PREMIO "ZAMENHOF" Premio "Zamenhof" farigxos grava afero: gravaj la eminentuloj, kiuj estos premiitaj, gravaj la membroj de la honorkomitato, grava la artisto kiu auxtoros pri la skulptajxo donacota al la gajnintoj. Gxi proponas la elfugxon de kvin bestoj tipe karakterizaj je la kvin kontinentoj, el la karcero Babeltura por ekdirektigxi al la vojo montrata de granda kometo, kiu havas formon kaj koloron de la esperantista stelo. Klara estas la mesagxo! Kaj ke granda artisto kia Valeriano Trubbiani, ekdedicxis sin al tiu temo, ne estas subtaksinda fakto. Sed ni diru kelkajn vortojn pri Valeriano Trubbiani, almenaux por informi nespertulojn. Liaj verkoj travojagxas la tutan mondon, kaj ili estas proponitaj en muzeoj tiel de Ameriko kiel de Japanujo; lia nomo trovigxas en "Itala Enciklopedio Treccani" samkiel en la plej gravaj gvidlibroj pri arthistorio. Trubbiani kunlaboris kun unu el la plej grandaj regxisoroj: Federico Fellini. Ecx Nobelpremiulo, la portugala verkisto Saramago, en sia libro dedicxis kelkajn pagxojn al arto de Valeriano Trubbiani. Skulptajxo de la artisto cxeestos grandan antologian ekspozicion pri itala arto de la XX-a jarcento kiu, okaze de futbala mondkonkurso, estos prezentita en 2002 sinsekve en Romo, Seulo kaj Yokohama. Kun la celo monsubteni nian iniciaton, ni petis la Majstron realigi, samteme kiel cxe la premiskulptajxo, akvaforton titolitan "Fugxi el Babelturo" en 99 ekzempleroj numersignitaj kaj subskribitaj de la auxtoro (dimensioj: cm. 50 x35). Tiujn belegajn murbildojn I.E.F. disvendos. Jam 36 ekzempleroj estis antauxmenditaj. Cxiuj niaj asocianoj estas varme petataj klopodi helpi nin por trovi 99 acxetontojn el esperantistoj, kiuj emas nobligi muron de sia salono per priesperanta verko, kaj artsxatantoj (ecx ne esperantistoj), kiuj deziras pliricxigi sian kolekton per grava auxtoro. Kaj ni ne forgesu tiun cxi eblecon, se ni devas fari altnivelan donacon. I.E.F. vendos la verkon je 240 euxroj, sed... nur 160 estos la prezo por tiuj, kiuj acxetos gxin gxis la fino de marto! Marco Menghini menghini.marco@libero.it ********************************************************************************************* INVITO AL BRAZILO POR LA 58-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO (Somero 2002) Saluton al cxiuj! Kun granda plezuro nome de BEJO kaj de la LKK mi bonvenigas vin cxiujn al 58a IJK kaj nia bela lando Brazilo. Jam delonge ni, brazilanoj, revis pri iu internacia arangxo. Por nia felicxo gxi cxi-jare okazos en la suda regiono de nia lando, en iu provinco en kiu la plej okulfrapa karaktero estas gxia etno-diverseco. Kiel temo estas elektita: Lingvo, kulturo kaj diverseco . Cxu ni parolos pri lingvoj, cxu pri kulturo? Tamen cxiu lingvo ne estas ja nepra parto de la kulturo mem? Kaj kion faras oportuneco tie? Kia rilato? Estas konata ke per kelkaj lingvoj ni havas aliron al specifaj kulturoj, kaj same pri kelkaj oportunoj en la vivo, kiel ekzemple postenon cxe grandaj industrioj. Nuntempe en tiu nova mondo plej gravas la scio, la kono, scii kiel fari, kaj tiu cxi afero ligigxas al kono de kelkaj trajtoj de niaj klientoj, amikoj aux cxefoj. Sed ankaux la kongreso estos regalita per muzikaj prezentadoj, tiam ni povos gustumi prezentojn de Alejandro Cossavella (argentinano, kantisto el la e-a bando La Porkoj), DJ Roger (brazilanoj, jam delonge konata per siaj prezentoj en e-a medio en Brazilo), Merlin (el Brazilo) kaj