KONGRESA REZOLUCIO DE 87-a UK La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a gxis la 10a de auxgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - sxanco ne minaco", Konstatas, ke la dauxranta integrigxo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaux al malegalecoj kaj al la cxiam pli rapida perdigxo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj, Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro cxiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Gxenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco, Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neuxtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intersxangxo de kulturaj valoroj, Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun cxiuj organizajxoj, kiuj okupigxas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj. Tiun cxi kaj cxiujn antauxajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas trovi en la retejo www.uea.org - en la parto "Gazetaraj Komunikoj". ********************************************************************************************* Euxropa Socia Esperanto-Forumo: appuntamento a Firenze A seguito del notevole successo avuto dagli esperantisti brasiliani al Social Forum Mondiale di Porto Alegre nel 2001, il comitato d'iniziativa Euxropa Socia Esperanto-Forumo si prefigge di presentare la proposta Esperanto "nelle sue implicazioni culturali e sociali" al Social Forum Europeo che avra' luogo nel prossimo novembre a Firenze, in preparazione al prossimo Forum Mondiale (gennaio 2003). A Firenze saranno presenti delegati da tutta Europa ed e' quindi un'occasione ideale per dimostrare sul campo l'utilita' della lingua internazionale. L'azione e' prevista su tre livelli: a) distribuzione di materiale informativo originale, fornito dalle varie LANDAJ ASOCIOJ europee; b) una conferenza; c) un laboratorio per un corso intensivo di TRE GIORNI con il metodo diretto o naturale o Cseh. Per quest'ultima azione, si cerca un insegnante che sia capace e soprattutto abbia la voglia di partecipare a questa entusiasmante esperienza. Contattare il coordinatore del comitato d'iniziativa, anche per segnalare eventuali nominativi di persone valide da interpellare.: Giuseppe VALENTE via Mistruzzi 5 33100 UDINE tel: 0432 526 243 0432 602 620 (chiedere di Vittorio) cell: 338 7037 606 viglo@estranet.it ********************************************************************************************* RISTRUTTURATO IL FILM IN ESPERANTO INCUBUS Segnalo il sito http://www.incubusthefilm.com E' stato restaurato ed e' ora disponibile in DVD e videocassetta il film USA del 1965: Incubus, il primo film americano recitato in Esperanto. Si tratta di un film di genere horror-fantastico, un titolo di culto, se ho ben capito. Vi recita William Shatner che sarebbe poi diventato il Captain Kirk di Star Trek. Nel sito vi sono notizie, recensioni, link a siti di Esperanto, e si puo' ordinare il film. Luigi Garlaschelli Dipart. Chimica Organica Via Taramelli 10, 27100 Pavia, Italy tel +39 0382 507 312 garlasch [chiocciola] chifis.unipv.it http://chifis.unipv.it/garlaschelli ********************************************************************************************* NOVA RETA SERVO - ABONU.COM La 26-an de julio, je la 115-jarigxo de Esperanto estis malfermita por prova uzado Informa Kanalo www.Abonu.com, preparita de UEA. La provperiodo dauxros gxis la 15-a de septembro, gxis kiam estos elkaptataj diversaj mistajpoj kaj misfunkcioj kaj ankaux farataj kelkaj plibonigoj. Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novajxoj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikajxoj. (La plej unua servo de Abonu.com igxis regula dissendado de la Kongresaj Kurieroj de la 87-a UK en Fortaleza, kiuj tiel ricevis pliajn dekojn da legantoj tutmonde). Inter la cxefaj avantagxoj de Abonu.com atentindas gxia plena E-lingveco - pluraj centoj de gxiaj pagxoj kaj teknikaj mesagxoj estas plene tradukitaj en Esperanton de la ruslingva originalo - tre sukcesa profesia reta servo kun pli ol unu miliono da abonantoj. Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodigoj de retaj E-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj kontrolsignoj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com oni mem elektas en kiu formato (HTML, teksto, formatoj por PDA, posxtelefonoj kaj pejgxiloj) kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. La venantaj leteroj auxtomate kovertigxos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto. Necesas atentigi, ke malgraux ke temas pri retlistoj, Abonu.com ne estas E-versio de Yahoogroups.com. En Abonu.com oni ne povas krei diskutajn listoj, sed nur informajn, kiujn preparas unu auxtoro aux unu redakcia teamo. I.a. tial Abonu.com nomigxas Informa Kanalo. Ni kredas, ke la Informa Kanalo: - estos speciale utila por redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro*; - multe helpus ankaux al retaj E-gazetoj, aperantaj nur en retpagxaroj - gxi permesus al ili grave plimultigi la legantaron; - helpus por tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per la retposxto, kontaktigante ilin kun vere interesita publiko - sen la bezono spame disanonci sin al cxiuj konataj retadresoj de e-istoj; - permesus por kreintoj de E-ttt-ejoj teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante tiun pri evoluoj kaj sxangxoj en la ttt-ejoj; - subtenus la auxtorojn de diverstemaj retaj kursoj, kiuj sxatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj; - plifaciligus retan agadon por E-organizoj, dezirantaj informi la membrojn kaj la E-mondon pri siaj novajxoj; - donus la eblecon rapide krei verajn retajn gazetojn por tiuj, kiuj sxatus regule dissendi informojn pri novajxoj de propraj landoj, regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj; - kaj tiel farus por la cxiam pli multnombraj esperantistoj-retanoj la retan E-vivon pli interesa kaj informoricxa. ... Kaj cxar gxis la 15-a de semptembro la retejo estos en la etapo de publika provado, vi estas petataj informi pri cxiuj malklaraj lokoj, pri cxiuj eblaj eraroj kaj misoj al andreo@abonu.com. Al la sama adreso estas invitataj sinturni tiuj, kiuj deziras krei en Abonu.com proprajn retlistojn kaj bezonas por tio pliajn klarigojn kaj subtenon. (*Momente temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte paralele aperos ebleco lancxi pagataj retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj E-periodajxoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon). Tiun cxi kaj cxiujn antauxajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas trovi en la retejo www.uea.org - en la parto "Gazetaraj Komunikoj". ********************************************************************************************* PSKK 2002 en Flandrio (Belgio) Cxi-jare la Postsomera Klacxkunveno okazos en Ronse (Flandraj Ardenoj) de la 20a gxis la 22a de septembro. Fotoj de kaj detalaj informoj pri gxi vi trovos je la gxisdatigita hejmpagxo de FLEJA (http://users.swing.be/fleja). Tie vi povas ankaux aligxi. La programo aspektas interese: kvizo, sercxpromeno en la urbo, Mandala-kolorado, vizito al vitrofarejo... Aligxis jam dudeko da personoj. Kromaj informoj ankaux haveblas cxe yves@esperanto.be Jena informero aperis en NUN: