UNIVERSALA KONGRESO 2002 EN FORTALEZA EVOLUOJ KAJ PRAKTIKAJ INFORMOJ La Dua Bulteno aperis Bela 32-pagxa, ricxe ilustrita kongresa brosxuro kun detala oferto pri logxado kaj ekskursoj aperis kaj estas dissendita al cxiuj gxisnunaj aligxintoj, al la kongresaj perantoj, pluraj landaj asocioj, kluboj kaj oficejoj kaj al la plej multaj movadaj gazetoj. Cetere gxi estas plene konsultebla rete (vd. sube). Retpagxoj La retpagxoj de UEA (www.uea.org) evoluas cxiutage, kaj aparte tion oni povas diri pri la kongresaj pagxoj. Cxe la adreso http://www.uea.org/kongresoj oni povas trovi vere cxiujn informojn bezonatajn pri la kongreso. Lastatempe aldonigxis ankaux la kompleta Dua Bulteno kun cxiuj informoj pri logxado kaj ekskursoj kaj pluraj ceteraj utilaj informoj. Tre utila aparte por tiuj, kiuj ankoraux ne aligxis, sed tamen unue dezirus konsulti la oferton kaj la eblojn pri logxado, ekskursoj kaj vojagxoj. Aligxoj progresas regule Gxis la 20-a de februaro aligxis 783 personoj el 48 landoj. La plej multaj venas el Brazilo mem kaj el Francio, Germanio, Japanio, Belgio, Nederlando kaj Usono. Tiuj ciferoj tre similas al aliaj aligxstatistikoj de neeuxropaj kongresoj: Vankuvero, Adelajdo, k.s. Infana kongreseto: Ankoraux estas liberaj lokoj por la 35-a IIK, kiu okazos en belega naturrezervejo "Sapiranga". Kotizoj gxis la fino de marto: 165 EUR (120 por B-landoj). Informoj kaj aligxoj cxe Stefan MacGill (stefan.macgill@galamb.net) kaj cxe la CO. Flugoj al Fortalezo Kun la Dua Bulteno foriris ankaux tre ricxa kaj varia oferto pri flugoj el Euxropo kaj Japanio. La ofertoj estas konsulteblaj rete cxe http://www.uea.org/kongresoj/ Indas mencii ankaux ke ekzistas aparte tauxga oferto flugi rekte de Amsterdamo al Fortalezo, kontraux ege modesta prezo (ek)de EUR 849. Tiu flugo trafikas nur unu foje semajne, kaj cxiam nur vendrede. Internaj flugoj Plej rekomendindas tamen flugi per Varig, cxefe se oni planas iom vojagxi en Brazilo mem. La posedantoj de internaciaj flugbiletoj de Varig (kaj nur ili) estas rajtigitaj uzi Brazil-Pass, kio estas kompleto de 5 biletoj por internaj flugoj kontraux ege malalta prezo, pluroble pli favora ol se oni acxetas la biletojn loze aux alimaniere. Tiujn biletojn povas por vi arangxi ankaux nia flug-servo cxe la CO de UEA. Kompreneble, vi cxiam povas kontakti ankaux vian kutiman agentejon. Kunvenoj kaj budoj Pluraj Fakaj Asocioj kaj diversaj movadaj kaj nemovadaj instancoj povas utiligi la kongreson kiel okazejon por siaj apartaj kunvenoj, kaj la plimulto de ili jam ricevis mendilojn por tiuj kunsidoj. La mendilojn oni devas resendi gxis la 1-a de marto. Kotizoj: Gxis la fino marto validas jenaj kotizoj (en EUR) por individuaj membroj (IM) de UEA (parenteze la sumo por B-landoj kaj Brazilo/Latinameriko): 150 (112/90); kunulo/junulo/handikapito/komitatano 75 (56/50); ne-IM 187 (140/110), ne-IM kunulo/.ktp. 112 (84/70). Novaj adresoj: Post la rekonstruo de la komputila sistemo cxe UEA la kongresa fako uzas plurajn novajn adresojn. La kongreso uzos du adresoj, kongresoj@co.uea.org - por la gxeneralaj kaj organizaj demandoj, kaj uk.mendoj@co.uea.org. Por cxio kio koncernas mendojn, flugojn kaj financajn aferojn. Oni atendas, ke tio plirapidigos kaj plibonigos la kongresajn servojn. sendita de Retaj informoj de UEA, la tekston preparis Nikola Rasic, Konstanta Kongresa Sekretario GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 146 (2002-02-24) ********************************************************************************************* Kompleta Kalendaro de Esperanto-arangxoj La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org El Eventoj n-ro 224, retposxta versio ********************************************************************************************* Peticio por lingva demokratio en Italio - Ni diru NE al naciismo! Kelkaj italiaj politikistoj (de la