Il Festival di Fenestrelle: l'Esperanto dal vivo a Pasqua Cari lettori, chi tra voi non ha mai avuto modo di apprezzare dal vivo l'Esperanto e la sua cultura dal 27 Marzo al 2 Aprile avra' questa opportunita' a Fenestrelle (Torino). Del Festival Giovanile abbiamo gia' scritto su NSiR. Credo sia pero' utile sottolineare che la manifestazione che iniziera' tra una manciata di giorni e' il modo piu' genuino, internazionale e divertente di conoscere l'Esperanto. Tra le molte iniziative, rammento l'organizzazione di esami di Esperanto per principianti riconosciuti dall'Istituto Italiano di Esperanto. Ci vediamo a Fenestrelle! Per maggiori info: http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/ Framerio f.amerio@libero.it ********************************************************************************************* POR PLI VASTA KOMUNUMO Karaj legantoj, estante membro de cxi tiu listo, vi mem apartenas al la organizita esperantistaro (ecx se nur per partopreno en cxi tiu listo). Mi volas diri al vi, kial indas esti membro de la Esperanto-Komunumo. Esence al la cxiama demando: "Kial finfine mi devus aligxi al la loka Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako aux hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" mi kutimas respondi, ke ekzistas almenaux du kialoj: * La Esperanto-asocioj je cxiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras por "lingva demokratio". Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Aligxante al via loka klubo aux al la nacia, faka aux monda asocioj (eventuale ecx al cxiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je cxiuj niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankaux en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto. * Samtempe vi eble sxatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble sxatas renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi sxatas acxeti librojn en Esperanto, vi sxatas vojagxi al fremdaj landoj kaj koni ties logxantojn kaj eventuale ecx esti gastigata de lokaj esperantistoj. Cxion cxi la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature, cxar ili estas dauxre informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-pagxoj, la korespond-anoncoj kaj la vojagx-eblecoj. Mi estos al vi tre dankaj, se vi cirkuligos cxi tiujn ideojn inter la esperantistoj, kun kiuj vi kontaktas rete aux ekster la reto. Sed same grave estas, ke vi klopodu aligxi al Esperanto-organizajxoj je cxiuj niveloj (loka, landa, faka aux internacia) aux al ret-listoj kaj aliaj pli modernaj manieroj de organizigxo. Krome UEA pretas sendi al cxiu arangxanto de naciaj aux lokaj renkontigxoj stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun stoko da cirkuleroj por disdonado al la partoprenantoj. Simple petu la Centran Oficejon . La celo de cxi tiu kampanjo estas "vastigi la komunumon", tio estas vastigi la nombron de organizitaj esperantistoj je cxiu nivelo. Nia cxefa celo estas ke la membroj de cxiuj Esperanto-organizajxoj pliigxu. Kiam temas pri UEA vi povas trovi la indikojn pri membro-kotizoj kaj pag-manieroj en la ttt-pagxaro www.uea.org. Pri aliaj organizajxoj (ekzemple tiuj de via urbo aux/kaj lando aux/kaj fako) bonvolu sercxi en www.esperanto.org aux www.esperanto.net . Vi povas ankaux vidi la enhavon de nia revuo, kiam vi estos en www.uea.org. Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri cxi tiu celo laux viaj petoj. Kompreneble la komunumon oni vastigas cxefe per informado pri Esperanto kaj instruado de Esperanto, sed ankaux tio estas senefika, se la parolantoj de Esperanto ne poste iel restas kune. Esperanto ne estas ankoraux kiel multaj naciaj lingvoj. Se vi volas scii ion pri la hispana aux la tagaloga lingvoj, vi povas viziti difinitajn librovendejojn, kaj en la fino vi trovos multon. Pri Esperanto se vi ne restas en kontakto kun aliaj esperantistoj, vi devos viziti multajn librovendejojn antaux ol trovi ion. Restu en kontakto kun ni! Amike