34a SETTIMANA DELL'AMICIZIA INTERNAZIONALE 17 - 23 febbraio 2002 Accendiamo la fiamma dell'Amicizia attraverso i confini e le barriere. La sua luce significa giustizia, fratellanza, pace tra gli uomini ed i popoli. E perche' questa fiamma possa brillare piu' chiara e forte in tutto il mondo, lavoriamo per la diffusione della lingua internazionale Esperanto, lingua di tutti e di nessuno, percio' neutrale e democratica. Possa essa fiorire e diffondersi in tutte le direzioni e, al servizio della cultura dell'umanita', far scaturire la luce dell'amicizia attraverso le barriere. Cosi' Erik Carlén, 34 anni fa, formulo' la bella idea di creare questa celebrazione annuale, diventata poi tradizionale nel movimento esperantista. Questa semplice proposta si basa sul concetto: INTERKOMPRENGO + AMIKIGO = ESPERANTO e cioe': INTERCOMPRENSIONE + AMICIZIA = ESPERANTO All'idea originale, si possono aggiungere molti altri significati, a seconda dei punti di vista e dei suggerimenti dettati dalle circostanze, ma questa semplice formula rispecchia pienamente il fondamento della lingua internazionale Esperanto: - uguaglianza tra gli uomini e le nazioni; - solidarieta' fra tutte le genti e rispetto dei diritti umani. Amicizia non e' una parola povera, al contrario e' intimamente densa di significato e di sentimento, come lo sono gli ideali del movimento esperantista. Quando Carlen suggeri' che l'ultima settimana piena di febbraio sia dedicata a questa idea, la proposta venne accettata con entusiasmo in tutte le parti del mondo. Da allora i gruppi esperantisti disseminati in ogni dove, celebrano questa ricorrenza con varie manifestazioni per ricordare a tutti che pace ci sara' quando ognuno considerera' l'altro come un proprio amico sincero. Con riferimento a tutte le catastrofi avvenute negli ultimi tempi, il movimento Esperantista, e' impegnato ancora piu' intensamente per diffondere le proprie idee sulla pace e il dialogo tra genti diverse. P R O G R A M M A 17 febbraio 2002, h. 11, via Coroneo 15 - Trieste. Sala massima della Societa' germanica di beneficenza - Introduzione alla "Settimana dell'amicizia internazionale" - Saluto degli ospiti - Omaggio alle culture italiana, slovena, tedesca, friulana, francese e croata, con lettura di brani in lingua originale ed Esperanto - Intermezzo musicale, al pianoforte Martina Gazdek - Croazia - Teatro internazionale: alcune scenette presentate dagli ospiti croati - Coro femminile "Ivan Grbec", che presentera' brani della tradizione slovena ed italiana, ed in lingua internazionale Esperanto. E' inoltre in programma a Udine, il giorno 23, una conferenza del dott. Romano Bolognesi. Ma non basta: stiamo preparando, sempre in relazione alla S.I.A., un'escursione in Istria: visiteremo un esperantista un po' isolato e con lui, guida turistica, Parenzo, quindi ci trasferiremo nella sua campagna per piantare un albero di olivo, simbolo di pace e fratellanza, pranzeremo e brinderemo alla salute di tutti. Dai brindisi sono tassativamente esclusi i guidatori delle automobili: le Autorita' croate sono severissime in merito e sono felici se riescono a "beccare" qualcuno che ha bevuto anche solo un sorso, li' la tolleranza e' ZERO, ma per davvero.. Chi avesse piacere di partecipare a queste iniziative, mi mandi un messaggio!!!! Cari saluti a tutti Edvige P.S. Ringrazio Vittorio Madella per il testo surriportato: lo sto usando in modo massiccio!!! nored@estelnet.it http://members.xoom.it/verdastelo ********************************************************************************************* TEJO-SEMINARIO "AKTIVA CIVITANECO" EN LITOVIO TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin al la seminario "Aktiva Civitaneco" en Litovio, de la 10a gxis la 17a de Marto 2002. Parte teoria, pri demokratio kaj socia partopreno fare de civitanoj, parte praktika pri teama kunlaborado, interhoma komunikado kaj organizado da projektoj, la seminario strebos doni al la partoprenantoj novajn ideojn kaj spertojn pri socia aktivado. Repagxigos minimume 50% de vojagxkostoj. Aligxu rapide cxar la lokoj estas limigitaj. Pliaj informoj: