Raporto el la aprila Euroscola Mi volas danki la organizantojn de Euroscola pro ilia grava kaj granda laboro. Mi estas tre kontenta pro la aprila Euroscola-tago. Gxi vere estas memorinda!! La itala grupo konis la aliajn tri grupojn en la gastejo CREPS, lunde vespere. Ni komencis prepari la Euroscolan tagon kaj ni dauxris la laboron mardan posttagmezon kaj vesperon. Baldaux mi konis malbonan noticon: tradukadon al nur du oficialaj lingvoj (angla kaj franca) en la Parlamentejo. Dum la antauxaj tagoj, ni havis ankaux okazon viziti la urbon, ecx per boato. La Euroscola Tago: Cxi jare, post matenmangxo, ni tuj estis dividitaj per la laboraj grupoj, kune kun la aliaj gejunuloj ne esperantistoj: ni do ne estis kune kiel pasintjare. Laux mi tio estas bona afero, cxar en tiu cxi maniero ni povis/us/os influi pli en cxiuj grupoj. La prezentado de Esperanto-delegacio, kiun ni preparis dum la pasintaj vesperoj, okazis per originala ilo: unu el la itala grupo prezentis la delegacion kaj poste unu junulo el cxiu grupo diris frazon en Esperanto kaj en sia lingvo: "Ni tre gxojas partopreni la Euroscolan tagon kaj ni elkore salutas vin". Poste estis tempo por demandoj: mi kaj aliaj junuloj faris demandojn pri lingvaj problemoj, sed kiel kutime, la respondoj de la parlamentaj oficistoj ne estis tre klaraj. Post la tagmangxo (dum kiu ni vidis intereson al Esperanto kaj ni donis informojn pri la lingvo) kaj la ludo "Eurogame" [kial angle?] ni laboris en la laborgrupoj. Mi estis en la unua grupo: cirklo (demokratio, homaj rajtoj, problemoj en societoj) kaj mi estis elektita kiel sekretario. Mi provis meti en la resolucion ion pri lingva demokratio, sed bedauxrinde, ankaux danke al la oficistoj de la parlamento, mi ne sukcesis. Poste, en la granda salono, cxiu grupo prezentis sian laboron al la aliaj kaj la aliaj junuloj vocxdonis favore aux malfavore. Mi faris alian demandon pri lingvo, al kiu respondis itala esperantisto: do li parolis favore al Esperanto. Ankaux aliaj grupoj parolis pri la ebleco de Esperanto: ekzemple en la grupo pri estonteco, oni diris ke Euxropo bezonas komunan lingvon, cxu la anglan aux la esperantan. ESTIS VERE TRE GRAVA AFERO KE ONI PAROLIS PRI ESPERANTO EN LA EUxROPA PARLAMENTEJO!! Dum la merkreda vespero, venis al CREPS jxurnalisto de DNA (loka gazeto) kiu intervjuis min kaj aliajn partoprenantojn. Ankoraux DANKON al la organizantoj de Euroscola kaj al la esperantistaj geinstruistoj, Francesco Maurelli fran.mau@libero.it ********************************************************************************************* Neperforto! Post Afganio... ankaux Italio bezonas helpon de la samideanoj De la horo 17,30 de la 15.a de aprilo, kun "fasto de la soifo", absoluta abstino de trinkado, kiu dauxris ecx 146 horoj kaj 20 minutoj, la Prezidanto de transnacia Radikala Partio, euxropa parlamentano Marco Pannella komencis novan "satyagraha"-n (neperfortan agoiniciaton), favoran al restarigo, en Italio, de la konstitucia lauxlegxeco. Precipe la iniciato petas ke la itala Parlamento kunvenu en senhalta kunsido, por elekti la du mankantajn jugxistojn, tiel restarigante legxan plenon al la Kostitucia Kortumo post pli ol 17 monatoj da neplenumo kaj ankaux ke oni procedu al vocxdono por elekti la 13 mankantajn parlamentanojn en la itala Parlamento. Al tiu neperforta iniciato de la radikala partiestro, je tiu momento, flankenigxis per ilia "malsata striko", t.e. fasta tago (aux tagoj), jam pli ol 3000 personoj, inter kiuj pluraj parlamentanoj kaj aliaj instituciaj eminentuloj; aligxis ankaux la ERA-Sekretario. Ni volas inviti tiujn anojn de la "monda Esperanto-komunumo" kiuj legas tiujn liniojn, partopreni kun minimume unu tago de fasto (aux "malsata striko") kaj diskonigi tiun iniciaton inter iliaj amikoj kaj konatuloj. Specife ni adresas al tiuj, kiuj jam partoprenis al la venkinta neperforta agado de la 1.a de decembro 2001, favora al cxeesto de