INAUGURAZIONE NUOVA SEDE A TRENTO Il giorno 15 dicembre 2001 alle ore 16 si terra' l'inaugurazione della nuova sede dell'Associazione Esperantista Trentina. In un'appartamento al 4° piano di via S.Pio X n° 67 a Trento, dopo la presentazione delle nuove vesti della sede da parte del presidente e delle autorita', si terra' un rinfresco per il consueto scambio di auguri natalizi. Ci preme fin d'ora esprimere la nostra intenzione di renderlo centro dell'attivita' samideana trentina e di quanti vorranno promuovere la Lingua con attivita', conferenze, incontri ... Naturalmente, data la presenza di tre belle camere, di bagno e cucina, ci sara' la possibilita' di usufruire di alloggio e vitto (anche per i giorni vicini all'inaugurazione) con un minimo contributo per le spese . Per altre informazioni si puo' telefonare allo 0464 461237 (Mario), 0464 910475 (Ivana) o via e-mail: www.chiocciolina@tin.it ********************************************************************* ********************************************************************* LA PLEJ GRANDA ESPERANTO-KATALOGO EN LA INTERRETO La Internacia Esperanto-Muzeo de la Austria Nacia Biblioteko, kiu posedas la plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la kreon de la elektronika katalogo TROVANTO, konsultebla en interreto. En la nuna momento trovi^gas jam pli ol 22.000 rikordoj (dokumentoj) en ^gi, kaj tiu nombro kreskas ^ciu-monate. Jam nun ^gi estas la plej granda katalogo pri Esperanto kaj interlingvistiko. Kiuj dokumentoj estas indikitaj en TROVANTO? Libroj, bro^suroj, eksterkomercaj publikiga^joj, manuskriptoj, aud- kaj vidkasedoj, kompaktdiskoj, sciencaj artikoloj en libroj ktp. (sed ne revuoj). Lau kiuj kriterioj oni trovas la dokumentojn? Lau autoroj, titoloj, titolvortoj, temoj, eldonejoj, eldonlokoj, jaroj k.t.p. ALVOKO ------ La Austria Nacia Biblioteko financas la kreon de TROVANTO. La daurigo de la laboro tamen povas okazi nur, se la esperantistoj ^gin fakte bezonas. Tio signifas: se sufi^ce da homoj utiligas TROVANTOn en la interreto. Tial ni invitas vin regule viziti ^gin. ^Gia adreso: http://allegro.onb.ac.at/cgi-bin/allegro/maske.pl?db=esperanto&lang=esp Se vi volas esti regule informata pri la evoluo de TROVANTO, bonvolu skribi al jena adreso: Mag. Helga Farukuoye helga.farukuoye@onb.ac.at Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaeler Kuppel AT-1010 WIEN Tel.+431-5355145 --- fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Google en Esperanto La famega motor-sercxilo Google pli kaj pli esperantigxas. Vi povas konsulti gxin en Esperanto en la pagxo: http://www.google.com/intl/eo Eblas per tiu pagxo rapide atingi la TTT-katalogon de Google kiu entenas ligilojn al pli ol 2000 TTT-ejoj en Esperanto. Por tio alklaku 'Listo laux kategorioj'. Eblas ankaux per tiu pagxo atingi la novajxgrupojn, inter ili ekz. 'soc.culture.esperanto'. Por tio alklaku 'Grupoj'. Kaj fine, vi povas elekti Esperanto en la 'preferoj' kaj poste cxiuj pagxoj de google, ecx la cxefa eniro en kiu vi povas fari tiun elekton anglalingve: http://www.google.com el [NUN] --- fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Nov-Zelanda Esperanto-kongreso ============================== Inter 29. 03. - 01. 04. 