BONDEZIROJ DE LA LA PREZIDANTO DE UEA Karaj listanoj, mi tedis vin dum la tuta jaro per tiom da mesagxoj, ke unu plia ne konsiderinde sxangxas la situacion. Mi volas reagi al la bondeziroj de pluraj listanoj kaj reciproki tiujn bondezirojn. Samtempe mi kaptas la okazon por danki vin cxiujn pro la kunlaboro kun UEA dum la nun finigxanta jaro kaj pro via laboro por Esperanto en la sama jaro. Mi ne kopios por vi cxi tie mian nov-jaran mesagxon, kiu aperos en la revuo, sed mi resumos por vi la du esencajn pensojn: * ne estas krizo en ekonomie ricxaj landoj, sed simple sxangxigxas la maniero aligxi al la movado. Nun la retaj kursoj en tiuj landoj faras la saman laboron, kiun antauxe faris la tradiciaj kursoj. Simple la landaj asocioj devas adaptigxi al cxi tiu nova situacio kaj utiligi gxin. * ne estas krizo en ekonomie malbonfartaj landoj, cxar tie esperantistoj viglas pli kaj pli (ecx se ili havas malmultajn komputilojn, aux eble pro tio). Certe la angla lingvo provas konkeri pli kaj pli da pozicioj en la mondo, sed ne timu, gxia rego ne estos eterna. Gxi ne estas amata almenaux de parto de la homaro, kiu volonte liberigxus je gxi. Estas nia tasko montri al tiu parto de la homaro la ekziston de Esperanto kaj gxian potencialon. La mondo en cxi tiu nova jarcento kaj jarmilo ne sxajnas tre malsama je tiu de la pasinta jarcento kaj eventuale ecx ne tre malsama je la situacio en Bjalistoko, kiun konis la juna Zamenhof. Ecx oni povas diri, ke la tuta mondo igxis granda Bjalistoko, kie malsamaj gentoj pertortas unu la alian. Tiu mondo bezonas nin kaj cxiujn aliajn homojn, kiuj predikas racion, toleremon kaj pacon. Ni neniel bezonas honti antaux tiu parto de la homaro, kiu predikas la uzon de forto kaj en politika kiel en ekonomia kampoj. Se ili estas la "realistoj", ni estas la fieraj "utopiistoj", tiuj pro kiuj la historio ofte atingis kelkajn el siaj plej bonaj atingoj. Ni dauxrigu nian laboron por pli justa mondo! Tute aparte mi volas danki vin, la aktivulojn de landaj asocioj kaj sekcioj, nome de UEA. Vi estas tiuj, kiuj "produktas" novajn esperantistojn. Cxiuj ceteraj, inkluzive de la centra UEA kaj de mi mem, produktas servojn por tiuj esperantistoj, klopodas organizi ilin, ktp. Alivorte vi estas la vera forto, sur kiu bazigxas nia movado. Dauxrigu kaj intensigu vian laboron! Amike Renato Corsetti prezidanto de UEA ********************************************************************* ********************************************************************* Agado Espero de UEA: zaban-e-salam/lingvo de paco La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedauxris pro la viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro. Same bedauxrindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en cxi tiu milito. La gloraj agoj de niaj antauxuloj dum, ekzemple, la unua mond-milito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton por cxiuj viktimoj, kaj ankaux por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio gxenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta" - diras tre konata linio de nia himno), la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lancxi kampanjon, per kiu ni rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la afganaj rifugxintoj en najbaraj landoj. Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en Irano logxas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifugxintoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, ingxenieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rufugxis al Irano. Similaj estas la kondicxoj en aliaj najbaraj landoj. La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en cxiuj landoj de tiu mondo-parto) kaj en Esperanto estas "Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj: 1 - kursoj de Esperanto por afganoj en la najbar-landaj rifugxejoj; 2 - kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifugxintojn; 3 - materia helpo al la rifugxintoj; Al tiuj tri eroj lauxgrade aldonigxos kvara ero, tio estas la starigo de ret-listo "dialogo inter civilizoj" por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj. La unuaj konkretaj agadoj komencigxos en Irano pere de la helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupigxas pri alfabetigo. Lauxgrade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj. La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifugxintoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Masxhado, kiuj komencigxos en venonta januaro.. Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifugxintoj, anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaux gxi komencigxos en januaro. Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifugxinto kostas 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj vojagxado al la tendaroj de la rifugxintoj). Cxi tiu agado komencigxos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas farigxi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi. Materia helpo al la rifugxinto estas libervola. La mono kolektota en la Esperanto-movado estos rekte au' prefere en formo de materialoj bezonataj transdonita al la rifugxintoj. Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondajxo cxe UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Vi rajtas indiki "lingvo de paco 1", 'lingvo de paco 2" kaj "lingvo de paco 3" depende de la celo, kiun vi volas subteni. Se vi indikos nur "lingvo de paco" ni disdividos vian kontribuon inter la tri celoj. Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesagxon al "Reza Torabi" . Se vi volas rekte korespondi pri materiaj helpoj, bonvolu sendi mesagxon al "Hans Bakker" . Se vi volas korespondi gxenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi gxin inter esperantistoj, bonvolu sendi ret-mesagxon al "Atilio Orellana" . Dankon! Renato Corsetti Prezidanto de UEA ------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina Italujo ********************************************************************* ********************************************************************* RADIO 24 - IL SOLE 24 ORE La 15an de decembro 2001 je la 7h 45 matene RADIO 24 - IL SOLE 24 ORE menciis en la programo "Calendiario" la naskig'tagon de la okulisto L.L. Zamenhof kun informoj pri la esperantistoj kaj pri la lingvo, kiun oni povas lerni rapide kaj estas pli facila ol aliaj lingvoj Francesco Maurelli ********************************************************************* ********************************************************************* RIPRENDE A FUNZIONARE LA DISSENDOLISTO DEGLI ESPERANTISTI PUGLIESI Da oggi, riprende afunzionare la dissendo-listo degli esperantisti pugliesi!! questo l'indirizzo: http://groups.yahoo.com/group/esperantisti-pugliesi/ l'iscrizione è libera gxis, Nicola Ruggiero 340/5696575 www.esperantobari.3000.it ********************************************************************* ********************************************************************* STAGXO KAJ E-KONGRESO DE SAT EN FRANCIO Karaj gesamideanoj, En la nova TTT-ejo www.multimania.comm/esperantothion/ de ESPERANTO-THIONVILLE vi trovos la informojn kaj aligxilojn pri: 1)La Printempa stagxo de France-Est 30 kaj 31 de Marto 2002 2)57-a SAT-Amikara Kongreso 30, 31 de Marto kaj 01, 02 de Aprilo Du arangxoj, kiuj okazos samloke kaj samtempe en VIGY (Moselle-Francio) inter Metz kaj Thionville. Proksime de tri landoj (DE, LU, BE) en bela naturo! 1) La Printempa stagxo de France-Est: Kvar nivelaj kursoj, prelego pri R.Schwartz, Distra vespero...Libro-Servo. 2) 57-a kongreso de SAT-Amikaro. En la provizora programo: Prelegoj: Eddy Borsboom prelegos pri Raymond Schwartz, kiu naskigxis en Metz apud Vigy, Catherine Roux faros E-lingvan prelegon pri Asocio por impostado super la financaj Transakcioj, por helpi al la Civitanoj ATTAC, Bruno Masala pri interreto "Diskonigo kaj kunplektado de priesperantaj datumoj en Interreto", Armand Hubert pri UNESKa kampanjo "Ni zorgu la pacon / Cultivons la paix", kiel delegito pri homaj rajtoj. Distraj vesperoj: La muzikgrupo Mannijo kantos en la franca, germana, luksemburga, okcitana... kaj Esperanto. De alia flanko la OKK estas en rilato kun Jomo, kaj Jacques Le Puil kaj esperas, ke ili venos. Budoj: de Amnestio Internacia ; eble de ATTAC,kaj de Kamparana Konfederacio ("Confédération Paysanne"), kiu batalas kiel ATTAC kontraù la senbrida ekonomia tutmondigado. Amikeca Reto gvidlibro por vojagxi novmaniere. Libroservo de SAT-Amikaro kaj de La Gazeto. Tuttaga ekskurso en urbo Metz kaj regiono ; duontagaj ekskursoj en la muzeo de la lorenaj ferminejoj cxe urbeto Neufchef aù promenado per turista trajno inter Vigy kaj Hombourg-Budange. Kursoj kaj ekzamenoj okazos. ESPERANTO - THIONVILLE Bruno HENRY 5 rue Jean Mermoz FR - 57100 THIONVILLE +33 (0)3 82 54 32 91 esperanto.thionville@laposte.net www.multimania.comm/esperantothion/ ********************************************************************* ********************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS: STUDENTINOJ EL UZBEKIO Mi devas diri, ke en la universitato de mondaj lingvoj Esperanton studas ankau plejparte studentinoj. Jen estas kelkaj iliaj nomoj Sevara, Olga, Madina, Muattar, Vera, S^ahnoza, Anna, Munira, Iroda, Barno, Erkinoj, Nargiza, Marina, Dildora kaj studentoj Abdusalam, Vadim, Hislat, Viktor, Murod, Otabek..... Estus bone, se la eksterlandaj studentinoj skribu personajn leterojn kun konsento amik(in)i kun siaj uzbekiaj kolegoj. Mi opinias, ke ili havas multon por diri unu al la alia kaj inters^ang^i siajn novaj^ojn kaj manieroj de studado. Estus modele, se ankau profesoroj deziru ligojn kun la uzbekiaj profesoroj. Fakte neniu el lastaj studas Esperanton. Mi multe esperas, ke mi finfine ricevos reeh^on pri mia projekto kunligi miajn studentojn kun studentojn de aliaj landoj, ke al tio helpu nia kara Esperanto. G^is nun mi fiaskas pri tio. Sed miaj studentoj ankorau esperas, ke ili ne vane studas Esperanton kun etuziasmo kaj sukcesoj. Eugeno SP