LA ORATORA KONKURSO DE UEA La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde de la 86-a UK en Zagrebo. Gxi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza. Temoj: - Kial mi agadas por Esperanto ? - Egaleco de seksoj - Cxu Esperanto en evolulandoj? - Lingvaj Homaj Rajtoj Partoprenantoj Rajtas partopreni cxiuj gejunuloj gxis 28-jaraj, kiuj aligxis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed cxiu kandidato devas, minimume unu tagon antaux la tago de la konkurso, sin skribe anonci al: - la LKK : "Michelson" aux - la prezidanto de la jugxkomisiono: Adonis SALIBA Rua Corinto, 543 ap. 81-B CEP 05586-060 - Sao Paulo (SP) Brasil E-posxto : Okazigo La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la cxeesto de la du pliaj membroj de la jugxkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Cxiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aux mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaux la komencigxo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la dauxron de cxiu parolado. La Komisiono jugxas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laux la gxenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan jxauxdon, de la 12-a gxis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro. Premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaux diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA. Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713 ********************************************************************************************* Fakaj ret-listoj dauxre kreskas Karaj listanoj, la sistemo de fakaj ret-listoj "per-esperanto-......." dauxre kreskas. Cxi-sube estas la situacio. Se vi konas en via lando, en via fako aux en via loka klubo esperantiston, kiu interesigxas pri tiuj apartaj temoj, bonvolu direkti lin aux sxin al unu el la cxi-subaj listoj. La aligxmetodo estas cxiam sama: bonvolu sendi malplenan mesagxon ekzemple al la adreso: Amike Renato Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713 ********************************************************************************************* La 1a Mongola Kongreso de Esperanto Karaj gesamideanoj, ni elkore invitas vin al la 1a Mongola Kongreso de Esperanto. La kongreso okazos laux kunsendata programo dum la 9-10 julio 2002, jxus antauxe de Naadam-Mongola Nacia Festo, en ger(jurto)-kampo "Chingisijn Hhuree" (Rondeto de Cxingis), kiu situas 20 km sude de Ulaanbaatar-cxefurbo de Mongolio. Ni gxojus, se vi partoprenus nian Postkongresan Ekskurson dum la Nacia Festo, la 11-13 julio. Cxi-kune ni sendas al vi Aligxilon de la Kongreso. Kompreneble, plenigonte gxin vi povos resendi Interrete (ne uzante posxtan servon). Nome de la Organiza Komitato por la 1a Mongola Kongreso de Esperanto, elkore salutante, Ch.Enkhee, sekretario Oni povas vidi gxin rekte je: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem-mongolk1.htm Oni povas viziti la cxefan pagxon de KAEM je: http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem_kap.htm kaj poste navigi al "Kongresoj (Azia, UK, naciaj)", kaj vi trovas enirejon al la Mongola Kongreso. ********************************************************************************************* FESTO 2002 30a de auxgusto ==> 7a de septembro Kastelo Grezijono en Baugé, Francio http://festo2002.free.fr FESTO estas la venonta internacia junulara renkontigo en Francio... Cxe la fino de la somero, JEFO invitas vin en la mirinda kastelo de Grezijono. Tiu fama kastelo situas 250 km sudokcidente de Parizo en belega kaj trankvila kamparo. Gxi estas perfekta loko por gxui lastan semajnon de somera ferio en plej agrablaj cxirkauxajxoj. Programo: sencxesa festo, tutsimple! Okazos interalie koncertoj, fotoateliero, vizito de strangtipa pregxejo de la regiono ktp... Por kuraguloj okazos ec vizito de la Gresijona abelujaro! Bzzz... Sed ecx la plej preciza priskribo de la okazontajxoj ne suficxus por enhavi la cxefan zorgon: bona etoso! Do venu kaj spertu mem! Vivu kiel kastelano dum unu semajno... vi ne bedauxros! Surloke, vi trovos naturan nagxejon, rimedojn por sportumi (tablo-teniso, retpilko, vojoj por piedmarsxi,... ), bibliotekon kaj salonojn en la kastelo. La kastelo estas en granda arbaro. Vi logxos en la kastelo aux en la tendumejo ene de la kastela gardeno. La loko situas ene de la famega turisma "Valo de Luaro" kun multaj turismaj interesajoj: multaj kasteloj kaj muzeoj en Saumur, Angers kaj ankaux aliaj lokoj. http://festo2002.free.fr ********************************************************************************************* Regula legajxo por viaj lernantoj: Intergazeto (NOVA) Mallongaj novajxoj pri la mondo en Esperanto per retposxto aux per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS). Anoncigxo cxe e-inform@index.hu aux telefone +36 1 2173912. Tiu nova servo helpas viajn lernantojn uzi la internacian lingvon en la praktiko. Thierry SALOMON, ABONASOFT http://abonasoft-esperanto.inf.hu Bakats utca 1/3 III 1. HU-1093 Budapest Mesagxo dissendita de E-INS = Esperanto-Instruado ********************************************************************************************* Intervju(seri)o cxe Radio Radicale Gekaraj. Estas sxanco (ni diru: 70%a probablo), ke morgaux (2002-05-30, proksimume je la 16a horo) Radio radicale (Rr) dissendos la unuan intervjuon el serio (momente du, espereble pli) pri Eo. La planita horo estas tre tauxga, cxar gxi tuj-antauxas gravan kunsidon de Radicali italiani (la lastan antaux-kongresan komitatkunsidon, kiu komencigxos je la 17ª horo). Mia espero estas, ke tiu serio pludauxros, per la interveno de pli reprezentaj personoj de la Eo movado (krom de Era); post tio, povos arangxigxi debatoj, senperaj dialogoj kun auxskultantoj, ktp. La ebloj auxskulti la unuan intervjuon estas jenaj: 1. Senpere tra la radio, ekde la 16ª horo (la frekvencojn de via komunumo vi trovas cxe http://www.radioradicale.it/ , klikante la klavon "Cerca la frequenza nel tuo comune", kiu situas alte en la pagxo, dekstre). 2. Laux-pete, en la Ttt-pagxoj de Rr (eniru "[Vai all'edizione standard]", kaj tie, elektinte "Rr on demand", sekvu la indikojn). Se la intervjuo dissendigxos ne kiel antauxvidite, sed en alia horo aux tago, mi diskonigos la precizan momenton nur post la dissendo (por preventi eblan kroman frustrigxon vian), tiel ke vi povos auxskulti gxin laux la proceduro 2, kiam al vi placxos. Cxiukaze, mi estos scivolema pri viaj impresoj kaj atentema je viaj sugestoj. Koran dankon. Ranieri Via Conte Verde 66/19 I 00185 Roma (+39) 06 44 645 11 (+39) 333 255 19 04 ranieri.clerici@tin.it ********************************************************************************************* ESPERANTISTI PAVESI CERCASI Se ci fossero esperantisti a Pavia gradirei poterli contattare. Grazie Luigi Garlaschelli garlaschelli@cicap.org