Nova redaktoro sercxata por "l'Esperanto" de IEF Sekve de la demisioj prezentitaj - pro personaj kaj familiaj kialoj - de la nuna redaktoro, kiuj ekvalidos komence de la venonta jaro, la plenuma komitato de IEF devas pretigi la nomumon de nova redaktoro. Tiucele gxi starigis komisionon kiu ekzamenos kandidatigxojn kaj decidos pri la elekto. La membroj de la komisiono estas: S-ino Michela LIPARI SATO, vicprezidanto de IEF, michela.lipari@esperanto.org Prof-ro. Giordano FORMIZZI, eksa prezidanto de IEF, formizzi@libero.it D-ro Umberto BROCCATELLI, nuna redaktoro de la revuo, u.broccatelli@tiscalinet.it Esperantistoj havantaj intereson por tia tasko kaj sentantaj sin tauxgaj por gxi estas petataj prezenti sian kandidatigxon, pere de ordinara letero, inkluzivanta cxiujn oportunajn sciigojn, adresata al la Vic-prezidanto de IEF, s-ino Michela LIPARI SATO, Viale Giulio Cesare 223, 00192 Roma RM, Tel. 06-39726198. Samtempe la tekston de la letero oni sendu en formo de ret-mesagxo al la tri membroj de la jugx-komisiono. La ecoj bezonataj por la tasko estas: 1) tre bona regado de la lingvo Esperanto, 2) itala denaska lingvo kaj bona kulturnivelo, 3) sperto pri la Esperanto-movado, 4) posedo de komputilo kun interreta kunligo kaj kapablo uzi gxin (precipe tekstoprilaborajn programojn en Windows), 5) membreco en IEF, 6) akurateco kaj kunlaboremo. Bonvolu doni cxiujn informojn kiuj povus helpi pritaksi la proponon, t.e.: profesio, agxo, lerneja nivelo, konataj lingvoj, dato de esperantistigxo kaj spertoj en la E-movado, eventuala sperto pri redaktado de informiloj ktp. S-ino Michela LIPARI SATO, vicprezidanto de IEF, michela.lipari@esperanto.org Prof-ro. Giordano FORMIZZI, eksa prezidanto de IEF, formizzi@libero.it D-ro Umberto BROCCATELLI, nuna redaktoro de la revuo, u.broccatelli@tiscalinet.it ********************************************************************************************* Disponibile in Rete il PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) Cari amici, Informo che e' disponibile il PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) al sito: http://digilander.iol.it/Garlaschelli/esperanto/esperanto2.htm (non raggiungibile da altri siti, ma accessibile solo direttamente.) Cliccate col tasto destro del mouse per scaricare il file in formato .zip (circa 930 KB). Il file corrisponde alla versione HTML di Wennergren (10.03). L'autore ha visto il file .doc e ne approva la diffusione, purche' sia senza fini di profitto, si citi l'autore (lui) , e si dica che la trasposizione e' responsabilita' del sottoscritto. Tutto cio' figura anche nella prima pagina del .doc. Il file doc non ha numeri di pagina nell'indice (impaginazioni diverse avrebbero dato numeri diversi) e non ha link ipertestuali o rimandi all'interno del file. In compenso e' modificabile e stampabile secondo le proprie esigenze in modo piu' semplice rispetto ai 400 file .html. Almeno, io lo avevo fatto per questo motivo. Attenzione che sono 700 pagine....! Critiche e rigraziamenti sono altrettanto graditi. Amike, Gigi Garlaschelli garlasch@chifis.unipv.it http://chifis.unipv.it/garlaschelli ********************************************************************************************* Reta versio de revuo "Esperanto" de UEA * Nur por la membroj de UEA! * Eksperimente estas elsxutebla la plena reta versio de la junia numero de revuo "Esperanto". Cxi-foje tio estas distribuebla html-versio. La retversion kaj la klarigojn pri elsxutado kaj legado vi povas trovi cxi tie: http://www.uea.org/esperanto_p/revuo/index_revuo.html (aux www.uea.org - Revuo Esperanto). Se ial vi ne povas elsxuti la arkivon, vi rajtas mendi gxin de reto@uea.org kaj gxi estos sendita al vi kiel aldonajxo al letero. Bonvolu indiki vian uea-kodon kaj cxu vi preferas simplan zip-arkivon (334 kb) aux memmalpakigxantan (372 kb). Cxar tio estas eksperimento, cxiuj partoprenontoj estas petataj raporti pri impresoj kaj eventualaj misfunkcioj kaj esti pardonemaj pri cxi-lastaj. "Andrej