AL LINGVA DEMOKRATIO! ALVOKO AL LA ESPERANTISTARO (kaj aparte al la membroj de UEA/TEJO/ILEI) Karaj membroj (kaj ne-membroj), ni dankas cxiujn tiujn el vi, kiuj dum la pasinta jaro kunlaboris kun siaj asocioj por la plenumo de la taskoj de la labor-plano. Laux via memoro ni estas speco de "garantia komisiono", kiu certigas, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn: * informado * instruado * utiligado * plijunigxo * tutmondigxo * profesiigxo Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj. Cetere la teksto de la laborplano estas ricevebla per mesagxo al aux per aligxo al la listo . Dum la pasinta jaro multo estis realigata en la kampo informado kaj papera kaj reta, kaj kelkaj progresoj estis realigataj en cxiuj aliaj labor-kampoj. En la nova jaro ni bezonas doni apartan atenton al "instruado", "utiligado" kaj "plijunigxo". Ni varme konsilas, ke en cxiu lando kaj en cxiu organizajxo estu almenaux unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la labor-plano kaj aligxas al la listo, kie gxuste oni diskutas pri tio, per malplena mesagxo al la adreso . Ni kopias frazon de la pasintjara mesagxo, kiu restas dauxre aktuala: "Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo." Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj. Renato Corsetti, prezidanto de UEA Holger Boos, prezidanto de TEJO Mauro La Torre, prezidanto de ILEI Trevor Steele, gxenerala direktoro de UEA ********************************************************************************************* CONTATTI IN SICILIA CERCANSI PER NUOVE ATTIVITA' L'amico Ugo di Enna mi chiede di pubblicare una sua lettera per cercare dei contatti in Sicilia per organizzare attivita' esperantiste. La sua lettera e' pubblicata e con entusiasmo: credo che uno dei compiti principali di NSiR sia proprio quello di creare contatti ed opportunita'. Esperantisti esperti o principianti isolati e sperduti siete avvisati: NsiR e' a vostra disposizione. Framerio ________________________________ Saluton, kara samideano Francesco! Io sono Ugo PATTI e scrivo da Valguarnera (EN). Gia' dallo scorso marzo ricevo NSiR. Devo confessare, con un po' di vergogna che, finalmente, ho deciso di studiare con serieta' e impegno la nostra lingua internazionale, dico con vergogna perche' sono a conoscenza dell'E-o da moltissimo, cioe'. da quasi 40 anni! Scrivo queste poche righe in quanto mi sembra di capire che in Sicilia non ci sono gruppi attivi, forse qualche persona isolata qua e la'. Ebbene, io vorrei lanciare un appello e chiedere agli esperantisti siciliani di contattarmi e vedere di fare cosi' qualcosa di interessante (riunioni, gite, conversazioni possibilmente personali, ktp). Ho contattato Giambattista Nicastro di Catania e Alfio Lo Faro di Caltagirone i quali si sono dichiarati non piu' interessati a far parte degli esperantisti. Contavo di contattare Franco La Spina di Castel Di Judica ma non so come fare. L'unica persona che mi ha contattato e' stato Angelo La Manna di Bagheria. Vorrei allargare questo cerchio e formare qualcosa di interessante. Mi daresti una mano riformulando la mia richiesta e pubblicandola su NSinR? Grazie! Chi volesse contattarmi puo' farlo al seguente indirizzo e-mail: satumare@tiscali.it Saluti cordiali da Ugo Patti ********************************************************************************************* Agado dum la Johanesburga Konferenco dato: 2002 09 01 20:11:30 +0200 Mallonge mi volas hodiaux raporti pri mia hieraux finita vizito al la Monda Konferenco pri Dauxrebla Disvolvigxo. Krome, mi volas ankaux averti vin pri morgauxa partopreno de nia delegito, Elisee By'elongo, en forumo organizata far UNESCO, en kiu oni diskutos la rolon de kultura diverseco kiel garantiilon por la dauxrigebleco de disvolvigxo. Tiu evento servos kiel preparigxo por marda rondtablo de UNEP kaj UNESCO kun sxtatestroj pri kultura kaj