virinoj en la provizora afgania registaro, tiel ke la esperantista vocxo ankoraux reehxu en tiu itala itinero de lauxlegxeco, justeco, libereco. Aligxoj estu adresataj, je atento de Daniela Giglioli, al la reta adreso , laux tiu skemo: Mi aligxas al via iniciato: NOMO ----------------------- FAMILIA NOMO -------------------------- URBO --------------------------- LANDO ---------------------- AGXO ------------------------ PROFESIO ---------------------- TELEFONO ------------------- RETADRESO ----------------------- MALSATA STRIKO: KOMENCA DATO --------------------- DAUXRO ------------------------- ********************************************************************************************* www.laverdapego.too.it Carissimi Amici, Una notizia che allieta tutti. Grazie al giovane Michele Nicoletti il Gruppo Esperantista Marchigiano, "La Verda Pego", ha il proprio sito. Un ulteriore nodo dal quale il movimento esperantista puo' diffondere, tramite la rete, le proprie ragioni. Utilizzo questo gruppo per ringraziare pubblicamente Michele per la sua dedizione al nostro movimento e per complimentarmi per le sue competenze tecniche. Scrivo a voi di esperantisti-italiani per invitarvi a visitare www.laverdapego.too.it. Vi ringrazio anticipatamente, a nome degli esperantisti marchigiani, se, una volta visitato il sito firmate il libro degli ospiti e ci scrivete per aiutarci a far crescere e migliorare questo altro lembo di "Esperantujo" Il Presidente del Gruppo Esperantista Marchigiano La Verda Pego Marco Menghini ********************************************************************************************* KOMITATANOJ B DE TEJO: NOVA LIMDATO POR KANDIDATIGxI Pro malfrua dissendo de la revuo TEJO-Tutmonde, la limdato por sendo de kandidatigxoj estis novfiksita al la 31a de Majo 2002 anstataux la antauxe anoncita 31a de Marto. Dezirantoj igxi komitatanoj B de TEJO bv. sendi leterojn indikante: - personajn datumojn (nomon, naskigxdaton, retan kaj posxtan adresojn, telefonnumeron) - biografion kaj priskribon de viaj celoj en la movado (maks. 100 vortoj) - subtenajn leterojn aux subskribojn de min. kvin individuaj membroj de TEJO el min. du landoj. La leteroj devas alveni plej laste la 31an de Majo, 2002 cxe TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, . el [TEJO-Aktuale] fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************************************* Skolta Esperanto-Ligo sercxas novan redaktor(in)on kaj helpantojn Skolta Esperanto-Ligo sercxas novan redaktor(in)on por la liga revuo La Skolta Mondo. Same ni sercxas helpantojn por pligrandigi kaj plibonigi la Ligon. Ni urgxe bezonas 'novan sangon' por revigligi SEL-on. Se vi interesigxas helpi nin, aux igi redaktoron de La Skolta Mondo, kontaktu la Gxeneralan Sekretarion, Hector CAMPOS GREZ, per e-posxto esperanto@terra.cl aux letere al posxtkesto 231, Curico', Cxilio, CL-334-000-0 Jena informero aperis en NUN: ********************************************************************************************* KUNLOGxADO SERCxATA POR LA EUxROPA KONGRESO EN VERONA Torin-devena esperantisto logxanta en Francio sercxas kunlogxanton, kiu pretas dividi kun li dulitan hotelan cxambron dum la Euxropa Kongreso en Verono. Skribi rekte al: Francesco Gaeta, 1 Parc La Sary, 13124 Feypin, Francio. ********************************************************************************************* En Berlino delegacio de esperantistoj al kongreso de Verduloj Provizora ret-adreso de AVE: Manfred@Westermayer.de Kiu emas partopreni en Berlino ? 2002-05-17/19 Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj. Bonvolu anonci sin. Dezirante cxion bonan - gxis la reskribo de la nova adreso. Amike, Manfred Westermayer AVENO 23/24 (k.a.) en nia TTT-ejo: 2002-02-20 www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm Bonvolu sendi tekstojn en simpla formato (ASC, TXT) - ne WORD - Dankon ! ## CrossPoint v3.12d R ##