Ago-Tago 2002 Karaj aktivuloj de landaj E-movadoj! Jen denove venis la auxtuno, denove proksimigxas la tempo de la tradicia Ago-tago - cxi-jare la 5-an de oktobro. Se vi jam decidis, kion vi faros dum gxi bonvolu sciigi pri tio al Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado - andreo@mailru.com. Surbaze de tio estos kompilita komuna listo de planataj agadoj, kiun vi povos mencii dum intervjuoj al gazetaro, gxi utilos ankaux por scii, ke vi agas tiutage ne solaj. Se vi ankoraux ne decidis, kion okazigi, jen kelkaj sugestoj, akumulitaj el diversaj fontoj (nenio nova, tamen eble io al vi utilos): Plej multaj homoj en versxajne ajna lando ne scias, kio estas Esperanto. El tiuj, kiuj scias, pluraj pensas, ke tio estas fiaskinta projekto, ne plu uzata aux ecx neniam uzita. Tial se danke al via aktiveco dum la Ago-tago tiu situacio iomete sxangxigxos pozitivdirekte, tio estos tre bona atingo. * Vi povas i.a. okazigi surstratan manifestacion - al kiu necesas nepre inviti reprezentantojn de amaskomunikiloj, dum kiu oni disdonu informfoliojn pri Esperanto, rakontu pri gxi al interesigxantoj. Preferindas, ke la manifestacio havu klarajn sloganojn. * Vi povas organizi ekspoziciojn de E-libroj en lokaj bibliotekoj. Por tio havu pli fortan efikon, nepre klopodu sciigi pri ili al la amaskomunikiloj. * Vi povas dispendigi informfoliojn pri E-o en publikaj lokoj, i.a. en bibliotekoj, lernejoj, universitatoj. Se ili pendos relative longe, ilia efiko povas esti ecx pli granda ol de unuhora manifestacio. * Vi povas interkonsenti pri intervjuoj, anoncoj, informaj programoj en viaj lokaj televidoj, radiostacioj, jxurnaloj. Lokaj amaskomunikiloj estas la plej legataj! Kaj certe, vi povas fari ecx pli grandiozajn agadojn. Pliaj sugestoj estas bonvenaj! Pri viaj planataj agadoj por la kompilota komuna listo bonvolu sciigi al la adreso andreo@mailru.com Amike, "Andrej Grigorjevskij" estrarano de UEA pri informado ********************************************************************************************* AGO-TAGO EN TRIESTE Certe vi cxiuj jam auxdis kaj legis pri unu el la cxefaj movadaj datrevenoj: AGOTAGO. Mi ne scias kion vi organizos por bone celebri tiun daton, cxi-jare la 5-an de oktobro, sed mi invitas vin cxiujn ion elpensi. Kaj por instigi vin kaj sugesti eblajn metodojn, jen kion faros mia grupo, TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO, en la monato de oktobro: 1) 4-tagan informan budon okaze de famega velsxipa regato en Triesto, nomata 'Auxtuna pokalo Barkolana', dato: 10-13.10.2002 (por tiu budo ni sercxas kunlaborontojn kiuj scipovu informi pri Esperanto plurlingve, sed nur UNU respondis pozitive. Vi ankoraux povas vin proponi...) 2) filatelan ekspozicion en prestigxa centra ejo, okaze de la 90a datreveno de la unua posxta stampo dedicxita al Esperanto, dato 17-31.10.2002. 350 Afisxoj anoncos la ekspozicion tra la urbo. Jen nia agotago, kun pardonpetoj cxar ni nenion faras la 5an de oktobro. Bonan agotagon kaj korajn salutojn al cxiuj, Edvige Ackermann, Triesto, Italio nored@estelnet.it http://arte.triesteincontra.it/esperanto ********************************************************************************************* Subteno de UEA por la bibliotekoj Estimataj, se via biblioteko bezonas helpon, eble vi ricevos gxin senpage pere de la Fondajxo Thorsen (Poul Thorsen estas renoma verkisto kaj multjara aktivulo en Dan-lando). Vi povas kandidatigxi, se via biblioteko ne ricevas apogon de iu sxtata, urba aux alia publika instanco. Petu NUR librojn, NE diskojn, kasedojn, vidbendojn ktp. Sendu vian peton al UEA rete aux surpapere gxis la 15 de oktobro. _______________________________________________ Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713 ********************************************************************************************* Unua Venezuela/Kolombia Esperanto-Renkontigxo Estimataj Samideanoj, Mi havas la plezuron informi ke da la 8-a gxis la 10-a de novembro 2002 okazos en Karakas la Unua