Renato Corsetti prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044; fakso +31 10 436 1751; retposxto ; TTT http://www.uea.org. ********************************************************************************************* Esperanto kaj verdulaj partioj karaj geamikoj, 2002-05-17/19 en Berlino okazos la Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj. Kaj ni sukcesis enmeti laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en la EU-/EP- Sistemo, inkluzivante la diskuto pri Esperanto. Se vi emas kune agadi - bonvole; tiu-cxi estas malfermita kongreso - do, mi ne sentas la problemon inviti membrojn ekz-e de socialismaj partioj. Tian problemon mi havis okaze de la germana verda asembleo. Se vi emas bonvolu respondi - por sendi al vi la teknikajn informojn kaj diskuti la centrajn punktojn de nia argumentado. 2002-07-01/07 Riga, Internacia Esperanto Kongreso; ekologio kaj kulturo. Mi planas partopreni tie - cxefe pro la ekologiaj temoj. B-vu informigxi rekte cxe MTimermane@hotmail.com Amike, Manfred Westermayer AVENO 23/24 (k.a.) en nia TTT-ejo: 2002-02-03 www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm Bonvolu sendi tekstojn en simpla formato (ASC, TXT) - ne WORD - Dankon ! ## CrossPoint v3.12d R ## Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) c/o Manfred Westermayer (Sekretario) Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen 2002-03-05 ********************************************************************************************* Nova turisma brosxuro Karaj: Hodiaux mi ricevis la unuan ekzempleron de la nova turisma brosxuro de Valencia, en Esperanto, bele presita. Se iu deziras ricevi gxin, bonvolu kontakti la turisman oficejon de la valencia urba registaro. Adreso: Oficina de Turismo Plaza Ayuntamiento, 1 46001 VALENCIA. HISPANIO Tel. 96 351 04 17 turisvalencia@turisvalencia.es http://www.turisvalencia.es/ Augusto Casquero ********************************************************************************************* Grava evento en la E-movado de Irano Je la 3-a de februaro 2002 la ministro pri kulturo de Irano oficiale rajtigis s-inon Fariba N.Ma^gd kiel la posedanto kaj respondeca direktorino de la aperonta trimonata gazeto "Payame Sabzandishan" (Mesagxo de Verdpensularo) unu nura dulingva Esperanto-Persa gazeto en Irano! Tio signifas ke la sxtato en Irano oficiale rekonis rajton aperigi E-lingvan periodajxon kaj tio estas unika ne nur en Irano sed en la tuto de la mezoriento! La proceduron por akiri oficialan permesilon pri la eldonado de dulingva gazeto E-persa, oni komencis antaux 4 kaj duon jaroj kaj finfine post esploroj, duboj kaj diskutoj s-ino Fariba N.Ma^gd estis aprobita kiel la posedanto de la revuo. Menciindas ke Fariba N.Ma^gd estis vicpreziantino de IREJO (Irana E-ista Junulara Organizajxo) kaj kunfondantino de la Irana Esperanto-Centro kaj laux la komisio de IEC sxi turnigxis al la koncerna ministro por akiri la permesilon kaj tio signifas ke la dulingva revuo estos eldonata en la kadro de Irana Esperanto-Centro. Dum la historio de E-movado oni neniam memoras altan akirajxon simile al tiu permesilo , fakte la permesilo malrekte signifas ke oni rekonas E-on malgraux multaj onidiroj kaj suspektoj pri E-o. En la ministro post la ardaj diskutoj,esploroj, konkludoj kaj klarigoj finfine venkis logiko kaj kompreneble Esperanto mem! Esperantistaro atendu baldauxan aperon de la ununura Esperantajxo el Irano! Bonvenas gratulmesagxoj al la respondeca direktorino: (s-ino)Fariba N.Majd No:79, Kh: Gasemzade IR- 1741894941 Tehran-Nov Irano ********************************************************************************************* Spostato il seminario di PR a Napoli. La data del Seminario di Napoli sulle PR e' spostata ad Aprile. Il cambiamento e' stato richiesto da numerosi iscritti. Seguiranno notizie piu' precise. Per informazioni e prenotazioni: Alessandro Sarno Via San Domenico, 132 80126 Napoli Tel. / fax 081-2462018