la euxropa Esperanto-Desperado. Bone, eblas vidi ke tiu cxi kongreso havos tre specialan sudamerikan guston. La kongreso, kiel dirite, okazos cxe la suda Brazilo, en la urbo Pato Branco, kiu estas cxirkaux 3.000 km de Fortaleza! Sed ne gravas la distancoj, cxar fine de IJK estas unu semajno libera por ankoraux vojagxi al Fortaleza. Oni organizas karavanon interkongresa, gxi dauxros unu semajnon, gxi estos busa kaj haltos interalie en Rio kaj Salvador (ambaux ekscxefurboj de Brazilo). Kiel frandajxo estos la sxanco iri al Foz do Iguaçu en la ekskurso, kiu estas brazila urbo cxe la landlimo al Argentinio kaj Paragvajo. Sed se vi estas homo kiu ne multe sxatas ekskursi kaj cxeesti en muzikprezentadoj, ne estas problemo, vi rajtas cxeesti unu el la pluraj programeroj kiun oni ofertos, kiel ekzemple lerni sambon, bonsajon kaj la tipe brazilan sporton, kapoejra. Sed vi povos ankaux teatrumi kaj mem prezenti vian lingvon en nia Lingvo Festivalo, aux do spekti kelkajn teatrajxojn. Bone, pliajn aferojn ne eblas citi, cxar ankaux estos por vi multe da surprizaj programeroj, kaj ni cxiuj atendas vin . Por pliaj informoj vi povas viziti nian hejmpagxo pri la evento, kiu havas ankaux aliron al informoj pri la interkongresa karavano: www.tejo.org/ijk aux por vidi abundo da fotoj de la urbo: www.ijkpatobranco.com.br . Mi esperas ke dum la IJK vi vidos la multflankecon de nia lando kaj vi ankaux havos sxancon konatigxi kun nia kulturo, cxi-kaze sudbrazila, gxui etoson de senfina festo kaj krome aktive kontribui al brazila movado! Mi esperas ke cxiuj alportos poste al siaj landoj bonajn rememorojn pri la IJK kaj Brazilo! AmIJKe, Carlos Eduardo de Oliveira Pliaj informoj pri Brazilo: www.pr.gov.br/turismo: informoj en la portugala, hispana, itala, franca, germana, japana kaj pola (!?!) pri la plej multetna provinco de Brazilo, kie nia IJK okazos. www.brasilien.de: informoj en la germana, vere ricxenhava kaj vizitinda pagxo. Eblas mendi gvidilojn pri Brazilo, kies portugalaj versioj mi vere rekomendas al tiuj kiuj komprenas la portugalan... www.matices.de: revuo kultura pri la literaturo, artoj, kino, muziko, antropologio, kelkfoje ekonomio pri Latinameriko kaj Iberio. En la germana, sed abundas artikolojn en la hispana kaj foje en la portugala. Vizitinda: http://br.invertia.com/mercados/divisas/divisasregion.asp?idtel=MU000DIVSUDAMER : nuna kurzo de sudamerikaj monunuoj. http://almanaque.intranetparana.br/ en la portugala, interesa, parolas pri la kulturo kaj simboloj de la provinco Paraná, surklake al Mapa en la maldekstra flanko vi aliras al subpagxo kie eblas sxargxi grandan kaj tre detalan mapon de la provinco, kun cxiuj urboj kaj sxoseoj. ********************************************************************************************* Operazione Urbi et Orbi 2: Pasqua in piazza San Pietro Tre settimane fa, ho mandato in rete l'invito a partecipare a "Urbi et Orbi n.2". Con il prezioso aiuto di mia moglie, i 9 pannelli in tela fatti a "sandvicxo" con le lettere "E-S-P-E-R-A-N-T-O" e relative aste sono pronte. Porteremo pure anche lo striscione di 4 metri usato a Natale e varie bandiere. Come vedete il materiale non manca, mancano purtroppo ancora le persone, da Milano siamo in due, da Parma tre, e per ora due o tre da Roma. Per fare le cose per bene, dovremmo essere almeno in 20 in Piazza S. Pietro. Faccio quindi un appello col cuore, fate un piccolo sacrificio e venite