Adesioni a 'Allarme lingua' Il Comitato Nazionale di Difesa delle Lingue e delle Culture 'Allarme lingua' ( gia' da tempo approvato dal Consiglio FEI), presieduto da Nicola Minnaja e coordinato dal sottoscritto, sta prendendo delle iniziative di rilievo nel campo della politica linguistica della Comunita' europea, come promozione di interrogazioni parlamentari e denunce alla Commissione europea di discriminazioni linguistiche e sara' probabilmente presente alla conferenza internazionale delle associazioni di difesa delle lingue e delle diversita' linguistiche (22 e 23 giugno credo a Bruxelles). Coloro che volessero dare il loro appoggio a questa azione di sensibilizzazione del problema del degrado delle lingue e di avvicinamento alla soluzione Esperanto sono pregati di aderire al Comitato. Basta una semplice comunicazione al sottoscritto: nome e qualifica. Non si richiede altro. Se poi ci si vuole attivare e partecipare anche alla conferenza molto meglio. Giorgio Bronzetti gbronzetti@infinito.it ********************************************************************************************* ESPERANTO KAJ ASTRONOMIO La 3a Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" de Astronomia Esperanto-Klubo, ekde la 7a gxis la 14a de Septembro 2002, Sankt-Mikaela Observatorio, suda Francio Astronomia Esperanto-Klubo ( AEK ) kiu estis fondinta komence de la 2000 jaro anoncas pri sia tria stagxo kiu celas eduki la pli vastan Esperanto publikon pri la plej antikva scienco - Astronomio. La du antauxaj stagxoj okazis en 2000 jaro en E-kulturcentro "Kvinpetalo" ( Bureso, Francio ) kaj en 2001 jaro en la Observatorio de Monto Chiran en suda Francio. Cxi-jare la stagxon akceptas tre konata ne nur en departamento de Alpoj de Alta Provenco, sed en la tuta Francio - Sankt-Mikaela Observatorio ( Saint-Michel Observatoire). En la Observatorio funkcias Centro de Astronomio, kiu regule organizas diversnivelajn stagxojn, akceptas grupojn de gejunuloj ( kaj certe pliagxuloj ) el diversaj regionoj de Francio, okazigas konferencojn kaj faman someran Astronomian Festivalon. En la Centro disponeblas la plej unika en Euxropo speciala teleskopo por observadi la Sunon ( diametro de la spegulo egalas al 1,20 m !), Neuxtona teleskopo de 60 cm kun ebleco foti per speciala CCD-kamero astrojn, multaj pli malgrandaj teleskopoj. Por cxiuj partoprenantoj dum la stagxo estas malfermita videoteko kaj ricxa biblioteko, funkcias konstanta interreto, foto-laboratorio. Cxio en la Centro estas farita por doni la plej bonaj kondicxoj al lernantoj - ecx bongusta mangxajxo 3-foje dum tago atendas la stagxanoj en la mangxejo, 2-4 litaj cxambroj garantias trankvilecon post la nokta observado. Tute apude de la Centro ( je distanco de 1,5 km ) trovigxas fama profesia Observatorio de Alta Provenco ( l'Observatoire de Haute-Provence du CNRS ). Dum la stagxo estos organizata ekskurso ( eble ecx ne unu ! ) al tiu Observatorio kaj renkontigxo kun ties sciencistoj. Se vi jam ion scias pri astronomio kaj volus ekscii pli multe - aligxu, ni garantias ke vi ekscios multe pli. Se vi estas absoluta laiko en Astronomio - ne timu, venu kaj vi ekvidos ke nur post unu semajno vi povos orientigxi laux la steloj; diveni sur cxielo kiu astro estas stelo, kiu planedo; proprokule ekvidos nian makulplenan Sunon; evidentigxi ke steloj varias kaj ekscii multe pli. Ecx se vi estas profesia astronomo kaj sxajnas al vi ke vi jam estas spertulo de la fako - venu, ne hezitu. Estas bona sxanco por vi gxui la komunan lingvon, renkonti kolegojn, interkonsenti pri novaj kunlabor-projektoj. Post la stagxo eblas turisti en pitoreska cxirkauxajxo. Gvidanto de la stagxo - Patrick Lagrange, kiu ne nur denaske parolas Esperanton sed estas unu el la plej spertaj astronomoj en Esperantujo. La Observatorio trovigxas apud urbo Forcalquier kaj estas bone atingebla per auxto, buso kaj trajno. La kotizo por partopreni en la stagxo estas 280 Euroj kaj inkluzivas cxion - partoprenon, logxadon, mangxadon, teleskopobservadon, interretumadon, ekskurson k.a.. Eblecoj pagi : UEA-konto: AEKL-I "Astronomia Esperanto-Klubo" aux al kluba kasisto: J.C.Rapley, 2 rue du Stade, FR-86410 Bouresse, rete : rapley@club-internet.fr . Pagante el sia UEA-konto al aekl-i oni bonvolu sendi kopion de la girilo al la kasisto. Detaloj pri la stagxo aperos aperos en la dua Informletero, sur TTT-pagxoj de AEK ( www.esperanto.org/AEK ). Ilin eblas ekcsii retposxte de astroek@yahoo.com . Kvin unuaj aligxantoj ricevos astronomian bildkarton tuj post la aligxo. GXIS la en