18-24 februaro: Semajno de Internacia Amikeco La lasta plensemajno de februaro estas dedicxata al la Internacia Amikeco. Tio okazas de multaj jaroj: la iniciatoro de la ideo, Erik Carlson, anoncis lian ideon antaux 32 jaroj, dirante "Ni ekbruligas la flamon de Amikeco trans limoj, gxia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj". Tiu cxi grava evento farigxis tutmonda tradicio de la Esperanto-movado. Fakte gxi celas du aspektojn de la Esperanto-movado, kiuj helpas gxin difini kaj plifortigi. Unu estas plivigligo de la kontaktoj inter la sxatantoj de la esperanta kulturo en la diversaj landoj; la alia estas la konscia ligado de Esperanto kun societoj de aliaj movadoj. Oni konstatis ke, jaro post jaro, la festo de la Internacia Amikeco cxiam pli enradikigxis en la Esperanto komunumo gxis igxi grava semaino tra la mondo. Faru ankaux vi agadojn!! Cxi tiu jaro gxi okazos de la 18an gxis la 24an de februaro. Kiamaniere? Estas pluraj manieroj, laux la kapabloj de la organizantoj. Jen kelkaj: - atentigu pri la ekzisto de la Semajno per letero al via loka jxurnalo aux radio - arangxu publikan kunvenon. Invitu la urbestron aux alian eminentulon por paroli. La esperantistoj faru mallongan prelegeton pri Esperanto kaj pri gxiaj ebloj krej amikecajn kontaktojn inter malsamaj popoloj - dum unu el la vesperoj de la Semajno, arangxu privatan amikecan feston por la klubo - presigu afisxojn. Ilin oni povas disdoni al butikojn kun peto, ke oni montru ilin en la butiko antaux kaj dum la semajno - Atentigu viajn lokajn lernejojn kaj pregxejojn pri la ekzisto kaj celo de la Semajno, kaj sugestu, ke onu enplektu la Semajon en siajn lecionojn, predikojn ktp. Ne forgesu raporti pri via agado al IEF, IEJ (esperanto@esperanto.it; iej@esperanto.it) kaj al la Centra Oficejo de UEA (uea@inter.nl.net). Bonan Agadon!! Francesco Maurelli fran.mau@libero.it ********************************************************************************************* La Verda Pego Carissimi Amici, Possiamo mettere un'altra "Verda Flago" sulla cartina delle regioni italiane. Sabato scorso e' nato "La Verda Pego", il Gruppo Esperantista Marchigiano. Non pensate che, la nascita di un nuovo gruppo, costituisca una risorsa per tutto il movimento esperantista ed un punto di riferimento per i cittadini di un determinato ambito territoriale? Vi scrivo questo messaggio, in primo luogo per condividere insieme a voi la mia gioia personale e la soddisfazione dei soci fondatori; in secondo luogo, per chiedervi di informarmi se conoscete degli esperantisti che abitano nelle Marche. Sarei lieto, inoltre e se questo e' possibile, avere la possibilita' di mettermi in contatto con gli studenti del KIREK che, eventualmente, abitano nella mia regione. Ciao Marco Menghini marco_menghini@yahoo.it ********************************************************************************************* La EAT havas novan retadreson La EAT (Esperanto Asocio de Teramo) havas novan retadreson: EATeramo@hotmail.com. Massimo Ripani Klubpresidanto de la EAT Xenoitaly@hotmail.com ********************************************************************************************* TEJO-SEMINARIO "AKTIVA CIVITANECO" EN LITOVIO TEJO invitas vin al la seminario "Aktiva civitaneco" en Litovio, de la 10a gxis la 17a de marto 2002. Parte teoria, pri demokratio kaj socia partopreno fare de civitanoj, parte praktika pri teama kunlaborado, interhoma komunikado kaj organizado de projektoj, la seminario strebos doni al partoprenantoj novajn ideojn kaj spertojn pri socia aktivado. Repagigxos minimume 50% de vojagxkostoj. Aligxu rapide cxar la lokoj estas limigitaj. Pliaj informoj: "Ilja B.S. De Coster" ********************************************************************************************* Esperanto-nomaro Antaux deko de jaroj Eckhard Bick kompilis liston (adresaron) de esperantistaj artistoj "Kultura Nomaro", tre utila inter alie por organizantoj de diversaj E-renkontoj, kongresoj. S-ro Bick jam ne plu aktive funkciigas nomaron. Li revas trovi kunlaborantojn, kiuj per interreto povas ekfunkciigi internacie bone uzeblan "Kulturan Nomaron". Pliaj informoj cxe: Eckhard Bick lineb@hum.au.dk El Eventoj n-ro 222, retposxta versio ********************************************************************************************* Orbis Pictus sercxas kunlaborantojn Esperanta firmao Orbis Pictus el Trieste preparas la liston de potencialaj provizoraj kaj partatempaj kunlaborantoj inter jenaj personoj: - cxiuj kiuj iam vizitis Brazilon (ev. ankaux neesperantistoj) - eksterlandaj esperantistoj kiuj logxas en Italio Se vi mem estas aux konas iun el tiuj mi antauxdankas por la komuniko/kontakto. Visnja Brankovic ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic Via Parini 5; IT-34 129 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it http://users.iol.it/orbispictus ********************************************************************************************* Kompleta monata kalendaro La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org El Eventoj n-ro 222, retposxta versio ********************************************************************************************* Korespondi deziras: maristo el Bulgario s.ro Dinko PAVLOV, BULGARIA, 8000 - BURGAS, str. "Car Samuil" 61 Malnova esperantisto, 59-jara, maristo, nun pensiulo