Nova Sento in Rete: uno strumento per imparare ed usare l'Esperanto Nova Sento in Rete e' ormai prossimo ai 900 lettori. Tra di essi la maggioranza sono esperantisti virtuali, persone cioe' che si sono avvicinate alla lingua internazionale tramite Internet e che dunque non hanno conoscenza diretta del movimento esperantista e delle sue attivita'. Nova Sento in Rete deve dunque avere il duplice scopo di coordinare le attivita' del movimento e di informare e coinvolgere chi all'Esperanto di sta avvicinando. Colgo dunque l'occasione per rinnovare l'invito ad inviare pezzi che: a) aiutino chi si avvicina al movimento a conoscerlo ed entrare in contatto con esso; b) siano brevi e facilmente leggibili (siano essi in Esperanto o in italiano). Ai nuovi esperantisti chiedo invece di osare, di formulare proposte, di chiedere notizie e consigli ai quali cercheremo di rispondere. Credo che una vetrina di 900 persone sia interessante per tutti. Buon lavoro e buona lettura. Francesco Amerio f.amerio@libero.it ********************************************************************************************* Somera agado en Romo La aktivuloj de Roma Esperanto-Grupo 'Luigi Minnaja' akceptis la defion funckiigi dum unu tuta monato, cxiun vesperon gxis noktomezo kaj ecx plue, informbudon pri Esperanto cxe la somera iniciato 'Insulo de la filmoj' cxe Insulo Tiberina en Romo. Dank'al personaj kontaktoj de Elio Bonomolo, la organizantoj, simpatiantoj de nia movado, disponigis senpage la budon kaj deko da entuziasmaj esperantistoj dejxoris vice, sub regxisorado de Elio Bonomolo kaj Lilia Fabretto, disdonante informmaterialon, parolante pri la mistera kaj mirinda mondo 'esperantujo', vendante librojn, gramatikojn, notante adresojn de interesitoj, proponante kursojn retaj kaj cxeestaj. Ankoraux fruas por fari detalan statistikon pri la 'rikolto' sed certe estis tre pozitiva sperto. Konfirmigxis la populareco de Esperanto inter la retemuloj, cxar venis homoj dirante simple: donu pliajn informojn, mi malkovris plurajn citajxojn en la reto. Dejxoris ecx jxus finintoj de Kirek-kursoj logxantaj en Romo! Do tre pozitiva sperto Dankon al cxiuj michela lipari michela.lipari@esperanto.org ********************************************************************************************* Literatura festivalo Mantova La 6a internacia Literatura Festivalo okasos en Mantova de la 4a al la 8a de septembro. Se iu fremda esperantisto deziros informojn, klarigojn ktp en Esperanto pri unu aux pli de la 180 eventoj de la festivalo, li povas kontakti la sekretariejon telefone al 0039 0376 223989 aux per retadreso info@festivaletteratura.it. Li/sxi bonvolu informi ke li/sxi parolas Esperanton. Sekretarioj donos al li numeron aux adreson por kontakti lokan mantuxan esperantiston. Graziano Ricagno ********************************************************************************************* HELPU!!! POLICO!!! Oni forsxtelis nin www.esperanto.com !!!! Mi jom interretis sercxante E-Klubon en Sevilla kaj mi iris al "esperanto.com": mi miris kaj rimiris sed de E-to nur restis nomon! Cxu povas esti ke oni vendis tiun "Domain"?!? Nun apartenas fakte al "Luis R. Cancel - artist, arts administrator, and distinguished public servant has a distinguished 20-year career as the head of various not-for-profit and public agencies"!!! Cxu oni ne povas fari jon por