ekstremdekstra Nacia Alianco, sed ankaux verda senatano Marco Boato) proponis sxangxon de la Konstitucio por aldoni ke la sola lingvo de Italio estas la itala. Ni ne vidas la kialon por tia sxangxo, cxar jam evidentas ke la itala estas la lingvo largxmezure plej parolata kaj grava de Italio: danke al deviga instruado, cxiuj kapablas paroli la komunan lingvon. Gxuste cxar cxi tiu estas jam akirita rezulto, pli kaj pli fortigxas la deziro lok-nivele remalkovri la minoritatajn kaj regionajn lingvojn, la dialektojn kaj la lingvojn de aliaj popoloj. Sxajnas al ni neniel necese sufoki cxi tiujn ventojn de plurismo kaj demokratio per sxangxo kiu ombrigus alian konstitucian normon, multe pli demokratian: temas pri artikolo N° 6, kiu tekstas: "La Respubliko protektas, per lauxcelaj normoj, la lingvajn malplimultojn". Por ke la italia Konstitucio pluestu demokratia kaj plurisma, kontraux auxtoritarismaj normoj limigantaj sinesprim-liberecon kaj ebenigantaj la vojon al estonta malpermeso de la minoraj lingvoj, ni invitas cxiujn subskribi la elektronikan peticion troveblan cxe la adreso http://guestbook.sparklit.com/entries?gbID=61926 Ne forgesu kiel eble plej multe cirkuligi cxi tiun apelacio! Dankon al cxiuj, ni bezonas la helpon de la demokratiaj civitanoj de cxiuj politikaj apartenoj. IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj) Societa' per il Sito Bolognese (Societo por la Bolonja TTT-ejo) Alleanza democratica europea (Euxropa demokratia alianco) Daniele.Vitali@cec.eu.int ********************************************************************************************* GRANDA VORTARO DE FERNANDO DE DIEGO La elstara esperantisto, eks-akademiano, tradukisto de verkoj kiel "Don Kihxoto" de Cervantes, de verkoj el García Lorca, Antonio Machado, ktp, verkis grandegan kaj unikan vortaron hispana-esperanto, kun pli ol 50.000 enirvortoj, kun amaso da klarigoj, sinonimoj, faritaj frazoj, ktp, tute nemalhavebla por esperantistoj. La eldono estas tre multekosta, pro la grandeco de la libro, kaj pro tio oni bezonas la kunlaboron de oficialaj kaj privataj instancoj, de e-asocioj, kaj de unuopuloj. Cxiu financa helpo estas bonvena, ecx antaxumendoj de privatuloj, po 25 euxroj plus endokosto cxiu ekzemplero. La vortaro, tute unika en nia movado, ampleksas cxirkaux 1200 pagxojn (tre simila en cxio al Plena Ilustrita Vortaro). Interesigxantoj bonvolu kontakti Grupo Esperanto de Valencia. Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com La auxtoro mem ne postulas ian financan kompenson, kaj same cxiuj kunlaborantoj. Ne ekzistas komercaj celoj, nur la deziro aperigi tiun nemalhaveblan esperantan monumenton, kiel omagxo al Fernando de Diego. Dankon al cxiuj anticipe: Augusto Casquero ********************************************************************************************* La UEA-Komisiono por la Araba Mondo "Kiu disdonas el siaj havajxoj sur la vojo de Alaho similas al gxardeno sur altajxo: ricevante abundan pluvon, gxi duobligos sian rikolton" (La Nobla Korano 2.265) Karaj geamikoj: Jam de la jaro 2000 funkcias sine de Universala Esperanto Asocio la Komisiono por la Araba Mondo (pli mallonge konata kiel "Araba Komisiono"), kiun gvidas S-ino Trude SINNO el Nederlando/Germanio. La celo de la agado de cxi tiu Komisiono estas la prizorgo de la disvastigo kaj vivigo de Esperanto kaj la Movado en tiu regiono de la mondo, kie la araba estas la oficiale uzata lingvo. Certe jam de antaux la aktivado de la Komisiono por la Araba Mondo estis Esperantistoj en landoj kiel Algxerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio, ktp, sed nedubinde la aperigo de anonco pri Esperanto en jxurnaloj de Jordanio kaj la sekva okazigo de la 1-a Seminario pri Esperanto en la Araba Mondo en julio de la jaro 2000 en Amman (Jordanio) estis la unuaj provoj de UEA enirigi serioze la diskonigon de nia afero