biologia diverseco kaj iliaj rilatoj al la konferenctemo. - Mi certas, ke nia delegito havas vian plenan fidon por klare esprimi la subtenon de la Universala Esperanto Asocio por la deklaro universala de UNESCO pri la kultura diverseco. Tutcerte, nia Praga Manifesto kongruas kun tiu grava dokumento de UNESCO, speciale gxi ellaboras la 6an artikolon de la UNESCO-a deklaro. Elisee, certe vi ankoraux havas suficxajn kopiojn de la Praga Manifesto por disdoni? Nu, al kelkaj cxefaj rezultoj de nia laboro gxis nun (sen "sxteli" de la raportoj de Elisee, kiu faris kaj faros la veran laboron): 1. Disdono de centoj da informiloj pri Esperanto (pli ol 300 flugfolioj pri la lingvo, 50 pli dikaj informiloj, kaj 200 flugfolioj pri AVE), cxefe al delegitoj cxe la t.n. Globala Forumo (tio de la NRO-j), sed ankaux cxe la ekspozio en la vilagxo "Ubuntu" (= homaranismo). 2. Vizito al la ekspozicia stando de UNESCO kie la tri kunlaborantoj nin auxskultis tre simpatie. Ni sukcesis lasi mesagxon por s-ino Monique Fouilhoux, kiel petite de Vincent. Mi esperas, ke Elisee ankoraux sukcesos vidi sxin persone dum la morgauxa forumo. 3. Intervjuo de nia delegito en Radio "Kanalo Afriko". Gxenerale, mi povas raporti ke estas grandega evento, tre bone organizata, kun kelkaj dekmiloj da partoprenantoj. Laboro de unusola delegito nia povas atingi maksimume kelkcent de ili. Tamen, esperu, ke kelkaj inter ili revenu al siaj hejmlandoj kun la eksciigxo, ke ecx kvankam eblas fari tiel grandan konferencon preskaux sole per la angla lingvo, ekzistas pli demokrata kaj pli efika solvo - kiu finfine ankaux helpas protekti la kulturan diversecon. Sincere salutas, Harro von Blottnitz ********************************************************************************************* TEJO-Seminario "Esperanto@Interreto Rete Informadi" Ni petas vin CXIUJ konfirmi vian partoprenon en la seminario "Esperanto@Interreto Rete Informadi" antaux la 20a de septembro. (Bonvolu ankaux reskribi se vi ne intencas partopreni la seminarion.) Por memorigi vin pri kelkaj gravaj aferoj: - La seminario okazos en Lesjöfors, Svedio 26an de oktobro gxis la 3a de novembro. - Ni repagas la tutan vojagxkoston (vi povas flugi se vi elektas malmultekostan bileton). - La plano estas ke ni kune vojagxas de Stokholmo al Lesjöfors la 26an de oktobro (cx 4h vojagxo). - La arangxo estas tute senkosta. - Entute ni estos inter 25 kaj 30 (partoprenantoj, prelegantoj kaj organizantoj). Aldone estas dokumento kiu priskribas la diversajn pasxojn de la seminario. Vi estas bonvena komenti gxin se vi volas. Ni dum la venontaj semajnoj kontaktos programkontribuantojn kaj finplanos la programon. Baldaux starigxos retposxtgrupo por la seminario tiel ke ni povas iomete konatigxi kaj ekdiskuti pri la temo antaux la seminario. Cxion bonan, Nastja, Hokan, Sonja kaj Ralf Hokan LUNDBERG" ********************************************************************************************* SPAGHETTI KAJ ESPERANTO Cxu itala pasto "spaghetti " ankaux en Esperanto ? Mi havus okazon acxeti 2 tunojn da "spaghetti " . Kompreneble mi deziras ke inter la lingvoj uzitaj sur la pakajxoj estus ankaux nia lingvo Esperanto. Mi kontaktis firmaon BARILLA , kompreneble ili ne respondis (Esperanto-movado estas malgranda minoritato ). Firmao JOLLY apud Treviso , farus kun minimuma kvanto de 100 tunoj po jare , kompreneble estas granda kvanto por nur unu firmao ( Prezo 0,56 ? po kg = 0,28? po paketo ). Demandoj : Cxu vi konus fabrikantoj de bonkvalitaj spagetoj . Ni povus peti same eble iu akceptos. (Mi kontaktos : DE CECCO, TOMADINI , PEDONE ,kaj MALMA en Pollando ). Alia demando, cxu vi konas eventualajn acxetantojn de pastojn ? ( Tial nia bezona kvanto estus pli granda) Antauxdankojn . Michel Basso Kontaktoj: TAKE-ESPERANTO 90,Rue du Tiefenbach 68920 WINTZENHEIM-COLMAR Francio 100623.3022@compuserve.com Fakso: 00.33.(0)389794333