re-havi gxin? Mi pensas ke oni povas (mi povus) skribi al tiu Luis@esperanto.com petante lin meti almenaux "link" al vera E-ta pagxo. Cxu www.esperanto.org? Diru min, kaj mi batalos por E-to!!! Salatojn, Njokki Pacotto njokki@italicum.de ********************************************************************************************* Kunlaboro inter Esperanto kaj Monda Federalisma Movado De la 11-a gxis la 16-a de cxi julio okazis en Londono la 24-a Monda Konferenco de la Mondfederalisma Movado (MFM) kun cx. 250 partoprenantoj el 36 landoj. Speciale menciindas ke dum la cxifoja kongreso unuafoje en la historio oni havis seminarion koncerne E-on. Se resumi gxisnunan iradon, unue en la 22-a MFM Monda Konferenco en San Francisco en 1995 kaj antaux du jaroj en la direktora kunsido en Japanio, mi argumentis dekminute ke "sen solvi la lingvan problemon, MFM ne sukcesos," sed oni komplete ignoris min. Ankaux lastjare en la direktora kunsido en Italio mi petadis solvon de la lingva problemo, senrezigne persistis ke "la idealoj de MFM kaj la E-o Movado kongruas" kaj forte postulis ellabori konkordan politikon. Rezulte la cxefdirektoro, pastro James Christie el Kanado, akceptis la organizon de Esperanto Seminario dum la cxijara kongreso en Londono. Nu, la kongreso orde progresis kaj la fakkunsido pri E-o okazis en la vespero de la 3-a tago post la gxeneralaj kunsidoj, kiuj tamen tiutage longe trenis sin pro kio la tagmangxo malfruigxis je unu kaj duon horo. Tuj antaux la mangxo mi trude petis al la cxefdirektoro kaj ricevis nur du minutojn por propagandi la vesperan seminarion. Kun s-ro Charles Rowe, kiu en sia junagxo 10 jarojn servis cxe Oomoto kaj akiris doktorecon pri japana muziko cxe Londona universitato, mi iris antauxen. Por esti komprenata en ambaux lingvoj, mi parolis E-e kaj li tradukis anglen. En la anoncoj estis skribite "seminarie trinkajxoj servataj" sed pensante ke tio ne allogos homojn mi abrupte decidis sxangxi tion al "seminarie konversaciu gxuante vinon kaj mangxetojn". Kiam ni cxe la elirejo disdonis faldfoliojn, iuj kiel s-ino el Novjorko insultacxis nin dirante "via movado eraras". Fine je la 5-a ptm. komencigxis la seminario. Dum la 3 horoj, cx. 15 lokaj E-istoj kaj 45 mondfederistoj kunvenis. Okazis prelegoj kaj demand-respondaj sesioj, kaj oni senkasxe kaj arde diskutis pri eventuala komuna agado de la du movadoj. Unue parolis MFM-isto kaj E-isto Ronald Glossop, profesoro cxe la Sud-Ilinojsa Universitato en Usono. "Mi multajn jarojn aktivas en la E-o movado kaj nun konvinkigxis ke E-o povas trabati al si vojon nur lige kun MFM; sen tio gxi ne havas esperon". Tiel li dum cx. 30 minutoj forte pledis, kaj poste la cxeestantoj amike interbabilis, kun vino kaj mangxetoj. Mi instigis pri E-o kaj alvokis ambaux partiojn al kunlaborado. "Nur cxe la anglaj lernejoj de NOVA tra la tuta Japanio jam laboras 45,000 denaskaj anglaparolantoj, kaj la sumo kiun alilandaj lingvo-studentoj pagas cxiujare por nur lingvo-edukado al Usono kaj Britio jam atingis 280 miliardojn da enoj. Dum 90% de la homaro luktas kontraux la angla milojn da horoj, gxiaj denaskuloj alikampe povas uzi siajn fortojn. Tamen tia peno vanas cxar kiom ajn ni klopodas ni tute ne atingas ilian nivelon. Tian cxi malegalecon MFM ne tusxas". Sub prezido de la estraro de la Londona E-o klubo s-ro David Thornell, sekve s-ro David