Grigorjevskij" ********************************************************************************************* Someraj laborkampoj en Turkio Saluton, GSM, turka ombrela junulara organizo, realigos de julio gxis septembro 16 laborkampojn en same multaj lokoj en tuta Turkio. La laborkampoj havos jenajn cxefajn ecojn: - ili estos dusemajnaj; - partoprenos po 20 homoj 18-28jaraj (kun eblaj esceptoj); - fokuso sur temoj depende de la loko/komunumo en kiu ili okazos; - restado kaj mangxoj estos senpagaj; - vojagxo al la laborkampoj elspeze de la partoprenantoj; - gxenerala asekuro provizita kun peto persone zorgi pri apartaj asekurbezonoj; - laborlingvo: angla; Historia aldonajxo: GSM organizas cxiun jaron en Ankara internacian festivalon por junularaj organizoj el tuta Euxropo. TEJO partoprenis en gxi jam dufoje (en 2000 kaj 2001) kun informbudoj kaj kun laborgrupoj. TEJO estas jam bone konata cxe GSM kaj evoluas ideo havi komunan seminarion en Turkio en dua duono de la jaro 2003. Aligxo al laborkampoj estas rekte traktebla inter la eventualaj interesitoj kaj GSM (pli detalaj informoj cxe www.gsm-youth.org). Mi petas, pro EksterRilataj kialoj, ke eventualaj partoprenantoj/aligxantoj informu min kaj menciu cxe GSM ke ili ricevis la informon de TEJO. Amike, Federico Breda federico.breda@tin.it ********************************************************************************************* Necesaj intervenoj pri E-o en radikala forumo Geamikoj. Mi certas, ke, ene de jena forumo http://www.radicali.it/forum/ , necesegas viaj intervenoj en la diskuttemo "Finiamola con l'Esperanto", kiu certe influos la estontan politikon de la Radikala partio rilate nian lingvon. Tiu temo estas trovebla - inter kromaj priesperantaj - enmetante la vorton "esperanto" per la komandoj Modifica > Trova (kiel regule cxe cxiu "Office" programo). Kiel kutimas cxe la Radikaluloj, ne necesas esti tiaj por interveni en la forumo: suficxas aligxi al la forumo mem; kio kuntrenas seriozan proceduron por identigi kun certeco la intervenontojn, sed implicas absolute neniun kaj nenian politikan engagxigxon. Sed, unue, atentan legadon (kiu eblas sen aligxo). Kiel vi povas konstati, cxefe Lapo Orlandi kaj Daniela Giglioli brave argumentas; sed kromaj defendantoj estas bezonataj. Por havi pli kompletan bildon pri la tuta pagxaro, kaj ekscii kiel aligxi, eniru http://www.radicali.it/ . Klakinte, (plej sube) "Entra nel sito", vi trovos (sube, dekstre) "Forum per gli utenti registrati" kaj "Modulo per la registrazione". Rimarko: La forumo "Forum libero", estante anonima, estas neserioza kaj tute neatentinda. Bonan legadon, kaj efikan intervenon. Ranieri Via Conte Verde 66/19 00185 Roma (+39) 06 44 645 11 (+39) 333 255 19 04 ranieri.clerici@tin.it ********************************************************************************************* Edo Taddei Edo Taddei e' stato il primo samideano che ho incontrato di persona. Nell'ultimo anno, da quando cioe' sono entrato in contatto con l'Associazione Esperantista Fiorentina, ho imparato a conoscerlo come una persona erudita ma semplice, con cui si parlava volentieri, che comunicava entusiasmo e che incarnava davvero quello spirito di curiosita' e di apertura che ho sempre associato alla Lingua Internazionale. Un mio ricordo di Edo e' legato a molti momenti, ma voglio ricordarlo come l'ultima volta che l'ho visto, due giorni appena prima della sua improvvisa scomparsa; allegro e pieno di progetti. Massimo Acciai Gruppo di Firenze ********************************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS: KNABINO EL ROMO Mia nomo estas Barbara, mi estas 20 jara kaj mi skribas el Romo. Mi estas lernanta Esperanton kaj mi deziras uzi gxin por plibonigi mian esprimmanieron. Mi dezirus korespondi per e-posxto kun cxiuj homoj, kiuj volas helpi min en mia veturo laux la vojo de Esperanto! Mi pardonpetas pro miaj eraroj kaj mi esperas ricevi baldaux kelkajn mesagxojn. Mia e-adreso estas barbara.aceranti@libero.it