E.R.A.-PARTOPRENO EN LA PREPARAJ KUNSIDOJ DE LA MONDA VERTOKUNVENO DE UNESKO PRI LA "SOCIO DE INFORMADO" En Parizo, la 22-a kaj 23-a de aprilo, la Aldona Sekretario de "Esperanto"-Radikala Asocio partoprenis al la dua prepara konsulta renkonto de la Vertokunveno de UNESKO pri la "Socio de Informado". La delegito de ERA, sola cxeestanta itala organizacio kaj sola cxeestanta esperantista asocio, intervenis en la laborgrupo kun temo "Kultura diverseco kaj publikrajta proprajxo", kaj ankaux en la Plena Kunsido. Dum la unua interveno ERA insistis pri la neceso monitoradi kaj kontroli, per ekstarigo de specifa internacia Observejo, la publikajn politikojn kiuj estigas plilargxigon aux mallargxigon de la informoj kaj de la datenoj de la publikrajta proprajxo; kiel ankaux la lingvajn politikojn, kiuj estas evoluigitaj je niveloj nacia kaj internacia. Tiu peto estis akceptita kaj plilargxigita en relacio dum la Plena Kunsido, far de la Prezidantino de la laborgrupo. En la Plena Kunsido la ERA-Delegito Michele Gazzola substrekis la neceson, por UNESKO, kontroli cxu la reala "Socio de Informado" estas aux ne konformigita al la principoj pridiskutataj kaj proponis la ekstarigon de Interreta Konstanta Komitato en kiu oni povus antauxprezentigi instrumentojn kaj tempojn por naskigi modelon de "Socio de Informado" kohera al tiuj principoj. La venontaj rendevuoj konsistos de kvar regionaj konferencoj kaj tri kunsidoj de la Prepara Komitato (PreKom), kiu prilaboros la rezultojn de la konsultoj por la Vertokunveno de Gxenevo en jaro 2003, intertempe, cxiuj dokumentoj prilaboritaj dum la parizaj laborsesioj - kiuj estos eldonitaj ene de la venontaj 45 tagoj en la Interretaj pagxoj de tiu kunveno - estos objekto de reflektoj fare de la organizantoj por la venontaj antauxviditaj renkontoj. ********************************************************************************************* Projekto Mezeuxropo estas mia hejmo Karaj gekolegoj, Kroata Esperanto-Ligo ricevis etan subvencion de Sxtata Institututo por Protekto de Familio kaj Junularo por kunvenigi gejunulojn el Mezeuxropo en la agxo de 13-17 jaroj. La gejunuloj traktu mezeuxropajn temojn el siaj lernolibroj pri historio, geografio kaj literaturo. La ideo estas kompari scion el mezeuxropaj lerniloj. La gejunuloj kunportu siajn koncernajn librojn kaj la temojn ili traktos kun profesoroj, per E. Interesigxontoj ricevos detalojn pri la projekto. Ni proponas komunan feriadon en Esperanto-Domo en Kostrena apud Rijeka en julio 2002. Datoj interkonsentotaj post interesigxo de kandidatoj. Por komenci la projekton suficxas unu junulo kun akompananto el kelkaj landoj. La projekto povus pliampleksigxi en 2003 se trovebos partneroj. Kroata Esperanto-Ligo proponas al siaj gastoj dum Mezeuxropa Konsultigxo trakti tiun temon en la tagordo dum la renkontigxo metante gxin en la laborprogramon kaj aldone petante auxspicion de ILEI. Koran dankon pro viaj sugestoj por sukcesigi la projekton. KEL prizorgus la kostojn de la cx. unusemajna restado, antauxvideble en julio 2002. Tre koran saluton, Spomenka Stimec sekretario de KEL esperanto@zg.tel.hr ********************************************************************************************* RONDO FAMILIA - KIO GxI ESTAS, KAJ KIEL VI POVAS SUBTENI GxIN. En la vasta pejzagxo de mallongigoj kaj de asocioj apud UEA kaj TEJO ekzistas ankaux "Rondo Familia". Gxi celas kovri tiun agx-grupon, kiu entenas