Venezuela/Kolombia Esperanto-Renkontigxo. Vere ni konscias pri la fakto ke ni devis pli frue anonci la eventon, sed la komenca entuziasmiga propono de Ruben Torres, tiama Prezidanto de la Kolombia Esperanto-Ligo, bezonis longan tempon kaj prudentan prikonsideron antaux ol sin prezenti kiel realigebla, pro diversaj seriozaj cirkonstancoj kiujn ni ne povas malresponsece flankenigi. Ni faros nian eblon por ke ne temu nur pri simpla nasko de museto fare de granda monto. En cxi tagoj multobligxas la intersxangxoj de mesagxoj inter Kolombio kaj Venezuelo, kaj konkretigxadas la apartaj programoj kiuj integrigxos en la venontaj semajnoj. Mi kore invitas al nia planata evento ne nur la samideanojn de nia regiono, sed ankaux la esperantistojn de cxiu mondoparto. La Renkontigxo ne dauxros tre longe, sed la vizitontoj povos antaux kaj post la kongreseto gxui la afablecon de niaj gentoj kaj la naturajn belecojn de niaj landoj. Partoprenu kaj diskonigu la Unuan Venezuela/Kolombian Esperanto-Renkontigxon (08-10/11/2002). Andres Turrisi ********************************************************************************************* SKRIBU AL AVO FROSTO, LI RESPONDOS... ANKAUx EN ESPERANTO! MONTREALO, KEBEKIO, KANADO, la 13an de septembro 2002. - Kristnasko 2002 alvenas kaj kiel cxiujare, miloj da infanoj el Kanado kaj la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Tradicie en Kanado infanoj kiuj skribas al li en la franca, angla aux en dudeko da aliaj lingvoj ricevas respondon el la norda poluso. Nove cxi-jare la geinfanoj kiuj skribos al Avo Frosto ricevos respondon en Esperanto. En 2001, la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) traktis kun la Kanada Posxta Servo sugestante la uzon de Esperanto por komuniki kun la esperanlingvaj infanoj de la mondo. La Kanada Posxta Servo jesis al la propono de ESK kaj ekde Kristnasko 2002, Esperanto estos inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj siaj helpantoj, la volontuloj de la Kanada Posxta Servo por subteni alfabetigon. La Esperanto-Societo Kebekia invitas cxiujn esperantistojn, junaj kaj junkoraj, malkovri tiun kristnaskan tradicion skribi al Avo Frosto. Simple sendu manskribitan leteron al la sekva adreso: AVO FROSTO NORDA POLUSO HOH OHO KANADO - CANADA Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, ecx se skribitaj de etaj manoj kiuj lernas skribi. Ne forgesu klare skribi vian nomon kaj adreson por certigi ricevon de respondo. Ni ankaux invitas la esperantistojn kaj la esperantistajn organizojn tra la mondo varbi pri tio tiel ke la esperantlingvaj infanoj povos skribi al Avo Frosto cxi-jare. Por ricevi pliajn informojn, kontaktu nin je avofrosto@yahoo.ca Normand Fleury Prezidanto Esperanto-Societo Kebekia 6358, rue de Bordeaux, Montrealo, Kebekio, Kanado, H2G 2R8 P.S. Estas la unua Kristnasko kiam Avo Frosto uzos Esperanton kaj cxar li laboras multe dum tiu jarperiodo, povas esti ke li iom eraros en la liverado de siaj korespondajxoj. Ekzemple, li povus erari lingvojn aux perdi leterojn. Se bedauxrinde tio okazus al vi, ne estu tro malgaja rilate lin. Anstatauxe sendu retmesagxon al avofrosto@yahoo.ca kaj la Esperanto-Societo Kebekia transdonos viajn komentojn al la Kanada Posxta Servo. Ni bonvenigas ankaux aliajn komentojn. Felicxan Kristnaskon! Ho! Ho! Ho! ********************************************************************************************* Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn. 13a septembro 2002. Distribuata monate. Informoj cxe la fino. Por partopreni en la oktobra listo, bonvolu sendi vian korespondpeton antaux la 7-a de oktobro 2002. Adresoj de retpagxoj de EKS: EKS WWW page adresses: http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto) Bonvolu legi la reguloj: (per Esperanto) http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm (Esperanto) http://members.aol.com/enrike/eksang.htm (English) http://members.aol.com/enrike/ekscas.htm (Castellano - Español) http://members.aol.com/enrike/eksfra.htm (Français)