Nord-Amerika Somera Kursaro La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj la Esperanta Scienca Fondajxo kunauxspicias la 33an cxiujaran someran Esperantan kursaron 8-26 julio, 2002 La unuan fojon en sia longa historio la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) okazos en la usona Nordoriento. La mondfama "School for International Training" (Altlernejo por internacia trejnado) en Brattleboro, Vermonto, proponas aparte tauxgan lokon por studi Esperanton en vere internacia etoso. Logxado en dupersona cxambro (kaj tri mangxoj tage) kostos USD640. Por garantiita logxado, mendoj estas ricevendaj antaux la 1a de junio. BONVENON AL ESPERANTO Komencanta Esperanto (3 stud-unuoj) Baza trejnado en norma parola kaj skriba Esperanto por gelernantoj novaj al la lingvo, kun enkonduko al la historio de la lingvo, gxia aktuala amplekso, kaj alligitaj idealoj. Pritraktado de la uzo de Esperanto por internaciaj kaj interkultura komunikado, aparte en vojagxado, edukado, kaj literaturo. Kosto: USD900. GAJNI MEMFIDON EN ESPERANTO Progresinta Esperanto I (3 stud-unuoj) Por tiuj kiuj jam faris komencan studadon de Esperanto. La emfazo estos sur interparola kapablo, lauxgrade progresanta kompreno pri strukturo kaj leksiko, kaj konatigxo kun bazaj scioj kaj situacioj tipaj por interkulturaj renkontigxoj en Esperanto. Elektitajn aspektojn de la historio kaj kulturo de Esperanto oni traktos pli detale. Kosto: USD900 ESPERANTO EN LA PRAKTIKO Progresinta Esperanto II (3 stud-unuoj) Por tiuj kiuj kapablas kompreni kaj partopreni lecionojn gvidatajn tute en Esperanto. Largxa gamo de teknikoj kaj materialoj evoluigos lingvajn kapablojn laux diversaj funkcioj, kune kun la kulturaj scioj kaj perspektivoj necesaj por efike uzi Esperanton diverscele. Kosto: USD900 LINGVO, LINGVISTIKO, KULTURO, LITERATURO Supera Esperanto (3 stud-unuoj) La kurso respondos la bezonojn de spertaj studentoj pri diversaj fakoj, inkluzive de Esperanto-lingvistiko kaj literaturo, specialaj lingvaj kapabloj (tradukado, interpretado, verkado, oratorado), kaj sociaj, kulturaj, kaj politikaj aspektoj de la Esperanto-komunumo. Tiu plurcentra fokuso aparte utilas por tiuj kiuj pretigas sin instrui aux trapasi altnivelajn ekzamenojn en Esperanto. Kosto: USD900 ELNA/ESF Stipendioj Studentoj kaj instruistoj povas ricevi partan subvencion de la kostoj de kurso kaj logxado. Oni invitas klubojn kaj individuojn rekomendi kandidatojn por superaj studoj. Interesitoj sendu esperantlingvan petilon, nepre inkluzive sian Esperantan historion rilate al lernado, instruado, kaj spertoj, al Ellen Eddy. Ricxigaj eblecoj Diversspecaj vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj donos pliajn eblojn neformale esplori multajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentajxojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn. Partoprenontoj kiuj volas proponi specialan programeron, bv. turni sin al Ellen Eddy. Pli da informoj: http://www.esperanto.org/nask aux http://www.sit.edu/esperanto (Supozeble la adreso uzenda por skribi al Ellen Eddy estas EDDYELLEN@aol.com) ********************************************************************************************* La bildoj de la 26a Internacia Junulara Festivalo en reto Gekaregaj! al tiuj kiuj volas ankoraux travivi etoson de la 26 IJF en Pra Catinat, mi konsilas www.ijf2002@italicum.de (TTT pagxo!!! ne E-mail). Mendu al mi la originalojn (ca. 500 k) al njokki@italicum.de gxiso kaj kiso, njk ********************************************************************************************* DUA BENINA ESPERANTO KONGRESO ( D B E K) LOKOSSA: DE LA 5A GXIS LA 7A DE JULIO 2002 Programo de la DBEK Vendredo 5.7.2002 