SANKT-MIKAELO! ********************************************************************************************* Urbaj retpagxoj en E-o Supozeble la plej granda somera junulara arangxo en Euxropo cxi-jare estos la tradicia Internacia Junulara Semajno, IJS (julio, Székesfehérvár, Hungario). Lige al la preparoj jxus estas subskribita kontrakto inter la urba estraro kaj Hungara E-Junularo, kio i.a. inkluzivas ankaux la Esperantigon de la retpagxaro de la urbo. Vi jam povas trovi ilin cxe: http://www.szekesfehervar.hu Estas interese, ke danke al la "diplomatia" preparo, ne la urbo faras bonvolan servon al ni per la ebligo de E-lingvaj pagxoj, sed inverse: ni, esperantistoj faras bonvolan servon, "helpon" al la urbo per nia traduklaboro :-)) Cetere, E-lingvaj retpagxoj ekzistas ankaux cxe pluraj aliaj urboj, vidu ilian liston cxe http://www.esperanto.hu/turismo/ Informojn pri cxiuj E-arangxoj (inter ili la menciita IJS) vi trovas cxe http://www.eventoj.hu Laszlo Szilvasi szilvasi@eventoj.hu ********************************************************************************************* LETEROJ SUR LA REVUO CITTANUOVA Cxe la revuo Cittanuova, kiu apartenas al la Focolari Movado, estas du letereroj favore al E-o, en du malsamaj datoj, la sekcio nomigxas "Leterojn al la Direktoro", la lasta suskribis Alberto Dorcier el Genova, kaj la unua mi mem. Mi tute apogas la ideon por sendi leterojn al la gazetojn ceterajn, cxar estas okazojn por varbi, evitante esti fanatika aux agresa kompreneble. Jorge Angel Tarducci patagonia5@interfree.it ********************************************************************************************* Universala Esperanto-Asocio AKTIVULOJ SERCxATAJ 2002/02 Karaj geamikoj, vi certe konsentas, ke instruado de Esperanto estas io grava por la pluekzisto de nia movado. Ne necesas diri ion plian. UEA kaj ILEI provas fari tion, kion ili povas sur tiu kampo. Nun la estrarano de UEA pri instruado, Gbeglo Koffi, kiu cetere cxiam agas interkonsente kun ILEI, havas la jenan praktikan labor-programeton: 1 - difino de lernosxtupoj 2 - redaktado de programo por cxiu sxtupo aux/kaj elektado de libroj kongruaj kun cxiu sxtupo. 3 - organizado de la internaciaj ekzamenoj laux tiuj programoj. Vi komprenas, ke por plenumi tiujn taskojn, Gbeglo Koffi bezonas kelkajn helpantojn. Ne estas antauxkondicxoj, krom ret-aliro kaj deziro kaj tempeto labori por la progresado de la instruado de Esperanto. Interesigxantoj bonvolu kontakti la estraranon de UEA pri Instruado: Gbeglo Koffi . Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713 ********************************************************************************************* POR NOVAJ VIVRETOJ Jam de 15 jaroj la Amikeca Reto regule aperigas gvidlibron por faciligi la rilatojn inter la esperantistaj homoj. Kompreneble la aspekto de la Reto multe evoluis kongrue kun la novaj teknikoj, kaj la rezulto estas nenur brilaspekta, sed ankaux fulme diverseca. En la nova eldono 2002.03 mi ne povas halti en konsultado de indeksoj kaj en foliumado de anoncoj : jxonglado, vjolo, triktrako, lansxpinado, kaj nombregaj aliaj aktivadoj estas eblaj. Gerardo Rollin, la centra mastrumanto deziras, ke la homoj starigu naturajn rilatojn inter si, ne nur por la plezuro kaj por la klerigxo, sed ankaux por krei variajn grupigojn internaciskalajn. Li asertas : "Esperanto pruvu sian efikecon tra konkretaj realigoj super la landlimoj. Cxar nia mondo estas en regula evoluado, nia kapablo iel pozitive evoluigi nian socion estu konkreta kaj pozitiva.. La novaj ideoj kaj vivretoj apartenas al nia tuja estonteco." Ecx se gxi titoligxas vojagxoservo, gxia utileco preteriras turismon. Tri pagxoj da diskuttemoj listigas la paroleblecojn. Efektive, se ni ne trovas tauxgan partneron kongrue kun niaj sentoj, tio venas de nia pigremo. Cxio eblas intersxangi pere de l'Amikeca Reto: domo, infanoj, ... Mi ne suficxe frue ekkonis tiun servon! Inés Moreira AMIKECA RETO; 88, str. Viktor Hugo; FR- 37 400 AMBOISE Komputadreso : Eldono 2002-2003 de l'A Reto: en cxiuj bonaj libroservoj ; cxe perantoj aux rekte cxe la centra oficejo: 10 eurojn + 2 Eurojn afrankite; 23 EUR por tri ekzempleroj afrankite; UEA-konto : amre-r ; posxto-konto : Amikeca Reto; 36.64.74 G gxircentro: La Source (Francio) fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************************************* ESPERANTO-MUZIKO EN LA RETO! Indas viziti! Muzikaj dosieroj MP3 kaj tekstoj troveblas cxe: - (tendar-kluba rus-esperanta folkloro) - (kantas la ensemblo "Inspiro") - Kiel E-igi kantojn: - Radio Esperanto: http://tonyfreeman.linux-dude.net/radio/index.php fonto: ret-info http://www.eventoj.hu