NOVA SENTO FERIAS Dum la venontaj 2 semajnoj la kompilanto de NSiR ferios. La servo redissendigxos ekde la fino de la monato de Junio. Framerio ********************************************************************************************* NOVA PERANTO DE S.A.T. EN ITALUJO Finfine, S.A.T. havas novan peranton en la lando, kie citronoj kaj berluskonoj floras. Temas pri Carlo Bourlot (Karlo Burlot') el Torino. Li renkontis Esperanton en 1990, aligxis al cxio aligxebla, IEF, ERA, UEA, ILEI, antaux ol renkontigxi cun S.A.T. Pasintauxtune li petis informojn al la Oficejo de SAT kaj profitis por sxerceti pri la stagno de la membraro de S.A.T. Tio estis fatala eraro, cxar li tuj ricevis la taskon okupigxi pri la SAT-membraro en Italujo. Cxar ni jam estas en la mezo de la jaro, aligxontoj havas la elekton cxu pagi la plenan kotizon por la jaro 2002-a (43,90 euxroj) por ricevi la kompletan jarkolekton (2002) de "Sennaciulo", cxu pagi duonan kotizon (22 euxroj) kaj ricevi la revuon nur ek de la numero post la pago. Se vi pensas, ke la ekzisto de asocio, kiu utiligas Esperanton por progresemaj celoj, kaj per tio ankaux disvastigas Esperanton en progresemaj medioj, estas utila, bonvolu kontakti Karlo-n por aligxi. Jen lia plena adreso: Carlo Bourlot, Via Quarello 40, 10135 Torino -TO; tel 011-3970477 (vespere, gxis la 23-a horo); kaj lia posxta konto por SAT ccp n-ro: 43976158; ret-adreso cxe . Renato Corsetti ********************************************************************************************* DISVASTIGO: CERCANSI OPERATORI Dotati di capacita' organizzativa e talento creativo per lavori stimolanti nel campo dell'informazione e della promozione delle istanze esperantiste. L'inserimento in azioni di maggiore impegno in ambito europeo in tema di politica linguistica a stretto contatto con personalita' di forte dinamismo e professionalita', i nuovi impegni di visibilita' ed efficientismo imposti dalla comparsa in rete del sito www.disvastigo.it e le prospettive di forte allargamento della cerchia dei fruitori dei servizi offerti da Disvastigo, pongono la necessita' di ampliare l'organigramma dell'agenzia. Il programma di lavoro di Disvastigo comprende varie attivita' come in primis la preparazione di notizie e articoli, perlopiu' tratti da materiale in rete di altri servizi stampa, la cura delle varie sezioni del sito di recente realizzazione con aggiornamenti continui, la promozione di interventi ed interrogazioni parlamentari (sempre in accordo con l'EEU e la FEI) e denunce ad autorita' politiche, traduzione di notizie ed articoli, compilazione di rassegne stampa riducendo a sunti gli articoli trattati, gestione degli articoli di approfondimento, aggiornamento continuo degli indirizzari su database, redazione di DIS-Internet per informare le riviste europee di informatica (ancora non uscito) stretta collaborazione con il centro informazioni dell'EEU di Bruxelles nelle varie iniziative contro la discriminazione linguistica ed altro e, di somma importanza, lo sviluppo di buoni rapporti con la stampa, promuovendo con contatti personali la pubblicazione di nostri articoli, sia di fatti e avvenimenti che fanno notizia sia, soprattutto, di scritti che illustrino la nostra visione della problematica linguistica come contributo, rivolto ai lettori e non al direttore del giornale o all'opinionista di turno, per l'affermazione della civilta' del capirsi. I seriamente interessati possono rivolgersi per un primo contatto a info@disvastigo.it Giorgio Bronzetti ********************************************************************************************* Novjara Renkontigxo apud Berlino: Komune festi la Novan Jaron Ni invitas vin partopreni jarfine en nova renkontigxo - Novjara Renkontigxo (NoRo). Ni, tio estas kelkaj iamaj kunlaborantoj de Germana Esperanto-Junularo, cxefe