16.00: Akcepto kaj logxigo de kongresanoj 20.00 Vespermangxo 20.30 Kvizo-nekonata amiko 21.30 Kunveno de Lkk-anoj kaj estraro de BEF Sabato 6.7.2002 7.30 Matenmangxo 9.00 Solena inauxguro de la kongreso ( tamtamo). - Prezentado de kluboj - interkono 11.00 Enkonduko de la kongrestemo 12.30 Tagmezmangxo 14.00 Diskutado pri la kongrestemo 16.00 Promeno al la sxtofa industrio ( Sitex) kaj UNB (Institute Technologique/CPU) 19.00 Diskutado pri klubaj problemoj 20.00 Vespermangxo 21.00 Esperantista nokto( kvizo-teatro-balo) Dimancxo 7.7 2002 7.30 Matenmangxo 8.30 Amika malkovro 9.00 Grupa fotografajxo flanke de la statuto de fondinto de Lokossa 10.00 Solena fermo 12.00 Tagmezmangxo 13.00 Adiauxo al la kongresanoj François HOUNSOUNOU vicprezidanto de LKK. ********************************************************************************************* Nacia kongreso en Meksiko Meksika Esperanto-Federacio, pere de gxia Esperanto-grupo en kuernavako, invitas cxiujn esperantistojn partopreni la SEPAN NACIAN KONGRESON DE ESPERANTO, kiu okazos de 1a gxis la 5a de majo, 2003, en la urbo kuernavako, honore la centan datrevenon de la alveno de la internacia lingvo en meksikon. temo: PROMESOJ KAJ DEFIOJ DE NIA DUA JARCENTO provizora programo: jxauxdo 1a ekskurso al tepoztlan (gvidata vizito al tiea piramido) vendredo 2a vizito al socxikalko, registro kaj interkona vespero sabato 3a * inauxguro * debato: lingvaj rajtoj en la nuntempa (kaj estonta) mondo * prezentado de la dua numero de "flor' kaj kanto, kajeroj pri meksika kulturo" (antologio de meksika novelarto) dimancxo 4a * debato: kiel aktivi por Esperanto en la tria mondo * bankedo * vizito tra la urbo lundo 5a * ekskurso al kaverno de kakauamilpo partoprenontoj estas invitataj prelegi. b.v. anonci temon kaj dauxron de la prelego. venu gxuu belan klimaton, agrablan etoson kaj esperantisman kunvivadon, samtempe fortikigante nian movadon! pluaj informoj haveblaj cxe: 7nke@esperantomex.org jorge luis gutiérrez prezidanto Meksika Esperanto-Federacio ********************************************************************************************* ESPERANTAJxOJ EN AFRIKO Cxiutage afrikaj kluboj, Asocioj kaj individuoj petas de ni kelkajn esperantajxojn kiuj cxiam mankas en la Oficejo Afrika. Temas precipe pri insignoj, glumarkoj, esperantaj saketoj, cxapeloj kaj afisxoj. Tial hodiaux ni estas devigataj kontakti vin por ke vi helpu nin havigi tiujn esperantajxojn al la Afrika Oficejo de UEA. Vi rajtas sendi cxiajn esperantajxojn, kiuj estas je via dispono Atendante vian favoran respondon, ni kore salutas vin, Koffi DOUMEGNON , Por la Afrika Oficejo de UEA. Afrika Oficejo B.P. 13169, Lome, TOGO Tel :(228) 27 21 17 E-posxto : Afrikaoficejo@hotmail.com ********************************************************************************************* MONT-KABANA RENKONTIGxO 2002 informoj kaj aligxilo! Saluton gekaraj! Kiel jam promesite, kun veno de printempo venas ankaux fresxaj informoj pri cxi jara 13-a MKR! Cxi jara MKR okazos en Slovenio, en alpa valo Logarska Dolina, proksime al Auxstra limo, en Kamniske Alpe montaro (germanlingve: Steiner Alpe) kun kelkaj pintoj pli altaj ol 2300 metroj kaj du belaj akvofaloj! La renkontigxo okazos kiel kutime, fine de septembro: 26 - 29. 09. 2002. Cxiuj aliaj informoj (kaj kelkaj bildoj de vizitota regiono) kaj la aligxilon trovu cxe jam konata MKR-retpagxo http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html Kore salutas vin via MKR-organiza teamo (Mea & Milivoj & Vanja)! ********************************************************************************************* NOVA RET-ADRESO DE SMITA AMERIO La nova ret-adreso de Smita Amerio estas