jxus geedzigxintajn parojn kaj iliajn infanojn, gxis la momento, kiam la infanoj kapablos mem veturi al TEJO-arangxoj. Gxi registras familiojn, kiuj uzas Esperanton hejme kaj edukas siajn infanojn en Esperanto. Gxi zorgas pri arangxado kaj informado pri pluraj kunvenoj por infanoj (kiel la Internacia Infana Kongreseto aux la Renkontigxoj por Esperantlingvaj Familioj). Gxi eldonas tre belan revueton, kies titolo estas "Familia Esperanto". Gxi tenas la kunligojn kun la ret-listo por familioj kaj kun la ret-pagxoj por familioj kaj infanoj. De tempo al tempo gxi eldonas ajxojn utilajn. La plej furora eldono estis "Hejma vortaro". Cxu, do, cxio en ordo? Preskaux! Mankas du cxefaj aferoj, pri kiuj nur vi povas helpi, kaj neniu alia: * suficxe da aligxantoj. Gxis nun nur 300 familioj estas registritaj kiel tiaj en la komputilo de la CO de UEA. Se vi estas en familio, kiu uzas Esperanton, aux se vi konas tian familion, sendu la detalojn pri la familianoj al por esti senpage registrata. * suficxe da mono. La servoj de Rondo Familia estas principe senpagaj, sed bonhavaj familioj kaj mecenatoj devas pagi la kostojn de la revuo "Familia Esperanto" kaj aliajn malgrandajn administraj kostojn. La konto de "Rondo Familia" cxe UEA estas "idoj-p". Se vi volas korespondi pri gxi kaj demandi pliajn informojn, bonvolu skribi al la kunordiganto de la komitata komisiono pri Rondo Familia: "Amri Wandel" . ********************************************************************************************* Internacia konkurso "Premio Napolo 2002" Por stimuli mondskale intereson pri la kulturaj, artaj kaj pejzagxaj valoroj de la urbo Napolo kaj ties cxirkauxajxoj, Napola Esperanto-Asocio alvokas partopreni en la konkurso "Premio Napolo 2002". Temo de la konkurso estas "Napolo laux rememoro kaj fantazio". - Sekcio A pri literaturo: poezio kaj prozo. - Sekcio B pri bildarto: desegno kaj pentrajxo. Cxiuj premiitoj ricevos diplomon, kaj tiuj kun unua kaj dua premio - ankaux artajxon el Napolo. Limdato: 2002.09.30. Detalajn regulojn petu de Napola Esperanto-Asocio, Via Pietro Castellino 115, IT-80131 Napoli, Italio, telefono +39 081 5467760 laux [He-Ko] fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************************************* Skolta Esperanto-Ligo sercxas Naciajn Reprezentantoj kaj helpantoj Por plijunigi la Ligon, kaj vigligi gxin, ni sercxas ankaux junajn Naciajn Reprezentantojn kaj helpaltojn en cxiuj landoj. Ne bezonas esti skolt(in)o por tio. Interesatoj turnu sin al Gxenerala Sekretario, Hector CAMPOS GREZ. esperanto@terra.cl aux Casilla 231, Curico, Cxilio, CL-334-000-0 Cxu io raportinda? Informu en NUN: www.esperanto.se/nun/. ********************************************************************************************* RADIO HAVANO KUBO La radio-dissendoj en Esperanto por Euxropo okazas dimancxe je la 19,30 en mallongaj ondoj 21 metroj 13715 khz. La telematika adreso cxe la servilo de Auxstria Radio Internacia estas: http://roi.orf.at/esperanto/es demand.html ********************************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS: PENSIULINO Mia nomo estas Elma do Nascimento, pensiulino, verkistino, kiu instruas Esperanton hejme kaj en Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Miaj hobioj: Pentri, ludi pianon, verki rakontojn, romanojn, muzikojn, ktp..Mi havas 71 jarojn (16/11/1930) kaj volas korespondi per Esperanto, tutmonde! Saluton el Elma,