Kelso, direktoro de la Brita Esperanto Asocio, kiu bonvole preparis la seminarion, pritraktis kelkajn gxeneralajn miskomprenojn pri E-o: "ne eblas verki literaturon en E-o cxar gxi ne havas kulturan fonon; gxi bazigxas sur europaj lingvoj do ne neuxtralas; pro gxia kreiteco ne eblas esprimi emociojn. Tiaj diroj estas plenaj miskomprenoj. Geamantoj rakontas sian amon per E-o". Bolis la kunvenejo. Mistere ke trovigxis 60 segxoj kaj partoprenis precize 60 homoj, ankaux la kvanto de trinkajxoj ktp. gxustis ekzakte. Post la interesplena prelego de s-ro Rowe pri "mia konatigxo kun Oomoto", s-ro Thornell demandis: "de la federistoj kiuj ne konsentas pri la adopto de E-o mi tre sxatus auxdi kio do baras la adopton". Keith Best, eks-ano de la angla Suba Cxambro kaj plenum-direktoro de MFM, diris jene: "La realo estas ke ni ne havas bugxeton por traduki al E-o. Mi simpatias kun la malfaciloj de japanoj kaj aliaj pri la angla studado, sed aktuale cxiu kongresa partoprenanto scipovas la anglan kaj ecx la francoj parolas gxin, cxu ne?". S-ro Thornell plu demandis: "Estas malfacile nun tuj adopti E-on sed en EU cxiujare kreskas la altegaj traduk-elspezoj kaj por draste plilargxigi MFM-n cxu oni ne en sian vidkampon enlasu E-on kiu tute ne necesigas tradukkostojn?". S-ro Hiromi Yano de Oomoto komentis: "Cxeestas cx. 40 japanoj sed la plimulto ne povis partopreni la debatojn kaj sentante malagrablon forlasis al Parizo. Mi pensas ke se ni povus paroli en nia propra lingvo ni povus kontribui al la kunsidoj, kaj mi sincere bedauxras la neeblon. Alie certe partoprenantoj estus pli multnombraj". S-ro Best respondis: "Pardonu min, sed cxu ankaux E-o ne alportas malfacilon por japanoj?" S-ro Yano argumentis: "Pro lingva sistemo ni havas malavantagxon sed almenaux eblas ellerni E-on per kelkono de la peno kiun ni bezonas por la angla. Plie ne plu estus tiel ke kunvenas nur anglaparolantoj", kaj la diskuto ardigxis. Sekvintmatene kunsidis la komitato por prepari rezolucion, konsistanta el 4 E-istoj, nome prof. Glossop, s-ro John Roberts (Britio), s-ro Rowe kaj mi, kun cx. 5 oficialaj delegitoj kaj 7-8 observantoj, kaj disvolvigxis tiel strecxa diskuto ke necesis 1.5 horoj por fari kelklinian tekston. Unue oni auxskultis la opinion de E-istoj. Itala direktoro diris: "Cxu E-o ne estas kreita lingvo; tio maleblas". S-ro Roberts respondis: "Ankaux la anglan kaj la germanan kreis prauloj; kial do E-o estas stranga?". Usonano kiu havis gravan postenon cxe la Monda Banko, dismontris sian enradikigxintan intereson per: "Mi devus ankoraux studi novan lingvon, kia ideacxo". Poste mi auxdis la prezidanton diri "Kaj la opinio de s-ro Miyoshi?" kaj mi lauxtvocxe deklaris: "Se E-o farigxus la monda komuna lingvo, unue ankaux la anglalingvanoj devos studi la internacian lingvon, kaj konservigxos la egaleco de cxiuj lingvoj de la homaro. Due, cxi lingvo estas tiel facila ke cxiu mondano inklude azianojn kaj afrikanojn povas ellerni gxin per kvinona peno kompare kun la angla. Kaj trie, en la multlingva EU malsxparigxas 34% de la administra bugxeto por tradukado kaj interpretado, kaj rigardante je tuthomara skalo la ekonomia efiko de komuna lingvo estos ne-kalkulebla"; mi sentis ke oni konsentis. Fine aldonigxis al la rezolucio: 'al la federistoj estas rekomendate lerni la ne-nacian lingvon Esperanto' ktp. Poste okazis la balotoj por elekti