TREVISO: LO STRISCIONE E' ISSATO! Dal 01 dicembre si puo' ammirare in una delle vie di Treviso dove c'e' sempre un intenso traffico (coda per 3/4 della giornata) uno striscione che recita: UNA LINGUA PER IL MONDO - UNA LINGUA PER TE ESPERANTO CORSI, INCONTRI, VIAGGI - TEL......... L'ho visto proprio stasera ed ho provato un'intensa soddisfazione per il complicato lavoro svolto (non immaginate che burocrazia). Il gruppo di Treviso ha speso molti dei suoi pochi soldi per la realizzazione dello striscione e per la tassa di affissione. Flavia Dal Zilio flavia.dalzilio@esperanto.nu ************************************************************************************************ AVERTO PRI MONPETAJ LETEROJ KAJ KOMERCAJ OFERTOJ Denove cirkulas monpetaj leteroj, ecx lukse presitaj, kies sendintoj prenis adresojn el la Jarlibro de UEA kaj el la Kongresa Libro de UK. Cxar multaj el la antauxaj petleteroj montrigxis trompaj, UEA konsilas ne donaci monon al iu ajn petinto sen certigxi pri la vereco kaj honesteco de la koncerna kazo. Estas konsilinde informi la Centran Oficejon de UEA pri cxiuj ricevitaj petoj, por ke la CO klopodu esplori ilian seriozecon. La petantoj ofte petas sendi monon al ilia UEA-konto. En neniu kazo UEA konsentis pri tio. La kontosistemo de UEA ne estas banko, kiun oni rajtas uzi por cxiu ajn celo. Gxi estas servo de UEA por siaj membroj kaj por Esperanto-organizajxoj por faciligi pagojn, kiuj rilatas al movada agado. Por cxiu alia celo necesas aprobo de la direktoro de la Centra Oficejo. Multaj esperantistoj ricevis ankaux proponojn el Nigxerio helpi en transpago de enormaj sumoj kontraux granda profito. Oni nepre ignoru ilin, cxar temas pri aktivajxoj, kiuj estas aux fantaziaj aux kontrauxlegxaj aux ambaux. La adresarojn de la Jarlibro kaj la Kongresa Libro oni ne rajtas uzi por almozpetado nek por komercaj ofertoj. Cxiu misuzanto estos rifuzita kiel individua membro kaj kongresano. Esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturkatastrofoj povas peti helpon de Konto Espero de UEA. Komercaj agantoj klopodu varbi klientojn kaj partneroj per anoncoj en la eldonajxoj de UEA Osmo Buller Gxenerala Direktoro de UEA ************************************************************************************************ Sherlock Holmes en reto 'La Mararmea Traktato', Sherlock Holmes-a noveleto de Conan Doyle estas havebla en sensupersigna versio per adreso : http://members.aol.com/esperant61/mararmex.htm La kunsupersigna versio (latina-3) estas atingebla per adreso : http://members.aol.com/esperant61/mararmea.htm Tradukis : Dominique CORNICE esperant61@aol.com (el Ret-Info de Eventoj - Hungario) ************************************************************************************************ Sxangxo de retadreso Mi atentigas vin ke de morgaux mian retadreso ne estos sed < mikebond@tin.it > Michele BONDESAN via Baroni, 26 45100 ROVIGO RO ITALIA tel. 0425-23566 email mikebond@tin.it