FONDAJxO EUxROPO CxE UEA Jardeka strebo de euxropaj esperantistoj realigxis. La estraro de Universala Esperanto-Asocio jxus aprobis la starigon de la Fondajxo Euxropo cxe UEA. Kiel cxiuj fondajxoj ankaux cxi tiu kolektos la kontribuojn de esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Euxropo kaj cxe euxropaj instancoj. La subteno cxefe iros al la nove kreita Komunikad-Centro en Bruselo, kiu dum nur kelkaj monatoj jam pruvis sian utilecon. La tuj elspezeblaj donacoj kaj la rento de la Kapitalo Euxropo, kiu akumuligxos tra la jaroj, estos uzata interkonsente kun Euxropa Esperanto-Unio. Por esperantistoj validas la kutimaj reguloj por pagi al UEA kun la indiko "por Fondajxo Euxropo". Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo renato.corsetti@uniroma1.it ********************************************************************************************* En bona espero mi logxas en paco kaj armoni' Per tiuj vortoj komencas la kanton ke unu el la lastaj volontuloj (muzikisto el argentinjo) verkis inspirita de la paca kaj armonia etozon kiu, spite al cxiuj malfacilajxoj, regas cxi tie en Bona Espero. Kanti kaj muziki estas fakte unu el la plej sxatataj aktivadoj faritaj de la infanoj inter kiuj la plej agxaj kapablas ludi gitaron kaj la aliaj akompan-instrumentojn kiujn oni uzas cxi tie. Se estos eble mi volonte montros dum la Verona Euxropa Kongreso,al kiu mi planas partopreni, 40 minutan filmon realigita de unu el la 20 satelitaj kanaloj de la brazila televido en Bona Espero, kaj elsendita antaux kelkajn semajnojn (La versio de la filmo pri kiu mi disponas estas dublita en Esperanto kaj videblos en Fortaleza). Per tiu filmo oni povas koni Bona Espero kaj aprezi kantokapablon, ludkapablon kaj kreativecon de la infanoj de Bona Espero. Kompreneble tiu ne estas la celon de Bona Espero sed certe estas tre efika metodo utiligata por veki la kreiv-kapablon de infanoj kiuj plejparte havis malfacilegajn familiajn aux sociajn spertojn. Krome ili ofte venas el familioj kie ne nur oni ne kapablas legi kaj skribi sed ofte ili vivis en pajlajn domonojn kaj oni neniam vidis banejon aux necesejon. Kaj tio por la plej bonsortaj el la infanoj kiuj havis familjon!!! La rezultoj atestas ke la uzitan metodon estas efika. Fakte inter la pli ol 300 knaboj el malricxaj familioj kiuj lernis cxi tie en Bona Espero 18 farigxis instruistoj kaj multaj el ili estas kulturitaj homoj kiu hodiaux organizas la vivon ne nur en la apuda urbeto de Alto Parajso sed ofte ankaux en Cavalcante la apuda urbeto (70 km.jn!!!). Mi plurfoje petis al Beppe kaj Ursula doni pli precisajn statistikojn pri tiuj rezultoj sed krom esti aktivaj ankaux en la disvastigo de Esperanto ili estas tro okupitaj en la helpo al la pli ol 35 geknaboj kiuj nuntempe logxas en BE. Ili do klopodas, per la malmultaj rimedoj pri kiuj ili disponas, eviti ke tiuj malricxaj infanoj estu rekaptitaj el la mizera vivo el kiu unu foje jam savigxis, kiu antauxvidas mizero por cxiuj kaj ofte krimulaktivado por la knaboj aux prostitucio por la virinoj. Riccardo Pinori el Salvador de Bahia (Brazilo) napinori@tin.it ___________ Bona Espero estas farmejo kie antaux cxirkaux 30 jaroj ekvivis gesamideanoj Grattapaglia (la edzo estas el Torino, edzino el Germanio). Ekde tiam ili zorgas pri flegado de malricxaj infanoj en esperantista etoso. Mi pardonpetas pro la malonga kaj certe malpreciza priskribo kaj esperas ke iu povos iom pli klere rakonti pri tiu ekster-ordinara sperto. Framerio ********************************************************************************************* BONVENON AL AUxTUNAJ ESPERANTO-TAGOJ EN FINNLANDO! Auxtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (21.