novajn direktorojn, 16 elektigxis el 24 kandidatoj. mi ricevis nur 18 vocxojn kaj do ne reelektigxis. Dum multaj jaroj mi aplombe min okupis pri ganto-vendado sed kiel komencanto pri balotoj mi hontante ne petis "bonvole vocxdonu por mi", kio estas unu faktoro de mia malvenko. Sed mi analizis la rezulton jene: "mi komprenis vian diron. Gxi vere estas ideala. Sed ne ekzistas alia mondlingvo ol la angla", ni devis strikte akcepti ke nuntempe oni maljuste mokridas pri E-o. Tamen iliaj diroj kaj refutoj estas ne logikaj. Iam iu devus rekapti la sxancon. Ni plenforte kreu tiun okazon. Maljuna partoprenanto el Norvegio murmuris: "La anglaj denaskuloj inter si dividas la kunvenon kaj ni ne bone komprenas", kaj mi eksciis ke ankaux multaj eksterlandanoj sentas handikapon. Mi ne povas forgesi kion post la kongreso al mi diris s-ro Rowe, Oomoto kredanto logxanta en Londono kiu kun sia edzino Naoyo helpis la seminarion: "Vidante la arogantan sintenon de denaskaj parolantoj de la angla kaj ilian mankon de konsidero pri la ne-anglalingvanoj, mi ne povas kasxi mian indignon kaj mi profunde sentis la gravecon de E-o". Sed en la flugmasxino al Japanio, cxiuj konsolis min per "ke vi gajnis pli ol 40% tute sen elekt-kampanjo, estas rezulto rekonanta vian E-an agadon", kaj mi reatingis la hejmteron kun miksitaj sentoj de gxojo kaj malgxojo. Cxiuokaze, estis vojagxo en kiu mi profunde sentis ke la virta formiko (E-o) por batali kontraux la aroganta elefanto (angla) bezonas senevitan strategion. Etsuo Miyoshi, direktoro de EPA (Esperanto Propaganda Asocio) kaj Japana Monda Federalisma Movado, dumviva membro de UEA kaj JEI. e.miyoshi@swany.co.jp ********************************************************************************************* Semajnfina renkontigxo en Svislando Yverdon-les-Bains (Svislando), 7a - 8a de septembro: Junularo Esperanta Svislanda invitas al E-semajnfino cxe la EXPO.02 . Eblos viziti la ekspozicion (kun koncertoj, rumancxlingvan trinkejo ktp.), banigxi en la lago aux en la termoj de Neuchatel, ktp. Memzorga mangxado kaj tendumado. Senpaga vespera vizito por eksterlandaj partoprenantoj. Informoj cxe Benno Frauchiger . ********************************************************************************************* EMERGENZA KIREK Grazie al lavoro di molti esperantisti, in 15 giorni si sono iscritte 70 persone al corso KIREK. Molti tra le motivazioni mi scrivono: - LA STAMPA (TUTTO SCIENZE) - RESTO DEL CARLINO - FOCUS - articoli di giornale - trasmissioni radiofoniche Sono molto contenta della cosa, pero' purtroppo i correttori al momento disponibili (molti sono in ferie, tanti sono al congresso a VR - spero che tornino molto motivati per continuare il lavoro di correttori-) non sono sufficienti per fronteggiare quest'ondata di iscrizioni. Chiedo pertanto VOLONTARI che vogliano diventare correttori KIREK (e' facile, vi spiego io come si fa). Flavia Dal Zilio flavia.dalzilio@esperanto.it ********************************************************************************************* Samtempa Elsendo de Azia Kongreso Jxus komencigxis la 3-a Azia Kongreso kaj vi povas kapti gxian etoson per interreta samtempa elsendo. La adreso estas: http://www.esperantujo.com. Malfermu la kanalon 1. Jam aligxis 550 samideanoj el diversaj partoj de Azio kaj la mondo. Cxu io raportinda? Informu en NUN: www.esperanto.se/nun/.