RENDEVUOJ EN ITALIO FENESTRELLE (TO) 27.03-2.04 Itala Esperantista Junularo invitas vin al sia tradicia jara renkontigxo, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 27a de marto gxis la 2a de aprilo 2002 en Fenestrelle (TO), Italio. La temo estos: Integrigxo de minoritatoj en Europo de EUR. Pli da informoj (kaj la aligxilon) vi trovos en la TTT-pagxoj: http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/index.php TORTONA (AL): 13-14.4.2002 Printempa Kunveno Zorge de Milana Katolika Centro Cxe la Monahxejo de via S.Francesco d'Assisi 5, Tortona Informoj cxe: Gianni Conti, via Filzi 51, 20032 Cormano (MI), tel.02 66301958: cont.giovanni@tiscali.it VERONA: 23 - 28.08.2002 5a Euxropa Kongreso de Esperanto Temo: Efektiva lingva egaleco, rajto de la euxropanoj Kultura programo, kun partopreno de prof. Humphrey Tonkin, vizitoj, ekskursoj, ktp Informoj: esperantoverona@adriacom.it MARINA DI PIETRASANTA (LUCCA): 13-17.9.2002 16a Kongreso de Itala-Katolika Unuigo de Esperantistoj Informoj cxe: Gianni Conti, via Filzi 51, 20032 Cormano (MI), tel.02 66301958 cont.giovanni@tiscali.it Edvige Tantin ********************************************************************************************* LA REVUO ESPERANTO DE UEA EN LA RETO Cxu vi scivolas pri la nova aspekto de la revuo Esperanto? Pri la nova maniero redakti, kiun enkondukis la nova redaktoro Stano Marcxek? Kaj ecx pli pri la enhavo? Tiuokaze vi ne bezonas atendi la ankoraux presatan paperan version de la revuo! Cxar la januara numero jam estas legebla rete! La TUTA revuo aperas en formato Adobe PDF, legebla en preskaux ajna moderna komputilo, helpe de senpage distribuata programo Adobe Acrobat Reader (www.adobe.com). Gxi prezentas fidelan elektronikan kopion de la papera revuo - kun fotoj kaj originala grafika arangxo. La publikigo estas eksperimenta, cele al sekvajara enkoduko de abonebla elektronika versio. La dosiero estas pakita per arkivigilo ZIP kaj por malfermi gxin vi bezonos entajpi pasvorton 'revuo' (sen citiloj). Vi ankaux bezonos arkivigilon, kiu povas malpaki la dosieron. Por elsxuti la revuon bonvolu iri al la retejo www.uea.org kaj eniri parton 'revuo Esperanto'. Samloke vi trovos KELKAJN artikolojn de la revuo en la formato HTML - do, tuj legeblajn per ajna retumilo. En la retejo vi povas trovi detalajn informojn pri tio kiel membrigxi al UEA kaj regule ricevadi la revuon. * Vi estas petataj ne plusendi la artikolojn aux iliajn partojn al retlistoj antaux la apero de la papera versio! * Vi trovos...en tiu cxi numero plurajn sxangxojn: krom iom eksperimentaj aspekto kaj enhavo (la nova redaktoro provis kudri por la revuo novajn vestojn kaj invitas vin al koresponda enketo) vi povas konatigxi kun la cxi-jara kongreslando, kun du novaj vizagxoj cxe UEA, legi pri informado, instruado kaj utiligado, pri diversaj aktivecoj de esperantistoj tra la mondo kaj lastpagxe eble ecx iom amuzigxi aux provi solvi krucenigmon... - Frap-frap! La nova redaktoro iom timeme frapas vian pordon, kore vin salutas kaj scivolas pri la akcepto... Stano Marcxek ********************************************************************************************* I politici a Mantova con l'Esperanto La premiazione del concorso letterario organizzato a Mantova dal gruppo esperantista mantovano e' stata davvero un successo. Provincia e comune non si sono limitati a dare il patrocinio all'iniziativa, ma sono stati presenti con l'assessore comunale Banali e l'assessore provinciale Pedrazzoli e la provincia ci ha ospitato in una bellissima sala del consiglio provinciale, sala che e' risultata gremita di altri eminentuloj mantovani. i due assessori hanno aperto l'incontro parlando per alcuni minuti del valore culturale dell'Esperanto, dell'importanza di una lingua comune (e sono rimasti tutto il tempo, si' fino alla fine e hanno ascoltato con interesse il nostro grande oratore Formizzi , seguito da due interventi su letteratura ed Esperanto di Mario Artioli e del giornalista Scansani e si sono complimentati con i vincitori). I miei complimenti al vincitore del concorso il dott. Egidio Gerola di Suzzara (Mantova), il cui testo e' stato anche letto in Esperanto ai partecipanti, curiosi di sentire come "suona" questa lingua visto che a molti di loro totalmente sconosciuta. Il tutto e' costato tanto al gruppo di Mantova, sia finanziariamente sia in tempo, ma speriamo di avere aperto una nuova finestra e che si possa fare ancora molto in futuro laura.brazzabeni@esperanto.it lbrazza@libero.it ********************************************************************************************* IFEF-Kongreso en Bulgario La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: LKK de 54-a IFEF-Kongreso Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario Rete: bdz-intrel@bbf.bg ********************************************************************************************* Dua bulteno pri la 87-a UK - en www.uea.org La Dua Bulteno pri la Fortaleza kongreso jam dum kelkaj tagoj estas elsxutebla de la retejo www.uea.org. Jxus al gxi aldonigxis kongresaj mendiloj (por brazilanoj kaj la cetera mondo), informoj pri la flugoj kaj hoteloj. Momente preskaux cxio estas en PDF-formato, sed dum tre proksima tempo aldonigxos html-versioj kun ebleco rete arangxi kaj sendi mendojn. Por tiuj, kiuj ankoraux ne aligxis al la Kongreso, sed intencas tion fari, en la retejo estas informoj el la Unua bulteno kaj reta aligxformo. Atentu, ke la plej favoraj kondicxoj por mendi flugojn validos nur gxis la 28-a de februaro! ********************************************************************************************* Korespondi deziras: el Tanzanio S-ro Bukuru Ruburaga Nabahena, 28-jara, Nyarugusu rifugxejo, p/a Makere Parish, P.O. box 72, Kasulu - Kigoma, Tanzanio "Mi estas juna rifugxinto kongolandano vivanta nuntempe en la cxi supra rifugxejo. Mi estas la prezidanto de Zilbernik E-Klubo. Ekster Esperanto mi scipovas ankaux suxahilan, francan kaj anglan lingvojn. Mi ege deziras amikigxi kun itala samideano/ino kiu povas volonte kaj senpage instrui la italan lingvon al mi perkoresponde". Nicola Morandi ********************************************************************************************* FESTIVAL GIOVANILE: RELATORI E ANIMATORI CERCASI Il tema del festival giovanile di quest'anno, che si terra' a Pracatinat dal 27 marzo al 2 aprile, e' "Le minoranze nell'Europa dell' Euro". Chiunque voglia contribuire con conferenze, corsi e altro puo' rivolgersi a bethuel.chiesa@esperanto.it o alessandra.masini@esperanto.it. Qualsiasi tipo di proposta sara' ben accetta!!!!! Bethuel Chiesa