-22.09.2002) invitas al loko, kiun ankaux en Finnlando malmultaj konus, se gxi ne estus la naskigxloko de la populara verkisto Kalle Päätalo (1919-2000), kiu priskribas gxin en siaj romanoj. Temas pri Taivalkoski en Norda Finnlando kun cx. 5000 logxantoj. Finnaj esperantistoj konas Taivalkoski pro la agado de s-ino Aini Vääräniemi, kiu gvidas grupon en sia vilagxo Metsäkylä. Tie sxi inauxguris Arbaron de Zamenhof, kie vizitantoj el pluraj landoj nomis arbojn laux siaj landoj. Laux sxia iniciato la fabelkonkurso de Päätalo-instituto havas ekde 2000 Esperanto-brancxon sub auxspicioj de UEA. Pro tiuj atingoj EAF premiis sxin per la titolo Aganto de la Jaro 2001. La temo de la Tagoj estos "Pensu globe - agu loke!" por memorigi pri la grava rolo de loka agado por atingo de tutglobaj celoj. La Auxtunaj Tagoj estos "movigxanta" evento. La bazo estos Hotelo Taivalvaara, kie trovigxas ankaux la Päätalo-instituto, kiun gvidas Osmo Buller. La unua tago tamen cxefe okazos aliloke pro multhora ekskurso, i.a. al la infanagxa hejmo de Kalle Päätalo. Oni finos la tagon en Metsäkylä, kie trovigxas -- krom Arbaro de Zamenhof -- la plej norda Esperantlingva vilagxa vendejo kun la kafejo Arbar-Bar. Dum la dua tago la estraro de EAF instigos la partoprenantojn diskuti pri loka Esperanto-agado. La programo finigxos en vendejo-kafejo Jalava, fondita fine de la 19-a jarcento kaj dauxre funkcianta en sia originala stato kiel vivanta muzeo. Detala programo aperos en la retejo www.esperanto.fi. Partoprenontoj el eksterlando ne pagos aligxkotizon. Grupa trajnvojagxo de suda Finnlando estas organizata. Eblos aligxi al gxi en Helsinko, Turkuo aux Tampereo. La trajno atingos Oulu, de kie oni pluveturos buse al Taivalkoski. Respondeculo pri la trajnvojagxo: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A, 20140 Turku; tel. +358-2-2305319 aux +358-50-5494709; . Pri logxado k.a. detaloj informas la loka kontaktpersono: Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, 93590 Vanhala; tel. +358-40-5187242; . ********************************************************************************************* Invito al Poznan Cxu ARKONES - Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj 18-an fojon okazos inter 27-a kaj 29-a de septembro 2002, povus esti al vi suficxa instigo? En la programo vi certe trovos spektaklojn, recitalojn, prelegojn aux aliajn pogramerojn interesaj por vi. Prezentigxos arte aux prelegos: Mikaelo Bronshtejn, Tadeusz Chrobak, Jadwiga Dziêgielewska, Jerzy Fornal, Zbigniew Galor, Georgo Handzlik, Aleksandr Korjhenkov, Zuzanna Kornicka, Ilona Koutny, Lidia Ligêza, Geraldo Mattos, Bradio V. Moro III, Jaroslaw Parzyszek, Lu Wunsch-Rolshoven kaj aliaj. La arangxo okazos en Sporta Centro "Olimpia". Kotizoj: 16 euroj (gxis 01.07.2002), 20 euroj (gxis 01.09.2002), 24 euroj (poste kaj surloke). Partoprenantoj el netranspagipovaj landoj pagas duonan kotizon. Poloj pagas respektive 25 zl, 35 zl kaj 39 zl. Pri la detaloj koncerne la arangxon vi povas rigardi TTT-ejon: www.arkones.republika.pl aux peti informon de Pawel Janowczyk: janowczykpawel@poczta.onet.pl Kun amikaj salutoj nome de organiza komitato Pawel Janowczyk Ilona Koutny ********************************************************************************************* Esperanto en Aviado: volontuloj sercxataj De kelkaj jaroj esperantistoj laboras pri cxi tiu temo. Kent Jones en Usono iniciatis al aferon. Gilbert Ledon el Brazilo pretigis terminaron en Esperanto pri la temo. Claude