2002 okazigas Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en Wellington Nov-Zelandan Esperanto-kongreson. Oni aran^gas diversajn amuzajn kaj seriozajn programojn dum la aran^go. La ^cefa temo estas instruado. Eblas renkonti kelkajn novbakitajn esperantistojn, kiuj partoprenas 5 tagan, Cseh-metodan Esperanto-kurson tuj anta~u la kongreso. Pliaj informoj kaj ali^go ^ce: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio Box 8140, Symands Street, Auckland, Nov-Zelando Rete: esperanto-nz@geocities.com El ret-info: Eventoj n-ro 218, retposxta versio ********************************************************************* ********************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne gravas) al la a~utomato: kalendaro@esperanto.org El ret-info: Eventoj n-ro 218, retposxta versio ********************************************************************* ********************************************************************* Murgazetoj - cxu interesa sperto? Saluton al cxiuj! Dum oktobro Rusia E-Unio produktis kaj dissendis al lokaj kluboj, kiuj konsentis partopreni, stokojn da informaj ruslingvaj 'murgazetoj' kun artikoletoj kaj faktoj pri Esperanto. La gazeto estis farita en formato A3 kaj estis vere gazeto enhave kaj aspekte - kun fotoj, novajxoj, rubrikoj. Unuflanka, cxar oni devis gxin ie alpingli. Estis lasita loko por alskribi la kontaktadreson de la loka grupo. La gazetojn oni devis pendigi en lernejoj, altlernejoj kaj aliaj publikaj lokoj. Entute estis produktite 480 tiaj gazetoj (inkluzive de lokaj versioj, kiujn oni preparis el rete disponigita komputila PageMaker-dosiero). La rezultoj? Ne tre klaraj, cxar nur ne multaj el tiuj, kiuj legis poste telefonis al la kluboj aux venis al E-kursoj. Sed ja ne nur tio estis la celo. Ni celis informi la socion pri tio, ke Esperanto kaj E-movado ekzistas kaj agas. Pri tio ni, sxajne, sukcesis, sed 480 ekzempleroj (ecx se ilin legis averagxe po 10 personoj) estas ege malmulte... Tamen ni estas kontentaj kaj intencas dauxrigi la 'murgazetan' informkampanjon. Amike, Andrej Grigorjevskij ********************************************************************* ********************************************************************* Esperanto en faka verko Esperanto estas plurfoje menciita en la nova 330-pa^ga faka libro de nia membro G. C. Fighiera. En lia verko pri kongres-merkato kaj -organizado Congressi e convegni aziendali. Manuale operativoÓ (eldonejo Carocci, Romo) aperas ankaw tabelo kun listo de la Universalaj Kongresoj de la lastaj 20 jaroj, montritaj kiel modelo de geografia rotacio de internacia kongreso. Same kiel la antawaj verkoj de la sama awtoro, la nova libro trovi^gas en la ^cefaj publikaj bibliotekoj, estas utiligata de specialistoj kaj adoptata en ^ciugradaj kursoj kaj seminarioj, inkluzive de universitataj, pri turismo kaj komunikad-sciencoj. Framerio ********************************************************************* ********************************************************************* BEMI en la reto kaj multlingva biciklo-vortprovizo Cxu eblus ke vi ne jam vizitis la BEMI-TTT-ejon? B.E.M.I. : Biciklista Esperantista Movado Internacia, faka sekcio de TEJO. http://purl.org/net/bemi (Bonvole uzu tiun _dauxran_ adreson por aldoni ligon ie) Vi trovos en la TTT-ejo bazajn informojn pri BEMI kaj pri la venontaj karavanoj organizataj de BEMI. Ekzemple, nun aperas informoj pri la "alta karavano" kiu okazos inter Francio kaj Italio, okaze de la venonta IJF en Italio. En la TTT-ejo vi trovos ankaux la multlingvan Biciklo-vortprovizon: http://purl.org/net/biciklo (Bonvole uzu tiun _dauxran_ adreson por aldoni ligon ie) Tiu vortprovizo estas nun en 8 lingvoj: angla, esperanta, finna, franca, germana, itala, rusa, ukrajna Kompreneble tiu vortareto utilas ne nur por Esperantistoj sed ankaux por cxiuj biciklistoj kiuj sxatas bicikli internacie. Do la vortareto povas utili por allogi biciklistojn al Esperanto kaj al BEMI. Ne hezitu viziti la vortareton kaj aldoni vian lingvon se gxi ne jam cxeestas, tio ne petas multe da laboro cxar estas nur 60 bazaj vortoj. Bicikle kaj Esperante :-) Zav' XGodivier@esperanto.org