Elisabetta Cirio exc102@bham.ac.uk ********************************************************************************************* Sercxata nova TEJO-volontulo en la Centra Oficejo Cxu vi: - estas juna (de 20 gxis 30-jaragxa)? - estas malferma kaj scivolema pri la mondo? - posedas parole kaj skribe Esperanton, la anglan kaj eble ankaux aliajn lingvojn? - estas entuziasma, preta kaj kapabla kunlabori en teamo? - kapablas rapide lerni novajn aferojn kaj akurate, memstare kaj respondece plenumi viajn taskojn? - adaptigxas facile al plej diversaj situacioj? - scipovas labori per komputilo (pli precize per retposxtprogramoj, MS Word/Excel, TTT-kroziloj k.s.) - estas libera dum minimume ses monatoj, ideale 12 monatoj? Se vi povas respondi cxiujn tiujn demandojn per entuziasma (aux eble foje iomete hezita) "Jes!", konsideru farigxi volontulo de TEJO! Kiel nia volontulo vi laboros en la Centra Oficejo de TEJO kaj UEA en Roterdamo (Nederlando). Viaj taskoj estos: - esti kontakcentro de organizo, respondi al ajnaj petoj/demandoj de membroj de TEJO kaj de interesigxantoj - menagxi cxian venantan informon - peri kontaktojn inter TEJO kaj diversaj aliaj Esperanto- kaj neEsperanto-organizoj - zorgi por reprezentado de TEJO en arangxoj - ordigi la datum- kaj dokument-arojn de TEJO - subteni la honoroficajn TEJO-aktivulojn plej diverse en ilia agado - okupigxi pri trejnado de la sekva volontulo por transdoni vian laboron fine de via volontulperiodo. TEJO logxigas vin en la Centra Oficejo kaj donas semajnan posxmonon. Cxu vi estas interesita? Kontaktu nin pri pliaj detaloj! Skribu: Posxte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. aux rete al gxenerala sekretario de TEJO Katja Ignateva: el komitata cirkulero de TEJO Holger Boos, prezidanto de TEJO, fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************************************* LA UNUA ESPERANTO-SIMFONIO JAM HAVEBLA KOMPAKTDISKE! [Ashburn, Virginio, Usono, la 19an de januaro 2002] La muzikfirmao "Verda Stelo Music" fieras anonci, ke la longe atendita orkestra kompaktdisko kun la unua Esperanto-simfonio (de la usona komponisto David Gaines) jam haveblas por acxeti. La usona firmao "MMC Recordings" eldonis la KD, kio enhavas ankaux la koncxerton por eufoniumo (tenora tubjo) kaj orkestro de D-ro Gaines. Oni povas trarigardi kaj acxeti la diskon cxe la TTT-ejo de "MMC Recordings" cxe http://www.mmcmusic.com . Eventuale la KD haveblos ankaux cxe la kutimaj grandaj vendejoj por klasika muziko tutmonde, kaj ankaux cxe E-movadaj libroservoj. La KD kostas po USD$ 14.95. Netigita kiel doktorigxa disertacio en 1998, la Simfonio N-ro 1 (?Esperanto?) por mezsopranulino kaj orkestro de D-ro David Gaines estis registrita de la Moravia Filharmonika Orkestro de Cxehxio sub la gvido de dirigento Vít Micka, kun kantistino Kimball Wheeler, en oktobro 2000. Jen la unua simfonia muzikajxo por orkestro iam ajn komponita uzanta tekston en la internacia lingvo Esperanto! La usona komponisto David Gaines estas rekonita internacia kaj pro lia muziko kaj pro lia entuziasma reklamado de la muziko de aliaj usonaj gekomponistoj per la internacia lingvo Esperanto. Li estis gastkomponisto cxe la Universitato de York en Britio, la Rejkjavika Konservatorio en Islando, kaj la Internacia Muzik-Seminario en Stara Zagora, Bulgario. D-ro Gaines posedas diplomojn de la usonaj universitatoj Northwestern University, American University, kaj la Peabody-Konservatorio de Muziko de Johns Hopkins University. Inter liaj honoroj estas la Unua Premio en la kanto-brancxo de la 1995-aj Belartaj Konkursoj, pro lia korusa kanto "Povas Plori Mi Ne Plu." Por pli da informo pri la simfonio aux pri alia muziko de David Gaines, turnu vin al http://www.davidgaines.org aux http://www.mmcmusic.com, aux skribu al info@davidgaines.org (Esperante) aux info@mmcrecordings.com (anglalingve). info: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************************************* POST FORTALEZO KAJ GOTENBURGO, UK IROS AL PEKINO KAJ VILNIUSO La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj. Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Cxina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antauxvidas subtenon de la cxina registaro kaj entuziasman kunlaboron de la cxinaj movadanoj. Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la cxefurbo de Litovio, Vilniuso. Cxar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, cxar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antauxvidas specialan antauxkongresan programon en Bulonjo-sur-maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK. Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondicxojn kaj sxtatan subtenon. el Gazetaraj Komunikoj de UEA n.144 ********************************************************************************************* Raporto de 18a Auxstralia Somerkursaro de Esperanto, 6/01-18/01/02 La plej fora urbo de la mondo, izolita cxe la okcidenta marbordo de Auxstralio, Perto, bonege gastigis 18an Auxstralian Somerkursaron de Esperanto kaj Jarkunvenon de AEA. Cxeestis proksimume 60 partoprenantoj inkluzive de Dr. Nguyen Vinh el Hanojo, Vjetnamujo, kaj amikinoj germana kaj nederlandana. Ampleksa programo konsistis unuarange el cxiutaga kurso je kvar niveloj: cxiu nivelo po du profesiaj instruistoj: Atilio Orellana Rojas, Penny Vos, Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld. Posttagmeze, krom plua kurso por la komencanta grupo diaspora, proponatis ankaux kantado, preparado por ekzamenoj je baza kaj meza niveloj kaj Cseh seminario 'A'. Belartaj konkursoj aktora kaj muzika inter la provincoj de Auxstralio bone distris dum du vesperoj. Eblis ankaux ekskursi per sxipo sur la bela kaj largxa rivero 'Cigno' kaj per tramo tra la fresxaj kaj historiplenaj urbo kaj parko antaux ol viziti kaj esti encarcerigita en la malnova fantomplena malliberejo de Fremantle! Interalie oni profitis ankaux interesajn paroladojn de Atilio Orellana Rojas pri Indigxenaj Dialogoj, de Jugxisto Kep Enderby, la antauxa Prezidanto de UEA pri Oceanio kaj de Dr. Ralph Harry, antauxa Auxstralia Ambasadoro cxe Unuigxintaj Nacioj pri la traktado de rifugxintoj. Viktorio gajnis la sxildon por aktorado kaj Kvinslando la sxildon por kantado. Du rugxaj rozplantoj por paco kaj amikeco estas plantitaj cxe la logxejo, Kolegio St. Georgo de universitato de Okcidenta Auxstralio. Plej grave, cxe la jarkunveno de AEA, la membraro akceptis la proponon de la estraro starigi elspezprioritatajxojn por 2002 sub la tri rubrikoj Informado, Instruado kaj Ekstraj Rilatoj kiu inkluzivas antauxenigi ligojn por la nova komisio pri Oceanio. Pro nuntempa manko de homfortoj en Tasmanio la estraro akceptis la inviton de Viktorio okazigi la 19an Auxstralian Somerkursaron de Esperanto en januaro 2003, sed prefere en alia urbo ol Melburno por ebligi varbadon de novaj interesotoj. Atentu la kalendaron! Jennifer Bishop, President, Australian Esperanto Association Inc Faculty of Education PO Box 6, Monash University Victoria 3800 Australia Ph: 61 3 9818 7358 (AH) 61 3 9905 2806 (BH) Fax: 61 3 9905 3668 (BH) ********************************************************************************************* ENTUZIASMULOJ EL BRESCIA SERCxATAJ "Bresxa Esperanto-Grupo (http://esperanto.monrif.net) sercxas junajn gevolontulojn, kiuj sxatus aktivi(gx)i en urba kaj provinca medio kaj krei entuziasman etoson en kaj cxirkaux la loka E-grupo. Nepre bezonataj: fantazio, kreiveco, libertempo (!). Prefere akceptataj: disponebleco je komputilo, interretaliro, bazaj pagxarmastrumaj konoj. Pri la scipovo de Esperanto: eblas organizi lokan kurson!! Bonvolu senhezite kontakti la sekretarion (Luigi Fraccaroli) cxe esperanto.brescia@libero.it. Ek! Antauxenigu Esperanton kun ni!"" Luigi Fraccaroli esperanto.brescia@libero.it ********************************************************************************************* Kiu logxas apud Domegge di Cadore? Afrika enmigrinto deziras kontakti la plej proksiman Esperanto-klubon. Kiu povas helpi kaj kontakti lin. Li ne havas ret-aliron laux mia kompreno, sed, kiel diris iu alia: "la homoj senretaj ne estas senrajtaj". N'DEKI FILS MOISE AIME S/C EMAIP VENETO VIA DELL'OCCHIALE, 64- 32040 Domegge Di Cadore Renato Corsetti