Piron vaste disskribis pri la problemo. Kun ili kunlaboris multaj aliaj. Nun la estraro de UEA decidis kunordigi la tutan laboron kaj organizi la UEA-parton de gxi, kiu inkluzivas kontaktadon de instancoj, flugkompanioj kaj individuaj homoj tra la mondo pri cxi tiu temo. "Esperanto en aviado" estas la provizora nomo de la kampanjo. La afero ankoraux ne ekfunkcias, cxar mankas flanke de UEA homo libera kaj preta kunordigi la tuton, korespondi kun cxiuj kunlaborantoj tra la tuta mondo, ktp. Se iu el vi volas gvidi grandan internacian kampanjon, bonvolu kontakti min . Tre amike Renato Corsetti Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713 ********************************************************************************************* Adressxangxa komuniko de Cristina de Giorgi Gekaraj, post tiom da ricevitaj adressxangxoj de vagemaj esperantistaj geamikoj, nun mia vico: mi komunikas adreson tiom nova, ke gxi eluzigxis nur kelke da tagoj. Kiel kelkaj el vi jam scias (la plej intimaj ecx tro bone, mi timas) mi trovigxis en la neceso flegi mian ne plu memsuficxan patron, kiu antauxe dependis de cigaredoj, kaj nun de oksigenlivero. Pro tio mia studenteca apartamenteto ne suficxis, kaj do mi translogxigxis eksterurbe (vi ne kredus pri la prezoj nun en Pisa!) kie mi ecx posedas naztukgrandan antauxdomon ("gxardeno" estas nepre tro pompa vorto) kaj ecx arbeton, kiu disfekas nemangxeblajn fruktetojn cxie ajn (kiuj emas dispremigxi sub la plandumoj kaj malpurigi cxirkauxe). Kompreneble la kato estas nepre la plej felicxa el ni cxiuj. Nu, por veni al konkludo, jen mia nova adreso: Via Filippi 22, Caprona 56010 VICOPISANO (PI) Telefono ++39-50788471 Gxis rekontakto mi salutas plej kore Cristina ********************************************************************************************* GIORDANO AZZI Venuto a conoscenza della scomparsa dell' ing. Giordano Azzi, uno tra i piu' grandi esperantisti italiani di sempre, la notte fra venerdi' e sabato 6 luglio ho comunicato con urgenza la notizia alla redazione di Nova Sento, dovendo partire al mattino. Non potendo a quell'ora scrivere un articolo, ho aggiunto, per aiutare il redattore, che a causa della sua molto piu' giovane eta' certamente meno conosce di lui, tutte le informazioni che a getto mi venivano alla memoria, specificando che erano alla rinfusa e che speravo anche che fosse completato il curriculum. Ma qui nasce...l'equivoco. Con mia sorpresa, nel numero apparso otto giorni dopo, noto che con la tecnica del "taglia ed incolla" dal mio scritto era stata tolta solamente la suddetta specificazione e qualche altra parola di carattere privato, pubblicando pari pari il resto e con la mia firma. Cosi' un brogliaccio e' diventato un articolo di pessimo svolgimento e stile. Anche se sono solo un dilettante, non credo di essere mai sceso cosi' in basso. Mi spiace per i lettori e per il maggior rispetto che meritava lo scomparso, anche se non ho colpa alcuna. Ermigi Rodari ermigi@infinito.it Mi assumo, ovviamente, tutte le responsabilita' di quanto e' avvenuto e mi scuso con Ermigi, i Lettori e con chi e' mancato e meritava maggiore attenzione. Pur scusandomi, preciso che io sono un mero compilatore e, vi assicuro, questo compito e' gia' sufficientemente arduo e faticoso per chi, come me, spesso ritaglia alla notte le ore per il proprio esperantismo. E' opportuno dunque che chiunque intenda inviare materiale a NSiR lo faccia in modo compiuto, non attendendosi aggiustamenti da parte mia. Rinnovo comunque le mie scuse per l'equivoco occorso con l'amico Ermigi. Framerio