in tanti, questo dovra' essere un avvenimento importantissimo, dovremmo andare in Mondovisione e stavolta certo faremo di tutto per essere ripresi dalla televisione. Riguardo la piccola "furbizia" di gridare in coro dopo gli auguri in Esperanto " Bonan Paskon al la Papo", abbiamo pensato di modificarla in "Longan vivon al la Papo", ci sembra piu' attuale in questo momento. Ho pensato pure di inviare, qualche giorno prima di Pasqua, una lettera sia all'Avvenire ( Roberto Beretta) che al Corriere della Sera (Stefano Bucci), preannunciando la nostra manifestazione di Roma, dando loro lo spunto per scrivere un articolo su questo avvenimento e suggerendo magari di titolarlo "Longan vivon al la Papo", naturalmente pure impegnandomi per il martedi' dopo Pasqua di far avere loro le foto che andremo a scattare. Vi prego, chi puo' venire, mi mandi per favore un messaggio, restero' cosi' un po' meno sulle spine ! L'appuntamento e' alle 10.30 - 11.00 in Piazza S. Pietro davanti all'Obelisco. E ricordate " Natale con i tuoi...Pasqua con noi (esperantisti)" Gianni Conti ********************************************************************************************* Istituita la Cattedra di Esperanto a Brescia Il Gruppo Esperantista Bresciano (www.esperanto.subito.cc) e' lieto di diffondere la seguente notizia: Nella seduta del 9 marzo 2002, il Consiglio Direttivo dell'Istituto Italiano di Esperanto ha deliberato di istituire una Cattedra di Esperanto nella citta' di Brescia. La Cattedra e' abilitata a organizzare corsi per principianti (1° grado), di approfondimento (2° grado) e di magistero (3° grado). Il docente designato e' il sig. Glauco Corrado. Per informazioni: dott. Luigi Fraccaroli, segretario del Gruppo Esperantista Bresciano, via Crocifissa di Rosa 63, 25128 Brescia, tel. 030306809, esperanto.brescia@libero.it. ********************************************************************************************* Seminario Esperanto@Interreto en Jugoslavio! Saluton! Inter la 28-a de aprilo kaj 5-a de majo en Jugoslavio okazos seminario Esperanto@Interreto kun cxeftemo "Rete lingvumi" pri uzado de interreto, lingvoinstruado, eblo envolvigxi en intrenaciaj projektoj kaj kun malalta kotizo, alta repago de vojagxkostoj! La seminario tauxgas ankaux por Esperanto-komencantoj parolantaj la anglan. Pliaj informoj kaj aligxilo cxe: http://www.tejo.org/seminarioj/echei2002_jug.jsp. Amike, Sonja Petrovic sonja_tejo@yahoo.com ********************************************************************************************* Diskut-listoj de UEA Karaj listanoj, pro kontaktoj kun Eurokka jxus estis kreita la listo "per-esperanto-muziko", al kiu eblas aligxi per malplena mesagxo al: Gxi celas cxiujn esperantistojn, kiuj volas labori per Esperanto pri muziko (tradukado, eldonado, kantado, ktp). Mi kaptas la okazon por memorigi vin, ke funkcias ankaux la jenaj aliaj listoj: per-esperanto-ghenerale@yahoogroups.com per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com per-esperanto-komerco@yahoogroups.com per-esperanto-literaturo@yahoogroups.com per-esperanto-medicino@yahoogroups.com per-esperanto-politiko@yahoogroups.com per-esperanto-teknologio@yahoogroups.com per-esperanto-turismo@yahoogroups.com Se vi interesigxas pri unu el tiuj fakoj, bonvolu aligxi kaj aktivi, utiligante Esperanton. Amike Renato Corsetti Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo tel. +39-06-9575713