Oficejo de EEU en Bruselo [2001-03-11] En pasinta novembro okazis, kiel vi scias, kunveno en Roterdamo cxe la Centra Oficejo de UEA de euxropaj esperanto-aktivuloj. Unu el cxefaj temoj estis la propono starigi en Bruselo Oficejon de EEU. Poste la temo estis longe kaj vaste debatata per e-posxta korespondado inter la EEU-aktivuloj, kaj esploroj estis surloke faritaj, pri kostoj kaj eblecoj. La Oficejo povus funkcii kiel oficiala sidejo de EEU kaj samtempe kiel oficejo de la "Laborgrupo pri la lingva problemo en Euxropo". La oficejo povus starti je ia difinita minimuma nivelo, por kreski poste laux la kapabloj kaj la necesoj. Sed la bazo de cxio estas financado. Do ni eliru el la diskutoj kaj komencu konstrui. La estraro de EEU alvenis al la decido lancxi la cxi suban alvokon. A L V O K O NI KONSTRUU! Komence de la venonta jaro ekcirkulos en dek du landoj de la Euxopa Unio samaj monbiletoj kaj samaj moneroj. Tio konkrete montros, kiom multe nia cxiutaga vivo, de ni civitanoj de EU, estas ligita al komunaj institucioj. Ankaux ni euxropaj esperantistoj estos pli kunligitaj. Kaj tio pli bone montras la neceson de komuna Esperanto-agado en Euxropo. EEU celas gxuste tion, nome antauxenigi komunan agadon. Por ke la Esperanto-agado euxropnivela estu pli efika, estas necese ke EEU estu videble reprezentata tie, kie la cxefaj organoj de Euxropa Unio trovigxas, nome en Bruselo. La EEU-estraro decidis provi starigi EEU-oficejon en Bruselo, kiu ebligu pli rektajn kontaktojn kun la cxefaj euxropaj instancoj, t.e. la Komisiono kaj la Parlamento, kaj zorgu informadon de la tre multaj jxurnalistoj cxiulandaj kiuj laboras en la "Euxropa cxefurbo". Minimume tia oficejo, kiu devus esti ankaux la oficejo de la Laborgrupo pri la Euxropa Lingvoproblemo, devus funkcii almenaux tri duontagojn semajne kun unu dejxoranto; pli ambicia celo estas atingi plentempan funkciadon kun salajrata persono plus unu aux pluraj helpantaj aktivuloj. La cxefa problemo estas la mono. Francoj diras ke "estas la mono tio, kio faras la militon", kaj tio validas ankaux por nia paca batalado. Por certigi longedauxran agadon de la oficejo, oni bezonas havi kapitalon, kies rento kovru la kostojn de la oficejo. Cxu euxropaj esperantistoj kapablos realigi tion? Jen valora defio! La estraro de EEU lancxas alvokon al cxiuj euxropaj esperantistoj, al cxiuj kiuj konscias pri la graveco de la euxropa agad-kampo por la sukceso de la internaci-lingva ideo, al la landaj asocioj, al la internaciaj esperanto-organizajxoj, por ke ili kontribuu al starigo de "Fondajxo Euxropo", en konto cxe UEA. Provizore, dum la formala starigo-procedo de la Fondajxo, vi rajtas sendi viajn kontribuojn al la konto eece-p de EEU cxe UEA, indikante la celon, t.e. "Brusela Fondajxo". La fondajxo estos estrata de la EEU-estraro kaj cxiuj kontribuoj estos diskonigataj pere de tiu cxi bulteno kaj de la Esperantaj informiloj. Cxiu kontribuanto ricevos tiun cxi bultenon ankaux en papera formo, sen plia pago. Do, sciigu al ni cxu Euxropo estas vere grava por vi. Investu en Euxropon! Ni atendas ke cxiu landa asocio iniciatu kolektadon inter siaj anoj kaj forte apogu gxin. Dankon. La prezidanto de EEU Umberto Broccatelli [2001-08-23 KUNSIDO DE EEU-KOMITATO, en Zagrebo] OFICEJO EN BRUSELO. Estis longa diskuto pri tio. La belga reprezentanto raportis. Necesus 35.000 euxroj jare por minimumo de 2 jaroj por oficejo kun unu laboranto. La plimulto opiniis tian oficejon necesa, pro, ekzemple, la cxeesto de la euxropaj instancoj, 4.500 jxurnalistoj, ktp. en Bruselo. Iuj havis dubojn pri sendependa oficejo, kaj preferus ke la oficejo funkciu kiel sub-oficejo de UEA, kaj ene de la UEA-bugxeto. Unu sugesto estis ke oni nomu gxin Oficejo pri Lingvaj Rajtoj, kaj ke gxi okupigxu pri kazoj de klara lingva diskriminacio fare de la euxropaj instancoj, ekzemple, pri anoncoj de postenoj kie oni sercxas nur denaskajn angleparolantojn, ktp. [tiu teksto el EEU bulteno 16] --- el http://www.lingvo.org/oficejo * * * * * Dum la zagreba UK la komitato vocxdonis 25.000 eurojn por la oficejo. - N.d.l.r. --- fonto: ret-info http://www.