghe alla mia e, per fare questo, ha avuto la collaborazione di moltissime persone nel mondo... indiane, cinesi, brasiliane, svedesi... Il punto dunque e' questo. Tra le varie poesie citate da Antreas Hatzipolakis manca CLAMOROSAMENTE una (almeno una!) scritta in Esperanto. Purtroppo non sono piu' giovane per mettermici io e poi... rischierei di fare una enorme fatica resa inutile da CLAMOROSI ERRORI di grammatica e/o sintassi esperantesca. Dunque vorrei fare un appello, magari tradotto da te in Esperanto, a tutti i "poeti matematici": Dedicate a PI una vostra poesia in Esperanto fatta di non piu' di 30 parole "magiche" secondo la regola : una parola una cifra... se scriverete una simile poesia darete un contributo al folclore di 3.14159... e favorirete notevolmente se non la diffusione dell'Esperanto almeno la conoscenza della esistenza e vitalita' di questa lingua universale. Penso che Antreas Hatzipolakis sarebbe felice di aggiungere la (o le) poesia in Esperanto alla sua lunga raccolta e la notizia dell'esistenza di tale poesia potrebbe arrivare nei siti piu' impensati! Trovo infatti straordinario il numero di gente che....dimostra affetto per PI, questa misteriosa e diffusissima costante matematica! Per dare una idea riporto qui un breve elenco di siti: Innanzi tutto il mio, dove e' possibile ammirare la medaglia che ho fatto coniare in onore appunto di PI e a ricordo della mia poesia giovanile: http://www.cilea.it/~bottoni/www-cilea/F90/medaglia314.htm Naturalmente il sito di Hatzipolakis, l'archivista delle poesie mnemoniche su PI... http://users.hol.gr/~xpolakis http://users.hol.gr/~xpolakis/piphil.html Una lunga pagina americana in cui sono raccolti alcuni dei mille modi trovati fino ad ora dai matematici per calcolare PI: http://www.astro.virginia.edu/~eww6n/math/Pi.html Ed altri: http://combi.agri.ch/lucky/PiSites/Pi-Rekord.html http://www.go2net.com/internet/useless/useless/pi/pi-pages.html http://www.acc.umu.se/~olletg/pi/tribute.html Per proseguire l'indagine sulla gente che ha dedicato una o piu' pagine a PI basta seguire questi link iniziali.... Molta di questa gente sarebbe probabilmente felice di sapere che anche in Esperanto si puo' ricordare PI... Ciao e buon 1999 ! Giampaolo Bottoni bottoni@promo.it http://icil64.cilea.it/~bottoni ************************************************************************************************ Verda Long-Marsxo de Cxinaj Esperantistoj La 26-an de dec., 1998, en la Sporta Palaco de urbo Huangshi, provinco Hubei, Cxinio, okazis solena adiauxa ceremonio. Kvin esperantistoj el la urbo jam de nun ekpasxis sian unuan pasxon survoje de la Nova Piedira Marsxado laux la nove konstruita transkontinenta fervojo, kiu komencigxas de urbo Lianyungang, cxeborde de Paficika Okeano kaj finigxos en Roterdamo cxe Atlantiko, kie trovigxas nuna Verda Mekko -- la sidejo de UEA. La Nova Verda Longmarsxo plenumata de cxinaj esperantistoj havas marsxruton de Cxinio-Kazakio-Rusio-Belorusio-Polio-Germanio-Nederlando, sume de 11,000 kilometroj. (Vidu en Eventoj-157 - ndlr) Inspirite de La Kampanjo-2000 de UEA kaj konsciante alfrontantan defion de la Esperanto-Movado en la nova jarmilo, la iniciato havas fortan subtenon kaj fakta partopreno de la urba kaj provinca Esperanto-Asocioj, CXEL, kaj fine moralan subtenon de la urba Registaro. Partoprenis en la solenajxo lokaj esperantistoj, reprezentantoj de Hubei-a Esperanto-Asocio, jxusnalistoj. Cxeestis la ceremonion kaj faris favorajn vortojn la Vicurboestro, la direktoro de la urba Komisiono de Fizkulturo kaj Sporto, estro de la unuigxinta organizajxo de akademiaj societoj de la urbo, ktp, kiuj akcentas valoron de tiu amikeca, interkompreniga aktivado per Esperanto. Tiu okazajxoj estas vaste informitaj en diversaj jxurnaloj, televidaj stacioj, Radio-stancioj, en kiuj jam dum lastaj jaroj ne aperis la vorto de "Esperanto". Post inauxguro en Lianyungang, certe aperos la informoj de la landskalaj jxurnaloj kaj novajxagetejoj. La karavano konsistas el kvin esp-istoj kun la karavano estro s-ro Zhen Xue-jun (oficisto); s-ro Fu Yongjun mezlerneja instruisto, ILEI-ano de la Cxina Sekcio), Yu Guoqiang (oficisto), Xu Kuanfang (fotisto), aligxis 1-2 karavananoj en Lianyungang. Raportis Zhang Danchen zdchen@public.wh.hb.cn Adreso: North Area 14-dong, 34-hao Huazhong Normal University CN-430079 WUHAN, Prov. Hubei CxINA (El Ret-Info de Eventoj, Hungario)