26 Festival Internazionale Giovanile: ecco la scheda di iscrizione INVITO AL 26a IJF - Italio ---------------------------------------------------------------------------- ----------------- Nota Bene: maggiori informazioni e iscrizioni online presso il sito http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/ ---------------------------------------------------------------------------- ----------------- IEJ invitas vin al sia tradicia jara renkontigxo, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 27a de marto gxis la 2a de aprilo 2002 en Fenestrelle (TO), Italio. -> La temo estos: Integrigxo de minoritatoj en Europo de EUR Europo, ekde 2002, devos sin konfronti kun la efikoj de la apero kaj uzo de komuna monunuo por multa landoj. Sxangxo kiu signifos faciligojn kaj avantagxojn, precipe ekonominivele (Euro malprovincigos nin, helpos nian ekonomion, favoros intersxangxojn inter la popoloj, kontribuos al plifortigxo de vera Europa unio...); tamen kunportos ankau riskojn: de nivelado, kaj de renovigxo sur la sxultroj de la plej malfortaj. Tiuj el ni kiuj jam estas anoj de tiu cxi klaso, versxajne restos ecx pli malantaue. Cxu minoritatoj, kaj religiaj kaj lingvaj kaj kulturaj, estos malpligrandigitaj? Cxu ili devos adaptigxi au malaperi, au oni donos al ili trian eblecon? Kaj kiom tiu ebleco estos donita, kaj kiom devos esti gajnita? Kiajn ilojn Euro donos al tiuj minoritatoj, por sin savi? Kaj kiom longe tio dauros? Nia intenco estas rezoni pri tiuj cxi temoj, renkonti kaj ekkoni situaciojn kaj specifajn realojn, sercxi eblajn solvojn. Kune, por ne esti devigataj diri "mi cxeestis (kaj nun ne plu)!". Kune, cxirkauataj de la milsekretaj sonoj kiujn la arbaroj de Piemonto flustros al ni... kaj eble ni renkontos precize lin, Eurolo-n, la 8an nanon... -> La Ejo La cxi-jara Festivalejo kontentigos vin multe pli ol la pasintjara! Temas pri luksa, jxus renovigita hoteleca gastejo, kie jam okazis la 18a IJF en 1994. Gxi trovigxas sur flanko de montara valo, ne tro for de Torino (Piemonto, nordokcidente). La adreso estas: Consorzio Pracatinat, Centro "E. Agnelli" - Località Pracatinat - IT-10060 Fenestrelle (TO), tel. +39 0212 884884 Kiel alveni aute: de la Torina cxirkausxoseo, eliru al Orbassano au al Stupinigi; veturu lau la sxtatan vojon de Sestriere (SS 23) al Depot; tuj antau eniri la vilagxon, iru dekstren lau la provinca strato SP 172 al Colle delle Finestre. Kiel alveni trajne: de la stacidomo Torino Porta Nuova, vojagxu trajne al Pinerolo. De tie, iru autobuse al Depot. Kiel alveni autobuse: de la stacidomo Torino Porta Nuova, autobusoj SAPAV (haltejo cxe angulo de Via Sacchi kaj Corso Emanuele) al Fenestrelle. Aviadile: la plej proksima flughaveno estas Torino Caselle. -> Kotizoj Estas 4 landokategorioj, faritaj lau la ricxeco kaj la distanco de Italio. Ili estas: 1) Austrio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Italio, Lihtensxtenjo, Luksemburgio, Monako, Nederlando, SanMarino, Svislando, Vatikano. 2) Andoro, Britio, Finlando, Hispanio, Irlando, Kroatio, Malto, Norvegio, Slovenio, Svedio. 3) Australio, Cxehxio, Cipro, Greklando, Hungario, Islando, Israelo, Japanio, Kanado, NovZelando, Pollando, Portugalio, Singaporo, Slovakio, Suda Koreio, Usono. 4) Cxiuj aliaj La kotizoj estas en euroj. La aligxperiodoj estas: A Gxis 15.01.2002 B De 16.01.2002 gxis 15.03.2002 C Poste / surloke Kaze de partatempa restado, la kotizo de nememzorgantoj estas tiu de la aligxperiodo C por iliaj lando- kaj agxkategorio, dividita per 6 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj pagas cxiukaze la tuttempan kotizon. Nuraj monunuoj akceptotaj estos euroj kaj usonaj dolaroj. Krompagoj kaj rabatoj: - Cxiu kiu petos invitleteron (nepre antau 01.02.2002) devos kontribui al nia elspezoj per EUR 5. - La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi EUR 13 (EUR 26 se ili agxas pli ol 25 jaroj), ecx por unu sola tago, au anigxi surloke. - Subtenantoj de IEJ ricevos 10%-an rabaton. - La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton lau interkonsento. - Oni disponigos nek littukojn nek kovrilojn. Eblas kunporti au mendi surloke kontrau EUR 6. Kotiztabelo (la agxon oni kalkulas je la dato 27.03.2002) --------------------------------------------------------------------- Landoka-|Periodo|Kotizoj (EUR) tegorio | | 1-7 | 8-19 | 20-24 | 25-29 | 30+ |Memzorgantoj --------------------------------------------------------------------- | A | 56 | 113 | 127 | 142 | 159 | 1 | B | 62 | 124 | 139 | 155 | 174 | 80 | C | 68 | 136 | 152 | 170 | 191 | --------------------------------------------------------------------- | A | 51 | 102 | 114 | 127 | 142 | 2 | B | 56 | 112 | 125 | 140 | 156 | 80 | C | 61 | 122 | 137 | 153 | 171 | --------------------------------------------------------------------- | A | 45 | 91 | 102 | 115 | 128 | 3 | B | 50 | 100 | 112 | 126 | 141 | 44 | C | 55 | 110 | 123 | 138 | 154 | --------------------------------------------------------------------- | A | 41 | 82 | 92 | 103 | 115 | 4 | B | 45 | 90 | 101 | 113 | 126 | 44 | C | 49 | 99 | 111 | 124 | 139 | --------------------------------------------------------------------- Atentigoj La logxantoj de transpagipovaj landoj sendu aligxilon kaj antaupagon de EUR 30; la aliaj sendu nur aligxilon se ili aligxas posxte, sed se ili aligxas persone ili antaupagu EUR 15. Cxiukaze via aligxo validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ricevo de konfirmo. Nepre kunportu pruvilon de la antaupago. La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, logxadon en cxambro kaj mangxadon ekde la vespermangxo de la 27a de marto gxis la tagmangxo de la 2a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj logxadon en aparta ejo. Oni ne redonos la antaupagon al malaligxintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaligxanto informos nin antau la 5a de marto 2002. Eblas transdoni sian aligxon al ne-aligxinto, kondicxe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni algxustigos la kotizon, sed gxi ne povos malaltigxi. Ne eblas transdono de pluraj antaupagoj al sama persono. Por cxiu persono necesas aparta aligxilo: grupaj aligxoj ne estos akceptitaj. Vi povos aligxi rete vizitante la pagxon www.esperanto.it/iej/ijf/2002/ -> Sendu... Aligxilon: - Manuel Giorgini - S. Polo 606 - 30125 Venezia - ijf.admin@esperanto.it - tel. +39 041 5203245 (nur dimancxe, nur pro krizsituacioj) Antaupagon: - Bankokonto: Gioventù Esperantista Italiana, ABI: 3002, CAB: 2002, c/c: 650791/19, SWIFT: BROMIT 2V, Banca di Roma, Filiale di Venezia, Agenzia n. 8 - UEA-konto: ieja-z - Per posxtomandato adresita al Matteo Quer (vidu sube) Programkontribuojn: - Temajn: Matteo Quer - viale Italia 18 - 31033 Castelfranco Veneto (TV) - kligeyat@yahoo.it - Distrajn kaj vesperajn: Alessandra Masini - via Castello Bulgaro 3 - 13012 BorgoVercelli (VC) - ale@stephan-schneider.net - tel. +39 0161 32767 +++++++++++++++++++++++++++++ Aligxilo Jes, mi aligxas al la 26a IJF. Nomo: ______________________________________________________________________ Naskigxdato (TT/MM/JJ): ____________ Sekso: [ ] Ina [ ] Malina Strato: ____________________________________________________________________ Posxtkodo: __________ Urbo: ______________________________________________ Logxlando (esperante): _____________________ Telefono (internacie): _____________________ Retadreso: _________________________________ [ ] Sur mia nomsxildo aperigu jenan alian landon anstatau mia logxlando: ___ ______________________ Mi aligxas kiel [ ] tuttempa partoprenanto [ ] partatempa partoprenanto de _____ gxis _____ Mi sxatus logxi kun ________________ Mi estas [ ] vegetarano [ ] memzorganto Mi antauxpagis EUR ________ [ ] banke [ ] posxte [ ] tra UEA Mi bezonas invitleteron al Italio, do mi donas cxiujn necesajn informojn - minimume: pasportnumero __________________ valida de ___________ gxis ____________ Mi proponas jenan kontribuon por la [ ] tema [ ] distra [ ] vespera programo: ____________________________________________________________________________ _________ [ ] Mi dezirus viziti la Egiptan Muzeon en Torino (EUR 3). [ ] Mi bezonos littukojn kaj kovrilojn (EUR 6). Mi akceptas cxiujn kondicxojn. Dato (TT/MM/JJ): ____________ Subskribo: __________________________________________ ********************************************************************* ********************************************************************* ESPERANTO URBI ET ORBI? E' dal 1994 che a Pasqua e Natale, durante la benedizione "Urbi et Orbi", il Papa fa' gli auguri in moltissime lingue del mondo, delle quali la terz'ultima