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Zamenhof-tago'2001 Tutmonda tago de Esperanto-libro kaj Zamenhof-festo (15 de dec.) ********************************************* Post malpli ol monato okazos ankoraux unu datreveno de la iniciatinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof, kiu estis ankaux la unua E-verkisto kaj poeto. Esperantistoj tra la tuta mondo tradicie festas tiun tagon per E-renkontigxoj, kunvenoj kaj publikaj agadoj. Cxu ankaux vi aux via E-grupo faras ion? Se vi ankoraux ne decidis, kion vi faros, jen kelkaj atenteblaj ideoj: Ekstermovade: ----------------- - oni povas okazigi ekspoziciojn de E-libroj en publikaj bibliotekoj; - informoj pri E-libroj kaj E-auxtoroj povas aperi en amaskomunikiloj; - kelkloke ecx povas okazi prezentoj pri E-libroj en librovendejoj, kiuj ilin ofertas; ... Grupe: ------- - iu decembra kluba/grupa kunveno povas esti dedicxita al E-literaturo (ekz. tio povas esti prelego, kvizo, diskutrondo ktp); - foje oni okazigas deklamkonkursojn, tre sukcese pasas en iuj grupoj ankaux konkursoj pri bela legado - sed oni povas fari tion ne nur kiel konkursojn; ... Persone: ---------- - cxiam estas agrable ricevi gratulojn okaze de bona festo, do, kial ne gratuli unu la alian? Tio povas esti tradicia bildkarto aux virtuala. Ekz. en la reto oni povas sendi belan E-lingvan bildogramon de bonega ttt-ejo de Franko kaj Janko Luin www.esperanto.nu; - de la sama ttt-ejo vi povas ankaux senpage elsxuti E-librojn en elektronika formato kaj ecx sendi iun el ili kiel donacon al amiko! - kaj certe vi povas acxeti libron de unu el E-libroservoj - cxu por legi mem, cxu por donaci gxin al amiko; - vi povas pruntepreni E-libron de via kluba biblioteko, se via klubo gxin havas; - kaj (revo!) vi povas mem komenci traduki, verki, eldoni aux enretigi iun libron - por pligrandigi E-literaturon! Cxiuokaze, UEA deziras al vi sukceson! Amike, Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado ********************************************************************* ********************************************************************* 15 decembro - Zamenhofa tago en Pistojo Cxiujkune ni rememorigos kaj omagxos nian karan amikon Umberto Stoppoloni Definitiva programo: - 10,00 Pregxejo de S-kta Francisco: Sankta Meso en Esperanto celebrata de Pastro Florio Giannini el la parohxo de S-kta Antono cxe Pietrasanta - 11,00 Konferencejo de "Centro Stranieri": Omagxo al Umberto Stoppoloni - prelegoj de Michela Lipari kaj aliaj samideanoj - 13,00 Tagmangxo en la ristoracio "Villa Cappugi" (estas necesa la antauxmendo) - 14,30 gvidata vizito al la historia urbocentro kaj al kelkaj muzeoj Partoprenu multnombre! Bonvolu anonci vian cxeeston al la Pistoja Esperanto Grupo per sekvaj adresoj kaj ni sendos al vi indikojn por atingi la lokon en kiu ni renkontos nin: Tel. 0573/90.40.14 - 0573/29.120 Fakso 02/700.507.446 e-mail: nmorandi@mail.promonet.it, gidolfi@tin.it, ccampanelli@libero.it http://www.esperanto-grupo.it/pistoja Nicola Morandi ICQ#44577402 el Pistoja Esperanto-Grupo "Umberto Stoppoloni" V.le Adua, 44 - 51100 PT http://www.esperanto-grupo.it/nicola http://www.esperanto.net http://www.promonet.it ********************************************************************* ********************************************************************* Reta versio de Monato ===================== Monato estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ekde