en tiu regiono de la mondo. Pri tiu laboro raportis la revuo "Esperanto" en sia septembra numero de la jaro 2000 en la pagxoj 146-147. Plenumante parton de siaj planoj, la Araba Komisiono sendis en la jaro 2001 instruiston al Amman por tie ankoraux plifirmigi la konojn de la lingvo de la pioniroj de la gxermanta E-Movado tie. Artikolon pri tio aperis en la oficiala organo de UEA, "Esperanto" de julio-auxgusto 2001 (pagxo 124). Pluraj estas la pasxoj pripensataj por la plua enirigo de nia kauxzo tie. Interalie estas planata la kapabligo de juna arablingvano farigxi instruisto de Esperanto, la sendado de lernomaterialo al Algxerio, Libio, Unuigxintaj Arabaj Emiratoj, la starigon de oficejo por Jordana E-Asocio en Amman, ktp. Por cxion tion entrepreni ni bezonas kalkuli je financa forto, kiu momente mankas. Cxar ene de UEA estis neniu Fondajxo aux Kaso, kiu zorgu pri la Araba Mondo, la UEA-Estraro decidis krei Konton kun la nomo "Arabio" por subteni tiujn projektojn, kiuj permesos la enirigon de nia lingvo en tiu mondregiono ankoraux ne plene tusxita de la E-Movado. Por havi la certecon, ke ni povos serioze plani ian agadon kaj efektivigi gxin, ni aspiras al la kreado de baza (ecx se eta) kapitalo, kies rentumo permesos la financadon de niaj diversaj planoj. Tial, do, ni nin turnas al vi, konante vian afablan donacemon al bonaj kauxzoj ene de nia Movado, por peti vin helpi nin en la kreo de tiu baza kapitalo por nia Fondajxo. Kian ajn sumon vi volontus disponigi, ni estos dankemaj. Vian mondonacon vi povas fari rekte al UEA kun la indiko, ke tiu sumo estas "por Konto Arabio". Sendante ian ajn sumon al UEA, bv sciigi samtempe al S-ino Trude SINNO (sinno@ibac.rwth-aachen.de In t'Oord 45, NL-6291 VN Vaals, Nederlando) pri tio. Kun anticipa danko pro via sindonemo amike salutas vin, Atilio ORELLANA ROJAS Membro de UEA-Komisiono por la Araba Mondo ________________________________________ Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando Tel +31 70 355 66 77, Fakso + 31 70 358 44 22, ********************************************************************************************* Volontuloj-komputilistoj invitataj! Por plibonigi la komputilajn aferojn cxe CO, fondigxis la projekto `COreto'. La celo de la projekto estas plibonigi/plifaciligi la uzado de la datumbazoj de UEA (membro, banka, kongresa, libroserva). Ni invitas interesitojn aligxi al la dissendolisto COreto, cxe: http://co.uea.org/mailman/listinfo/coreto Cxefaj planoj de la projekto estas: - meti la datumbazon en SQL datumbazo. - ebligi (almenaux al CO-anoj) aliron al la datumbazo per simpla retumilo. - Por tio, ni uzas cxefe mmbase, jsp. Ni aparte invitas spertulojn pri tiaj teknikoj aligxi al la dissendolisto `coreto', sed la listo estas aligxebla por cxiuj. (verkis Joost Witteveen, joostie@komputilo.org) Novaj retadresoj en la CO ___________________ Ekfunkciis novaj retadresoj de la oficistoj en la Centra Oficejo de UEA/TEJO. Dank'al la nova sistemo oni ekde nun uzos ne unu komunan retadreson, konstante plensxtopatan per plurtemaj mesagxoj, sed eblos senpere atingi la konkretajn respondeculojn. La plej gravaj novaj adresoj estas jenaj: direktoro@co.uea.org - gxeneralaj demandoj pri administrado de UEA. libroservo@co.uea.org - mendoj de libroj de la UEA-libroservo. sekretario@co.uea.org - adressxangxoj, aligxoj, informoj. kongresoj@co.uea.org - ajnaj demandoj pri UK. uk.mendoj@co.uea.org - mendoj de hoteloj, ekskursoj, flugoj por UK. financoj@co.uea.org - demandoj pri pagoj, kotizoj k.s. Kaze de iuj misfunkcioj bonvolu uzi adreson admin@co.uea.org. La komuna adreso por UEA restas la antauxa - uea@inter.nl.net - kiu nun ekvivalentos al la nova adreso uea@co.uea.org kaj la posxto de ambaux venos al la sama posxtkesto. ____________________________________ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 147 (2002-03-01)