Dagmar Schütte kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Ni volas refoje kunveni cxirkaux silvestro en internacia rondo kiel antaux jardeko dum internaciaj junularaj renkontigxoj. Ni volas revidi amikojn kaj konatojn de tiam kaj konatigxi kun multaj aliaj, kiuj intertempe lernis Esperanton - aux kiuj tiam ne povis cxeesti. Kun plilongigo: 27a de decembro gxis 3a de januaro Por tiu cxi unua renkontigxo ni decidis organizi nur kvin tranoktojn. Eble kelkaj el vi sxatos resti unu aux du tagojn pli longe en la komenco aux en la fino - kiel faros kelkaj el la organizantoj - tio eblos favorpreze en iom malpli granda rondo. Vi estos bonvena! Multaj el la partoprenantoj estos mezagxuloj kun aux sen familio - bonvenos ankaux homoj pli junaj aux pli agxaj. Gxis nun ni kolektis grupon de proksimume kvardek homoj el ses landoj, kiuj sxatos partopreni, kaj ni atendas entute eble sesdek partoprenantojn. Eble vi memoras homojn kiel Eckard Bick, Eva Formaggio, Jurek Rzadzki aux Hideg Sándor ... kaj sxatus revidi ilin. Kaj eble vi sxatas simple pasigi kelkajn agrablajn tagojn en internacia Esperanto-etoso. La renkontigxo cxefe direktigxas al Esperanto-parolantoj. Kompreneble kunuloj kaj infanoj estos bonvenaj ankaux sen kono de Esperanto. Por faciligi ilian partoprenon en la renkontigxo ni antauxvidas iom intensan kurson en la komenco de la renkontigxo. Libertempo kaj iom da klerigxo Ni komune pasigu kelkajn agrablajn tagojn kaj havu multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni gxuu promenojn kaj vesperan programon. Ni amuzu niajn infanojn kaj ili nin. Certe ne manku la oferto de prelegoj kaj diskutoj. Ni antauxvidas aldoni kelkajn kursojn pri kapabloj de la cxiutaga vivo - eble pri komputiloj kaj interreto, pri komunikado aux pri notado de ideoj per "mensomapoj". Kaj se vi havas aldonan deziron pri programoferto: Kontaktu nin, ni volonte pripensos la programon kun vi. Pejzagxa domaro apud Fürstenberg cxe Havel La renkontigxo okazos en jxus rekonstruita domaro rande de Fürstenberg, 80 kilometrojn norde de Berlino. La ejo havas du- gxis kvarlitajn cxambrojn kun dusxoj kaj necesejoj kaj ni certas, ke gxi ebligos agrablan renkontigxon. Apudas lagoj kaj arbaro. Por ebligi la partoprenon (preskaux) sendepende de la individua monujo ni organizas tranoktadon en gimnastikejo por memzorgantoj. Eblos memzorgado La mezuma kotizo por plenpagantoj estas cxirkaux 190 euroj, memzorgantoj pagos mezume 60 eurojn. Detalojn trovu cxe www.EsperantoLand.org. Cxu vi interesigxas? Tiam plenigu la formularon cxe http://www.EsperantoLand.org/eo/nr.html aux sendu mesagxon aux leteron al EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio, Lu@EsperantoLand.org, telefono +49-30-685 58 31, telekopio +49-30-68 05 70 11. Ni antauxgxojas legi vian mesagxon aux eble ecx vidi vin dum la Novjara Renkontigxo. Multajn sincerajn salutojn Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Por la kreskigo de Esperantujo EsperantoLand.org ********************************************************************************************* Nuova newsgroup Salve, volevo informarvi che su news.tiscali.it e' stato attivato un nuovo newsgroup chiamato: free.it.esperanto Gxis, Ivan ********************************************************************************************* Cena sociale del Gruppo Sile di Treviso - 7 Giugno 2002 il gruppo esperantista "SILE" di Treviso organizza anche per quest'anno la consueta cena il giorno 07 giugno. Chiunque viva nei paraggi o si trovi per caso a Treviso e' invitato e naturalmente puo' portare amici e simpatizzanti!!! L'appuntamento e' alle ore 19,30 presso la pizzeria "GIARDINO" di Lancenigo di Villorba (uscita Treviso NORD). vi aspettiamo! NB e' gradita una conferma della vostra partecipazione. flavia flavia.dalzilio@esperanto.it