nun ties tekstoj estas sendataj anka~u rete al petantoj. La tekstoj estas sendataj al la abonantoj regule tra la tuta monato kaj ne unufoje monate kiel en la magazina versio. Provizore la reta versio de Monato estas senkosta, ^car la funkciado estas ankora~u testata. Ver^sajne ekde la unua de januaro 2002 la servo i^gos pagenda. La revuon ricevi eblas en du formatoj "x-sistema" kaj unikoda. Al la x-sistema formato oni povas ali^gi sendante mesa^gon al servilo@fel.esperanto.be kun temlinio "subscribe monato-x", al la unikoda formato oni povas ali^gi ^ce la sama adreso sed en la temlinio oni skribu "subscribe monato-xhtml". Malali^go eblas sendante mesa^gon al servilo@fel.esperanto.be kun temlinio "unsubscribe monato-x" a~u "unsubscribe monato-xhtml". Retbutiko de Flandra E-Ligo Frankrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio El ret-info: Eventoj n-ro 218, retposxta versio ********************************************************************* ********************************************************************* Konkurso de Videokeo en Esperanto per Tivejo / Paltalk ------------------------------------------------------ Sabaton, la 17-an de novembro de 2001 je la 22:00a Grenvicho/UT En la chambro Esperanto Internacia - Paltalk www.esperantointernacia.com Jes, kantu kun ni. Chu vi ne kantas ? Ne gravas, ni ankau ne povas diri ke ni vere kantas. En la pagho de Pinarabara Esperanto Grupo estas 74 muzikoj en Esperanto, kaj ankau ligiloj por senpagaj videokeo-programoj http://www.rantac.com.br/users/alls/pegkara.htm (uzu la dekstran butonon de la klakilo, por savi la muzikojn) Chu vi trovas erarojn en tiu mesagho, au en nia pagho http://www.esperantointernacia.com ? Bonvolu korekti min. Amike, Emilio Cid Emilio@esperanto.org.br --- fonto: ret-info http://ww.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Conferenza al liceo scientifico di Ciampino Il 21 novembre si è tenuta una conferenza al liceo scientifico Vito Volterra, di Ciampino, sulle seguenti tematiche: - Democrazia linguistica in Europa - La scuola virtuale di "Tibor Sekelj", per una collaboazione interculturale - Il progetto "Euroscola" del Parlamento Europeo (per motivi di tempo non è stato possibile sviluppare questa tematica) Ringrazio moltissimo i relatori per la loro disponibilità e le loro relazioni esaurienti ed interessanti: - Mauro La Torre - Umberto Broccatelli - Filomena Canzano Presenti: 13 classi (circa 300 studenti), con i loro prof. Francesco Maurelli fran.mau@libero.it ********************************************************************* ********************************************************************* Font per Mc Intosh cercasi Ricevo da Gustavo di Bologna, nella certezza che tra i lettori di NSiR qualche informatico sapra' darci l'informazione giusta. Framerio ***** Caro Francesco, Sono Zanoli Gustavo, un esperantista di Parma; ho avuto il tuo indirizzo da Gianfranco Tomba. Tempo fa, l'antico samideano Norberto Saletti mi aveva spedito i "font" adatti al programma Xpress di Mc Intosh per scrivere i caratteri in esperanto (quelli col cappellino). Era semplicissimo: bastava selezionare il font "Esp" (Helvetica o Times) e poi con il tasto "alt" (opzione) + la lettera richiesta (c, g, s ecc.), eventualmente anche con la maiuscola, e il gioco era fatto. Purtroppo il tutto si è danneggiato ed ora è inservibile. Sarà possibile, come mi ha consigliato Gianfranco, rivolgersi ai 660 lettori di Nova Sento, con la speranza che qualcuno conosca il Mc Intosh e mi possa almeno dare delle indicazioni? Ti è possibile pubblicare un trafiletto sul prossimo numero? Ti ringrazio anticipatamente e colgo l'occasione per chiederti di inviare anche a me la 'rivista in rete'. Ciao, Gustavo "Zanoli Gustavo" sangiovannipr@iol.it