è in Esperanto. Alla televisione, quando assisto a questa cerimonia, vedo che al pronunciamento di ogni lingua vengono alzate da gruppi di fedeli presenti bandiere o cartelli unitamente a cori di entusiasmo. Ho davanti agli occhi, invece, la scena che si sta ripetendo da oltre 7 anni, del Papa che, dopo aver annunciato il nome "Esperanto", si sofferma a guardare i sottostanti fedeli, quasi fosse un'interrogazione e aspettandosi un riscontro ( che mai è avvenuto) e poi quasi con tristezza , pronuncia i soliti auguri di Natale o di Pasqua. Certo, che gli Esperantisti (specie quelli in Italia) hanno perso delle occasioni meravigliose per far propaganda dell'Esperanto ! Purtroppo il nostro amatissimo Papa va sempre peggio e potrebbe mancare da un momento all'altro................ E' troppo chiedere se non ci sia qualche volonteroso di Roma o qualche altra città non troppo distante che possa essere presente in Piazza S. Pietro e allorquando il Papa farà gli auguri in Esperanto innalzare uno striscione con la scritta: "ESPERANTO LA INTERNACIA LINGVO" ? Mi piacerebbe molto essere pure io presente, però mi terrorizza l'idea di passare la vigilia ed il Natale in treno ! Ho fatto fare uno striscione (vedi allegato), lungo 4 metri ed alto 1 metro,lo potrei mettere a disposizione e lo invierei per posta a chi possa andare. Certo che se questa iniziativa andrà in porto, sarebbe una cosa fantastica, pensate, se si ha la fortuna di essere ripresi dalla televisione, verremmo proiettati nientemeno che in Mondovisione ! Non lasciamoci sfuggire quest'ultima occasione, potrebbe essere anche l'ultima, certo, sarà molto difficile che un'altro successore di S. Pietro userà all'Esperanto il medesimo riconoscimento fattoci da questo grande Papa ! Diamoci da fare, abbiamo davanti meno di un mese, sono comunque sicuro che tra noi non mancheranno i volonterosi, quindi aderite a questa iniziativa, potrete un domani dire "c'ero anch'io" ! Giovanni Conti cont.giovanni@tiscali.it ********************************************************************* ********************************************************************* ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ KAJ ESPERANTO-ORGANIZOJ Retadresoj de esperantistoj estas kolektataj ekde 1993. En la unua eldono aperis 310 retadresoj de 219 personoj el 26 landoj, adresoj de 67 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj tiuj de 18 internaciaj. En la jxus aperinta nova eldono (decembro 2001) aperas jam 3161 adresoj de 2148 personoj el 95 landoj kun 34 retaj delegitoj, 731 hejmpagxoj, 577 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 78 internaciaj. La adresaro estas elsxutebla cxe: http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip La kompilado de la Esperanta ret-adresaro postulas egan, kaj temporaban laboron, faritan volontule de Derk EDERVEEN al kiu oni povas nur plej sincere danki la grandiozan kaj sinofertan agadon. --- En la listo momente enestas 230 nekonfirmitaj au nefunkciantaj retadresoj, kiuj estos forigataj en komenco de 2002. Elsxutu do la adresaron, kaj kontrolu: cxu via adreso troveblas en gxi, kaj se jes, cxu gxi estas preciza? Formularon por la aligxo au korekto de adresoj vi trovas en la listo mem. La adresaro estas elsxutebla cxe: http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip L. S. --- fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Radio Kanada Internacia en Esperanto ? Lau informo de Normand Fleury, prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia kanadaj esperantistoj ekis kampanjon, por ke Radio Kanada Internacia (RKI) elsendu rete ankaux en Esperanto. RKI estas la oficiala vocho de Kanado eksterlande. "Ni kredas ke se ni ricevos apogon de la tuta mondo estos pli da shanco sukcesi. Nuntempe RKI http://www.rcinet.ca esploras la eblon aldoni novajn lingvojn al la jam ekzistantaj angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina, rusa en ^giaj elsendoj. Ni petas ke vi rete subskribu la petleteron cxe la adreso : http://www.chez.com/rki Mi pretas fari intervjuojn pri la temo lau via deziro. Por pliaj informoj vi povas kontakti min rete : Normand Fleury Prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia" Rete: esperanto@sympatico.ca inf: Henri Masson --- fonto: ret-info http://www.eventoj.hu